Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Islamigo estas termino kiu referencas al la procezo konverti unuopulon, homgrupon aŭ socion al la religio Islamo. Okaze de unuopulo aŭ malgranda grupo, temus pri islamiĝo se temas pri volonta procezo kaj pri islamigo se temas pri pli malpli trudema forta pelo al la konverto. Krome, en la unua okazo estus islamigo ankaŭ el la nivelo de la religiaj aŭtoritatoj kiuj akceptas la konvertiton. Okaze de socio la pelo al la konverto gamis historie el konvinko per supera nivelo en kulturo, ekonomiokomerco tra la trudo de impostoj al tiuj kiuj ne akceptas la novan kultur-religion (aŭ inverse: privilegioj por konvertitoj) ĝis rekta devigo al konverto fare de konkeroj kaj ĝihado.

Tiele historie la historio de Islamo konsistis en mikso de tiuj tialoj ekde la plej fruaj etendoj en la fino de la 7a jacento en la Arabia Duoninsulo, tra Nordafriko al Al-Andalus, tra Mezoriento al Hindio kaj ĝis Filipinoj, al Sahelo, tra Anatolio al Balkanio, tra Centra Azio ĝis nordorienta Ĉinio.

Krome islamigo estas uzata kiel neologismo uzata por aludi al pliigo de la deviga obeo al religiaj (aŭ al religi-kulturaj) reguloj en jam ekzistinta islama socio, kiel okazis en Irano en la lasta kvarono de la 20a jarcento, en Afganio post la venko de la talibanoj, en Irako, Sirio ktp.

Islamigo finfine, en nuntempa kompreno, estas termino uzata por aludi al pliiĝo de la islama loĝantaro partikulare en Eŭropo kaj, ĝenerale, en landoj de «Okcidento». Tiu pliigo estas asocia kun elmigrado kaj pli alta naskindico, kio laŭ kontraŭislamanoj rezultus en eventuala aplikado de la islamaj juro (ŝario) aŭ kutimoj, ligite al la malferma akcepto fare de la okcidenta socio.[1] La islama religio, laŭ ties kontraŭuloj havus facilan aliron pere de la multkulturismo hegemonie en modernaj landoj, kiuj facile akceptas la forlason de siaj propraj tradicioj. Aparta okazo estus la islamiĝo aŭ konverto al islamo de granda parto de la afrikdevena loĝantaro de Usono.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Ekman, 2015, p. 1991-1997.
  2. Curtis IV, 2005, pp. 659-684.

Bibliografio redakti

  • Aillet, Cyrille (2011). «Être chrétien en terre d’Islam». L’Histoire (364): 48-53.
  • Curtis IV, Edward E. (septembro 2005). «African-American Islamization Reconsidered: Black History Narratives and Muslim Identity». Journal of the American Academy of Religion (Oxford University Press) 73 (3): 659-684. ISSN 0002-7189. JSTOR 4139915.
  • DeWeese, Devin, Islamization and Native Religion in the Golden Horde, Penn State Press, 1994, ISBN 0-271-01073-8
  • Ekman, Mattias (2015). «Online Islamophobia and the politics of fear: manufacturing the green scare». Ethnic and Racial Studies 38 (11): 1986-2002. ISSN 0141-9870. doi:10.1080/01419870.2015.1021264.
  • Lapidus, Ira M. 2002, A History of Islamic Societies. Cambridge: Cambridge University Press.