Cinco Villas (Aragono): Malsamoj inter versioj

Aragona comarco, Hispanujo, en la provinco Zaragoza
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SFPC48 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun ''''Kvin Vilaĝoj''' (''Cinco Villas'' en la hispana aŭ ''Zinco Billas'' en la aragona) estas komarko de Aragono. Ĝi situas norde de la...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:17, 18 jun. 2018

Kvin Vilaĝoj (Cinco Villas en la hispanaZinco Billas en la aragona) estas komarko de Aragono. Ĝi situas norde de la provinco de Zaragozo, en Aragono (Hispanio). Ĝia ĉefurbo estas Ejea de los Caballeros.[1]

Deveno de ĝia nomo

La komarko Kvin Vilaĝoj estas nomata tiel, ĉar enhavas kvin historiaj vilaĝoj, proksimaj al landlimo inter la mezepokaj reĝlandoj de Aragono kaj Navaro, kiuj atingis reĝajn privilegiojn por defendi la Aragonan landlimon. La nomoj de tiuj kvin vilaĝoj estas: Tauste, Ejea de los Caballeros, Sádaba, Uncastillo kaj Sos del Rey Católico.

Municipoj

 

La komarko enhavas, (laŭ alfabeta ordo) jenajn 31 municipojn: Ardisa, Asín, Bagüés, Biel, Biota, Castejón de Valdejasa, Castiliscar, Ejea de los Caballeros, Erla, El Frago, Isuerre, Layana, Lobera de Onsella, Longás, Luesia, Luna, Marracos, Navardún, Orés, Las Pedrosas, Piedratajada, Los Pintanos, Puendeluna, Sádaba, Sierra de Luna, Sos del Rey Católico, Tauste, Uncastillo, Undués de Lerda, Urriés kaj Valpalmas.[2]

Kelkaj municipoj enhavas aliajn malgrandajn loĝlokojn, kaj tial estas 54 la nombro da vilaĝoj kaj vilaĝetoj en ĉi tiu komarko. Jen listeto de tiuj lokoj (laŭ alfabeta ordo): Alera, Bardenas, Barués, Campo Real, Casas de Esper, Castillo Barués, El Bayo, El Sabinar, Farasdués, Fuencalderas, Gordués, Gordún, Júnez, Lacasta, Lacorvilla, Malpica de Arba, Mamillas, Novellaco, Pinsoro, Pintano, Rivas, Sancho Abarca, Santa Anastasia, Santa Engracia, Sofuentes, Undués Pintano kaj Valareña.

Estas ankoraŭ pli da lokoj, kiuj nune estas pli malpli ruinigitaj kaj/aŭ senhomaj (multaj el ili estas kasteloj, defendoturoj aŭ ermitejoj). Jen kelkaj: Hispaniés, Obano, Villaverde

Geografio

La regionaj limoj de la komarko estas jenaj: okcidente kun la aŭtonoma komunumo Navaro, norde kun la aragona komarko Jacetania, oriente kun la aragona komarko Hoya de Huesca, kaj sude kun la aragonaj komarkoj Ribera Alta del Ebro, Zaragoza kaj Campo de Borja.[3][4]

Ĝiaj kvar ĉefaj riveroj estas Arba de Biel, Arba de Luesia, Riguel kaj Farasdués. Dum pli ol dek kvin km la rivero Gállego estas orienta limo de la komarko, kaj dum kelkaj km estas la granda rivero Ebro eta parto de la suda limo de Kvin Vilaĝoj.

Oni konstruis la plej antikvan kanalon de la komarko dum la 16a jarcento: la kanalo de Tauste, je la sudo, proksime de la rivero Ebro. La plej grava estas la kanalo nomata de la Bardenas, kiu irigacias multajn kampojn de la komarko. Ankaŭ la kanaletoj Cinco Villas (oriente) kaj Sora (sude), ambaŭ irigacias same sur ne tiel granda areo.

En la norda limo de la komarko estas la grandega diglago Yesa, ene de la komarko estas ankaŭ mezgrandaj diglagoj: Laverné, San Bartolomé, Bolaso, Moncayuelo, Malvecino, Canales, Escorón, Valdelafuén, El Gancho kaj multaj aliaj malgrandaj marĉoj kaj diglagetoj.[5]

Elstaras la montaroj Santo Domingo, kies plej alta pinto situas 1.524 m super la marnivelo. Norde de Santo Domingo kaj Longás elstaras la pintoj Puy d'Arás (1.239 m) kaj Sangorrín (1.228 m). Sude de Santo Domingo elstaras Puy Moné (1.303 m) kaj oriente de Santo Domingo elstaras Fachar (1.384 m).[6]

Historio

La kreado de la komarko estas bazita sur historiaj principoj, ĉar la teritoria unueco de la Kvin Vilaĝoj venas de la 13a jarcento, formita ĉirkaŭ Ejea kiel administra centro.[2]

En 1711, post la Hispana Sukceda Milito, la reĝo de Hispanio Felipe la 5-a starigis la novan burbonan reĝimon kaj ŝanĝis la distribuon de la aragona teritorio, laŭ regionetoj tiam nomitaj "corregimientos". La nova regioneto "Kvin Vilaĝoj" havis tiam areon pli grandan kaj ĝia ĉefurbo estis Sos del Rey Católico.

Post la distribuado de Hispanio en provincoj, en 1833, laŭ franca modelo, tuj sekve oni dividis la provincojn laŭ jurisdikciaj distriktoj, kaj tial malaperis la tradiciaj aragonaj komarkoj.

La nuna komarko renaskiĝis leĝe la 26an de novembro de 2002, sed ĝis la 8a de januaro de 2003 ĝi ekzistis nur papere, sed ne fakte. Ĝi ekkomencis kiel memstara administra regioneto la 1an de marto de 2003. [7][2]

Arto

Ĉi tiu regiono estas kiel legi libron de arto de komenco al fino, en kiu la romanika okupas plurajn ĉapitrojn. En la konstruoj de iliaj vilaĝoj vi povas estimi la malsamajn etapojn de la historio de arto. Lia medio ankaŭ estas sindona: ĝi etendiĝas de norde al sudo, de Pireneoj ĝis la rivero Ebro, do la vario de pejzaĝoj estas garantiita en ĉi tiu vasta ebenaĵo nur rompita norde de la antaŭ-Pireneaj montaroj. La tradicia arkitekturo de la komarko "Kvin Vilaĝoj" estas karakteriza. [8][9][2]

Teritorio kaj enloĝantoj

La komarko Kvin Vilaĝoj havas areon de 3.062 km2 kaj enhavas proksimume 33.200 enloĝantojn. La duono de ĉiuj loĝas en Ejea de los Caballeros, kiu estas la ĉefurbo de tiu ĉi komarko.[2]

Referencoj

  1. Comarca de las Cinco Villas (hispane). Comarca de las Cinco Villas. Alirita la 18-an de junio de 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Comarca de las Cinco Villas (hispane). Gran Enciclopedia Aragonesa. Alirita la 18-an de junio de 2018.
  3. Comarca (hispane). Cincovillas.com. Alirita la 18-an de junio de 2018.
  4. Ibarra Benlloch, Palima. Marco geográfico y rasgos geomorfológicos de la comarca de las Cinco Villas (hispane) (PDF), p. 21-36. Comarca de Cinco Villas. Alirita la 18-an de junio de 2018.
  5. Turismo de Embalses en las Cinco Villas (hispane). Comarca de las Cinco Villas (2010-08-29). Alirita la 18-an de junio de 2018.
  6. (2004) Aragón [Atlas Carreteras]. Zaragoza: Ed. Prames. ISBN 84-8321-172-6.
  7. Ley 26/2002 de creación de la Comarca de Cinco Villas (hispane). Comarcalización de Aragón. Alirita la 18-an de junio de 2018.
  8. Descubre Cinco Villas (hispane). Asociación de Turismo Cinco Villas. Alirita la 18-an de junio de 2018.
  9. Cinco Villas (hispane). Gobierno de Aragón - Aragón Comarca a Comarca. Alirita la 18-an de junio de 2018.