Carlos Fuentes Macías (naskiĝis la 11-an de novembro 1928 en Panamo mortis la 15-an de majo 2012[1]) estis unu el la meksikaj verkistoj de fino de 20a jarcento plej konataj, aŭtoro de romanoj kaj eseoj, el kiuj elstaras La muerte de Artemio Cruz (La morto de A.C.) kaj Terra Nostra (Nia tero, en la latina). Li ricevis la premion Cervantes en 1987 kaj la plej prestiĝa premio donita en Meksiko, la Honora Medalo laŭnome de Belisario Domínguez.

Carlos Fuentes
Persona informo
Carlos Fuentes Macías
Naskiĝo 11-an de novembro 1928 (1928-11-11)
en Panamurbo
Morto 15-an de majo 2012 (2012-05-15) (83-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko • The Grange School, Santiago vd
Subskribo Carlos Fuentes
Familio
Edz(in)o Rita Macedo • Silvia Lemus vd
Infanoj Carlos Fuentes Lemus vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristodiplomato • romanisto • advokatoĵurnalisto • poeto-juristo • prozisto • dramaturgopublikigistolektorokritikistouniversala klerulo vd
Aktiva dum 1954– vd
Verkado
Verkoj The Death of Artemio Cruz ❦
Terra Nostra ❦
The Hydra Head ❦
The Old Gringo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Carlos Fuentes en novembro 2002

Biografio redakti

Fuentes naskiĝis en Panamo ĉar lia patro estis meksika diplomato tie. Jam dum la 30aj jaroj lia patro estis ambasadoro en Vaŝingtono En urbo Panamo, la juna Fuentes studis meksikajn historion kaj geografion. Li ne konos tiun realon ĝis jarojn poste, ĉar antaŭe li loĝis en Santiago de Ĉilio kaj Bonaero, kie ricevis influon de amerikaj kulturaj gravuloj, kiel Pablo Neruda kaj David Alfaro Siqueiros, inter aliaj.

Finfine li alvenis al Meksiko je siaj 16 jaroj, kaj fariĝis mezlernejo. Li ekis kiel ĵurnalisto kunlaborante en revuo "Hoy" (Hodiaŭ) kaj atingis unuan premion en literatura konkurado de la Franca Lernejo Morelos. Poste li studis Juron en la meksika universitato UNAM. En 1950 li veturis al Eŭropo kaj studis Internacian Juron en Universitato de Ĝenevo.

En 1954 li publikigis siajn unuajn rakontojn titolitajn "Los días enmascarados" (La maskitaj tagoj), en Kolekto Los Presentes (Ĉeestantuloj). Apud Emmanuel Carballo li redaktoris la "Revista Mexicana de Literatura" (Meksika Revuo de Literaturo), kaj "El Espectador" (La spektanto) kun Víctor González Olea kaj Enrique González Pedrero.

Carlos Fuentes priskribis en sia romano "La región más transparente" (La plej travidebla regiono) la Meksikon de la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj, imaga lando, priskribo pri la lando farota en la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj en "Cristóbal Nonato".

Dum la 60aj jaroj li loĝis en Parizo, Venecio, Londono kaj urbo Meksiko. En 1962 li verkis "Aura", novelo kiu baziĝas sur enigmo kaj publikigis La muerte de Artemio Cruz, eble sia plej konata verko, kie utiligas modernajn rakontajn teknikojn por eniri en historio, socio kaj identeco meksika.

En la 70aj jaroj li laboris en la Instituto Woodrow Willson de Washington kaj estis profesoro en usonaj universitatoj kiel Princeton, Brown, Harvard kaj la brita Cambridge. Li estis nomumita ambasadoro en Francio (1972-1978), sed li rezignis kiam la eksprezidento Gustavo Díaz Ordaz estis nomumita ambasadoro en Hispanio. En 1984 li ricevis la Nacian Premion pri Sciencoj kaj en 1987, la premion Cervantes. En 1985 publikigis Gringo Viejo, kio poste estos filmigita kiel Old Gringo en 1989 kun aktoroj kiel Gregory Peck kaj Jane Fonda. En tiuj jaroj li ofte publikigas artikolojn en plej konata hispana ĵurnalo El País. En tiuj artikoloj kaj per aliaj rimedoj ofte aperas kiel akra kritikanto de la usonaj kultura kaj ekonomia imperiismoj uzataj ĉefe kontraŭ Latinameriko.

Carlos Puentes estis nomata la "Balzac de Meksiko". Puentes mem citis Miguel de Cervantes, William Faulkner kaj Honora de Balzac kiel la plej gravajn verkistojn por li.

Verkoj redakti

Romanoj redakti

  • La región más transparente, (1958)
  • Las buenas conciencias (1959)
  • Aura (1962)
  • La muerte de Artemio Cruz (1962)
  • Zona Sagrada (1967)
  • Cambio de piel (1967)
  • Cumpleaños (1969)
  • Terra Nostra (1975)
  • La cabeza de la hidra (1978)
  • Una familia lejana (1980)
  • Gringo Viejo (1985)
  • Cristóbal Nonato (1987)
  • Constancia y otras novelas para vírgenes (1990)
  • La campaña (1990)
  • El naranjo o los círculos del tiempo (1993)
  • Diana o la cazadora solitaria (1996)
  • Los años con Laura Díaz (1999)
  • Instinto de Inez (2001)
  • La Silla del Águila (2003)

Rakontoj redakti

  • Liceo Nobel Gabriela Mistral (2004)
  • Los días enmascarados (1954)
  • Cantar de ciegos (1964)
  • Agua quemada (1981)
  • La frontera de cristal (1995)
  • Inquieta compañía (2004)

Eseo redakti

  • La nueva novela hispanoamericana (1969)
  • El mundo de José Luis Cuevas (1969)
  • Casa con dos puertas (1970)
  • Tiempo mexicano (1971)
  • Cervantes o la crítica de la lectura (1976)
  • Valiente mundo nuevo (1990)
  • El espejo enterrado (1992)
  • Geografía de la novela (1993)
  • Nuevo tiempo mexicano (1995)
  • Retratos en el tiempo, kun Carlos Fuentes Lemus (2000)
  • Los cinco soles de México (2000)
  • En esto creo (2002)
  • Contra Bush (2004)
  • Los 68 (2005)

Teatro redakti

  • Todos los gatos son pardos (1970)
  • El tuerto es rey (1970)
  • Los reinos originarios (1971)
  • Orquídeas a la luz de la luna (1982)
  • Ceremonias del alba (1990)

Eksteraj ligiloj redakti

Pruvoj redakti