Malfermi la ĉefan menuon

Antonina Krzysztoń (naskiĝis la 13-an de junio 1954 en Krakovo) – pola kantistino, komponistino, kantaŭtoro. Ŝia kreado apartenas al kantata poezio. Krom propraj tekstoj ŝi prilaboris ankaŭ versojn de Czesław Niemen kaj kantojn de ĉeĥa bardo Karel Kryl. Ŝiaj inspirartistoj estas ankaŭ Ewa Demarczyk, Jan Krzysztof Kelus kaj Bulat Okuĝava.

Antonina Krzysztoń
Antonina Krzysztoń.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1954 (1954-06-13) (65-jara)
en Krakovo
Ŝtataneco Pollando
Profesio
Profesio kantistokomponisto
TTT
Retejo http://www.antoninakrzyszton.art.pl/
v  d  r
Information icon.svg
Antonina Krzysztoń (2016 Medalo Per artem ad Deum)

Enhavo

Skizo de la karieroRedakti

La karieron ŝi komencis en 1981 dum Trarigardo de Vera Kanto en Gdańsk okaze de la unua datreveno de la Strikoj en la Pola Marbordo. En la 80-aj jaroj ofte partoprenis opoziciajn aranĝojn. En 1983 akiris la unuan lokon en Studenta Kanto-Festivalo en Krakovo. Ŝi ludis en satira kabaredo Sub Egido, fonditan laŭ iniciato de Jan Pietrzak, kiun frekventis interalie Jacek Kaczmarski kaj Rafał A. Ziemkiewicz. Membrino de la Asocio de Libera Vorto. Unuaj sonkasedoj estis eldonataj samizdate. Ĝis nun eldoniĝis 9 muzikalbumoj.

Distingoj kaj premiojRedakti

MuzikalbumojRedakti

EsperantioRedakti

Post koncerto en Lublin dum konversacio kun aŭskultantoj diris, ke ŝia avo estis esperantisto kaj pro tio povas senpage koncerti por la Esperanto-movado.