Hans Heinrich Eggebrecht

Hans Heinrich Eggebrecht (n. 5-an de januaro 1919 en Dresdeno; m. 30-an de aŭgusto 1999 en Freiburg) estis germana muziksciencisto. Li estis ordinara profesoro por historia muzikscienco de la Albert-Ludwigs-Universitato en Freiburg.

Hans Heinrich Eggebrecht
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1919 (1919-01-05)
en Dresdeno
Morto 30-an de aŭgusto 1999 (1999-08-30) (80-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo vortaristo • muzikologo • muzika teoriisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

La patro Siegfried Eggebrecht estis ekde 1929 superintendanto en la prusa Schleusingen kaj jam frue simpatiis kun dekstrumaj movadoj. En 1933 li aliĝis en la nazia eklezia movado Deutsche Christen (Germanaj Kristanoj).

Hans Heinrich Eggebrecht aliĝis komence de sia studo en 1937/38 ĉe la pedagogia altlernejo en Hirschberg al nazia Nationalsozialistischer Deutscher Studentenbund (NSDStB) kaj estis muzika referanto de la nazia junularmovado Hitlerjugend. Je la komenco de la Dua Mondmilito li interrompis la muzikstudon. Post milita baza edukado en februaro 1940 li estis transpostenigita al armepolico, al kiu venis plejparte nur politike fidindaj soldatoj. En novembro 1940 li ricevis forpermeson por studi unu semestron en Berlino.

La armepolico -Feldgendarmerie- sekcio 683, 2-a kompanio, 3-a plotono, al kiu apartenis Eggebrecht, estis taskigita en 1941 mallonge post la germana atako kontraŭ Sovetunio kiel parto de la 11-a armeo dum la konkero de Krimeo. La 14-an de novembro 1941 ĝi atingis Simferopolon. Kunlabore kun la SS-Einsatzgruppe D sub Otto Ohlendorf, kies personaro estis tro malgranda por agi sole, la armepolico masakris ekde la 9-a ĝis la 13-a de decembro 1941 "almenaŭ 5.000 homojn el Simferopolo".[1] La ekzakta nombro de murditoj ne estas registrebla, „ĉar la krimuloj ne klopodis pri la nombrado.“[2] Laŭ indikoj de muzikhistoriisto Boris von Haken[3] je tio Eggebrecht staris dum almenaŭ unu tago en la t.n. spaliro, tra kiu la viktimoj estis pelataj tuj antaŭ sia murdiĝo. En 1942 Eggebrecht estis transigita en la bataltrupon. Li estis dekoraciita per la militordenoj Eisernes Kreuz 1-a kaj 2-a klaso kaj travivis la militfinon grave vundita. Ekde 1945 Eggebrecht konsekvence forsilentis sian agadon ĉe la armepolico kaj asertis, ke li estis dum la tuta milito ĉe la tankoĉasistoj kaj poste ĉe la infanterio.

Eggebrecht studis ekde aŭtuno de 1945 en Vajmaro, Berlino, Munkeno kaj Jena, kie li en 1949 doktoriĝis pri filologio. En 1949 li ricevis, ne devante ĝustigi sin antaŭ tribunalo kontraŭ naziuloj kaj militkrimuloj, postenon de asistanto ĉe la instituto por muzikscienco de la orientberlina universitato. En 1951 lin vokis Wilibald Gurlitt, kiu estis maldungita en 1937 kiel judparenculo, al Albert-Ludwigs-Universitato en Freiburg. Kontraŭ alidirektaj asertoj Gurlitt tamen eble sciis pri la agado de Eggebrecht sur Krimeo, letero de Eggebrecht al sia patro de la 11-a de marto 1958, kiu estas alirebla en la Freiburg-a universitata arkivo kaj rilatas kun la sukcedo de Gurlitt, almenaŭ pensebligas, ke Gurlitt tiutempe estis informata, ĉiukaze informota. En 1955 Eggebrecht habilitiĝis ĉe Gurlitt. Poste li ektenis postenon kiel privata docento ĉe la universitato je Erlangen, kiun li en 1956/57 mallongtempe forlasis por katedra anstataŭado ĉe la universitato je Heidelberg. En Freiburg Eggebrecht estis ekde 1961 ĝis sia pensiiĝo en 1987 profesoro kiel sukcedanto de Gurlitt.

Verkaro redakti

Eggebrecht jam en 1955 prezentis antaŭ la Akademio pri Sciencoj kaj Literaturo en Majenco raporton sub la titolo „Studien zur musikalischen Terminologie“ (Studaĵoj pri la muzika terminaro). Tamen daŭris ĝis 1972, ĝis kiam ci tiu projekto povis esti realigata en Freiburg kaj unuaj ekzempleroj de la Handwörterbuchs der musikalischen Terminologie (Manlibro de la muzika terminaro) aperis.

La pezocentro de la esploroj fare de Eggebrecht estis la muziko de Heinrich Schütz, Johann Sebastian Bach same kiel la protestanta sakrala muziko ĝenerale, la muziko de la viena klasikismo, Gustav Mahler same kiel la muziko de la 20-a jarcento. Siajn eldonojn de mezepokaj primuzikaj traktaĵoj li nur rigardis kiel kapabloatesto por la „gildo“. Kelkajn el siaj traktaĵoj li verkis kune kun la muziksciencisto Carl Dahlhaus. Al siaj lernantoj apartenas Reinhold Brinkmann, Albrecht Riethmüller kaj Peter Andraschke.

Lia muzikestetika elirpunkto sin ligis al la pensado de Roman Ingarden. Laŭ tiu la akceptado de artverkoj trapasas plurajn tavolojn de la percepto, percepto kun pokaze malsamaj kvalitoj.

Sed la libro Zur Geschichte der Beethoven-Rezeption (Pri la historio de la Beethoven-akceptado) el 1972 ankaŭ ofte estis kritikata, ĉar Eggebrecht daŭrigus la kliŝon de titano kaj luktanto. La epoko inter 1933 kaj 1945 estis ellasita.

La verko el lia maljunaĝo aperinta en 1991; Musik im Abendland: Prozesse und Stationen vom Mittelalter bis zur Gegenwart (Muziko en Okcidentumo: procesoj kaj stacioj ekde la mezepoko ĝis la nuntempo) estas ĝenerala prezentaĵo de sia kompreno de la eŭropa muzikhistorio, kiun li riĉigis per metodaj meditadoj pri muzikhistoria verkado.

Alie ol multaj muziksciencistoj Hans Heinrich Eggebrecht serĉis dialogon kun serio da nuntempaj komponistoj (ekz. kun Wolfgang Rihm, kiu studis ĉe li en Freiburg, Karlheinz Stockhausen kaj Mathias Spahlinger).

Eggebrecht estis honora doktoro de la universitato de Bolonjo kaj de la Masaryk-Universitato en Brno. La aserto de Volker Hagedorn, ke tamen „alie ol Dahlhaus Eggebrecht restis preskaŭ ne tradukita, germana aperaĵo“, kiu sin apogas sur pli supraĵaj asertoj de Christoph Wolff, estas malprava. La libro de Eggebrecht pri Kunst der Fuge de Bach estis tradukita en la anglan en 1993 (J. S. Bach's "the Art of Fugue": The Work and Its Interpretation: Hans Heinrich Eggebrecht), nun la eldonejo Ashgate preparas angligon de la libro "Musik verstehen" (Kompreni muzikon). Tradukitaj en la italan kaj ĉeĥan estis: Die Musik Gustav Mahlers, Musik im Abendland. La retorika demando de Christoph Kellers el 1997, "ĉu post Auschwitz Mahler-kritiko kiel li rajtas esti verkita kaj ĉu ĝin rajtas verki iu, kiu same kiel li apartenis al la armeo de Hitler“, estas kritikebla kaj refutebla pro bonaj kialoj. [4].

Referencoj redakti

  1. Norbert Kunz, Die Krim unter deutscher Herrschaft 1941-1944, Wissenschaftliche Buchgesellschaft Darmstadt 2005, S. 197
  2. Boris von Haken: Spalier am Mördergraben, in: Die Zeit, Hamburg, Nr. 52, 17. Dezember 2009, S. 60
  3. Haken prezentis siajn esplorojn unuafoje la 17-an de septembro 2009 en referaĵo dum la jarkongreso de la Gesellschaft für Musikforschung en Tübingen, poste la 17-an de decembro 2009 en artikolo de ZEIT. Ĉu la prezentaj dokumentoj vere pruvas la partoprenadon de Eggebrechts je la masakro, sekvatempe plurfoje estis pridubata. Komp. ekz. Jens Malte Fischer, Unterstellung ohne Belege. NS-Vorwürfe gegen Musikwissenschaftler H. H. Eggebrecht, SZ 19./20. Dezember 2009; Richard Klein: Suche nach einer Sprache in der falschen Welt, FAZ vom 23. Dezember 2009, und Friedrich Geiger: Im langen Schatten deutscher Musik, FAZ vom 23. Dezember 2009.
  4. Volker Hagedorn: Unheimliches Abendland. Der Fall Eggebrecht, in: Die Zeit, Hamburg, Nr. 52, 17. Dezember 2009, S. 61

Eksteraj ligiloj redakti