Eŭropaj balotoj de 2009

(Alidirektita el Eŭropa baloto 2009)

La 7-aj eŭropaj balotoj okazis inter la 4-a kaj la 7-a de junio 2009 en 27 membraj ŝtatoj de Eŭropa Unio. Por kvinjara oficperiodo (2009-2014) estis elektitaj 736 deputitoj al Eŭropa Parlamento. Voĉdonis ĉirkaŭ 43% de la eŭropanoj - plej malmulte en la historio.

esperantlingva adapto de la internacie diverslingva balota emblemo
Tago Ŝtatoj
ĵaŭdo,
4-a de junio
 Britio,  Nederlando
vendredo,
5-a de junio
 Ĉeĥio (1-a tago),  Irlando
sabato,
6-a de junio
 Ĉeĥio (2-a tago),  Italio (1-a tago),  Latvio,  Malto,  Slovakio
dimanĉo,
7-a de junio
 Aŭstrio,  Belgio,  Bulgario,  Danio,  Estonio,  Finnlando,  Francio,  Germanio,  Grekio,  Hispanio,  Hungario,  Italio (2-a tago),  Kipro,  Litovio,  Luksemburgo,  Pollando,  Portugalio,  Rumanio,  Slovenio,  Svedio

Kandidatiĝantaj partioj kaj partiaj aliancoj redakti

Ĉar la eŭropaj balotoj en la unuopaj EU-membroŝtatoj okazis laŭ naciaj listoj, la kandidatiĝantaj politikaj partioj diferencas laŭ ŝtatoj – do sur la balotaj listoj aperis la naciaj partioj konataj al la civitanoj. La elektitaj membroj de la Eŭropa Parlamento el tiuj naciaj partioj tamen grupiĝas laŭ eŭropaj partioj, kaj alianciĝas en frakcioj. La plej multaj de tiuj eŭropaj partiaroj antaŭ la baloto ellaboris komunajn politikajn programojn, sed en multaj ŝtatoj ankaŭ la naciaj membropartioj prezentis proprajn pri-eŭropajn programojn.

Rezulto redakti

La partopreno en la eŭropaj balotoj sume ampleksis 42,9 procentojn de ĉiuj balotrajtaj civitanoj – iom malpli ol en la eŭropaj balotoj 2004. Krom en Belgio kaj Luksemburgio, kie ekzistas balota devigo kaj tial la partopreno atingis pli-malpli 90 procentojn, la balota partopreno aparte altis en Malto (78,8 %) kaj en Italio (65,1 %). Ĝi aparte malaltis en Litovio (20,5 %) kaj en Slovakio (19,6 %).

La divido de la parlamentaj seĝoj al la frakcioj ne dekomence klaras, ĉar iuj naciaj partioj tuj post la baloto ankoraŭ ne decidis pri aliĝo al frakcio. La Eŭropa Parlamento tuj post la baloto publikigis la jenan provizoran rezulton:[1]

Frakcio
EPP-ED
PES
ALDE
UEN
Verduloj-
ELA
Maldekstro
Sendep.+
Demokr.
Aliaj
Sume
Balota
partopreno
Entute 263 163 80 35 51 33 18 91 736 42,9 %
  Aŭstrio 6 (ÖVP) 5 (SPÖ) 1 (Grüne) 3 (Martin)
2 (FPÖ)
17 42,2 %
  Belgio 3 (CD&V)
1 (N-VA)
1 (CDH)
1 (CSP)
3 (PS)
2 (SP.A)
3 (Open VLD)
2 (MR)
1 (Groen!)
2 (Ecolo)
2 (VB)
1 (LDD)
22 90,4 %
  Britio 13 (Lab) 11 (LD) 2 (Greens)
2 (SNP)
1 (PC)
1 (SF) 13 (UKIP) 25 (Con)
2 (BNP)
72 34,5 %
  Bulgario 5 (GERB)
1 (SDS/forta Bulgario)
4 (BSP) 3 (DPS)
2 (Stabileco kaj Progreso)
2 (Ataka) 17 37,5 %
  Ĉeĥio 2 (KDU–ČSL) 7 (ČSSD) 4 (KSČM) 9 (ODS) 22 28,2 %
  Danio 1 (C) 4 (A) 3 (V) 2 (O) 2 (F) 1 (N) 13 59,5 %
  Estonio 1 (IRL) 1 (SDE) 1 (RE)
2 (KE)
1(Tarand) 6 43,2 %
  Finnlando 3 (Kok.)

1 (KD)

2 (SDP) 3 (Kesk.)

1 (SFP)

2 (Vihr.) 1 (Perus-S) 13 40,3 %
  Francio 30 (UMP) 14 (PS) 6 (MoDem) 14 (EE) 4 (FG) 1 (Libertas) 3 (FN) 72 40,5 %
  Germanio 34 (CDU)
8 (CSU)
23 (SPD) 12 (FDP) 14 (Grüne) 8 (Linke) 99 42,5 %
  Grekio 7 (ND) 9 (PASOK) 1 (Verduloj) 2 (KKE)

1 (SYRIZA)

2 (LAOS) 22 52,6 %
  Hispanio 23 (PP) 21 (PSOE) 1 (CDC)
1 (PNV
1 (ERC)
1 (ICV)
1 (IU) 1 (UPyD) 50 46,0 %
  Hungario 14 (Fidesz)
1 (MDF)
4 (MSZP) 3 (Jobbik) 22 36,3 %
  Irlando 4 (FG) 2 (Lab) 1 (sendependa) 3 (FF) 1 (SF) 1 (sendependa) 12 57,6 %
  Italio 29 (PdL)
5 (UDC)
7 (IdV) 9 (LN) 22 (PD) 72 65,1 %
  Kipro 2 (DISY) 1 (EDEK) 2 (AKEL) 1 (DIKO) 6 58,9 %
  Latvio 1 (JL) 1 (LPP/LC) 1 (TB)
2 (PS)
1 (PCTVL) 2 (SC) 8 52,6 %
  Litovio 4 (TS-LKD) 3 (LSDP) 1 (DP)
1 (LRLS)
2 (TT) 1 (LLRA) 12 20,5 %
  Luksemburgo 3 (CSV) 1 (LSAP) 1 (DP) 1 (Déi Gréng) 6 91,0 %
  Malto 2 (PN) 3 (PL-MLP) 5 78,8 %
  Nederlando 5 (CDA) 3 (PvdA) 3 (VVD)
3 (D66)
3 (GL) 2 (SP) 2 (CU) 4 (PVV) 25 36,5 %
  Pollando 25 (PO)
3 (PSL)
7 (SLD-UP) 15 (PiS) 50 24,5 %
  Portugalio 8 (PSD)
2 (CDS-PP)
7 (PS) 2 (CDU)
3 (BE)
22 36,5 %
  Rumanio 10 (PD-L)
2 (UDMR)
1 (unabh.)
11 (PSD-PC) 5 (PNL) 3 (PRM) 33 27,2 %
  Slovakio 2 (SDKÚ-DS)
2 (KDH)
2 (SMK)
5 (Smer-SD) 1 (SNS) 1 (LS-HZDS) 13 19,6 %
  Slovenio 2 (SDS)
1 (N.Si)
2 (SD) 1 (LDS)
1 (Zares)
7 28,0 %
  Svedio 4 (M)
1 (KD)
5 (S) 3 (FP)
1 (C)
2 (MP) 1 (V) 1 (PP) 18 43,8 %
Frakcio
EPP-ED
PES
ALDE
UEN
Verduloj-
ELA
Maldekstro
Sendep.+
Demokr.
Aliaj
Sume
Balota
partopreno

La grupo „aliaj“ laŭ la fina balota tago ampleksis – krom la ĝis nun senfrakciaj parlamentanoj kaj la unuafoje al la parlamento balotitaj partioj – aparte ankaŭ la britajn kaj ĉeĥajn konservativulojn (24 resp. 9 seĝoj), por kiu oni antaŭvidis postan aliĝon al la frakcio UEN, kaj la italan partion PD (22 seĝoj), kies posta aliĝo al la frakcioj SPEALDE ankoraŭ ne klaris. Krome tiu prezento orientiĝis laŭ la frakcia aparteno de la lasta parlamenta periodo. Do ankaŭ la irlanda partio FF, kies transiro al la frakcio ALDE laŭ la stato de finbalotado konsideriĝis certa, ĉi tie ankoraŭ konsideriĝis membro de la antaŭa frakcio UEN. La ekzakta konsisto de la frakcioj de la nove konsistigata Eŭropa Parlamento plej malfrue klaros je ties komenca kunsido la 14-an de julio 2009.

Esperanto redakti

La federacio Eŭropo - Demokratio - Esperanto planis starti en ĉi-tiuj balotoj en ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio, tamen sukcesis registrigi balotan komitaton nur en Francio kaj Germanio[2]. Nek la franca, nek la germana branĉo de EDE sukcesis sendi deputiton, sed ja la kampajno utilis por disvastigi sian novan ideon, konstrui Eŭropo de civitanoj pere de la komuna lingvo esperanto.

Denove al EP estis elektita la pola esperantistino Małgorzata Handzlik (EPP-ED).

Opiniosondoj redakti

Laŭ opiniosondo Eŭrobarometro (aŭtuno 2008) eŭropanoj ne tro multe interesiĝas pri balotoj[3]:

  • sen interesiĝo - 54%
  • interesiĝo - 44%
  • tute sen interesiĝo - 15%
  • decidintaj partopreni balotojn - 28%
  • manko de scio pri dato de balotoj - 67%
  • bone indikis jaron de balotoj - 26%

Opiniosondo el aprilo 2009[4]:

Pli detalaj informoj pri balotoj redakti

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti