Giovanni Boccaccio

itala verkisto
(Alidirektita el Giovanni BOCCACCIO)

Giovanni BOCCACCIO [ĝovani bokaĉo], esperantigite (kp. PIV) Bokaĉo (naskiĝis 16-a de junio 1313 aŭ en Florenco aŭ en Certaldo apud Florenco, mortis la 21-an de decembro 1375 en Certaldo) estis itala poeto.

Giovanni Boccaccio
itala poeto
itala poeto
Persona informo
Giovanni Boccaccio
Naskiĝo 16-a de junio 1313
en Certaldo, Italio
Morto 21-a de decembro 1375
en Certaldo, Italio
Mortis per edemo vd
Tombo Santi Jacopo e Filippo vd
Etno Italoj vd
Lingvoj italalatina vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco vd
Profesio
Okupo novelisto • poeto • diplomatotradukisto • biografo • mitologo • verkisto vd
Aktiva dum 1323–1373 vd
Verkado
Verkoj Dekamerono ❦
Elegia di Madonna Fiammetta ❦
Buccolicum carmen ❦
De casibus virorum illustrium ❦
Pri Famulinoj ❦
De montibus ❦
Genealogia deorum gentilium ❦
Corbaccio ❦
Il Filostrato ❦
La caccia di Diana ❦
Teseida ❦
Amorosa visione ❦
Trattatello in laude di Dante vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas unu el la tri “kronoj” (kun Dante Alighieri kaj Francesco Petrarca) de la itala lingvo kaj literaturo, konata precipe pro Dekamerono, kies enhavo naskis (ne nur en la itala) la terminon “boccaccesco” (malpruda). Bokaĉo, kiu verkis itallingve kaj latinlingve, estis majstro de la novelo. La dekamerona majstroverko estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo.

Vivo redakti

Estante bastardo de la florenca komercisto Boccaccio di Chellino el Certaldo (pro tio Bokaĉo ĉiam aldonis al sia nomo Certaldo) li ankaŭ dum ses jaroj komercistis kontraŭvole. Vere li interesiĝis pri sciencoj kaj poezio. Fine de de 1330 li translokiĝis Napolon. La kultura riĉeco urba eĉ plifortigis ĉe li la malŝaton de komercado. Finfine la patro permesis aliorientiĝon. La filo do studu kanonan juron por povi riĉiĝi (1332). Ses jaroj da studo ne estis fruktodonaj. Bokachon allogegas poezioj kaj la verkoj de la klasikuloj. Poetoj kaj scienculoj ĉekortegaj, al kiuj li havis aliron danke al la samlandando kaj grafo Niccolò Acciaiuoli, estis liaj favoraj dialogpartneroj.

Verkadon de la unuaj verkoj itallingvaj kaŭzis la amo al Maria, bastarda filino de reĝo Roberto d’Angiò (»Fiammetta«). Al ŝi dediĉis li multajn lirikajn poemojn, kaj en serio da romanoj kaj rakontoj (proze kaj neprove) li prezentis la historion de la varbado, de la feliĉo kaj de la nesukceso.

En 1340 aŭ 1341 lin revenigis al Florenco la patro. En 1346 Bokaĉo troviĝis en Raveno, en 1348 en Forlì. Post la morto patra pro pesto en 1348 aŭ 1349 Bokaĉo reiris Florencon. Li de tiam estis liberprofesiulo kaj memdecida, kun modestaj monrimedoj. Poetece li jam estis famiĝinta kaj la samcivitanoj petis lin plenumi diversajn politikajn oficojn.

Amikeco kun Petrarko ekinte en 1350 faris ke Bokaĉo kvazaŭ nur ekokupiĝis pri humanismaj studoj, kio similis al religia kulto. Plurfoje estis faritaj vizitoj ĉe Petrarko, ankaŭ por pli longa tempo (1359, 1363 kaj 1368). En 1359 Bokaĉo vokis sukcese la grekon Leonzio Pilato kiel profesoron al Florenco; sekve iĝis Bokaĉo peranto de helenaj studoj. Li mem ne tro bone sciis tiun ĉi idiomon.

En 1362, laŭ petego de grandseneskalo Niccolò Acciaiuoli, estis translokiĝo al Napolo. Jam jaron pli malfrue sekvis reveno al Florenco pro neatendite malbona akcepto en Napolo. Florence li, kun kelkaj interrompoj, restis ĝismorte. Li loĝis ankaŭ sur sia bieno de ĉe Certaldo aŭ plenumis politikajn komisiojn (ekz. 1365 al papo Urbano la 5-a Avinjone aŭ al la sama papo en 1367 Rome). Inter 1370 kaj 1371 li ankoraŭfoje restis en Napolo. Malgraŭ malsanoj, Bokaĉo oldula ankoraŭ jesis la honoran inviton de la florenca registaro publike prelegadi pri »Divina Commedia« de Dante Alighieri. Tio pro sanecaj kialoj ĉesis en januaro 1374 kaj en aŭtuno de la sama jaro Bokaĉo tute retiriĝis je Certaldo. Tie ĉi oni starigis por li en junio 1879 monumenton sur Solferino-placo.

Graveco redakti

La multo da verkoj, kiun oni havas de li, skribiĝis kaj en la itala kaj en la latina. Pasia amo ekflorigis sian versfaristan talenton. Laŭ komisio de Maria li verkis la dikan romanon »Filocolo« (1338–40), pritrakto bombasta de la legendo pri Flor kaj Blanziflor kun longa intrigo. Verŝajne ankoraŭ antaŭ 1338 li finis »Filostrato« en stancoj (Venecio 1480), la unua uzo de tiu ĉi vers-mezuro en la arta poeziaro. La belegan poemon tradukis Geoffrey Chaucer je »Troylus and Cryseyde« laŭvorte: sur ĝi baziĝas ankaŭ la ŝekspira »Troilus and Cressida«. Ne tiom belas la stancaĵo »Teseide« (1341), pri la amo de Palemone kaj Arena por Emilia kiun uzis Chaucer por »Knightes Tale«.

La plej elstara poeziaĝo bokaĉa estas la idilieca »Ninfale Fiesolano« (Venecio 1477), certe la finaĵo por la frua verkaro. Eĉ pli frue estiĝis »Ninfale d'Ameto« (1341–42), en prozo kaj tercinoj (Romo 1478), bukoliko kun alegorioj. Laŭdegas la amatinon Maria la alegoria verko »Amorosa Visione« (ĉ. 1342) kun 50 tercinaj strofoj. La doloron pri separiĝo esprimas »Fiammetta« (1342), amo-romano psikologia en rava lingvo. Ĉiujn fazojn de la amo por Maria ankoraŭ enhavas diversaj lirikaj poemoj

Kulturhistorie altvalora sed nedeca satiro proze pri vidvinigita florencaninon (kiu ne respondas al Bokaĉo) estas »Corbaccio« aŭ »Labirinto d'amore« (Florenco 1487). Lian ŝaton pri Dante montras la panegiro »Vita di Dante« (inter 1357 kaj 1362) kaj »Commento sopra la Commedia« kiun Bokaĉo uzis por la fakprelegoj pri Dante (bedaŭrinde nur ĝis la 17-a kanto).

Lia ĉefverko, ankaŭ skribostile kaj intrige, estas tamen »Decamerone«, kvazaŭ homara komedio kiu iĝis modelo por multaj verkistoj. Temas pri kolekto de 100 noveloj kunigitaj per kadra rakonto. Ĝin rakontas dum dek tagoj dek personoj kiuj fuĝis pro pestepidemo en 1348 el Florenco, sep kleritaj damoj kaj tri adoleskantoj. Iliaj specoj estas tre diversaj: tragikaj, komikaj, miraklaj, kortuŝaj, humorplenaj, nedecaj. Ankaŭ iliaj fontoj estas neegalaj; la granda gamo da bonege karakterizitaj roluloj, la diversecego, la perfekta rego de la itala lingvo respondecis pri la porĉiama gloro de tiu ĉi majstroverko. La malkonformo al la regantaj moroj ĉiam estas senc-hava kaj intencita. Memkompreneble tiu ĉi verko ĝuis tradukojn en multegajn lingvojn.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 104-105 (tie ĉi interrete)

Famaj verkoj redakti

  • Il filocolo (verkita 1336, eld. 1472)
  • Il filostrato (verkita 1338, eld. 1480)
  • Il Decamerone (verkita 1348-1353, eld.a 1470)
  • De casibus virorum ilustricum (verkita 1355-60, eld. 1475)

Aperis en Esperanto redakti

- antaŭmilite, la novelo “Kikibjo”, trad. Rinaldo Orengo, en “L’Esperanto” 1923-3, paĝoj 48-49;

ankaŭ: Chichibio, kuiristo de Konrado Gianfigliazzi ... (kvara novelo de la sesa tago) / [Trad. G. Waringhien].

- antaŭmilite, pluraj eroj en la broŝuro “Anekdotoj pri Dante”, zorge de Elio Migliorini laŭ la biografio de Dante verkita de Bokaĉo;

- en 1987, tri noveloj el Dekamerono (tradukitaj de Amerigo Luigi Reni kaj Gaston Waringhien), en la “Itala Antologio”, paĝoj 92-113;

Andreĉjo el Perugia ... (kvina novelo de la dua tago) ;

Frederiko de Alberighi ... (naŭa novelo de la kvina tago) ;

Itala antologio : ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento / eld.: Azzi, Giordano . – Milano, 1987. - p. 92 - 113.

- en 1995, tuta volumo (unuaj tri tagoj de Dekamerono) zorge de Perla Martinelli, Gaston Waringhien kaj Giulio Cappa, prefaco de Mario Luzi tradukita de Giorgio Silfer, kunlaboris Paola Gozzi Gorini kaj Kiril Velkov. - Prilly: Kooperativo de Literatura Foiro, 1995. - 320 p. : ilustr. ISBN 3-906595-10-2

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti