Cottbus

urbo en Germanio

Germane Cottbus [KOTbus] (malsuprasorabe Chóśebuz [ĤEŝebus]) estas la dua plej granda, eksterdistrikta, universitata urbo de la germana federacia lando Brandenburgio kaj la plej granda urbo en Malsupra Luzacio. La urbo apud la rivero Spree estis unuafoje dokumente menciita en la jaro 1156. Cottbus havas Teknikan universitaton kun proksimume 5000 studentoj.

Cottbus
Blazono
Cottbus (Germanio)
Cottbus (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefregioncentro • universitata urbo • urbego • urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo en Brandenburgio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0355
Poŝtkodo 03042–03055
Aŭtomobila kodo CB
Oficiala Municipokodo 12052000
NUTS DE402
Politiko
Komunumestro Holger Kelch
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Neumarkt 5
03046 Cottbus
Demografio
Loĝantaro 99515 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 46′ N, 14° 20′ O (mapo)51.76080555555614.331861111111Koordinatoj: 51° 46′ N, 14° 20′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 75 m
Areo 165 km²
Oficiala retejo https://www.cottbus.de
vdr

En la urbo loĝas germanoj kaj soraboj kaj ĉiuj ŝildoj kaj montriloj estas kaj en la germana kaj en la soraba lingvoj. Por la soraboj Cottbus estas la kultura kaj politika centro, kvankam nur soraba malplimulto loĝas ĉi tie.

La Brandenburgia Teknologia Universitato, aŭ mallonge BTU, troviĝas en la plej malgranda urbego de Germanio.

Geografio redakti

Cottbus situas ĉirkaŭ 150 km sudoriente de Berlino, apud la rivero Spree. Soraboj eksedlis en la ĉirkaŭaĵo de la nuntempa urbo en la 10-jarcento, kiam ili konstruis burgon sur la sabloinsulo en la rivero. Germanoj loĝas apud la soraboj ekde la 13-a jarcento.

La urbo situas apud la aŭtovojo 15 (Berlino - Vroclavo) kaj estas ligata per kelkaj fervojaj linioj interalie kun Berlino, Leipzig, Görlitz, Forst, Frankfurto ĉe Odro. La urbo havas areon de 164,2 km², el kiuj 35,2 km² estas arbaroj kaj 3 km² estas akva areo. La plej proksimaj urbegoj estas Dresdeno, ĉirkaŭ 90 km sudokcidente, Zielona Góra en Pollando, ĉirkaŭ 90 km nordoriente, kaj Berlino nordokcidente de Cottbus.

Urbopartoj redakti

Cottbus havas 19 urbopartojn.

 
  1. Srjejź • Mitte
  2. Chmjelow • Schmellwitz
  3. Žandow • Sandow
  4. Grodkojske pśedměsto • Spremberger Vorstadt
  5. Strobice • Ströbitz
  6. Žylow • Sielow
  7. Zaspy • Saspow
  8. Žylowk • Merzdorf
  9. Dešank • Dissenchen
  10. Rogeńc • Branitz
  11. Módłej • Madlow
  12. Knorawa • Sachsendorf
  13. Depsk • Döbbrick
  14. Škódow • Skadow
  15. Rogozno • Willmersdorf
  16. Kórjeń(Chóśebuz) • Kahren
  17. Kibuš • Kiekebusch
  18. Gołynk • Gallinchen
  19. Gogolow • Groß Gaglow


Vidindaĵoj redakti

 
turo Spremberger Turm. urba emblemo


Servoj redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Personecoj redakti

  • Kito Pank (1808–1895); malsuprasoraba pastro, verkisto kaj redaktoro
  • Hajno Rizo (1873–1917); malsuprasoraba pastro kaj okaza poeto

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti