Mara krokodilo

(Alidirektita el Crocodylus porosus)

Maraestuaria krokodilo (Crocodylus porosus) estas la plej granda krokodilo kaj la plej granda el ĉiuj nun vivantaj reptilioj. Ĝi troveblas en multaj regionoj de Sudorienta Azio, norda Aŭstralio, laŭ orienta bordo de Barato kaj en apudaj akvatorioj. En Aŭstralio ĝi estas kutime misnomata «aligatoro», ĉar ĝi aspektas pli simile al aligatoro ol al purakva krokodilo de Johnston, alia specio de krokodilo trovebla en Aŭstralio. Aligatoraj riveroj en Arnhemlando, Norda Teritorio, estas nomataj laŭ maraj krokodiloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mara krokodilo

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Reptilia
Ordo: Crocodilia
Familio: Krokodiledoj
Subfamilio: Krokodilenoj
Genro: Crocodylus
Specio: C. porosus
Crocodylus porosus
(Schneider, 1801)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de mara krokodilo
Arealo de mara krokodilo
Arealo de mara krokodilo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Anatomio redakti

 
Mara krokodilo apud Cairns, Kvinslando.

Mara krokodilo havas pli longan muzelon ol parenca marĉa krokodilo - ĉ. duoble pli longan ol vastan ĉe la bazo.[1] Mara krokodilo havas malpli da skvamojn ĉe la kolo ol aliaj krokodiluloj kaj la korpo estas multe pli vasta ol korpoj de kutimaj krokodiloj. Pro tio fruaj esploristoj kredis, ke ĝi estas aligatoro.[2]

Plenkreska vira mara krokodilo kutime pezas 600 ĝis 1000 kaj longas 4,1 ĝis 5,5 metrojn, sed la besto supozeble kreskas dum tuta sia vivo, kaj tre maljunaj virkrokodiloj povas esti ĝis 6 metroj kaj 1300 kilogramoj.[3][4][5]. La specio havas plej grandan seksan duformismon el ĉiuj modernaj krokodiluloj, kaj la inoj estas ege malpli grandaj ol la iĉoj. Inoj estas nur 2,1 ĝis 3,5 metrojn longaj.[2][6][7] La plej granda rekordita ino longis ĉ. 4,2 metrojn. Averaĝa pezo por plenkreska mara krokodilo (averaĝe inter iĉoj kaj inoj) estas ĉ. 450 kg.[8]

Estas iom da diskutoj pri la plej grandaj maraj krokodiloj. La plej longa mezurita speciano estis haŭto de mortigita krokodilo, proksimume 6,1 metroj longa. Ĉar haŭtoj de krokodiloj kutime iom malkreskas post forigo, oni supozas, ke viva krokodilo longis ĉ. 6,3 metrojn kaj probable pezis ĉ. 1200 kg.[9] Estas trovita kranio de krokodilo, mortigita en Orissa[10], laŭ kiu oni estrapolis, ke la viva besto longis ĉ. 7,6 metrojn, kvankam poste sciencistoj sugestis ke ĝi estis ne pli longa ol 7 metroj.[9] Malpli pruvitaj deklaroj pri krokodiloj ĉ. 9 metroj estas sennombraj: unu speciano, mortigita en Bengala golfo en 1840 esta raportita 10-metra; alia, mortigita en 1823 ĉe Jala Jala en Luzono, Filipinoj estis, laŭ raporto, 8,2 metrojn longa; oni raportis 7,6-metran krokodilon en Hugli-rivero, Kolkato. Tamen, esploroj de la kranioj de tiuj specianoj sugestas, ke la bestoj longis nur 6 ĝis 6,6 metrojn.

Pro moderna restarigado de ekosistemo de maraj krokodiloj kaj maplia ĉasado, nun estas eble ke ekzistas vivaj krokodiloj de 7 metroj aŭ pli.[11] Guinness-libro de rekordoj akciptis raporton pri 7-metra krokodilo, vivanta en Bhitarkanika Park en Orissa, Barato,[10][12], kvankam kapti tiom grandan vivan krokodilon por mezuri estas malfacile kaj do mezuroj ne jam estis testitaj.

Estis raporto de krokodilo, mortigita en Kvinslando en 1957, kiu estis ĉ. 8,5 metrojn longa, sed neniuj testitaj mezuroj estas faritaj kaj neniuj restaĵoj de la krokodila karkaso ekzistas. "Replikaĵo" de la krokodilo estas kreita kiel turista vidindaĵo.[13][14][15] Ekzistas multaj aliaj nekonfirmitaj raportoj pri krokodiloj pli ol 8 metrojn longaj.[16][17]

Distribuo redakti

La mapo en ĉi-artikolo reprezentas historian orientalisan kaj aŭstralazian arealon de la specio. Ĝi ne tute kongruas kun ĝia vera vivareo, ĉar en multaj regionoj maraj krokodiloj iĝis tre raraj aŭ formortis. Dum jardekoj ne estis raportoj pri sovaĝaj maraj krokodiloj el Hindoĉinio kaj ili plej verŝajne formortis en Tajlando, Laŭio, Vjetnamio kaj Kamboĝio. La specio estas agnoskita kritike endanĝerita en Mjanmao, sed ĝi havas stabilan populacion en buŝo de Iravadio.[18] Mjanmao probable estas la sola lando en Hindoĉinio kie ĝis nun ekzistas sovaĝa populacio de maraj krokodiloj.

Kvankam maraj krokodiloj iam estis tre kutimaj en buŝo de Mekongo (kie ili malaperis iam en 1980-aj jaroj) kaj aliaj riveraj sistemoj de Hindoĉinio, la estonto de la specio en tiu regiono estas obskura. Tamen, la specio estas kredata plej malprobabla formorti globale el ĉiuj krokodiluloj, danke al vasta vivareo kaj grandaj populacioj en Norda Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, kiuj estas preskaŭ same multnombraj kiel en antaŭ-koloniaj tempoj. En plimulto de teritorio de Barato mara krokodilo estas tre rara, sed granda kaj olda populacio (inkluzive iĉon 7,5 metrojn longan) ekzistas en Bhitarkanikaj mangrovoj en Orissa, kaj kelkaj malpli grandaj populacioj en Barataj kaj Bangladeŝaj partoj de Ŝundorbono. Populacioj ekzistas en Indonezio kaj Malajzio, inkluzive sufiĉe grandajn (ekzemple, en Borneo), kaj tre malgrandajn, eĉ endanĝeritajn (ekzemple, en Filipinoj). Stato de la specio en Javo kaj Sumatro estas nekonata (kvankam estis iom da raportoj pri atakoj de "tre grandaj krokodiloj" al homoj en izolitaj regionoj de Sumatro). Malgraŭ proksimeco al Aŭstralio, Balio ne plu havas marajn krokodilojn.

Mara krokodilo ankaŭ troveblas en kelkaj malgrandaj partoj de Suda Pacifiko, inkluzive sufiĉe grandan populacion en en Salomonaj Insuloj, tre malgrandan (nur 3 specianoj) populacion en Vanuatuo kaj malkreskantan (eble rekreskontan) populacion en Palaŭo.

En Norda Aŭstralio (inkluzive nordajn partojn de Norda Teritorio), Okcidenta Aŭstralio kaj Kvinslando mara krokodilo estas prospera, aparte en estuaroj kaj riveraj sistemoj apud Darvino, kaj tre oldaj iĉoj pli ol 6 metroj longaj ne estas raraj. Atendata grando de populacio de maraj krokodiloj en Aŭstralio estas inter 100000 kaj 200000 plenkreskaj specianoj. Ili troveblas de Broome en Okcidenta Aŭstralio, tra tuta bordo de Norda Teritorio kaj ĝis Rockhampton en Kvinslando. En Nov-Gvineo ili ankaŭ estas tre komunaj, troveblaj en preskaŭ ĉiu rivera sistemo en la lando, kaj ankaŭ en estuaroj kaj mangrovoj. En variaj kvantoj ili ekzistas en Bismarkoj, Kai-insuloj, Aru-insuloj, Molukoj, kaj multaj aliaj insuloj en la regiono, inkluzive Timoron kaj plimulton de aliaj insuloj en Toresa Markolo.

Iam maraj krokodiloj troveblis tiom okcidente kiel orienta bordo de Afriko kaj la Sejŝeloj. Tiam oni kredis, ke tio estis tre sudaj populacioj de la Nila krokodilo, sed poste estas pruvite, ke tiuj estis Crocodylus porosus.[2]

Pro ebleco de maraj krokodiloj naĝi longajn distancojn tra la maro, individuaj specianoj okaze treveblis en strangaj lokoj, kie ili ne estas nativaj. Tiaj vagantaj specianoj estas raportitaj en Nova Kaledonio, Iwo Jima, Fiĝioj, kaj eĉ en relative malvarma Japana maro (milojn de kilometroj ekster endemia arealo).

Ekologio redakti

 
Mara krokodilo sunumas ĉe Corroboree, Norda Teritorio de Aŭstralio.

Maraj krokodiloj kutime ripozas dum tropikaj pluvaj sezonoj en purakvaj marĉoj kaj riveroj kaj moviĝas al estuaroj dum sekaj sezonoj. Okaze ili veturas malproksimen laŭ la maro. Krokodiloj akre konkuras por teritorio, kaj dominantaj oldaj iĉoj okupas ĉiujn purakvajn rojojn kaj riverbuŝojn. Pli junaj krokodilo, do, devas moviĝi al pli marginalaj riversistemoj kaj foje en la oceanon. Pro tio distribuo de la specio estas tre vasta, de Barato ĝis Norda Aŭstralio, kaj foje junaj specianoj, serĉantaj por teritorio, trovas sin en tre strangaj lokoj, kiel Japana maro. Krokodiloj povas naĝi kun rapido 24 ĝis 27 kmph dum nelonga tempo, sed ilia kroza rapido estas nur 3 ĝis 5 kmph.

Dieto kaj konduto redakti

 
Mara krokodilo elsaltas el la akvo en Kakadu Nacia Parko

Mara krokodilo estas karnovoro kaj oportunista rabobesto, kapabla ataki preskaŭ ĉiun animalon, kiu eniras ĝian teritorion, kaj en la akvo, kaj sur la lando. Junaj krokodilidoj estas malgrandaj kaj fokusas je malgranda predo, kiel insektoj, amfibioj, krustacoj, malgrandaj reptilioj kaj fiŝoj. Ju pli kreskas la krokodilo, des pli varian predon ĝi povas kapti, kvankam relative malgrandaj animaloj estas grava parto de dieto eĉ por plenkreskuloj. Plenkreska mara krokodilo povas kapti kaj manĝi ĉiun animalon de sia vivareo, inkluzive simiojn, kanguruojn, aprojn, dingojn, bruton, goanojn, birdojn, akvobubalojn, gaŭrojn, ŝarkojn[19][20] ktp., kaj ankaŭ homoj ne estas ekskludo[11][21]. Hejmaj bovoj, ĉevaloj, akvobubaloj kaj gaŭroj, kiuj kutime pezas pli ol tunon, estas la plej granda predo de plej maljunaj viraj maraj krokodiloj. Mara krokodilo estas kutime ne tre aktiva, eĉ iom torpora, preferanta sunumi dum tago kaj ĉasi nokte. Tamen, kiam predo eniras teritorion de la krokodilo, ĝi kapablas ataki je estiminda rapido, kaj tra la akvo, kaj per mallongaj kuroj sur la lando. Mara krokodilo povas moviĝi laŭ la lando per kelkaj manieroj: rampo, iro, salt-iro kaj galopo. Maksimuma rapido de mara krokodilo sur lando estas komparebla kun tiu de kuranta homo. Estas legendoj, ke iuj krokodiloj kuras mallongan distancon je rapido de ĉevalo, sed tiuj ne estas iam pruvitaj.

Mara krokodilo estas embuska rabobesto. Ĝi plej kutime atendas ĝis la momento, kiam la predo venas proksimen al la akvo, kaj poste subite elsaltas kaj kaptas ĝin. Plej ofte, predanimaloj estas momente mortigataj per enorma premo de krokodilaj makzeloj, aliaj estas dronataj. Mara krokodilo estas ege forta kaj kapablas enteni tunan bubalon en la akvon aŭ kraŝigi kranion de plenkreska bovo. Tipa atako de la krokodilo estas tiel nomata "rulo de l’ morto", kiam ĝi prenas predon inter makzeloj kaj fortege rulas flanken. Tiel la kaptanta animalo, se ĝi ne mortas tuj pro impakto, perdas balancon kaj estas pli facile entrenebla en la akvon. Ankaŭ krokodiloj uzas la rulon por disŝiri mortigitan predon, se ĝi estas tro granda por engluti.

Intelekto redakti

 
Kapo de mara krokodilo

Tradicie estas akceptata, ke krokodiloj ne estas tre saĝaj animaloj. Tamen, antaŭnelonge esploristo Dr. Adam Britton,[22], kiu studis krokodilan intelekton, malpruvis tiun kredon. Li kolektis sonojn, produktitaj far Aŭstraliaj maraj krokodiloj, kaj trovis rilaton inter ili kaj konduto.[23] Lia konkludo estis, ke, kvankam cerbo de krokodilo relative al la korpo estas ege malpli grandaj ol tiu de mamuloj (en mara krokodilo — nur 0,05% de korpa pezo), ili havas sufiĉe komplikan konduton kaj neatendite profundan lingvon. Ankaŭ ili havas bonan memoron kaj kapablas lerni malfacilajn taskojn, ekzemple kompreni vojojn de sezona migrado de ilia predo. Li asertis, ke estas probable, ke krokodiloj povas lerni iujn taskojn pli rapide ol laboratoriaj ratoj.

Atakoj al homoj redakti

 
"Ne naĝu!"-signo en Kakadu Nacia Parko.

Maraj krokodiloj estas ekstreme danĝeraj kaj atakas homojn same, kiel ili atakas ĉiujn aliajn animalojn. Tamen, pro manko de statistikaj servoj en plejparto de arealo de maraj krokodiloj, datumoj pri la atukoj ekster Aŭstralio estas malmultaj kaj ofte kontraŭdiraj. Kvanto de la mortoj povas esti ia ajn inter kelkdek kaj kelkmil da homoj po jaro. Tamen, pro plejparte malgrandaj populacioj de maraj krokodiloj ekster Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, oni kredas pli malgrandajn ekspektojn pli fidindaj. En Aŭstralio estas ne pli ol 1 aŭ 2 atakoj de maraj krokodiloj po jaro, tamen, pro ega grando kaj forto de la animalo, ili estas preskaŭ ĉiam fatalaj.[24] Malgranda kvanto de atakoj en Aŭstralio estas plej verŝajne pro tio, ke plimulto de krokodilaj populacioj estas en pli-malpli insulitaj naciaj parkoj, kaj pro vasta disvastigo de informoj pri danĝero de krokodiloj inter lokaj loĝantoj. En Arnhemlando, kie plejparte loĝas aboriĝenoj, povas esti pli da neraportitaj atakoj. Ankaŭ estas malpli publikitaj informoj pri atakoj en Borneo,[25] Sumatro,[26] orienta Barato,[27] kaj Mjanmao.[28]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Guggisberg, C.A.W.. (1972) Crocodiles: Their Natural History, Folklore, and Conservation, p. 195. ISBN 0715352725.
  2. 2,0 2,1 2,2 'Crocodylus porosus' (Schneider, 1801) Arkivigite je 2006-01-08 per la retarkivo Wayback Machine, by Adam Britton from the Crocodilian Species List.
  3. http://www.flmnh.ufl.edu/cnhc/csp_cpor.htm
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-25. Alirita 2009-11-20.
  5. Wood, The Guinness Book of Animal Facts and Feats. Sterling Pub Co Inc (1983), ISBN 978-0-85112-235-9
  6. ADW: Crocodylus porosus: Information
  7. http://www.answers.com/topic/saltwater-crocodile-1
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-25. Alirita 2009-11-20.
  9. 9,0 9,1 Which is the largest species of crocodile?. Arkivita el la originalo je 2009-06-18. Alirita 2009-11-20.
  10. 10,0 10,1 Guinness: India Park Home to World's Largest Crocodile; 23 Feet
  11. 11,0 11,1 Seven-metre maneating crocodile shot dead, Daily Telegraph
  12. World's Largest Reptile Found in India: Giant estuarine crocodile finds place in Guinness World Records. Arkivita el la originalo je 2008-01-08. Alirita 2009-11-20.
  13. NORMANTON - Home of largest Crocodile ever shot!
  14. Krys the crocodile, Normanton, Queensland. Arkivita el la originalo je 2004-03-07. Alirita 2004-03-07.
  15. <http://animals.nationalgeographic.com/animals/reptiles/saltwater-crocodile.html Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine>
  16. Warm, fuzzy, weird, funny: The Museum(s) of Natural History spin some tall tales, Alvin Powell, Harvard Gazette
  17. Saltwater Crocodile Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine at National Geographic
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-02. Alirita 2009-11-21.
  19. No Bull: Saltwater Crocodile Eats Shark
  20. Foto de krokodilo manĝanta ŝarkon
  21. Mother's tug-of-war with child-eating crocodile. Arkivita el la originalo je 2007-10-29. Alirita 2021-08-15.
  22. Big Gecko. Arkivita el la originalo je 2011-08-10. Alirita 2009-11-28.
  23. "Crocodile Talk"
  24. Crocodile Attack in Australia: An Analysis of Its Incidence and Review of the Pathology and Management of Crocodilian Attacks in General. Arkivita el la originalo je 2006-04-05. Alirita 2009-12-02.
  25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-29. Alirita 2007-04-29.
  26. Telegraph.co.uk "Woman saves daughter from crocodile"
  27. Kalinga Times "Two injured in crocodile attack". Arkivita el la originalo je 2008-06-07. Alirita 2009-12-02.
  28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-17. Alirita 2008-05-17.