69230 Hermeso

asteroido

69230 Hermeso estas malgranda, tre hela venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta duopa apolona asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto.

69230 Hermeso
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Remalkovro de Hermeso (15-an de oktobro 2003)
Remalkovro de Hermeso (15-an de oktobro 2003)
Remalkovro de Hermeso (15-an de oktobro 2003)
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 69230 Hermes
Aliaj nomoj 1937 UB
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Hermeso vd
Malkovro
Malkovrinto Karl Wilhelm Reinmuth
Dato de malkovro 28-a de oktobro 1937
Loko de malkovro Heidelberg (Germanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
247,615 Gm (1,655 AU)
93,140 Gm (0,6226 AU)
402,089 Gm (2,688 AU)
Discentreco 0,6239
Meza anomaliangulo 73,583°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 6,067°
Periodo 777,813 tagoj (2,130 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
34,217°
Argum. de periapsido 92,746°
Terdistanco
- Minimuma

641 200 km (0,004286 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 0,81 km
Ĉefa korpo : 0,6 ± 0,12
Maso
- Denso
6,7 × 1010 kg
1.6 g/cm³ (supozita)
Rotacia periodo 0,5789 tago (13,894 horoj)
Geometria albedo 0,25 ± 0,12
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 17,5
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 28-an de oktobro 1937 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl en Heidelberg (Germanio). Li sukcesis observi ĝin nur dum kvar tagoj,[1] ne sufiĉe por determini ĝian orbiton : ĝi estis perdita kaj ne ricevis numeron. Spit'al tio, Karl Wilhelm Reinmuth nomis ĝin laŭ la helena dio Hermeso, filo de Zeŭso kaj Maio.

Ĝi estis remalkovrita la 15-an de oktobro 2003 de la usona astronomo Brian A. Skiff elde la Observatorio Lowell en Flagstaff (Usono). Tiam estis asignita al ĝi la numero 69230.

Orbito redakti

Hermeso estas apolona asteroido, tie estas, kiu krucas la orbiton de la Tero; ĝi krucas la orbitojn ankaŭ de Venuso kaj Marso. La oftaj pasoj proksime de tiuj ĉi planedoj perturbadas ĝin kaj igas ĝian orbiton malfacile antaŭkalkulebla por pli ol unu jarcento.

  • Ĝia venusa MOID estas 0,00443 AU (662 700 km).
  • Ĝia tera MOID estas 0,004286 AU (641 200 km).
  • Ĝia marsa MOID estas 0,03124 AU (4,673 milionoj da km).

Proksimaj pasoj redakti

Ecoj redakti

Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

En oktobro 2003, tri lumaj kurboj estis ricevitaj per fotometrio, kiuj donis rotaciajn periodojn inter 13,892 kaj 13,894 horoj kun vario de magnitudo inter 0,06 and 0,08, kiu indikas korpon kun preskaŭ sfera formo.[2]

Duopa asteroido redakti

Radaraj observoj far'de Jean-Luc Margot kaj aliaj en oktobro kaj novembro 2003 elde la observatorioj de Arecibo kaj Goldstone montris, ke Hermeso estas duopa asteroido kies komponantoj havas diametrojn de 0.6 ± 0.12 km kaj 0.54 ± 0.12 km.

La orbita duona grandakso de la sistemo estas 1.1 km kaj ĝia orbita periodo 0,5789 tago (13,894 horoj), ankaŭ la rotaciaj periodoj de ambaŭ korpoj estas 0,5789 tago : ili estas en ligita rotacio.


     Movo de du korpoj kun iometa masa diferenco ĉirkaŭ komuna baricentro :
 
kun febla discentreco
 
kun granda discentreco

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (69001 – 70000)Poste:
(69229) 5188 T-369230 Hermeso69231 Alettajacobs