Decembro de 2016

(Alidirektita el Decembro 2016)
decembro
lu ma me ĵa ve sa di
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en decembro 2016:

2-a de decembro
  • Gambio En Gambio Adama Barrow, kandidato de la opozicio venkas en prezidenta baloto al la ĝisnuna prezidento Yahya Jammeh, kiu dum 22 jaroj regis reĝimon diktatorecan.
3-a de decembro
  • Usono Almenaŭ 36 mortoj pro incendio en koncerto de elektronika muziko en maltaŭga lokalo de Oakland, Usono.
4-a de decembro
  • Italio La ĉefministro de Italio nome Matteo Renzi demisiis post malvenko en referendumo pri reformo de konstitucio.
  • Aŭstrio La progresisma Van der Bellen venkas en prezidenta baloto en Aŭstrio kontraŭ la kandidato de ultradekstro.
6-a de decembro
7-a de decembro
8-a de decembro
  • Sud-Koreio La parlamento aprobas la elpostenigon de la prezidentino Park Geun-hye.
9-a de decembro
10-a de decembro
11-a de decembro
  • Niĝerio En suda Niĝerio falis tegmento de ne finkonstruata kirko. Pli ol 100 homoj mortis.
  • Egiptio Eksplodo en kopta kirko en Kairo mortigis almenaŭ 25 homojn kaj vundis ĉirkaŭ 35 pliajn.
  • Somalio Almenaŭ 29 homoj mortis dum memmortiga atenco en Somalio.
17-a de decembro
18-a de decembro
19-a de decembro
20-a de decembro
  • Meksiko En Tultepec, Meksiko, eksplodo de piroteknika materialo okazigis almenaŭ 31 mortojn kaj multajn vunditojn.
23-a de decembro
25-a de decembro
  • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Mortis George Michael, fama kantisto kaj muzikisto de pop-muziko.
  • Rusio Aviadilo Tu-154 de la rusa Ministerio pri Defendo kraŝis post elteriĝo el Flughaveno de Soĉi. Mortis 92 veturintoj, inter ili ĥoristoj de Aleksandrovanoj.
27-a de decembro
  • Rusio En Siberio almenaŭ 77 personoj mortis pro drinkado de kemia alkoholaĵo.
30-a de decembro
31-a de decembro
  • Irako Duobla atenco en Bagdado, Irako, okazigis almenaŭ 25 mortojn.