Johano de la Kruco

hispana romkatolika mistikulo kaj sanktulo
(Alidirektita el San Juan de la Cruz)

Sankta Johano de la Kruco (1542-1591) (hispane san Juan de la Cruz [san ĥŭan' de la krus]) estas hispana sanktulo, ĉefa mistika filozofo de kristanismo kaj grava influo de katolika spiriteco. Kun Sankta Terezo el Avilo, li fondis la religian ordon de Senŝuaj Karmelanoj.

Sankta
Johano de la Kruco
Persona informo
Juan de la Cruz
Naskonomo Juan de Yepes Álvarez
Naskiĝo 24-an de junio 1542 (1542-06-24)
en Fontiveros, Reĝlando Kastilio,  Reĝlando de Kastilio
Morto 14-an de decembro 1591 (1591-12-14) (49-jaraĝa)
en Úbeda, Kingdom of Jaén,  Reĝlando de Kastilio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per streptokokozo vd
Tombo Sepulcher of San Juan de la Cruz vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo verkisto • poeto • katolika sacerdoto vd
Verkado
Verkoj Cantar del alma que se huelga de conocer a Dios por fe ❦
Spiritual Canticle vd
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Kanonizo 1726
Festotago 14-a de decembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en 1542 kiel Juan DE YEPES Y ÁLVAREZ en Fontiveros, Hispanio, filo de teksistino kaj nobelo senheredigita pro sia edziĝo. Post la morto de sia patro, la familio vivis malriĉe kaj Johano malsatis en la plej riĉa urbo de Hispanio. Kiam li havis 14 jarojn, li laboris en hospitalo, zorgante pri malsanuloj kaj frenezuloj. Per tia sperto Johano lernis trovi belecon kaj ĝojon ne en la mondo sed en Dio.

Dum li laboris en la hospitalo, Johano studis ĉe jezuita kolegio, kie li lernis, inter aliaj, la helenan kaj la latinan. Li fariĝis karmelano en 1563 kaj daŭrigis sian studon ĉe la Universitato de Salamanko, kiu estis forta pri tomasisma filozofio, influo kiu poste aperis en liaj verkoj.

Kiel karmelano, Johano renkontis sanktan Terezon el Avilo, kiu instigis lin reformi la viran parton de la ordeno. En 1568 en farmodomo Johano, kun tri aliaj monaĥoj, fondis severan formon de la ordo. Tio estis la komenco de la Senŝuaj Karmelanoj, kiuj vivis tiel malriĉe, ke ili ne portis ŝuojn.

Post tempo, aliaj monaĥoj ekstaris kontraŭ la reformo. Fine en 1576, Johano estis kaptita kaj serurita en malgrandan karceron, 2m x 3m, kaj estis batita trifoje semajne. La karcero estis malluma kaj nur havis unu malgrandan fenestron apud la alta plafono. Tie li restis dum naŭ monatoj. Sed spite de ĉio, lia amo kaj fido brulis forte: li havis neniun, neniun escepte de Dio, kaj Dio donis al li grandan ĝojon.

Post naŭ monatoj, Johano fine eskapis, nure kun la mistika poezio kiun li verkis en la karcero. Li devis sin kaŝi de siaj persekutantoj en monaĥinejo, kie li legis sian poezion. Ekde tiam, li parolis kaj skribis pri sia sperto de la amo de Dio.

Li ankaŭ regis la Senŝuajn Karmelanojn. La ordeno tute sendependiĝis en 1593, kvankam la papo parte sendependigis ĝin de la ceteraj Karmelanoj en 1580.

Johano verkis rimarkindajn librojn de mistikismo, de praktika konsilo pri spirita kreskado kaj preĝado. La du plej famaj estas Supreniro de Monto Karmelo kaj Malluma Nokto de la Animo. Lia poezio estas inter la plej belaj de la hispana.

Inter multaj aliaj, Sankta Johano de la Kruco estas ŝatata de Johano Paŭlo la 2-a kaj Tomaso Mertono.

Johano estis sanktuligita en 1726 kaj deklarita Doktoro de la Eklezio en 1926. Lia festotago estas la 14-a de decembro.

Inspiraĵoj kaj inspirigintoj redakti

Postaj inspiriĝintoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Święty Jan od Krzyża. Poezje wybrane (Sankta Johano de la Kruco. Elektitaj poezioj), tradukis Stanisław Barańczak, Wydawnictwo Karmelitów Bosych, Krakovo 2010, p. 54 ISBN 978-83-7604-089-9 kune kun la hispana originalo

Eksteraj ligiloj redakti