Wieland Adolf Gottfried Wagner (naskiĝinta la 5-an de januaro 1917 en Bayreuth; mortinta la 17-an de oktobro 1966 en Munkeno) estis germana operreĝisoro kaj scenaranĝisto.

Wieland Wagner
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1917 (1917-01-05)
en Bayreuth
Morto 17-an de oktobro 1966 (1966-10-17) (49-jaraĝa)
en Munkeno
Mortokialo pulma kancero
Tombo Stadtfriedhof Bayreuth
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Siegfried Wagner
Patrino Winifred Wagner
Frat(in)oj Wolfgang Wagner • Friedelind Wagner • Verena Wagner Lafferentz
Infanoj Iris Wagner • Nike Wagner
Okupo
Okupo teatra reĝisorokomponistoverkistoaktoro • scenografo • reĝisoro
vdr

Vivo redakti

Wieland Wagner estis la unua ido de komponisto Siegfried Wagner, filo de Richard Wagner, kaj de ties edzino Winifred (denaska Williams). Li ricevis edukadon kiel pentristo kaj fotisto kaj respondecis jam junaĝe la scenaranĝon por la festivalo de Bayreuth (1937 Parsifal, 1943 Die Meistersinger von Nürnberg), tiam tamen ankoraŭ laŭ plene tradicia stilo kun moderaj abstraktaĵoj.

Kariero en la nazia ŝtato redakti

Wieland Wagner estis jam en 1933 ano de la Hitlera Junularo.[1] En 1937 li kreis scenaranĝojn por la sceneja solena festivala verko Parsifal. Joseph Goebbels notis pri tio la 24-an de julio en sian taglibron: „Ege diletanta.“[1] En 1938 Wieland Wagner aniĝis en la NSDAP (n-ro 6078301).[1] Adolf Hitler persone liberigis lin de ĉia militservo. Sian aliron al la „gvidanto“ Wieland Wagner uzis en la lukto pri la potenco en Bayreuth (kontraŭ sia patrino, kontraŭ la arta direktisto Heinz Tietjen kaj la scenaranĝisto Emil Preetorius). Dum la tiel nomataj „militfestivaloj“ de 1943/1944 li produktis la scenodekorojn por Die Meistersinger von Nürnberg, la ununura opero de Wagner tiam prezentata en Bayreuth (Citaĵo el la programkajero: „Sur la festoherbejo kunlaboris krom la festivala ĥoro Hitlerjugend, BDM kaj viroj de la SS-standardo Wiking.“)[2] Ekde septembro 1944 ĝis aprilo de 1945 Wieland Wagner militservis ĉe la „instituto por fizika esploro Forschung“ en la koncentreja filio Bayreuth, kie multaj malliberuloj el la koncentrejo Flossenbürg estis devigita kiel sklavoj produkti direktigajn sistemojn por raketoj.[3]

Kariero en postmilita Germanujo redakti

Post la milito Wieland Wagner sin forturnis plene de la nazia pasinteco kaj fariĝis novigema reĝisoro kaj scenaranĝisto, kiu ne timis rompiĝi per la tradicio kaj foje ankaŭ konscie provokis. Ekde 1951 li direktis kune kun sia frato Wolfgang la novmalfermitajn festivalojn de Bayreuth. Sian apartan enscenigostilon li atingis nelaste per la kunlaboro de sia edzino Gertrud Wagner (denaska Reissinger, 1916–1998), dancistino kaj ĥoreografistino. Kiel plej konata reĝisoro de la „Nova Bayreuth“ Wieland rezignis en siaj enscenigoj pri detala naturalismo. Per abstraktadoj kaj sugestopova lumreĝio la muziko restis en la malfono. La scena agado estis esprimpove densigata kaj akcentata nur per treege sinretenaj stiligitaj kaj signifegaj gestoj kaj movoj. La ensceniga stilo de Wieland Wagner en Bayreuth fariĝis ofte kopiata modelo por operaj enscenigoj ĝis en la 1970-aj jaroj.

Wieland Wagner sukcesis altiri la plej bonajn kantistojn kaj orkestrestrojn de sia epoko por siaj verkoj. Al liaj plej gravaj malkovritoj apartenas la sopranistino Anja Silja, kun kiu lin ankaŭ ligis intima rilato. Krom la verkoj de sia avo Wieland Wagner ankaŭ enscenigis operojn de Christoph Willibald Gluck (Orfeo ed Euridice), Ludwig van Beethoven (Fidelio), Giuseppe Verdi (Aida, Otello), Georges Bizet (Carmen), Richard Strauss (Salome, Elektra), Alban Berg (Wozzeck, Lulu) kaj Carl Orff (Antigonae, Comoedia de Christi Resurrectione). Gastdungitecoj kondukis lin je tio al Stutgarto, Hamburgo, Berlino, Munkeno, Kolonjo, Frankfurto, Vieno, Napolo, Venecio, Torino, Milano, Romo, Bruselo, Barcelono, Laŭzano, Ĝenevo, Parizo, Amsterdamo, Kopenhago, Londono und Edinburgo.

 
Tombo de Wieland Wagner sur la urba tomejo de Bayreuth

En siaj lastaj enscenigoj Wieland Wagner sin turnis pli al la malabstrakta modelo. Ekde lia frua morto oktobron de 1966 lia frato Wolfgang direktis ĝis 2008 en sola respondeco la festivalojn de Bayreuth.

Rekonstruitaj enscenigoj de Wieland Wagner estis prezentataj pli malfrue i.a. en Novjorko, San-Francisko, Sidnejo kaj Osako.

El lia geedzezo devenis la komunaj gefiloj Iris Wagner (naskiĝinta en 1942), Wolf Siegfried Wagner (naskiĝinta en 1943), Nike Wagner (naskiĝinta en 1945) kaj Daphne Wagner (naskiĝinta en 1946). La tombo de Wieland Wagners troviĝas sur la urba tombejo de Bayreuth en la vagnera familiotombo, en kiu ankaŭ estis enigitaj lia edzino, lia bofratino Gudrun Wagner kaj la urno de sia frato Wolfgang Wagner.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno 2007, p. 638.
  2. Citaĵo presita en Ernst Klee: Kulturlexikon, p. 638.
  3. Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich – Wer war was vor und nach 1945. Fischer, Frankfurto, ISBN 978-3-10-039326-5, p. 638 kaj Jörg Skriebeleits kaj Albrecht Balds: Das Außenlager Bayreuth des KZ Flossenbürg. Rabenstein, Bayreuth 2003, ISBN 3-928683-30-6.

Literaturo redakti

  • Brigitte Hamann: Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth. Piper, Munkeno, Zuriko 2002, ISBN 3-492-04300-3.
  • Walter Panofsky: Wieland Wagner. Schünemann, Bremeno 1964.
  • Walter Erich Schäfer: Wieland Wagner. Persönlichkeit und Leistung. Wunderlich/Leins, Tübingen 1970, noveldono 1979.
  • Viola Schmid: Studien zu Wieland Wagners Inszenierungskonzeption und zu seiner Regiepraxis. Dissertation. München 1973.
  • Anja Silja: Die Sehnsucht nach dem Unerreichbaren. Berlin 1999, ISBN 3-932529-29-4.
  • Geoffrey Skelton: Wieland Wagner. The positive sceptic. Gollancz, Londono 1971.
  • Berndt W. Wessling: Wieland Wagner, der Enkel. Tonger Musikverlag, Kolonjo 1997, ISBN 3-920950-28-3.
  • Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich – Wer war was vor und nach 1945. Fischer, Frankfurto ĉe Majno, ISBN 978-3-10-039326-5.
  • Jörg Skriebeleits und Albrecht Balds: Das Außenlager Bayreuth des KZ Flossenbürg. Rabenstein, Bayreuth 2003, ISBN 3-928683-30-6.
  • Ingrid Kapsamer: Wieland Wagner: Wegbereiter und Weltwirkung, Verlag Styria, Graz 2010, ISBN 978-3-222-13300-8

Eksteraj ligiloj redakti