Ĝibran Ĥalil Ĝibran
Ĝibran Ĥalil ĜIBRAN aŭ Ĵubran Ĥalil Ĵibran (arab.: جبران خليل جبران ;prononco: ĵubran ĥalil ĵibran; IFA: [ʒʊˈbrɑːn xæˈliːl ʒʊˈbrɑːn] aŭ [ʒɪˈbrɑːn xæˈliːl ʒɪˈbrɑːn] ) (n. 6-a de januaro 1883 en Libano – m.10-a de aprilo 1931 en Nov-Jorko) - libana poeto kaj artisto, kiu famiĝis pro, inter alie, siaj verkoj La Profeto (1923) (tradukita al pli ol 100 lingvojn) kaj Jesuo, la Filo de la Homo (1928). Reprezentanto de siri-usona skolo en literaturo. Li kombinis partojn de okcidenta kaj orienta mistiko.
Ĝibran Ĥalil Ĝibran | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1883 en Bsharri, Mount Lebanon Mutasarrifate |
Morto | 10-an de aprilo 1931 (48-jara) en Novjorko, ![]() |
Mortokialo | cirozo • tuberkulozo |
Tombo | Bsharri |
Lingvoj | araba lingvo • angla lingvo • franca lingvo |
Loĝloko | Tenth Street Studio Building |
Alma mater | Akademio Julian |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | verkisto • poeto • pentristo • filozofo |
Verkoj | La Profeto |
VivoRedakti
Ĥalil Gibran naskiĝis en maronita urbeto sur la teritorio de hodiaŭa Libano. Lia avo estis maronita kleriko. Li devenis de malriĉa familio. Unusola edukiteco, kiun povus certigi al li la gepatroj estis lernado ĉe pastro, kiu transdonis al li bibliajn saĝecojn, instruis la araban kaj sirian lingvojn.
En 1895 elmgris kun la familio al Usono, setliĝante en Bostono. Tiam li ŝanĝis usoneske sian nomon al Khalil Gibran. En 1904 en Bostono okazis lia unua ekspozicio. Dum ties inaŭguro li ekkonis unu el la plej gravaj virinoj en sia vivo Mary Elizabeth Haskell. Oficiale dum la tuta vivo ili estis geamikoj, sed la korespondaĵo, publikigita post jaroj, montras ilian veran proksimecon.
En 1908 Gibran forveturis por du jaroj al Parizo, kie studis la arton kune kun Auguste Rodin.
En 1912 ekloĝis en Nov-Jorko, kie verkis arablingve kaj pentris. De 1918 plimulton de siaj verkon eldonis jam angle.
Li mortis en la aĝo de 48 jaroj pro cirozo. Entombigita en sia familia urbo, Bŝarri, kie nun troviĝas dediĉita al li muzeo.
En Esperanto aperisRedakti
Ĥalil Ĝibran, Ĝibran 1972 : Rakontoj kaj Poemoj, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Rio-de-Ĵanejro, 150 p., tradukis Georgo Abraham Ĥalil Ĝibran, Ĝibran 1981 : Rompitaj flugiloj, 107 p., tradukis Georgo Abraham Ĥalil Ĝibran, Ĝibran 1986 : Plukitaĵoj, Fonto, 96 p., tradukis Georgo Abraham Ĥalil Ĝibran, Ĝibran 1998 : Preter la horizonto, Fonto 96 p., tradukis Georgo Abraham