Malfermi la ĉefan menuon

(66391) 1999 KW4 estas tre malgranda merkurrenkonta, venusrenkonta, kaj terrenkonta atona asteroido, akompanata de asteroida luno.

(66391) 1999 KW4
asteroido
Arta animacio de (66391) 1999 KW4
Arta animacio de (66391) 1999 KW4
Oficiala nomo (66391) 1999 KW4
Aliaj nomoj 1999 KW4
Historio
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro
Loko de malkovro
20-a de majo 1999
Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
96,071 Gm (0,6422 AU)
29,905 Gm (0,1999 AU)
162,237 Gm (1,084 AU)
Discentreco 0,6887
Meza anomaliangulo 68,086°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 38,883°
Periodo 187,975 tagoj (0,5146 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
244,910°
Argum. de periapsido 192,618°
Terdistanco
- Minimuma

1,958 Gm (0,01309 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
1,532 × 1,495 × 1,347 km ± 3%
Kombinata : 1,39 km
Ĉefa korpo : 1,317 ± 0,040 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(2,353 ± 0,100) × 1012 kg
1,974 ± 0,24 g/cm³
0,00043 m/s²
0,00072 km/s
Rotacia periodo 0,1152 tago (2,7645 horoj)
Geometria albedo 0,23 (supozita)
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 16,5
v  d  r
Information icon.svg

Ĝia estis malkovrita la 20-an de majo 1999 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).

OrbitoRedakti

Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de Merkuro, de Venuso kaj de la Tero.

- Ĝia merkura MOID estas 0,10581 AU (15,829 milionoj da km),
- ĝia venusa MOID estas 0,20025 AU (29,957 milionoj da km),
- ĝia tera MOID estas 0,01309 AU (1,958 miliono da km), tio, kiu faras de ĝi potence danĝeran objekton. Tamen, radaraj mezuroj indikis ke estas nenia signifa danĝero de kolizio dum la venonta miljaro.

Pro sia perihelio de 0,1999 AU (29,905 milionoj da km), ĝi estas la konata merkurrenkonta kaj duopa asteroido, kiu plej alpromiĝas al la Suno.

Proksimaj pasojRedakti

- La 25-an de majo 1949 ĝi pasis al 0,0172301 AU (2,578 milionoj da km) de la Tero,
- la 26-an de majo 2124 ĝi pasos al 0,0141010 AU (2,109 milionoj da km) de nia planedo.

EcojRedakti

(66391) 1999 KW4 estas asteroido de spektra klaso "S" tie estas "ŝtonan" asteroido, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Laŭ radaraj observoj elde la Observatorioj de Goldstone kaj Arecibo en 2001, 2002, 2017, kaj 2018,[1][2] ĝi havas averaĝan diametron de 1,317 km , ĝia formo estas platigita (flaneca) elipsoido kun ekvatora kresto : tiu formo ne estas malofta ĉe la korpoj konsistantaj el rubamasoj kun rapida rotacio, kiel 101955 Bennu162173 Ryugu.

Pro la rapida rotacio de la asteroido, eroj de ties surfaco emas gliti ĝis la supro de la kresto, kiu paradokse estas la "plej malalta punkto" de la asteroido ; la eroj ĉe la supro de la kresto estas feble ligataj al la asteroido, pro la centrifuga forto, ili estas proksimaj esti elĵetitaj en la kosmon. Sufiĉus, ke ero estus levita de kelkaj metroj, por ke ĝi troviĝus en samdaŭra orbito.

La radaraj observoj ankaŭ permesis konfirmis la ĉeeston de satelito.

SatelitoRedakti

La satelito de (66391) 1999 KW4 estis malkovrita la 29-an de majo 1998 de P. Pravec kaj L. Kotková uzinte lumajn kurbojn kaj radarajn observojn, anoncita en majo 2001. La ĉefa korpo estis nomita Alfo, kaj la malĉefa (la satelito), Beto.

Tiu satelito havas estimatan diametron de 0,451 ± 0,027 km kun elipsoidan formon de 1,532 x 1,495 x 1,347 km, orbitan duonan grandakson 2,548 ± 0,015 km kaj orbitan periodon de 0,7259 ± 0,0015 tago (17,42 ± 0,036 horoj) kaj sama rotacia periodo : la satelito estas en ligita rotacio, kun ĝia granda akso direktata laŭ la rekto Alfo - Beto.

La maso de la sistemo estis kalkulita je 2,49x1012 ± 5,4x1010 kg, La denso de Alfo estas 1,97 ± 0,24 g/cm³ kaj tiu de Beto : 2,81 ± 0,82 g/cm³.

La satelito Beto havas malsimplan orbitan dinamikon : kvankam en ligita rotacio, ĝi montras osciladojn, aŭ balancadojn, de tiel granda amplitudo, ke ĝi estas rigardita kiel la objekto plej ekscitata en la sunsistemo. La kialo estus la oftaj pasoj proksime de la Suno per kiuj la duopa sistemo reakiras eksciton.[3]

La osciloj de Beto povas kialigi ties pli grandan denson : estigante skuojn, kiuj kompaktigus la materialon de la luno.

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti