UK 2022

107-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 107-a UK)

La 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis de la 6-a ĝis 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kanado). Ĝia temo estis “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La kongresejo estis la urbocentra universitato UQAM. Oni unue planis la kongreson por 2020, sed oni poste ŝovis ĝin je du jaroj pro la kronvirusa pandemio. La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) estis la invitanto kaj Esperanto-Societo Kebekia (ESK) estis la loka organiza forto de la evento. La lasta fojo, kiam la Universala Kongreso okazis en Kanado, estis en 1984 en Vankuvero, kaj la lasta fojo, kiam la UK okazis en la orienta parto de Nord-Ameriko, estis en 1910 en Vaŝingtono (Usono).

UK 2022
Loko Montrealo, Kebekio,  Kanado
Oficiala retejo esperanto2022.ca
← Antaŭa Sekva →
vdr
en la konferencejo Le Centre Sheraton Hotel la 6-an de aŭgusto komenciĝis la kongreso
Konstruaĵo J.-A.-De Sève de la Universitato de Kebekio ĉe Montrealo (UQAM), kongresejo

La solena inaŭguro de la kongreso okazis la 6-an de aŭgusto en la konferencejo Le Centre Sheraton Hotel, sed la plej multaj programeroj okazis en la Universitato de Kebekio ĉe Montrealo (UQAM), kio sekve konsideriĝas la kongresejo.

Rogener Pavinski reĝisoris kaj produktis dokumentan filmon pri tiu ĉi kongreso. [1]

Organiza teamo redakti

La kerna teamo konsistis el ses lokanoj:

 
Memortabulo al Albert Saint-Martin
  • Suzanne Roy (Suzano la Dua), la respondeculo pri ekskursoj
  • Eugenia Amis, redaktoro de La Riverego kaj antaŭa redaktoro de Kontakto, okupiĝis pri la rilatoj kaj komunikado kun esperantistoj.

Heredaĵo redakti

Post la kongreso, kiel heredaĵo de la 107a UK, la organiza komitato senvualigis la 8an de septembro de 2023 memortabulon pri la pionira montreala esperantisto Albert Saint-Martin ĉe parko en la arondismento Le Plateau-Mont-Royal kiu jam portis lian nomon pro liaj politikaj aktivecoj.[2]

Referencoj redakti

  1. Filmo de Rogener Pavinski 107-a Universala Kongreso de Esperanto [Montrealo, 2022]
  2. Éditions de la rue Dorion. Fejsbuka mesaĝo, la 6an de septembro de 2023 Konsultita la 9an de septembro de 2023.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti