Ĉina cugo

(Alidirektita el Tsuga chinensis)

La ĉina cugo, (Tsuga chinensis; simpligita ĉina lingvo : 铁杉; tradicia ĉina lingvo : 鐵杉; pinjino: tiěshān), estas pingloarbospecio apartenanta al genro cugo el la familio de la pinacoj. Ĝi estas indiĝena en Ĉinujo, Tajvano kaj Vjetnamujo. La specio estas tre varia kaj havas multajn agnoskitajn variaĵojn, kvankam kelkaj estas ankaŭ konsideritaj kiel apartaj specioj laŭ certaj aŭtoroj. La arbo freŝdate estis malkovrita en la montoj de norda Vjetnamujo, kie troviĝas la plej suda etendaĵo de ĝia arealo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina cugo
Ĉina cugo
Ĉina cugo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Cugo Tsuga
Tsuga chinensis
(Franch.) Pritzel ex Diels.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La ĉina cugo estas granda arbo kun ŝelo kiu estas nigrece brun-kolora. La skvama ŝelo havas neregulajn longitudajn sulkojn, kaj lenticelojn kiuj ne estas tre okulfrapaj. La ekstera ŝelo dikas proksimume 6 mm kaj prezentas alternadon de vicoj de tavoloj de pala flaveca bruna korkeca ŝelo, kaj de bruna lignigita fibreca basto. La lastatempe formita peridermo estas purpurkolore ruĝeca. La basto dikas proksimume 4 ĝis 5 mm kaj estas pal-ruĝete brunkolora. Ĝi estas teksture fibreca kun etaj, preskaŭ nerimarkindaj sklerenkimaj ĉelogrupoj. La kambiumo (kreska tavolo) same kiel la lastatempe formita floemo estas preskaŭ nerimarkindaj. Ĵus tranĉita ligno estas pale flavec-blanka kun nerimarkindaj lignoradioj [2].

La branĉetoj havas folio-kusenojn. La folioj estas spirale aranĝitaj pli-malpli du-vice. Ili estas forme liniaj kaj plataj kaj kolore oliv-verdaj. La supra flanko de la folio estas kanelita kaj kresta, dum la malsupra flanko havas du blankajn stomajn bendojn. La pintoj de la folioj estas elstarantaj kaj tiuj ĉi longas 16 al 20 mm. La petioloj estas kurbigitaj. La foliaro similas tiun de okcidenta cugo, sed ĉina cugo havas kliniĝantajn ŝosojn kaj la stomaj bendoj estas pli palaj kaj pli maldensaj. Ankaŭ, la koloro supre estas pli pale flav-verda [3].

La masklaj floroj ekaperas unuope sur unujaraĝaj ŝosoj, aŭ en grupoj de 1 to 5 sur dujaraj ŝosoj. Ili estas kolore malbrile purpuraj kaj proksimume grandas 8 mm. La femalaj floroj troviĝas terminalaj sur mallongega ŝoso. Ili kliniĝas, estas rozkolor-purpuraj kaj proksimume longas 6 mm. La maturaj strobiloj estas verdaj, poste iĝante al ruĝbruna, long-ovformaj kaj longas 2 ĝis 2,5 cm kaj larĝas proksimume 1 cm. Ili estas pendantaj kaj la konuso-skvamoj estas grandaj kaj globecaj kun laŭlongaj strioj. La brakteoj estas malgrandaj kaj dulobaj ĉe la apekso. La semoj estas flugilhavaj kaj proksimume longas 7 mm kun la flugilo inkludite [2][3].

Arealo kaj vivejo redakti

 
Foliaro.

La arealo de la ĉina cugo komenciĝas en la okcidento en Tibeto kaj daŭras oriente en Ĉinujon, norde al suda Ŝanŝjio kaj sude en Tajvano, Gŭangdongo kaj la nordo de Ha Giang provinco en ekstrem- norda Vjetnamujo. En la ekstrema sudo de sia arealo la specio estas nur trovitaj alte en la montaro. Ekzemple en Vjetnamujo la arbo estas nur trovita ĉe altitudoj de 1 300 al 1 700 metroj super marnivelo [4] [5] . En Ĉinujo ĝi ĉeestas je altitudoj de 1 000 al 3 500 metroj en la sekvantaj provincoj: Anhujo, Fuĝjano, suda Gansuo, Gŭangdongo, Gŭangŝio, norda Gŭiĝoŭo [6], okcidenta Henano, okcidenta Hubejo, Hunano, Ĝjangŝio, suda Ŝenŝjio, Siĉuano, Tibeto, Junano, kaj Ĝeĝjango. Tiu ampleksas la sudan duonon de la lando kun kelkaj populacioj pli for norden. Ĝi estas trovata precipe en miksaj arbaroj proksime de rivervaloj kaj en montoj kaj valoj [4]. En Tajvano ĝi estas trovata plejparte en Nantu-Distrikto kaj Taojuan-Distrikto ĉe altitudoj de 1 700 al 3 500 metroj en miksaj foliarbaroj. Ĝi povas esti trovata en la tajvanaj Nacia Parko Juŝan kaj Rezervejo Lalaŝan, same kiel en la siĉuana Glaĉera Parko Hailuog [7].

Taksonomio redakti

 
Foliaro, sube vidite.

Ekzistas pluraj varioj de la ĉina cugo, kvankam oni multe disputas pri kiuj estas validaj kaj ĉu kelkaj konstituas apartajn speciojn aŭ ne. Sume oni ĝenerale konsideras ses variojn, kvankam ne ĉiuj estas monde agnoskitaj. Tiuj estas :

  • T. c. var. chinensis estas la tipo-vario kaj troviĝas tra la plej granda parto de la arealo en kontinenta Ĉinujo kaj Tibeto. Ĝiaj semoskvamoj estas kvinangulaj-ovalaj, kvadratecaj, aŭ rondecaj, diametras 1 mm kaj kolore estas grizaj ĝis flavgrizaj. La strobiloj estas ovformaj kaj altas 1,5 ĝis 2,5 cm kaj larĝas 1,2 ĝis 1,6 cm.
  • T. c. var. formosana estas la vario kiu troviĝas nur en Tajvano. Aljos Farjon, pingloarbofakulo de la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono ĉe Kew, konsideras tiun varion identan kun la tipo, sed laŭ Raven kaj Wu ĝi devias de la tipo per la semoskvamoj kiuj estas kunpremite globaj al preskaŭ duonglobaj. Alie, aliflanke, ĝi estas kiel la tipo.
  • T. c. var. patens estas trovita nur en okcidenta Hubejo en Ĉangjang Ksian. Ĝi malsamas por havado de brunet-flavaj al brunaj branĉetoj, kiuj estas diametre inter 0,5 ĝis 1 mm pli dikaj ol la tipo. La strobiloj ankaŭ malsamas por esti iomete pli grandaj, ovform-globaj, kaj kun semoskvamoj kiuj estas glataj, brilaj kaj preskaŭ kvadrataj. Tiu vario estas agnoskita fare de Raven kaj Wu.
  • T. c. var. forrestii estas pritraktita kiel apartan specion, nome T. forrestii, far iuj aŭtoroj. La strobiloj estas pli grandaj, pli sveltaj kaj mallarĝ-ovoformaj al ovoform-cilindraj. La branĉetoj estas iomete pli dikaj, dum la semoskvamoj estas larĝe ovalaj aŭ oblongaj kun la elmetita parto striata kaj glata kaj kun plidika marĝeno. Sen rigardo al sia taksonomia status, ĝi estas konsiderita endanĝerigite far la IUCN. Ĝi troviĝas nur en nordorienta Gujĝoŭo, sudokcidenta Siĉuano kaj nordokcidenta Junano.

Uzado redakti

La ligno obtenata de la ĉina cugo estas utiligita por konstruado, meblaro, kaj kiel minligno. La ŝelo entenas altan proporcion de taninoj, kiuj ofte estas ekstraktitaj kaj utiligitaj kiel kolorigiloj. La trunko estas utiligita kiel fonto de rezino. Krome, la radikoj, trunko, kaj branĉoj estas ĉiuj uzitaj en la produktado de volatilaj oleoj pro la plaĉa odoro de tiuj ĉi [4].

Referencoj redakti

  1. Conifer Specialist Group 1998 (2006). Tsuga chinensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2007.
  2. 2,0 2,1 angle Liu, Yeh-ching. (1970) Colored Illustrations of Important Trees in Taiwan.
  3. 3,0 3,1 angle Mitchell, Alan. (1974) Trees of Britain & Northern Europe. London: Harper Collins Publishers, p. 143. ISBN 0-00-219213-6.
  4. 4,0 4,1 4,2 angle ; Raven, Peter H.. Tsuga chinensis. Flora of China. Science Press (1999). Alirita 2007-05-13.
  5. angle Two rare pine species found in northern mountainous province, VietnamNet Bridge
  6. Gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj
  7. angle Earle, Christopher J.. Tsuga chinensis. The Gymnosperm Database (2006). Alirita 2007-05-13.

Eksteraj ligiloj redakti