Várzea Grande (Mato-Groso)

Várzea Grande estas municipo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato Mato-Groso. Ĝi apartenas al urbaro de Cuiabá.

Várzea Grande
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 299 472  (2022) [+]
Loĝdenso 319 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 39′ S, 56° 8′ U (mapo)-15.646944444444-56.132777777778Koordinatoj: 15° 39′ S, 56° 8′ U (mapo) [+]
Alto 190 m [+]
Areo 938,057 km² (9 380 5.7 ha) [+]
Várzea Grande (Brazilo)
Várzea Grande (Brazilo)
DEC
Várzea Grande
Várzea Grande
Situo de Várzea Grande

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Várzea Grande (Mato Grosso) [+]
vdr
Imagem Aérea de Várzea Grande MT

Bazaj informoj redakti

 
Municipo Várzea Grande en la subŝtato (ruĝe).

Situo redakti

 
Kirko en Várzea Grande

Várzea Grande situas en okcidenta parto de la lando. La limo inter Várzea Grande kaj Cuiabá estas nur rivero, sed ponto iterligas la urbojn, tial ambaŭ urboj estas duoblaj urboj. Campo Grande troviĝas 557, Goiânia 742, Braziljo 880, Campinas 1245, Curitiba 1301, San-Paŭlo (urbo) 1327, Guarulhos 1329, Belo Horizonte 1376, Manaus 1458, Rio-de-Ĵanejro 1575, Nova Iguaçu 1548, Porto Alegre 1677, Belém 1788, Teresina 1870, Salvador de Bahio 1921, São Luís 1956, Maceió 2312, Recife 2459, Natalo (Brazilo) 2532 km.

Historio redakti

Várzea Grande estiĝis pro donacoj de terkoncesioj donitaj al la indianoj en 1832. La pramo ekfunkciis en 1874. En 1886 paroĥo formiĝis, la unua kirko estis konstruita en 1892. En 1948 la komunumo ricevis memstarecon. En 1970 la urbodomo ekfunkciis.

Ekonomio redakti

Várzea Grande estas ĉefe komerca, industria kaj agrikultura (brutoj) komunumo.

Klimato redakti

Várzea Grande havas tropikan klimaton. La tutjara averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. Jare pluvas po 1376 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter oktobro-aprilo, en julio apenaŭ pluvas.

Trafiko redakti

La publika transporto estas farita per aŭtobusoj integritaj kun Cuiabá. La internacia flughaveno funkcias en teritorio de Várzea Grande, nature komuna kun Cuiabá.

 
Ponto en Várzea Grande

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti