České Budějovice

distrikta urbo en Ĉeĥio
(Alidirektita el Budweis)

České Budějovice [ĈESke BUDjejovice] (germane Budweis) estas regiona urbo en Ĉeĥio, en suda Bohemio ĉe kunfluiĝo de la riveroj Vultavo kaj Malše. Vivas ĉi tie 96 417 loĝantoj (2023). Ĝi estas grava centro de turismo, trafiko, kulturo kaj klerigado kun granda kvanto de historie valoraj memorindaĵoj, sidejo de Sudbohemia universitato. La historia urbocentro estas proklamita kiel protektata monumentrezervejo.

České Budějovice
germane Böhmisch Budweis, germane Budweis
urbo
Emblemo de České Budějovice
Blazono
Oficiala nomo: České Budějovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo České Budějovice
Historia regiono Bohemio
Riveroj Vultavo, Malše
Situo České Budějovice
 - alteco 381 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 29″ N 14° 28′ 29″ O / 48.97472 °N, 14.47472 °O / 48.97472; 14.47472 (mapo)
Areo 55,56 km² (5 556 ha)
Loĝantaro 96 417 (2023)
Denseco 1 735,37 loĝ./km²
Baseno Ĉeskobudejovica baseno
Fondo 1265
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 370 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0311
NUTS 5 CZ0311 544256
Katastraj teritorioj 11
Partoj de urbo 0
Bazaj setlejunuoj 67
Lokaj partoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: České Budějovice
Retpaĝo: www.c-budejovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Placo en České Budějovice

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Planá, Včelná, Roudné, Rudolfov, Staré Hodějovice, Srubec, Litvínovice, Hlincová Hora, Branišov, Vráto, Dubičné, Dobrá Voda u Českých Budějovic, Úsilné, Hůry, Zvíkov, Hluboká nad Vltavou, Ledenice, Hrdějovice, Boršov nad Vltavou, Čejkovice kaj Dasný.

Historio redakti

 
Nigra Turo

La urbo estis fondita kiel reĝa urbo en 1265 de reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Onidire li volis tiel rivali la urbon Český Krumlov, fondita kelkajn jarojn antaŭe; certas, ke la rivaleco de la du urboj kontribuis al ilia arkitektura pompo.

Inter la jaroj 1528-1531 ĉi tie kunvenadis landaj kongresoj. Ekde 1784 rezidejo de episkopo.

En 1832 la unua ĉevaltira fervojo inter České Budějovice kaj Linz en Aŭstrio, la unua fervojo sur kontinenta Eŭropo (= ekster Anglio).

Vidindaĵoj redakti

  • ĉefplaco de Přemysl Otakar la 2-a - kun urbodomo, aro da bele konservitaj historiaj domoj kaj fontano de Samson - laŭ la areo la plej granda placo en tuta Mezeŭropo
  • katedralo de Sankta Nikolao el la 13-a jarcento alikonstruita en la 17-a jarcento
  • gotika dominikana monaĥejo kun preĝejo Oferiĝo de Virgulino Maria (13-a kaj 14- jarcentoj)
  • renesanca Nigra Turo (1577-1577)
  • malnovaj viandaj butikoj (1560)

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186917 413
188023 845
189032 134
190045 524
191054 786
192157 557
JaroLoĝantoj
193043 788
195056 832
196164 785
197076 699
198090 415
199197 243
JaroLoĝantoj
200197 339
201493 253
201693 513
201793 470
201893 863
201994 014
JaroLoĝantoj
202094 463
202195 664
202293 426
202396 417

Muzeoj redakti

  • Sudbohemia muzeo
  • Muzeo de ĉevalfervojo
  • Sudbohemia motorcikla muzeo
  • Muzeo de la biero Budvar/Budweiser

Industrio redakti

 
Botelo da biero Budvar por eksporto en Brition kun skribaĵo "Budweiser"

La urbo famas precipe pro siaj bieroj Budvar/Budweiser (ekde 1795) kaj Samson (ekde 1895). Konatas ankaŭ emajlita kuireja vazaro (marko Sfinx) kaj krajonoj (marko Koh-I-Noor).

Ĉirkaŭaĵo redakti

Famaj personoj redakti

  • Sankta Johann Nepomuk / Jan Nepomucký Neumann (1811 – 1860), misiisto kaj episkopo en Filadelfio
  • Norbert Frýd (1913 – 1976), verkisto
  • Vladimír Remek (1948-) – la unua astronaŭto, kiu estis nek soveto nek usonano
  • Pavel Šporcl (1973 - ) – violonisto

Transporto redakti

Fervoja trafiko redakti

 
Fervoja stacio en České Budějovice

Grava punkto en historio de urbo České Budějovice estis jaro 1832, kiam alvenis de hodiaŭa Aŭstrio trajno de aŭstra urbo Linz[1]. Hodiaŭ estas konekto per trajno al ĉefurbo Prago, sed ne mankas ankaŭ trajna konekto al Brno kaj Plzeň. En České Budějovice estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:

Urba trafiko redakti

En urbo hodiaŭ estas uzataj aŭtobusoj kaj trolebusoj. Pri urba trafiko zorgas kompanio Dopravní podnik města České Budějovice, a.s. (vidu paĝaron: http://www.dpmcb.cz). En jaro 1909 ekveturis la unua tramo en České Budějovice. En la sama jaro ekveturis ankaŭ unuaj trolebusoj en České Budějovice. Pro la malfidindeco de trolebusoj ili ja en komenco de Unua mondmilito finis uzado de trolebusoj por unua fojo.

En jaro 1950 lastan fojon veturadis en urbo tramoj. Sed tio ne signifis, ke en urbo de tiu tempo ne estus ia urba trafiko. Jam en jaro 1948 denove ekveturis en urbo trolebusoj kaj tri jaroj poste en 1951 en urbo komencis veturi ankaŭ aŭtobusoj. Bedaŭrinde en 60-aj jaroj oni decidiĝis likvidi trolebusojn kaj uzi anstataŭ ili nur aŭtobusojn.

En 80-aj jaroj estis ideoj, ke trolebusoj estus denove uzataj kaj veturus al Nuklea elektrejo Temelín, kiu tiam estis konstruita. Tiu ĉi ideo estus ja multekosta. Tamen trolebusoj revenis kaj en jaro 1991 denove estis ekuzitaj. Kaj urba transporto per trolebusoj kaj aŭtobusoj restis ĝis hodiaŭ[2]. Nuntempe estas 5 tagaj trolebusaj linioj kaj unu nokta[3].

Esperantisto-movado redakti

Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Literaturo redakti

  • Encyklopedie Českých Budějovic, Statutární město České Budějovice a NEBE s. r. o., České Budějovice 2006, 2-a eldono. ISBN 80-239-6706-1

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti