Spitako

(Alidirektita el Spitak)

Spitako (armene: Սպիտակ ; antaŭe, Amamth, Hamamlu) estas urbo en pli norda Armenio situanta en la provinco Lori kun 18,237 loĝantoj. Ĝi estis plejparte skuita kaj detruita pro la Spitaka tertremo en 1988, kaj estis poste rekonstruita en iomete malsama loko. Spitak signifas "blanka" en la armena lingvo.

Spitako
city or town in Armenia

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 000  (2004) [+]
Loĝdenso 260 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 44° 16′ O (mapo)40.83722222222244.2675Koordinatoj: 40° 50′ N, 44° 16′ O (mapo) [+]
Alto 1 250 m [+]
Areo 57,6 km² (5 760 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Spitako (Armenio)
Spitako (Armenio)
DEC
Spitako
Spitako
Situo de Spitako

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Spitak [+]
vdr
Metala preĝejo ĉe la tombejo, pro la tertremo

Etimologio redakti

La loĝloko unue estis konata kiel Hamamlu , kun la signifo "bano" 'en la turka lingvo, ĉar la areo havis multajn banojn. En 1948, ĝi estis renomita Spitak, kun la signifo blanka en la armena lingvo pro la ĉeesto de blankaj kalkaj ŝtonoj en la areo.[1][2]

Historio redakti

 
Spitako detruita post la tertremo de 1988
 
Spitaka centra placo

La areo de nuntempa Spitako probable estis loĝata ekde la 4-a jarmilo a.K., surbaze de praaj setlejoj eltrovitaj sur la ĉirkaŭaj montetoj. Multaj restaĵoj troviĝas sur la monteto Sardar el la bronza epoko. Poste, la regiono estis inkluzivita ene de la reĝlando Urarto dum la 7-a jarcento a.K. Inter la 4a kaj 2a jarcentoj a.K., la regiono estis parto de la Orontida Armenio, sekvita de la dinastido de la artaksidoj reginta en 189 a.K. La regiono estis inkluzivita ene de la kantono Taŝiro (armene: Տաշիր ) de la historia provinco Gugarko, la 13-a provinco de Granda Armenio.

En la 9-a jarcento, la teritorio de Taŝiro fariĝis parto de la nove fondita Bagratida reĝlando de Armenio en 885. Kun la starigo de la reĝlando Taŝir-Dzoraget 979 sub la protektorato de la bagratidoj, la regiono de Taŝiro fariĝis parto de la regno regata de la kiurikanoj ĝis ĝia malapero en 1118.

Post mallonga bizanca regado super Armenio inter 1045 kaj 1064, la invadaj selĝukoj regis super la tuta regiono, inkluzive de Taŝiro. Tamen, kun la establado de la Zakarida Princlando de Armenio en 1201 sub la kartvela protektorato, la orientaj armenaj teritorioj inkluzive de Gugarko signife kreskis. Post kiam la mongoloj kaptis Anion en 1236, Taŝiro fariĝis parto de Ilĥanlando kiel mongola protektorato, kaj la zakaridoj fariĝis vasaloj de la mongoloj. Post la falo de la ilĥanlando en lamezo de la 14-a jarcento, la zakaridaj princoj regis super Taŝiro ĝis 1360 kiam ili falis sub la invadaj tjurklingvaj triboj.

En 1501, la plej multaj el la orientaj armenaj teritorioj inkluzive de Taŝiro estis okupitaj de Safavida Irano. Meze de la 17-a jarcento, la malgranda vilaĝo Hamamlu estis fondita en la historia regiono Taŝiro, ene de la nove formita administra teritorio de la Ĥanato de Erevano sub la afŝarida dinastio de Irano. La unuaj loĝantoj de la vilaĝo estis armenaj migrantoj de la irana urbo Ĥoj.

En 1828, la Ĥanato de Erevano, inkluzive de Hamamlu, estis aneksita de la Rusa Imperio. La regiono iĝis oficiale parto de la Rusa Imperio per la Traktato de Turkmenĉajo subskribita la 10an de februaro 1828 inter Imperia Rusio kaj Kaĝara Irano . Hamamlu fariĝis parto de la Aleksandropola ujezd ene de la Erevana Gubernio de la Rusa Imperio.

En novembro 1918, Hamamlu estis inkludita ene de la lastatempe formita Armena Demokratia Respubliko. Post la sovetiĝo de Armenio en decembro 1920, Hamamlu estis finfine integrigita en soveta Armenio la 11an de februaro 1921.

En 1937 la rajono Hamamlu estis establita, kun la vilaĝo de Hamamlu kiel la centro de la lastatempe formita administra regiono. La laktaĵfabriko de 1937 estis la unua industria firmao malfermita en Hamamlu sub la sovetia regado, sekvita de la sukerfabriko en 1947. En 1949, Hamamlu estis renomita Spitak kune kun sia rajono. En 1960, Spitak ricevis la statuson de urbo. En 1971, ĝi fariĝis urbo je respublikana subigo [3].

La unua urba disvolva plano de Spitako estis enkondukita en 1965 de arkitekto A. Harutjanjan, sekvita de la dua plano en 1974 kunmetita de arkitektoj K. Ghazarjan kaj H. Mirzaĥanjan. Multaj grandaj fabrikoj estis malfermitaj en Spitako, ĉefe por grenoj kaj laktaĵoj. En 1980, nova urba plano estis aprobita kaj la sporta komplekso de la urbo estis malfermita poste en 1983.

Dum la tertremo en 1988, Spitak estis tute detruita kaj 1/3 el la 15.000 loĝantoj de la urbo estis mortigitaj, dum la resto fariĝis senhejma. Post la dissolvo de Sovetunio, Spitako iom post iom rekonstruiĝis per klopodoj de la subŝtata registaro kaj de la armena diasporo, kun la helpo de multaj landoj, inkluzive de Uzbekio, Svislando, Rusio, Aŭstrio, Finnlando, Norvegio, Italio, Germanio, Ĉeĥio, Estonio kaj Unuiĝinta Reĝlando.

Geografio redakti

 
Lago Spitako

Spitako kovras areon de 57,6 km 2 ĉe la bordoj de la rivero Pambak, ĉe alteco de 1650 metroj super marnivelo. Ĝin regas la montoj Bazum de la nordo kaj Pambak-montoj de la sudo.

Spitako estas karakterizita per ekstreme malvarma vintro kaj milda somero. La jara pluvado atingas ĝis 440 mm.

Demografio redakti

 
Preĝejo Sankta Resurekto de Spitako.

Spitako havas loĝantaron de etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la loka preĝejo estas la Diocezo de Gugark, sidanta en Vanadzor. La preĝejo Sankta Resurekto malfermita en 2001 estas la preĝejo de la urbo.

Komence de la 19-a jarcento, multaj armenaj migrantoj el Ĥoj kaj Muş, kiuj estis transloĝigitaj en la urbon. En decembro 1988, ĉirkaŭ 4.000 homoj pereis en Spitako kiel rezulto de la detrua tertremo. Post la eksplodo de la milito en Montara Karabaĥo en 1988, ĉirkaŭ 500 armenaj rifuĝintoj de Azerbajĝano estis transloĝigitaj en Spitakon.

Jen la loĝantara templinio de Spitako ekde 1831:

Jaro 1831 1897 1926 1939 1959 1979 1989 2005 2011 2016
Loĝantaro 466 3,004 4.078 5,035 3,740 14.536 3,740 15.000 12,881 11.000

Kulturo redakti

 
La metala preĝejo en la tombejo de Spitako

Spitako havas kulturdomon, 3 publikajn bibliotekojn, kinejon, municipan teatron, kaj etnografian muzeon.

La kultura heredaĵo de la urbo inkluzivas arkeologian lokon de la 2a jarmilo a.K., la ruinojn de praa setlejo sur la proksima Sardar-monteto de la 1a jarmilo a.K., kaj ankaŭ ponton ĉe la rivero Pambak el la 19a jarcento.

La Spitak-tago estas festata ĉiujare la 15an de julio.

Transportado redakti

 
Urbocentro de Spitako

Spitako estas grava nodo por transportado en Armenio. La aŭtovojo M-3, kiu ligas Erevanon kun Tbiliso, trapasas la urbon. La aŭtovojo M-7 ligas Gjumri kun Vanadzor startas el Spitako.

La urbo ankaŭ estas hejmo de la stacidomo Spitako, preskaŭ mezvoja inter Erevano kaj Tbiliso.

Ekonomio redakti

Sub la sovetia regado, Spitako fariĝis ĉefa industria kerno en norda Armenio. La laktofabriko Spitak estis malfermita en 1937, dum la sukerfabriko estis malfermita en 1947. Tamen post la tertremo la urbo perdis sian signifon kiel industria centro en Lori.

La urbo havas grenmuelilon kaj konstrufabrikon.

Edukado redakti

 
Spitaka centra parko
 
Spitako ĉe noktiĝo

En 2015, Spitako havis 7 publikedukajn lernejojn, unu loĝlernejon kaj 7 infanĝardenojn. La urbo ankaŭ estas hejmo de muzika akademio kaj artlernejo.

Branĉo de la Erevana elektroteknika meza kolegio ankaŭ funkcias en la urbo.[4]

Sporto redakti

Piedpilko estas la plej populara sporto en la urbo. FC Spitak reprezentis la urbon en la enlandaj ĉampionecoj inter 1990 kaj 1998. Tamen, kiel plej multaj armenaj futbalaj teamoj, la klubo dissolviĝis en 1999 pro monaj malfacilaĵoj.

Spitako havas sportan lernejon por infanoj kaj junuloj, fakiĝanta pri ses specoj de sportoj: futbalo, ŝako, samdo, ĵudo, luktado kaj boksado.

Ĝemelaj urboj redakti

Spitako estas ĝemeligita kun:[5][6]

Referencoj redakti

  1. John Everett-Heath, The Concise Dictionary of World Place-Names, 2018, Ŝablono:Isbn, s.v.
  2. John Brady Kiesling, Rediscovering Armenia: An Archaeological/touristic Gazetteer and Map Set for the Historical Monuments of Armenia, 2001, Ŝablono:Isbn, p. 43
  3. Spitaka komunumo. Arkivita el la originalo je 2016-03-01. Alirita 2020-09-20.
  4. Spitak Sports School
  5. Քույր քաղաքներ (). Spitak. Alirita 2020-07-02.
  6. Սպիտակի քույր քաղաք Սամարա քաղաքային շրջանի ղեկավար ելենա լապուշկինայի ուղերձը հայրենական մեծ պատերազմում տարած հաղթանակի առթիվ (armene). Spitak (2020-05-09). Alirita 2020-07-02.

Vidu ankaŭ redakti