Gustaf John Ramstedt

finna svedlingva esploristo, sciencisto, diplomato, politikisto (1873 - 1950)
(Alidirektita el Gustav John Ramstedt)

Gustaf John RAMSTEDT ['gustav 'jon 'ramstet] (naskiĝis la 22-an de oktobro 1873 en Tammisaari; mortis la 25-an de novembro 1950 en Helsinki) estis svedlingva finna esploristo, sciencisto, diplomato kaj frua finna esperantisto (de ĉ. 1895). Li estis frua kompara esploristo de altajaj lingvoj kaj fondis la moderna mongolistiko.

Gustaf John Ramstedt
Ramstedt2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1873 (1873-10-22)
en Ekenäs
Morto 25-an de novembro 1950 (1950-11-25) (77-jara)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi
Lingvoj Esperantofinna
Ŝtataneco Rusia ImperioFinnlando
Alma mater Universitato de Helsinko
Familio
Infano Olavi Raustila
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto • esploristo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Li estis frato de la socialista politikisto Emanuel Ramstedt, la kantisto, kantoaŭtoro kaj aktoro Rafael Ramstedt kaj la aŭtoro Armas Ramstedt. Komence, li laboris kiel lerneja instruisto de lingvoj kaj geografio. Li ankaŭ aktivis en la municipa politiko kaj la abstinula movado.

Ramstedt estas unu el la plej famaj finnoj kiu subtenis kaj uzis Esperanton. Laŭ Jouko Lindstedt, cirkulas pluraj malĝustaĵoj pri Ramstedt, kaj eĉ la artikoleto pri li en Enciklopedio de Esperanto enhavis tian aferojn.[1]

VivoRedakti

Kiam li plenkreskis, la familio de Ramstedt estis svedlingva kaj li vizitis svedlingvan lernejon, sed jam dum sia infaneco li lernis ankaŭ la finnan kaj fariĝis perfekte dulingva. Li kredeble eklernis Esperanton en 1895. Ramstedt edziĝis en 1897 al Ida Josefsson, svedlingva orfino zorgata de tribunala oficisto en Turku.

Antaŭ ol ricevi profesoran postenon en 1917, Ramstedt vivtenis sin kaj sian familion ĉefe kiel lerneja instruisto. Dum deko da jaroj li instruis en Lahti la rusan, svedan, anglan, francan kaj germanan lingvojn kaj geografion. Li ankaŭ partoprenis la municipan politikon de la urbo kaj la lokan abstinulan movadon.

Dum la lasta parto de sia vivo, Ramstedt ne nur esploris kaj instruis, sed ankaŭ kulturis teron en la bieno Kila proksime al sia naskiĝurbo Tammisaari.

KarieroRedakti

Dum 1898–1912 Ramstedt faris sep esplorvojaĝojn al Siberio, Meza Azio kaj Mongolio, kie li esploris lokajn lingvojn. Tiujn vojaĝojn Ramstedt priskribas en sia libro Seitsemän retkeä itään 1898–1912 (“Sep vojaĝoj orienten 1898–1912”), kiu aperis en 1944. La libro enhavas tre interesajn observojn el la Rusia Imperio, Mongolio kaj Ĉinio, kaj krome ofte legiĝas kiel aventura romano.

Li estas fondinto de la moderna mongolistiko kaj unu el la fruaj esploristoj de altajaj lingvoj – hipoteza lingvofamilio, al kiu oni kalkulis almenaŭ la tjurkajn, mongolajn kaj tunguzajn lingvojn, ofte ankaŭ aliajn. Tiutempe oni hipotezis, ke la altajaj kaj uralaj lingvoj povas esti distance parencaj; tial finnaj sciencistoj deziris progresigi la studadon de la altaj lingvoj. Ramstedt fine konkludis, ke la altaja kaj urala familioj ne estas parencaj, sed tiam li jam fariĝis monde konata specialisto pri la altaja.

Post la rusaj revolucioj Finnlando deklaris sin sendependa en decembro de la sama jaro. En 1918 ekestis en Finna interna milito inter la “blankuloj”, subtenataj de Germanio, kaj la “ruĝuloj”, inspiritaj de la bolŝevisma revolucio en Rusio. Ramstedt partoprenis en la venkanta blanka armeo kiel oficiro, tamen ne en frontaj bataloj.

Post la sendependiĝo de Finnlando li estis nomumita kiel la unua ambasadoro (aferŝarĝito) de Finnlando en Japanio, li estis akreditita ankaŭ en Ĉinio kaj Siamo (nuna Tajlando), kaj restis en Japanio por tio de 1919 ĝis 1930. Ankaŭ dum la diplomata kariero li esploris lingvojn, i.a. la korean. Lia Korea Gramatiko (1939) estas konsiderata pionira verko.

Ramstedt ankaŭ skribis Lähettiläänä Nipponissa: muistelmia vuosilta 1919–1929 – “Diplomato en Nipono [Japanujo]: memoraĵoj el la jaroj 1919–1929” – publikigita en 1950. Juoko Lindberg priskribas ĝin kiel ”raporto pri la tiutempa Japanio kaj la internacia politiko en Orienta Azio, kaj krome rakontas ankaŭ pri la esperantista vivo en Japanio”.

Inter 1936 kaj 1940 li estis profesoro pri sanskrita lingvo kaj kompara hindeŭropa lingvistiko en Universitato de Helsinki kaj por-ofica profesoro pri fonetiko. En 1946 li estis elektita kiel honora membro de Dana Reĝa Scienca Societo kaj en 1948 honora membro de Finna Akademio de Sciencoj.

EsperantoRedakti

Ramstedt aĉetis esperantan lernolibron en januaro 1895 laŭ sia taglibro, anoncis sin al la esperantista adresaro de Zamenhof la venonta jaro, kaj en 1897 li aperigis tradukojn de poemojn en Esperanto-gazetoj. En 1917 li faris serion da prelegoj en la universitato de Helsinki pri ”Lingvoscienco kaj Esperanto”.[1][noto 1]

Dum sia restado en Japanio li kontaktis esperantistojn en Japana Esperanto-Instituto kaj prelegis esperante pri Finlando kun rekta interpreto de japanaj esperantistoj. Li igis la japanan poeton Miyazawa Kenji interesan pri Esperanto, kaj li ankaŭ eklernis la lingvon.

Li tradukis el la finna kaj japana lingvoj multajn versaĵojn, kiuj aperis en diversaj eldonaĵoj.[noto 2] En la japana Esperanto-gazeto La Revuo Orienta 1920 (numero 6 kaj 7), Ramstedt aperigis Esperantajn tradukojn de tri poemoj de la finna poeto Veikko Antero Koskenniemi: “La kara, ŝi estas eta gejŝin’”, “Nokto tegas la tegmento-limojn” kaj “En aŭtuno” (republikigitaj en La Revuo Orienta numero 5, 2019).[noto 3]

Per sia aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato li multe helpis al la Esperanto-movado ĉe la oficialaj rondoj. Sed laŭ Ramstedt mem, la japanaj esperantistoj eĉ pli utilis al lia diplomata laboro ol li utilis al Esperanto en Japanujo. Li ofte prelegis en plej diversaj urboj en Japanio pri Finnlando en Esperanto kun interpretado de iu japana esperantisto. Povis ĉeesti eĉ mil aŭskultantoj. Multaj japanaj esperantistoj okupis centrajn poziciojn en la japanaj politika kaj akademia vivoj, kaj pere de ili Ramstedt povis starigi kontaktojn, kiujn li alie ne havus. Eble unu el liaj plej gravaj esperantaj konatoj estis la ĉefdelegito de UEA, GA Morizō, kiu havis vastajn kontaktojn en Tokio kaj multe klopodis por interesigi politikistojn pri plibonigo de fervojaj komunikoj inter Finnlando kaj la Pacifika marbordo.

Post sia reveno al Finnlando, Ramstedt funkciis kiel la prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando ekde 1936 ĝis 1939. Poste tio, li estis elektita honora prezidanto.

MemoroRedakti

Fonto pri la vivo de Ramstedt estas la finnlingva biografio verkita de Harry Halén: Biliktu Bakši, Tietorikas Opettaja (1997).

Ekzistas ankaŭ malpli ampleksa anglalingva versio eldonita kiel vera libro: Biliktu Bakshi. The Knowledgeable Teacher (Suomalais-Ugrilaisen Seuran Toimituksia – Mémoires de la Société Finno-Ougrienne 229, Helsinki 1998.

En la Universala Kongreso de Lahtio (2019), unu el la kongresaj salonoj havis la nomon Ramstedt.

KomentojRedakti

  1. Enciklopedio de Esperanto skribas ke li faris preleĝserion en 1908, tamen Jouko Lindstedt identigas ĉi tion kiel eraron.
  2. Laŭ EdE, versaĵoj de li aperis en Voĉoj de popoloj de Kabe – tamen, laŭ Lingva Tereno, Abram Kofman el Odeso kaj ne Kabe planis tian libron, kiu fakte ankaŭ neniam aperis.
  3. La finnaj originaloj estas Mun armaani pieni geisha on, Laula mulle laulut nuoruuteni kaj On kaikki syksyn tähdet syttyneet.

FontojRedakti

  Trovu « Gustaf John Ramstedt » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

NotojRedakti