Ildikó Seres [ŝereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Seres Ildikó estis hungara aktoro, primadono, reĝisoro, operkantisto, operetkantisto, muzikalkantisto, instruisto.

Ildikó Seres
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1962 (1962-04-26) (61-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Ildikó Seres en 2016

Ildikó Seres [1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1962 en Székesfehérvár.

Biografio redakti

Ildikó Seres lernis muzikojn jam en muzika bazlernejo, poste en mezlernejo en sia naskiĝurbo. Ŝi akiris kantistan diplomon en Pedagogia Altlernejo en Győr en 1983, poste ŝi aliĝis al trupo de Teatro Kisfaludy. Inter 1988 kaj 1992 ŝi apartenis al Teatro de Kecskemét, poste al Nacia Teatro (Miskolc). Inter 2002-2004 ŝi havis rolojn ankaŭ en Operetoteatro (Budapeŝto). Kun trupoj ŝi faris turneojn ekzemple en Usono, Kanado, Ĉinio, Japanio, Nederlando, Belgio, Germanio, Italio. Inter 1993-2000 ŝi instruis en studio de Nacia Teatro en Miskolc, baldaŭ en gimnazio en la sama urbo. Ŝi akiris plian diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2004.

Ŝi havas rolojn ne nur en prozoj, sed ankaŭ en operoj, operetoj, muzikaloj. Ŝi ricevis plurajn teatrajn premiojn ekde 1996. Ŝi dufoje eksedziniĝis, ŝi naskis filinon en 1996.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Fontoj redakti