Nădlac

urbo en nuna Rumanio

Nădlac - jen rumane, prononco [nədlak], germane kaj slovake Nadlak, hungare Nagylak (nadjlak), serbe Надлак, estas urbo en Rumanio sur la dekstra bordo de la rivero Mureş okcidente de Arad 40 km-ojn for, ĉe la landolimo rumana-hungara. La urbo estas parto de la distrikto Arad kaj de la kultura regiono Transilvanio. Tiu urbo estas la unusola en Rumanio, kie nek rumanoj, nek hungaroj vivas en plimulto. La loko apartenas al la plej gravaj limotrapasejoj, precipe rumanaj kaj bulgaraj kamionoj uzas ĝin.

Nădlac
urbeto en Rumanio • municipa ĉefloko • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 315500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 713  (2021) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 10′ N, 20° 45′ O (mapo)46.16666666666720.75Koordinatoj: 46° 10′ N, 20° 45′ O (mapo) [+]
Alto 85 m [+]
Areo 133,15 km² (13 315 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Nădlac (Rumanio)
Nădlac (Rumanio)
DEC
Nădlac
Nădlac
Situo de Nădlac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nădlac [+]
vdr
la luterana preĝejo de la urbo

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 6 713 loĝantoj sur areo de 133,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km²

Historio redakti

La unua mencio aperis en formo Noglokk. La tataroj en 1241 post semajna sieĝo okupis la fortikaĵon kaj faris ĝin senhoma. En 1334 la komunumo havis preĝejon kaj estis tie ankaŭ bienocentro. Serboj venis antaŭ la turkoj en 1464. En la 15-a jarcento familio Jaksics (jakŝiĉ) konstruis kastelon, poste trakonstruis burgo. La ribelintaj kamparanoj tie venkis la nobelojn en 1514 kaj la burgon detruis. Post 4 jaroj la familio Jaksics konstruis fortikaĵon el briko, kiun la turkoj okupis en 1550. Poste la fortikaĵo apartenis foje al la turkoj, foje al Transilvanio. Fine en 1616 la turkoj tute detruis la fortikaĵon. Ekde 1699 la regiono apartenis al la Habsburga Imperio. En 1739 la serboj foriris kaj alvenis slovakoj. Uzino pri kanabo en 1903 ekfunkciis. En 1910 ĝi havis 14 043 loĝantojn (7651 slovakoj, 4330 rumanoj, 1439 hungaroj, 251 serboj, 150 germanoj, 106 rutenoj). Ĝis 1919 la urbeto apartenis al Hungario, al departemento Csanád, al distrikto de Nagylak, kies distriktejo estis. La limoj en 1920 distranĉis la urbeton, la orienta flanko kun la uzino restis hungaria kaj la urbeto iĝis rumania. En 1992 en la rumana parto ĝi havis 8 458 loĝantojn (plimulte slovakoj).

Vidindaĵo redakti

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti