Calfreisen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Zazäs)
Calfreisen
Blazono de Calfreisen
Calfreisen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Schanfigg
Koordinatoj  46° 50′ 24″ N 9° 35′ 24″ O / 46.84000 °N, 9.59000 °O / 46.84000; 9.59000 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 24″ N 9° 35′ 24″ O / 46.84000 °N, 9.59000 °O / 46.84000; 9.59000 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 5,13 km²
Alteco 1249 m super marnivelo
Poŝtkodo 7027
Komunumkodo 3922
Mapo de Calfreisen

Pri la komunumo redakti

Calfreisen estas kaj komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 54 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Calfreisen situas en la valo Schanfigg proksimume 5 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Koiro norde de la rivero Plessur. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur mallarĝa strio de la bordo de la rivero Plessur en sudo ĝis la kresto de la montoĉeno Hochwang en nordo, kie sur alteco de 2429 m s.m. siutas la plej alta punkto de la komunumo. Okcidente la komunumon limas la ravino de Calfreisen, oriente la ravino de Castiel. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Calfreisen mem, kiu situas proksimume 500 metrojn supre de la rivero Plessur, malsupre de la vilaĝo la setlejo Zazäs kaj supre de la vilaĝo la setlejoj Herten Wisen kaj Balnettis. Krome situas oriente de la vilaĝo la ruino de la Kastelo Bernegg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,13 km², de kiuj 30% estas kovritaj de arbaro, 50% servas por agrikulturo kaj 2% por setlado. La resto estas dezerta.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Calfreisen limas en nordo al Trimmis, en oriento al Castiel, en sudo al Tschiertschen-Praden, kaj en okcidento al Maladers.

Trafiko redakti

Tra Calfreisen pasas la kantona vojo de Koiro al Arosa. Per la poŝtaŭtolinio de Koiro al Peist la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La fervojlinio de Retia Fervojo, kiu proksime de la riverbordo de Plessur ankaŭ pasas tra komunuma tertitorio, ne disponas pri halteje en Calfreisen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Calfreisen datiĝas el la jaro 1156 kiel Caureisene. Ĝis 1338 la Senjoroj de Vaz estis la mastroj de la regiono. Poste la Grafoj de Werdenberg kaj ek de 1363 la Grafoj de Togenburgo. La Senjoroj de Calfreisen, kiu vivis en la samnoma, unuan fojon en la jaro 1231 menciita kastelo reprezentis la senjorajn privilegiojn. Ek de 1386 en la kastelo residencis la Senjoroj de Unterwegen kaj post 1428 la Senjoroj de Sprecher, kiuj verŝajne donis la la kastelo la nomon Bernegg. En la jaro 1436 Calfreisen aliĝis kune kun la tribunalkomunumo Sankt Peter al la Dektribunala Federacio. Ek de 1479 la landa suvereneco apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1530 la komunumo aliĝis al la reformacio. En la jaro 1652 la civitanoj de Calfreisen sin liberaĉetis de Aŭstrio kaj en la jaro 1657 ankaŭ de la episkopejo de Koiro. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti