Hendrik Adamson
Hendrik ADAMSON (naskiĝis en 24-a de septembro 1891[1], mortis en 7-a de marto 1946) estis estona popollerneja instruisto, poeto, kaj Esperanto-verkisto. Rimarko: Laŭ Ordeno de Verda Plumo de Josip Pleadin li naskiĝis la 7-an de oktobro 1891 - eble la unua estas laŭ ortodoksa kalendaro, la alia laŭ gregoria.
Hendrik Adamson | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1891 en Kärstna parish |
Morto | 7-an de marto 1946 (54-jara) en Tuhalaane parish |
Tombo | Helme Cemetery |
Lingvoj | Esperanto • estona |
Ŝtataneco | Estonio • Sovetunio • Rusia Imperio |
Okupo | |
Okupo | instruisto • verkisto • poeto • esperantisto • pedagogo |
Li multe verkis en la estona lingvo. Ĉirkaŭ la jaro 1930 Adamson fariĝis esperantisto.
VerkaroRedakti
Lia precipa verko estas la originala romano Aŭli, pri la vivo de malgranda knabo. Multaj el liaj poemoj publikiĝis en la revuo Literatura Mondo, Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio, Malgranda Revuo, Norda Prismo kaj en la poem-antologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas la poezion de Adamson tiel:
|
En 1961 (1962) aperis samizdata poemaro Hejmlando.
En 1967 aperis lia poemaro Vesperkanto ĉe la eldonejo de J. Régulo.
Libroj kun versojRedakti
- 1934, Dekdu Poetoj
- 1934, Auli, rakonto pri knabeto (Auli : rakonto pri knabeto), romano pri kampara knabo, sukcese verkita en tre persona stilo el la vidpunkto de tiu knabo.
- 1961 (1962), aperis samizdata poemaro Hejmlando
- 1967, aperis lia poemaro Vesperkanto ĉe la eldonejo de J. Régulo La Laguna, Stafeto : Beletraj kajeroj, 30
- 1979 (kaj reeldonoj 1982, 1986), Baza Literatura Krestomatio, Infera Regalo kaj Vesperkanto
- 1983 Auli, eldonejo Iltis, Sarbrukeno.
- 1991 Nia Plimulto en Nova Esperanta Krestomatio, Roterdamo
ReferencojRedakti
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, 1934
BibliografioRedakti
- Ojalo, Jaan; Dresen, Hilda & Seppik, Henrik 1979 : Defende al Hendrik Adamson, Esperanto, 877(1), paĝo 8-9
- Ojalo, Jaan 1991 : Adamson: Bardo de la hejmloko, Esperanto, 1032(12), paĝo 2
- Ojalo, Jaan 1992 : Hendrik Adamson - 100, Norda Prismo, 1, paĝo 6-8
Eksteraj ligilojRedakti
- Enciklopedio de Esperanto/A en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Poemoj de Hendrik Adamson en Dekdu Poetoj Arkivigite je 2005-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Verkoj de kaj pri Hendrik Adamson en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Artikoloj de kaj pri Henrik Adamson en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Legu "Auli" (1934) en pdf, mobi aŭ epub en Fadedpage, skanita (ekster kopirajto en Kanado.