František Kožík

(Alidirektita el František KOŽÍK)

František KOŽÍK [frantiŝek koĵik] (naskiĝis la 16-an de majo 1909 en Uherský Brod - mortis la 5-an de aprilo 1997 en Telč) estis populara ĉeĥa verkisto, granda subtenanto de Esperanto, aŭtoro de historiaj kaj biografiaj romanoj (Debureau, Luís Vaz de Camões, Cervantes, Sade, Komenio, Janáček, Mánes, Vojan, Tyl, Čermák, Braunerová, Těsnohlídek) k.a.

František Kožík
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1909 (1909-05-16)
en Uherský Brod
Morto 5-an de aprilo 1997 (1997-04-05) (87-jaraĝa)
en Telč
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Fakultato de juro de la Masaryk-Universitato
Familio
Edz(in)o Zdeňka Švabíková-Kožíková
Infano Alena Kožíková
Okupo
Okupo dramaturgo • tradukistoesperantistoverkistoinstruisto • kantotekstisto • scenaristo • poeto • dramaturgo
vdr

Inter 1919 kaj 1925 li studis ĉe la okjara gimnazio en Uherské Hradiště, la studon li finis en Brno, kie li abiturientiĝis en 1927. En Brno li poste studis ĉe la Fakultato de juro kaj la Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato.

Inter 1933 kaj 1940 li estis radioreĝisoro ĉe la Verda Stacio en Brno, elsendanta en Esperanto, membro de la aktora grupo TRAKT. Sukcese estis ludata lia teatraĵo Sur rozoj sternite (kiun li verkis kun B. Polách). Ĉeĥlingve li preparis multajn aliajn radio-programojn, ĉefe por junularo.

Lia unua edzino Zdeňka Švabíková estis aktorino, ankaŭ membrino de TRAKT; lia dua edzino Olga Horáková estas verkistino, kies dramon Epizodo komenciĝas elsendis Verda Stacio en 1949.

Verkoj redakti

  • Největší z pierotů (1939, La plej eminenta el pierotoj, pri Dubureau)
  • Básník neumírá (1940, Poeto ne mortas, pri Camões)
  • Na dolinách svítá (1947, Super valoj mateniĝas, historia romano)
  • Josef Mánes (1955, pri ĉeĥa pentristo)
  • Světlo v temnotách (1958, Lumo en tenebroj, pri Komenio)
  • Rytíř smutné postavy (1958, Kavaliro de trista figuro, pri Cervanto)
  • Kryštof Harant (1964, pri ĉeĥa muzikisto, vojaĝanto kaj verkisto, ekzekutita en 1620 pro partopreno en ribelo)
  • Po zarostlém chodníčku (1967, Sur herbokovrita pado, pri Janáček)
  • Pouta věrnosti (1971, Katenoj de la fideleco, pri pentristo Čermák)
  • Miláček národa (1975, Amato de la nacio, pri verkisto Tyl)
  • Na křídle větrného mlýna, Neklidné babí léto (1977, 1979, Sur la aloj de ventmuelejo, Maltrankvila sankt-Martena somero, pri pentristino Braunerová)
  • Kronika života a vlády Karla IV. (1981, Kroniko de la vivo kaj regado de Karolo la 4-a, pri ĉeĥa reĝo kaj rom-germana imperiestro)
  • Fanfýry pro krále (1983, Fanfaroj por la reĝo, pri aktoro Vojan)
  • Jsem vánočnímu stromku podoben (1992, Mi similas al kristnaska arbo, pri verkisto Těsnohlídek)
  • Černé slunce (1992, Nigra suno, pri markizo de Sade)

En Esperanto aperis redakti