Malfermi la ĉefan menuon

EdE-S

Stilo Esperanta (principoj kaj difino). Jen la principoj, kiujn donis Théophile Cart, en sia supera kurso en la Sorbono:

  1. E estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruitaj homoj.
  2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute. Ĝi devas, laŭ la supra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn Esperanto tute ne celas korekti.
  3. La principo de internacieco, kiam ĉi tiu estas absoluta, devas do ĉiam superi ĉiujn aliajn.
  4. En Esperanto estas nur:
    1. unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona;
    2. unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povras iafoje esti korekta, sed neniam bona.
  5. Ekster la supraj reguloj estas nur personaj opiniojkutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modelo, sed kiuj ne povas esti trudataj kie leĝoj.


Tiuj ĉi principoj devas esti skribitaj per oraj literoj antaŭ la okuloj de ĉiuj lernantoj de niaj Esperantaj kursoj kaj por ĉiam devas esti gravuritaj en la memoro de niaj instruantoj.

Aliflanke jen kion skribas pri Esperanta stilo Johana Zschepank: Kio estas stilo? Stilo estas sekreto. Kia estu la stilo? Nerespondebla demando - la kvalitojn de sekreto oni ne povas antaŭdifini! Ĉiu aŭtoro havas sian stilon, ĝi estas lia posedaĵo, lia propraĵo. Li skribas kaj verkas laŭ impulso, ne demandante: kia devas esti mia stilo?. . . Stilo estas melodio. Stilo estas ritmo. Stilo estas koloro. Tial ni Esperantistoj duoble rajtigite parolas pri internacia stilo. Ankaŭ ĝi havas ritmon. Ritmo, kiu ne multe estu influata de la nacia stilo de la aŭtoro; ritmo nova, kiu estiĝas, kiam la verkisto pensas kaj sentas en la internacia lingvo, en nia melodia Esperanto. La ritmo de verko estas kundecidiga por la beleco.“

Resume: Nia lingvo havas sian propran stilon kaj individuan esprimmanieron kies ĉefa kondiĉo estas klareco. En Esperanto oni devas esprimi tion, kion oni volas diri, tiel klare kaj logike, ke la Esperantistoj ĉiunaciaj, kiam ajn gepatran lingvon ili parolas, tuj kaj senerare povas kompreni la diritaĵon. STAMATIADIS, Nova gramatika libro.

Observante la evoluon de Esperanta Stilo ĝenerale, oni povas distingi tri evoluoperiodojn.

La unuan oni povas nomi epoko de naciaj stil-influoj. En ĉi tiu periodo la lingvospirito diverĝis laŭ la nacieco de la verkistoj, kiuj malgraŭvole enportis la influon de sia patrolingvo, kvankam oni plejofte uzis stilon intence platan, sekan, senkoloran, por esti internacia. Kompreneble ĉi tio rilatas al la ĝenerala stilo, ne al unuopaj elstaraj verkistoj (Zamenhof, Antoni Grabowski), kiuj estis poliglotoj, kaj jam dekomence klopodis sendependigi la lingvon de unuflankaj influoj. En ĉi tiu periodo alterne superregis diversaj naciaj influoj (rusa, germana, franca); ĉi tiu alternado rezultigis egaliĝon, internaciiĝon, preparante tiel la duan epokon de la Esperanta Stilo.

La dua epoko estas la epoko de l' lingva internacieco. En ĝi ĝeneraliĝas la obeo al la postulo, kiun Zamenhof eldiris jene: „La Stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo longe antaŭ ol la lingvo estis publikigita. La vera Stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas aŭ almenaŭ devus esti - nur stilo simpla kaj logika. Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika estus lingvo tute senviva kaj tro peza“. Kompreneble ĉi tiu stilo ne povas esti ĝenerala; ĉiu nova Esperantisto ja trapasas individue la samajn evoluogradojn, kiujn faris la lingvo mem kaj nur post pli-malpli longa uzado alproprigas la veran Esperantan stilon, propraspiritan, supernacian, ekvilibritan. Sed ĉe la bonaj Esperanto-verkistoj ĉi tiu stilo jam iĝis subkonsciaĵo, ĝi havas siajn proprajn, asimilitajn idiotismojn, ĝi estas la stilo de bonaj gazetoj, facila literaturo, propagandaj popularsciencaj artikoloj. Ĝi estas, laŭ Kalocsay, tiu „kanvaso, sur kiu oni povas brodi“, alivorte, ĝi ebligas la trian epokon: evoluigon de Esperanto. por la plej altaj literaturaj kaj poeziaj bezonoj, samrangigon de Esperanto al la naciaj lingvoj literaturaj.

Ĉi tiun trian epokon, kiu rilatas nur la lingvon de alta literaturo kaj poezio, oni povas nomi epoko de lingva artismo. Apenaŭ ŝajnas necese pruvadi, ke rilate ĉi tiun lingvon, kiel Kalocsay diras, „oni ne povas apliki la samajn postulojn de praktika simpleco kaj vortmalriĉo kaj facileco je ĉiu kosto, kiuj validas (kaj nepre devas validi) en la vulgara lingvo.“ Ĉar ĉi tie ja validas aliaj celoj: kolorvaloro de vortoj, esprim-energio de songrupoj, delikata flekso de nuancoj, elvokivo de vortoj laŭ sonenhavo kaj de frazoj laŭ vortsituacio kaj sencritmo ktp. Kiel ekzemplojn de ĉi tiu stilo mi povus mencii lokojn el Anni kaj Montmartre (de Schwartz), el Cikoni-kalifo de Babits kaj Norda vento de Karinthy (de Bodo), el La sorĉistino el Kastilio de Asch (de Lejzerowicz). Mi mem provis precipe en la traduko de la Mitologio de Babits (Hungara Antologio) respondi al la ĉirilataj postuloj de l' originalo. En la poezio, Kalocsay estas la ĉefreprezentanto de ĉi tiu stilo (Streĉita Kordo, Eterna Bukedo, Goethe-tradukoj, Hungara Antologio, Infero de Dante). Kompreneble tiuj, kies lingva nepretecoanimstrukturo estas baro kontraŭ la kompreno kaj takso de stilvaloroj kaj kolorpompo, rigardas ĉi tiujn klopodojn malaprobe, eĉ malamike. Diskuti kun ili estas same neeble, kiel paroli al blindulo pri koloroj. Sed oni povus fari la saĝan kompromison: 1. la riĉiĝo postulata de l' supraj principoj koncernu nur la lingvon de poezio kaj alta prozo; 2. la stilsimplistoj lasu al la poetoj liberan manon sur terenoj, kiuj ilin ne koncernas. TOTSCHE.