Igor MITORAJ (naskiĝis la 26-an de marto 1944 en Oederan, Germanio) estas pola skulptisto, de 1968 kreanta ekster la limoj de Pollando (Francio, Italio).

Igor Mitoraj
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1944 (1944-03-26)
en Oederan,  Nazia Germanio
Morto 6-an de oktobro 2014 (2014-10-06) (70-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco PollandoFrancio
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow
Okupo
Okupo skulptisto • dizajnisto de juveloj
Verkoj Le Grand Toscano
Colosse
Ikaria
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Ercmontaro kiel filo de deportita pola deviga laboristino kaj franca militkaptito, oficiro de Fremdula Legio. Post fino de la dua mondmilito patrino kun la filo revenis al Pollando, al siaj gepatroj. Infanaĝon kaj junecon Mitoraj pasigis en Grojec (proksime al Oświęcim). Post fino de Plastik-arta Liceo en Bielsko-Biała eniris en 1963 Akademion de Belartoj en Krakovo, kie studis pentroarton sub gvido de Tadeusz Kantor. En 1968, post la studoj tuj foriris al Parizo plustudi en École Nationale Supérieure des Beaŭ Arts. Tie komencis de pentrado kaj grafikaĵoj. Li prezentis sian ekspozicion en La Hune en Latina Kvartalo, ligitan kun librovendejo kun la sama nomo (1976).

Unu jaron pli poste Igor Mitoraj okupiĝis pri skulptarto. Baldaŭ li ricevis proponon prepari ekspozicion por galerio ArtCurial en Parizo, gvidatan de kuzo de tiutempa prezidento de Francio François Mitterrand. Por prepari ekspoziciaĵojn al la ekspozicio li foriris por unu jaro al centro de artismaj fandejoj laborantaj kun bronzo kaj al ŝtontajlistoj laborantaj kun marmoro en Pietrasanta, en Italio. Tie estiĝis unuaj bronzaĵoj de Mitoraj kaj unuaj monumentaj skulptaĵoj de blanka marmoro de proksima Kararo.

Malkovro de skulptarto redakti

De 1977 skulptaĵoj kaj desegnoj de Igor Mitoraj estis prezentitaj en 120 individuaj ekspozicioj en la tuta mondo. Liaj skulptaĵoj, ofte gigantaj, troviĝas en reprezentaj punktoj de pluraj urboj - i.a. en Parizo sur La Défense kaj en Romo, Milano, Lozano, Londono, Krakovo, Scheveningen apud Hago, en Usono kaj Japanio.

Subĉielaj skulptaĵoj redakti

Lin inspiras historio de Antikva Grekio, helena mitologio kaj verkaĵoj de Mikelanĝelo kaj Antonio Canova.

Eksteraj ligiloj redakti