August Bielowski (Augustyn), pseŭdonomo Jan Płaza (naskiĝis la 27-an de marto 1806 en Krechowice, Pokucie, mortis la 11/12-an de oktobro 1876 en Lvovo) – pola historiisto, slavisto, verkisto, direktoro de Ossolineum en Lvovo, aŭtoro, fondinto kaj eldonisto de la serio "Monumenta Poloniae Historica", honora membro de la Societo de Scienc-Amikoj en Poznań en la jaroj 1860–1876.

August Bielowski
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1806 (1806-03-27)
en Krekhovychi, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstra imperio
Morto 12-an de oktobro 1876 (1876-10-12) (70-jaraĝa)
en Lvivo
Tombo Liĉakiva tombejo vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Q16693516Lviva Universitato vd
Subskribo August Bielowski
Profesio
Okupo historiisto • mezepokisto • poeto • tradukistoverkisto • literaturisto • arkivisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1828 finis gimnazion ĉe monaĥejo de bazilianoj en Buĉaĉ kaj komencis studi en Universitato de Lvovo. Post eksplodo de la Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio eniris Polan Soldataron de Kongresa Pollando, soldatservis en regimento de Apudvistula Legio infanteria en la korpuso de generalo Samuel Różycki. Post falo de la insurekcio iris al Galicio. En 1834 estis arestita sub riproĉo de komploto fare de aŭstraj regopovoj, en malliberejo pasigis du jarojn. En 1845 ligiĝis kun Ossolineum, de 1869 estis ties direktoro kaj redaktoro de "Biblioteko de Ossoliński-familio".

Per lia klopodo en la jaroj 1854–1861 estis reeldonata Słownik języka polskiego (Vortaro de la pola lingvo) de Samuel Linde, kun kompletigoj kaj korektoj.

Li ofte vojaĝis scienccele traserĉante arkivojn kaj bibliotekojn en Rusio, Aŭstrio, Germanio por akirado de fontoj pri la historio de Pollando. Li estis ideodonanto kaj la unua eldonisto de la serio "Monumenta Poloniae Historica", en la jaroj 1856–1864 proprakoste eldonis la unuan volumon (danke al la financa apogo de grafo Wiktor Baworowski la presado estis finita). La duan volumon kunfinancis Towarzystwo Naukowe Krakowskie (Scienca Societo en Krakovo). En 1872 la Societo, post transformiĝo al Akademio de Scipovoj, transprenis eldonadon de la Monumenta Poloniae Historica. Bielowski iĝis gvidanto de la Historia Komisiono de la Akademio en Lvovo.

Verkoj redakti

  • Myśli do dziejów słowiańskich (Pensoj al la historio de slavoj, 1841)
  • Początkowe dzieje Polski (Komenca historio de Pollando, 1842)
  • Wstęp krytyczny do dziejów Polski (Kritika endkonduko al la historio de Pollando, Lvovo 1850) cifereca versio Arkivigite je 2012-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Rzut oka na dotychczasową pierwotną polską historyą (Okulfrape al la ĝisnuna primara pola historio, Lvovo 1853) cifereca versio
  • Pokucie (1856)
  • Nagrobek Bolesława Chrobrego (Tomboŝtono de Boleslao la 1-a, 1857)
  • Żywot Św. Metodego (La vivo de Sankta Metodo, 1858)
  • Synowie Chrobrego (Filoj de Chrobry, 1859)
  • Zamość (Lvovo 1862) cifereca versio[rompita ligilo]
  • Monumenta Poloniae historica = Pomniki dziejowe Polski (Monumenta Poloniae historica = Historiaj monumentoj de Pollando, Lvovo 1864 kaj la sekvaj) cifereca versio
  • Genealogia xiążąt i królów polskich od roku 880 - 1195 (Genealogio de la polaj princoj kaj reĝoj, Lvovo 1866) cifereca versio Arkivigite je 2007-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
  • Wyniki badań najnowszych o Mistrzu Wincentym i jego kronice (Rezultoj de la plej novaj esploroj pri Majstro Vincenty kaj lia kroniko, 1872)
  • Szymon Szymonowic (1875)

Entombigita en Liĉakiva tombejo en Lvovo.

Bibliografio redakti

  • Władysław Semkowicz, Bielowski August, en: Polski Słownik Biograficzny, volumo 2: Beyzym Jan – Brownsford Marja, Polska Akademia Umiejętności – Skład Główny w Księgarniach Gebethnera i Wolffa, Krakovo 1936, p. 58–59. Represaĵo: Zakład Narodowy im. Ossolińskich, Kraków 1989, ​ISBN 83-04-03291-0

Eksteraj ligiloj redakti