Formadromano

(Alidirektita el Bildungsroman)

Formadromano aŭ la germana termino uzata tiele originallingve en multaj lingvoj Bildungsroman (kun signifo romano pri formado aŭ lernado) estas tiu, kiu montras la fizikan, moralan, psikologian aŭ socian disvolviĝon de rolulo de romano, ĝenerale ekde la infanaĝo ĝis la maturaĝo.

Kovrilo de La Arbo de la Sciado en ĝia Esperanta versio, formadromano de la hispana verkisto Pío Baroja

Historio kaj modeloj redakti

Spite la fakton, ke ekzistas tiaj trajtoj de "Bildungsroman" en antikvaj aŭ mezepokaj verkoj, oni povas situi en la Renesanco la ĝerman naskiĝon de tiu tipo de romano, ĉefe en la pikareska romano. Tiele, El Lazarillo de Tormes montras la procezon tra kiu la ĉefrolulo, nome Lázaro, lernas defendi sin en la vivo serve de multaj mastroj, el kiuj li lernas danke al la malfacilaĵoj kiujn li suferas pro ili; vivaj malfacilaĵoj estos poste ripetita karaktero de la subgenro.

 
Kovrilo de Harry Potter and the Philosopher's Stone, eble la plej nuntempe konata formadromano, sed ankaŭ la plej maltaŭga modelo de la subgenro.

Tamen, plej ofte oni situas en la 19-a jarcento, pro la romano La lernado de Vilhelmo Meister de Goethe, la komencon de la subgenro kiel oni konas ĝin nuntempe. Multal el la grandaj romanoj de la 19-a jarcento kaj de la 20-a jarcento, sen esti precize "Bildungsromane", jam kunhavas kelkajn el ties karakteroj.

Tiele, Proust en Serĉante perditan tempon rakontas la procezon de lernado de la ĉefrolulo, Marcel; same okazas en Portreto de la artisto kiel juna viro, de James Joyce, aŭ en La magia monto, de Thomas Mann. Sub la radoj, de Hermann Hesse, estas "Bildungsroman" en pli preciza senco.

Spite la fakton, ke la romano de lernado aŭ formado ŝajne perdis gravon ekde la dua duono de la 20-a jarcento, multaj el siaj elementoj ankoraŭ restas en romanoj kiel The Catcher in the Rye, de Salinger, en serioj kiel tiu de Harry Potter aŭ en multnombraj filmoj. La ĵusa eldona sukceso de la barcelona verkisto Carlos Ruiz Zafón, La sombra del viento (La ombro de la vento), kiu rakontas la transiron de la infanaĝo al la matureco de Daniel Sempere pere de la mistero kaj de la amo al libroj, povas esti konsiderata "Bildungsroman" de la 21-a jarcento.

Ekzemploj redakti

De araba literaturo redakti

De hispana literaturo redakti

De germana redakti

 
Goethe kreis la modelon de la subĝenro

De itala redakti

En la franca redakti

Anglalingve redakti

Vidu ankaŭ redakti