Gregorio la Iluminanto

Sankta Gregorio la Iluminanto (en armena lingvo: Գրիգոր Լուսաւորիչ transliterumita, Grigor Lusavoriĉ, greka lingvo: Γρηγόριος Φωστήρ Φωτιστής, Gregorios Foster aŭ Fotistes, ĉirkaŭ 257 - ĉirkaŭ 330) estis la fondinto kaj sankta patrono de la Armena Apostola Eklezio, nomata la dua Iluminanto de Armenio, post la apostoloj Judaso Tadeo kaj Bartolomeo[1].

Sankta
Gregorio la Iluminanto
Persona informo
Գրիգոր Լուսավորիչ
Γρηγόριος Φωστήρ
Naskiĝo ĉirkaŭ 257
en Armenio
Morto ĉirkaŭ 330
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Lingvoj armena vd
Familio
Dinastio Gregorids vd
Patro Anak the Parthian vd
Infanoj St. Vrtanes I • St. Aristaces I vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
Honorata en Armena Apostola Eklezio
Patroneco Armena Apostola Eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familiaj originoj redakti

 
La monaĥejo Ĥor-Virapo, je la ombro de la monto Ararato, kie ripozis arkeo de Noa, ĝi estis konstruita en la 12-a jarcento en la loko kie estis enprizonigita Sankta Gregorio.

Li apartenis al la reĝa Arsakida Dinastio, estis la filo de parto nomata Anak, kiu murdis Ĥosrovon la 2-an, reĝo de Armenio, kaj pro tio li alportis la ruinon sur sin mem kaj la familion. Lia patrino nomiĝis Okohe, kaj la armenaj historiistoj akceptas ke la unua kristana influo kiun li ricevis estis ekde la koncipiĝo, kiu okazis proksime de la starigita monumento je la memoro de la sankta apostolo Judaso Tadeo[2].

Edukita en Kapadokio de nobela kristano nomata Euthalius, Gregorio petis kiam li estis plenaĝulo evangelizi laŭ la kristana doktrino en lia patrujo. Je lia 22-jariĝo edziniĝis al kristanino nomata Mariam, el kies geedziĝo naskiĝis du filoj, Vartanes kaj Aristakes. Post sep jaroj da geedziĝo ili interrompis sian geedziĝon, sekvante la instruojn de sankta Paŭlo. Gregorio forlasis Cezareon kaj Mariam eniris monaĥinejon.

Evangelizisto de Armenio redakti

Dum tiu ĉi momento regas en Armenio Tiridato la 3-a, filo de la reĝo Ĥosrov. Influita parte pro la fakto ke Gregorio estis filo de la malamiko de lia patro, li kaptis Gregorion kaj kruele enkarcerigis lin dum 14 jaroj ĉe truo en la plataĵo Ararato. En tiu sama loko hodiaŭ estas la preĝejo Ĥor-Virapo, proksime de la historia urbo Artaŝato[3][4][5].

La kristan-ortodoksaj kronikoj priskribas multnombrajn kaj diversajn torturmanierojn suferitajn de la sanktulo, kelkfoje estis juĝita kaj eĉ morte kondamnita dekdufoje, kion li postvivis helpate, laŭ la tradicio, de kristana virino kiu ĉiutage nutrigis lin per pano.

Tiridato profunde entristiĝis, preskaŭ ĝis la frenezo kaj iam dum ĉasado, komencls vagantan vivon en la arbaro, suferante sindromon similan al likantropio. Ĥosroviduĥt, la fratino de la reĝo, laŭ la legendo, havis vizion, en kiu Dio rivelis ke nur Gregorio, kiu estis en la truo de Artaŝato, povos kuraci ŝian fraton. Gregorio estis portita antaŭ la reĝon por sanigi lin, baze de sia fama sankteco. Estante ĉe la kortego, li predikis la kristanan religion kaj preĝis al Dio por kuraci la reĝon. Kiam la reĝo saniĝis, li petis esti baptata kaj en 301, Armenio fariĝis la unua lando kiu adoptis la kristanismon kiel ŝtatan religion[6].

Sukceso redakti

 
Bapto de Tiridato la 3-a fare de sankta Gregorio la Iluminanto

La kristana afero en Armenio estis garantiita: la Reĝo, la princoj kaj la popolo senreziste kristaniĝis sub la obeo al Gregorio. Kiel rezulto konstruiĝis multnombraj monaĥejoj, preĝejoj, kaj lernejoj. En la jaro 302, Gregorio ricevis la ordinon kiel Katolikoso de Armenio (Patriarko de Armenio) de Leontius de Cezareo. En 318 Gregorio nomumis lian filon Aristaces kiel lia posteulo[7].

Ĉirkaŭ la jaro 331 retiriĝis al kaverno kaj loĝis tie kiel ermito sur la monto Sebuh, en la provinco Daranalia en Granda Armenio, kaj tie forpasis malmultajn jarojn poste sen akompano. Kiam estis malkovrita lia forpaso, lia kadavro estis translokita al la vilaĝo Thodanum (aŭ Tharotan). La restaĵoj de la sanktulo estis dissenditaj al kelkaj landoj kiel relikvoj. Oni kredas ke lia kapo troviĝas en Italio, lia dekstra mano en Eĉmiadzin, Armenio, kaj la maldekstra en la Sankta Sieĝo de Kilikio, en Antelias, Libano[8].

Verkoj redakti

Estas atribuataj al Gregorio serio de predikoj, kelkaj preĝoj, kaj trideko da libroj de la armena kanono. La predikoj aperis publikigitaj unuafoje en la verkaĵo nomata Haschacnapadum en Konstantinopolo (Istanbul) 1737.

Post unu jarcento, estis publikigita greka traduko en Venecio kaj poste en la germana eldonita de la germano J.M. Schmid (Ratisbon, 1872).

Restaĵoj kaj kultado redakti

 
Sankta Gregorio la Iluminanto

Post lia morto lia kadavro estis forportita al la vilaĝo Todanum (moderna Doğanköy, proksime al Erzincan). Liaj restaĵoj estis disigitaj proksime kaj malproksime en la regado de la orientromia imperiestro Zenono. En la 8-a jarcento, la ikonoklastaj dekretoj en Grekio kaŭzis kelkajn ordenojn fuĝi de la Orientromia imperio kaj serĉi rifuĝon aliloke. La preĝejo Sankta Gregorio Armeno en Napolo estis konstruita en tiu jarcento super la restaĵoj de romia templo dediĉita al Cereso, fare de grupo de monaĥinoj eskapantaj de la Orientromia imperio kun la restaĵoj de Gregorio, inkluzive lian kranion, femuroston, lian bastonon, la ledajn rimenojn uzitajn en lia torturo. La femuralo kaj manakloj estis resenditaj fare de papo Johano Paŭlo la 2-a al Katolikoso Garegino la 2-a kaj nun estas kultitaj kiel relikvo ĉe la Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto en Erevano. La Gregoria monaĥejo sur Athos ankaŭ asertas havi la kranion. La Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin kaj la Santa Seĝo de Kilikio en Antelias, Libano, ĉiu asertas havi la dekstran brakon de la sanktulo, en brakforma relikvujo, kiu estas uzata por beni la Krismon ĉiun sepan jaron.

La 20-an de februaro 1743, Nardò, Italio, estis trafita de detrua tertremo, kiu detruis preskaŭ la tutan urbon. La sola strukturo, kiu postvivis post la tertremo, estis la statuo de la urbo al Sankta Gregorio la Iluminanto. Laŭ la registroj de la urbo, nur 350 el la 10 000 loĝantoj de la urbo mortis en la tertremo, kio kredigis la loĝantojn, ke Sankta Gregorio savis la urbon. Ĉiujare ili markas la datrevenon de la tertremo okazigante tri tagojn da festoj honore al li. Restaĵoj de la sanktulo estas konservitaj en la katedralo de Nardò.

Kelkaj preĝoj, kaj ĉirkaŭ tridek el la kanonikaj himnoj de la armena eklezio, estas atributitaj al Gregorio la Iluminanto. Homilioj liaj aperis por la unua fojo en verko nomata Hasĉacnapadum en Konstantinopolo en 1737; jarcenton poste greka traduko estis publikigita en Venecio de la mekitarista kongregacio; kaj ili poste estis redaktitaj germane de J.M. Schmid (Ratisbon, 1872). La originalaj aŭtoritatoj por la vivo de Gregorio estas Agatangelos, kies Historio de Tiridato estis publikigita de la mekitaristoj en 1835; Moseo de Ĥoreno, Historiae Armenicae kaj Simeono Metafrasto.

Verko Vivo de Gregorio de Vartdapeto Mateo estis publikigita en la armena lingvo en Venecio en 1749 kaj estis tradukita al la angla fare de Malan (1868).

En la kalendaro de la Armena Eklezio, la malkovro de la restaĵoj de Sankta Gregorio estis grava festeno kaj estas festata la sabaton antaŭ la Kvara Dimanĉo post Pentekosto. Gregorio estas festita la 30-an de septembro fare de la Ortodoksa Eklezio, kiu nomas lin "Sankta Hieromartiro Gregorio, Episkopo de Granda Armenio, Egalulo de la Apostoloj kaj Iluminanto de Armenio." Li estas kultata la 30-an de septembro en la Roma Martirologio de la Ordinara Formo de la Katolika Eklezio; lia festotago estas listigita kiel la 1-a de oktobro en la Eksterordinara Formo. Li estas honorita per festotago en la liturgia kalendaro de la Episkopa Eklezio (Usono) la 23-an de marto.

Fontindikoj redakti

La fonto plej aŭtoritata pri la vivo de Gregorio estas Agatangelos, sekretario de la reĝo, kies Historio de Tiridato estis publikigita de Mekhitarists en 1835. Ankaŭ aperas amplekse en Historiae Armenicae de Moisés de Chorene kaj en la verko de Simeon Metaphrastes. en 1749 estis publikigita en Venecio biografion pri Gregorio verkita de Vartabed Mateo, armena lingvo, kaj poste tradukita en la anglan de la pastro S.C. Malan en 1868.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Hovannisian, The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume I: The Dynastic Periods: From Antiquity to the Fourteenth Century, p. 72
  2. Agat’angeghos, History of the Armenians, p. xxvii
  3. Lang, David Marshall. (1980) Armenia, cradle of civilization. Allen & Unwin. ISBN 9780049560093.
  4. Russell, James R.. (2004) Armenian and Iranian Studies. Department of Near Eastern Languages and Civilizations, Harvard University. ISBN 9780935411195.
  5. Terian, Patriotism And Piety In Armenian Christianity: The Early Panegyrics On Saint Gregory, p. 106
  6. Patmutiun Tarono, i.e., the “History of Taron", http://www.jassa.org/?p=5282
  7. Fortescue, Adrian. "Gregory the Illuminator." The Catholic Encyclopedia. Vol. 7. New York: Robert Appleton Company, 1910. 13 Aug. 2014
  8. http://asbarez.com/44044/relics-of-st-gregory-returned-to-etchmiadzin/