Tamás Asszonyi
Tamás Asszonyi [tamAŝ asonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Asszonyi Tamás estis hungara skulptisto, medalisto.
Tamás Asszonyi | |
---|---|
![]() Tamás Asszonyi en 1970 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Asszonyi Tamás |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1942 (81-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |

Tamás Asszonyi [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1942 en Pécs.
Biografio Redakti
Tamás Asszonyi frekventis artan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en la sama urbo en 1965. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Martsa, Pál Pátzay kaj István Szabó (skulptisto). Ekde 1966 li ekspoziciis. Post 3 jaroj li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). En la 1980-aj jaroj li studvojaĝis al Italio, Vjetnamio kaj Kamboĝo. Li ricevis premiojn inter 1969-1995. Li edziĝis en 1966, la edzino naskis 2 filinojn.
El solaj ekspozicioj Redakti
El grupaj ekspozicioj Redakti
Elektitaj skulptaĵoj, reliefoj, memortabuloj Redakti
- Két pingvin szobor (1965–1967, Székesfehérvár)
- Díszkút (1968, Szolnok)
- Dombormű (reliefo, 1974, Budapeŝto)
- Ivókút (1980, Szentendre)
- 1956-os emlékplasztika (1994, Salgótarján)
Elektitaj medaloj Redakti
- Egriek a városért (1972)
- Ferenc Móra emlékérem
- Újjáépült a budai sikló (1986)