Geografio de Argentino

La teritorio de Argentino estas la dua plej granda de Sudameriko post tiu de Brazilo kaj la oka laŭ etendo de la tuta mondo. Limas kun Ĉilio, Bolivio, Paragvajo, Brazilo kaj Urugvajo. Ties geografoi estas tre varia, kaj estas ebenaĵoj oriente, montaroj centre kaj montaregoj okcidente. La lando troviĝas trapasata okcidente de nordo al sudo per la Andoj, kiuj markas la limon kun Ĉilio. La plej alta pinto de Argentino (kaj de la mondo, krom Himalajo) estas Aconcagua, de 6960,8 msm.

Mapo de Argentino.

La argentina teritorio sub fakta suvereneco estas tre longa: 3779 kilometroj el norda al suda pintoj, de La Quiaca al Ushuaia.[1]

Areo redakti

 
Mapo de Argentino kiu inkludas teritoriajn postulojn pri la Malvinoj, la Aŭroroj, la Sud-Georgioj, la Sud-Sandviĉinsuloj kaj la Argentina Antarkto.

La teritorio de Argentino estas la dua plej granda el Sudameriko kaj la oka laŭ etendo de la tuta Tero. Ĝi estas formata de amerika sektoro kaj alia antarkta (kies suvereneco estas postulita).

La areo de la amerikan sektoro de Argentino havas 2 795 677 km². El tiuj, 2.780.400 km² korespondas al la landa teritorio sub fakta suvereneco, tio estas, la urbo Bonaero, la 22 kontinentaj argentinaj provincoj kaj la departementoj Ushuaia kaj Río Grande de Fajrolando. La resto estas konstituata de la arkipelagoj sub konflikto kontraŭ Unuiĝinta Reĝlando, kiu kontrolas ilin de facto; tio inkludas 11.410 km² de Malvinoj (Falklandoj), 3560 km² de Sud-Georgioj, kaj 307 km² de Sud-Sandviĉinsuloj. Tiuj tri arkipelagoj formas parton de la Insuloj de Suda Atlantiko.

La areo de la antarkta sektoro ―nome areo sub la principoj de la Antarkta traktato― estas 965 597 km²; tiuj korespondas al la Argentina Antarkto (postulita teritorio), inkludita kiel departamento de la provinco de Fajrolando aŭ Fuegio. Krome, tiu areo inkludas la areojn de la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj kaj de la Sudaj Orkadoj.

La totala areo de Argentino, sumitaj ambaŭ sektorojn kaj amerika kaj antarkta, totalas 3 761 274 km² inklude la postulitajn teritoriojn. En tiu kvanto oni inkludas nek la oceanan argentinan strion de 200 marmejloj (ekonomia ekskluda zono), nek la kontinentbreton (kiu korespondas grandkvante al la Argentina Maro), nek la argentinan sektoron de la Plata-Rivero.

Situo redakti

Argentino estas situanta en la sudo de la kontinento Ameriko, kaj formas parton de la Suda Konuso kun Ĉilio, Urugvajo, Paragvajo kaj suda Brazilo.[2]

Tamen, la projekto de la 4a eldono de Limits of ocean and seas de 2001 pasas al la Terlango Dungeness la interocenan limon klarigante ke tio estis interkonsentita de Argentino kaj Ĉilio en 1984.[4] Pri la kanalo Beagle, Argentino ne konsideras ĝin inkludita en iu oceano.

La eksterakva teritorio sub efektiva suvereneco de Argentino etendas tra pli ol 33° de latitudo inter ties norkaj kaj suda pintoj, kaj tra preskaŭ 20° de longitudo de oriento al okcidento. Laŭ la retejo de la Nacia Geografia Instituto,[5] ĝi havas 1423 km de oriento al okcidento kaj 3694 km de longo el nordo al sudo, klarigante ke la plej foraj pintoj estas la jenaj: oriente, pinto situanta ĉe la urbo Bernardo de Irigoyen, en la provinco Misiones, ĉe 26° 15′ 15″ S 53° 38′ 52″ O / 26.25417 °S, 53.64778 °O / -26.25417; 53.64778 (mapo); okcidente pinto okcidente de la monto Bertrand aŭ Agassiz Norte en la Nacia parko Los Glaciares, provinco Santa Cruz: 50° 01′ 00″ S 73° 34′ 00″ O / 50.01667 °S, 73.56667 °O / -50.01667; 73.56667 (mapo); norde la kunfluo de la riveroj Grande de San Juan kaj Mojinete, en la provinco Jujuy ĉe 21° 46′ 50″ S 66° 13′ 10″ O / 21.78056 °S, 66.21944 °O / -21.78056; 66.21944 (mapo); kaj sude la Kabo San Pío, sude de la Granda Insulo de Fajrolando, ĉe 55° 03′ 00″ S 66° 31′ 00″ O / 55.05000 °S, 66.51667 °O / -55.05000; 66.51667 (mapo); tamen, la retejo de la Subsekretario de Katastro de Fajrolando indikas, ke la kabo Punta Falsa 55° 03′ 34″ S 66° 26′ 29″ O / 55.05944 °S, 66.44139 °O / -55.05944; 66.44139 (mapo) kaj la Blanka Insuleto 55° 03′ 51″ S 66° 33′ 06″ O / 55.06417 °S, 66.55167 °O / -55.06417; 66.55167 (mapo) troviĝas ankaŭ pli sude ol Kabo San Pío.[6]

Naturaj regionoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Regionoj de Argentino.

Laŭ la plej ĵusa informo de la Monda Fonduso por Naturo (WWF) Argentino estas la naŭa lando (inter pli ol 150) kun plej granda naturaj riĉo kaj biodiverseco.[7] Laŭ la informo de WWF, Argentino estas antaŭata laŭ naturaj riĉo kaj biodiverseco nur de la kontinentlandoj Brazilo, Ĉinio, Usono, Rusio, Barato, Aŭstralio kaj de la mezgranda sed tre insulara Indonezio.

En 2011, la akvofaloj de Iguacuo (en la provinco Misiones) estis proklamitaj kiel unu el la Sep naturaj mirindaĵoj de la mondo[8] La argentina kontinenta teritorio estas situanta inter la Andoj, la Suda Atlantiko kaj la Antarkto. En la lando eblas distingi tri grandajn geografiajn areojn klare diferencitaj:

En la nordo de la lando troviĝas regionoj de densa vegetaĵaro; en kelkaj sektoroj tiu estas arbara kaj en aliaj estas ĝangala, komponita de la ĉaka regiono kaj de la marĉo Iberao; tiuj zonoj de abunda vegetaĵaro miksiĝas kun aliaj etendaj zonoj de palmaroj kaj herbejoj. La misiona regiono estas diferencigita areo, kiel pludaŭro de la montaroj de Brazilo, kun malaltaj sed krutaj montaroj, de subtropika klimato, tre malsekaj kaj vegetaĵaro ĝangala. La nordokcidento de la ando estas okupata de regiono de altebenaĵoj nome Punao de AtakamoAltiplano.[9]

En la centro de la lando troviĝas la pampa ebenaĵo, kiu povas dividiĝi en du regionoj: Malseka Pampo kaj Seka Pampo. Tiu lasta havas pli kontinentan klimaton. En la Malseka Pampo la Sierra de la Ventana kaj Tandilia (kun maksimuma alto apenaŭ supera al 500 metroj super la marnivelo)[9][10] estas la unikaj geografiaj elementoj kiuj rompas la monotonecon de la pejzaĝo kaj estas restoj de tre antikva montaro.[9]

En la centrokcidento de la lando troviĝas la regiono Kujo, kiu estas konstituita de la provincoj San Juan, Mendoza kaj San Luis, kie hegemonias montara reliefo, kun malabunda vegetaĵaro.[9]

Sude de la lando troviĝas la Patagonio, etenda zono de altebenaĵoj kaj montetaroj de deveno el la Antaŭkambrio, kiu enhavas la provincojn Río Negro, Neŭkeno, Ĉubutio, Santa Cruz kaj Fajrolando.[9]

En nordoriento kaj centroriento de la lando estas la ĉefaj riveroj, kiuj korespondas al la Plata Baseno, la tria laŭetende baseno de la Okcidenta Hemisfero. La ĉefaj rivreoj tiuregione estas la jenaj: Paragvajo, Bermejo, Colorado, Urugvajo kaj la plej longa, la Paranao. La du lastaj iras kune ĝis renkontiĝos ĉe la estuaro de la rivero Plata. Tiu estuaro estas la plej granda de la planedo kaj alfluas en la areon de la Atlantiko koresponda al la Argentina Maro. La tero kiu troviĝas inter ambaŭ riveroj estas nomata Mezopotamio kaj estas kunhavata de la provincoj Misiones, Corrientes kaj Entre Ríos.[9]

Argentino havas 4665 km de oceanaj marbordoj en sia amerika sektoro. La zono de la Atlantiko sur la kontinenta platformo estas malkutime larĝa kaj nomiĝas Argentina Maro, kiu enhavas gravajn resursojn pri fiŝkaptado kaj nafto. La marbordoj varias el zonoj de dunoj al klifoj. La alternado de malvarmaj marfluoj el Antarkto kun varmaj el Brazilo permesas, ke la temperaturo de la marbordoj ne malsuprenitas uniforme laŭ la descenso en la latitudo, ses male montras variojn. La suda marbordo de Fajrolando formas la nordan marbordon de la Drake-pasejo.[9]

Orografio redakti

 
Mapo de Argentino.

La ĝeneralaj karakteroj de la orografio de Argentino estas montaroj okcidente kaj ebenaĵoj oriente, kio formas planimetrion kiu malaltiĝas el okcidento al oriento.[11]

La okcidenta areo estas formata de la ĉefa zono de la Andoj. Norde troviĝas la plej altaj sektoroj de la montaro, kiuj estas ankaŭ la plej altaj de la kontinento. Tie troviĝas la monto Aconcagua, kiu kun alto de 6960,8 metroj super marnivelo,[12] estas la plej alta punkto de la mondo ekster Himalajo. La patagonia ero de Andoj, tamen, posedas pintojn multe pli malaltajn ol tiuj de la nordo.

Norde, oriente de Andoj kaj ankaŭ en direkto nordo-suden etendas la Ĉeandaj Montaroj, nome serio de sierras laŭŝtupare kiuj kunformas valojn tre loĝatajn. Sude de tiuj troviĝas la Pampecaj Montaroj, pli disaj kaj separitaj per ebenaĵoj.[11]

La patagonia altebenaĵo estas aro de altiplanos kaj altaj ebenaĵoj aridaj, inter Andoj patagoniaj kaj la Atlantiko, kie ĝi falas krute el altaj klifoj kiuj rigardas al la Argentina Maro. Tie troviĝas ankaŭ la plej profunda depresio el tuta Ameriko: la Laguna del Carbón (Santa Cruz) je 105 metroj sub la marnivelo.[11]

En orienta Mezopotamio, ĉe deklivaro de la Brazila Masivo, la reliefo prezentiĝas kiel malaltaj montetaroj en la provinco Misiones. Sude, en la provincoj Corrientes kaj Entre Ríos, ili transformiĝas en cuchillas (tranĉiletoj) aŭ montetoj de sedimenta deveno eĉ pli malaltaj, kio konstituas undecan topografion.[11]

La granda ebenaĵo Ĉako-Pampo estas ebenaĵo kun malmultaj ondecoj, subtropika norde (Granda Ĉako) kaj moderklimata sude (pampa ebenaĵo). Akvokolektas tie grandparte la rivero Paranao, kun milda deklivo, de direkto nordokcidento-sudorienten kaj kun ondecaj riveroj, marĉoj ka jhumidejoj en Ĉako kaj granda kvanto de lagetoj en Pampo. La monotonio de la pejzaĝo rompiĝas nur pro apero de kelkaj montaraj sistemoj.[11]

Notoj redakti

  1. www.embajada-argentina.org.py Arkivigite je 2012-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Embajada Argentina en Paraguay : Datos Generales sobre la República Argentina.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Laŭ «Datos geográficos sobresalientes de la República Argentina» Arkivigite je 2008-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo en la retejo de la Nacia Geografia Instituto.
  3. http://www.iho-ohi.net/iho_pubs/standard/S-23/S23_1953.pdf Arkivigite je 2010-10-15 per la retarkivo Wayback Machine Limits of Oceans and Seas Alirita la 12an de oktobro de 2010, [1]International Hydrographic Organization Arkivigite je 2011-05-04 per la retarkivo Wayback Machine 3a eldono, 1953, Imp. Monégasque, Monte Carlo, Monako, angla
  4. Circular C55 de 2001 de la OHI. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2014-03-01.
  5. Datos Republica Argentina
  6. Subsekretario de Katastro de Fajrolando. Arkivita el la originalo je 2014-07-04. Alirita 2014-03-01.
  7. http://www.clarin.com/edicion-impresa/deforestacion-agrava-inundaciones_0_418158288.html La deforestación agrava inundaciones, Alirita la 30an de januaro de 2011, Clarín
  8. «Oficialización de las Cataratas del Iguazú como una de las Nuevas Siete Maravillas del Mundo» Arkivigite je 2014-07-04 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo en la retejo Noticias Terra.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 Vidu oni.escuelas.edu.ar Arkivigite je 2013-08-03 per la retarkivo Wayback Machine redargentina.com Arkivigite je 2008-07-27 per la retarkivo Wayback Machine.
  10. http://www.mejorpasto.com.ar/content/view/241/126/ Sistema de Tandilia, alirita la 25an de julio de 2008, Mejor pasto
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Informo de INDEC Arkivigite je 2008-09-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  12. http://www.ign.gob.ar/node/479 Se dio a conocer la nueva altura oficial del Cerro Aconcagua: 6960,8 metros, hispana, Instituto Geográfico Nacional (Argentino), alirita la 3an de septembro de 2012.

Eksteraj ligiloj redakti