Malfermi la ĉefan menuon

Isabel la 2-a (Hispanio)

reĝino de Hispanio
(Alidirektita el Izabela la 2-a de Hispanio)

Isabel la 2-a de Hispaniode Burbono (naskiĝis en Madrido la 10-an de oktobro 1830; mortis en Parizo la 10-an de aprilo 1904)[1] estis reĝino de Hispanio inter 1833 kaj 1868.[2] Filino de Ferdinando la 7-a kaj María Cristina de Borbón-Dos Sicilias, Isabel estis 3-jaraĝa, kiam ŝi estis nomita reĝino la 29-an de septembro de 1833 post la morto de sia patro. De tiam ĝis 1840 regentis ŝia patrino, kaj inter 1840 kaj 1843 la Generalo Espartero.

Isabel la 2-a
monarĥo de Hispanio

Isabel de Borbón y Borbón-Dos Sicilias.jpg

Royal Greater Coat of Arms of Spain (1761-1868 and 1874-1931) Version with Golden Fleece and Order of Charles III Collars.svg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1830 (1830-10-10)
en Madrido
Morto 9-an de aprilo 1904 (1904-04-09) (73-jara)
en Parizo
Tombo reĝa kripto de El Escorial [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Subskribo Isabel la 2-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Q25536020 [#]
Patro Fernando la 7-a [#]
Patrino Maria Kristina Burbono [#]
Gefratoj Agustín Muñoz, 1st Duke of Tarancón • Infanta Luisa Fernanda, Duchess of Montpensier • María Amparo Muñoz, 1st Countess of Vista Alegre • Infanta María Isabel Luisa of Spain [#]
Edzo

Francisko de Asizo de Burbono [#]

Idoj Isabella, Princess of Asturias • Alfonso la 12-a • Infanta María del Pilar of Spain • Infanta María de la Paz of Spain • Infanta Eulalia of Spain • Fernando, Prince of Asturias (1850-1850) • Infante Francis of Assisi Leopold of Spain • María de la Concepción de Borbón y Borbón • María Cristina de Borbón y Borbón [#]
Parencoj Karlo Maria Isidro de Burbono [#]
Profesio
Okupo reganto [#]
Reĝino de Hispanio Flag of Spain.svg
Regado 18331868
Antaŭulo Ferdinando la 7-a (reĝo)
Sekvanto Francisco Serrano Domínguez (regento); poste Amadeo la 1-a (reĝo)
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Izabela la 2-a

Ŝia onklo Karlo Maria Isidro de Burbono ne akceptis virinon kiel reĝo de Hispanio, do en 1833 komencis la Unua Karlisma Milito.

Kiam la reĝino estis 16-jaraĝa, oni organizis la edziĝon kun ŝia kuzo Francisko de Asizo de Burbono, persono kiun ŝi malamis, komencante la sinsekvon de amantoj, inter ili la kapitano Enrike Puig, laŭ pluraj aŭtoroj la vera patro de la estonta Alfonso la 12-a. Dum ŝia reĝado Hispanio moderniĝis per konstruo de pluraj fervojoj kaj progresis industrio. Ŝi multe influis (aŭ klopodis influi) en la politiko de Hispanio, tio ĝenis politikistojn kiuj organizis ribelon (La Glora Revolucio) por ekziligi ŝin. Isabel iris Francien kie ŝi mortis en 1904.

BiografioRedakti

InfanaĝoRedakti

Ŝia patro estis Ferdinando la 7-a kaj ŝia patrino María Cristina de Borbón-Dos Sicilias, kiu estis kvara edzino kaj nevino de Ferdinando, kiu dum tri antaŭaj geedzecoj ne havis filon; tamen post Isabel li havis alian filinon, nome Luisa Fernanda, en 1832, sed ne filon.[3]

Ŝi surtroniĝis nur 3-jaraĝa, pro la morto de Ferdinando en 1833, sen virfilo. Fernando, antaŭmorte estis aprobinta la nomita Pragmatan sankcion, hispane Pragmática Sanción, laŭ kiu oni nuligis la salfrankan leĝon, hispane Ley Sálica, kiu malhelpis la ascendon de virinoj al reĝeco. Tio okazigis la insurekcion de la infanto Carlos María Isidro de Borbón, kiu estas frato de Fernando, kaj pro tio deziris iĝi heredanto al la trono.[3] Tio estis la komenco de la tri Karlismaj militoj.

Ĉar Isabel ne havis tiam aĝon sufiĉan por esti efektiva reĝino, estis nomumita regentino ŝia patrino, María Cristina de Borbón-Dos Sicilias, dum 1833 ĝis 1840. Nur du monaton post sia vidviniĝo, estante jam regentino, ŝi havis novan amanton, Fernando Muñoz, kiu estis serĝento de la reĝa gvardio. Spite klopodojn kaŝi tion, ŝi gravediĝis ĉiujare estante ankoraŭ vidvino, kio kreis malakcepteblan bildon por la tiama popolo.[3] Pro tio inter alia, ŝi estis anstataŭita kiel regentino per la generalo Espartero, ĝis tiu mem estis elpostenigita meze de 1843. Cele al evito de tria Regenteco, oni antaŭigis la majoritaton de Isabel al nur dektri jaroj.[3]

EdukoRedakti

 
Isabel infana, fare de Carlos Luis de Ribera, Prado-Muzeo (stokita en la Nacia Muzeo de la Romantismo). Oleo sur tolo.

Isabel estis malbone edukita: ŝi ne havis patron, la patrino estis implikita en siaj amaferoj, kaj la teoriaj edukzorgantoj estis politikistoj, kiuj estis interesataj en la fakto ke tro juna reĝino estu malkapabla regi per si mem kaj tiel la koncerna politikisto havu rektan aliron al la povo.[3]

Ĉefa edukzorganto estis Agustín Arguelles, instruisto José Vicente Ventosa, kaj muzikinstruisto Francisco Frontela, kaj inter tiuj instruistoj elstaris Salustiano Olózaga, inteligenta juristo. Ŝi ricevis edukon, kiel tiamaj virinoj, nur por hejmaferoj, religio kaj piano, sed tute ne pri sociaj aŭ politikaj aferoj.[3] La grafo de Romanones detaligis, ke ŝi, dekjaraĝa, apenaŭ scipovis legi, skribi, bazan matematikon kaj eĉ manĝ-etiketon.[4] Paradokse tiuj instruistoj estis respondecaj pri la eniro de Isabel en la seksafera vivo. Ventosa estis elpelita el palaco; Frontela estis konata kiel amanto de la reĝino kaj tiu mem donis al li honoron de la Kruco de Karlo la 3-a. Olózaga senvirgigis kaj inicis ŝin en la seksa vivo.[3] Ŝia kontentemo, pasieco kaj malavaremo faris ŝin agrabla kaj alloga amantino.

GeedzecoRedakti

En 1843, Isabel estis deklarita maturulo estante nur dektri-jaraĝa. Kaj aperas unua problemo, nome edzinigi ŝin. Tiu edzinigo iĝas ŝtatafero kaj ankaŭ okupo por la tuta Eŭropo, ĉar ĉiu potenco deziras eviti la rompon de la tiamaj aliancoj kaj ekvilibroj. Ŝia patrino, María Cristina, proponis la grafon de Trapani, sia onklo. Francio proponis la dukon de Montpensier, kiu estis filo de Ludoviko Filipo, kaj kiu poste plu intervenos en hispana politiko. Kelkaj hispanaj partioj proponis Carlos Luis de Borbón y Braganza, filo de Carlos María Isidro, kiu abdikis el intencoj surtroniĝi por faciligi tiun eblon, per kio la dinastia malkonsento estus evitita, sed Isabel malakceptis, apogita de la liberaluloj, pro kio startis la Dua Karlisma Milito.[3]

La generalo Narváez proponis Francisco de Paula de las Dos Sicilias, grafo de Trapani, sed tiu estis malakceptita de la progresistoj. La patrino de la reĝino, María Cristina de Borbón-Dos Sicilias, proponis Leopoldon de Saksio-Koburgo-Saalfeld, parenco de la brita reĝino Viktoria. Ludoviko Filipo, reĝo de Francio, proponis iun el siaj filoj, Henriko de Orleano, duko de Aumale aŭ Antonio, duko de Montpensier, kiu finfine edziniĝos al la fratino de Isabel, nome Luisa Fernanda. Francio kaj Anglio interkonsentis rezigni pri siaj kandidatoj, kaj oni elektis Francisco de Asís de Borbón, kiu estis konsiderita malforta viro kiu tute ne intervenos en politiko kaj krome estis kuzo de Isabel.[3]

La nupto okazis en Madrido, la 10an de oktobro 1846, kiam Isabel ĵus iĝis nur dekses-jaraĝa, nome duobla nupto, ĉar edziniĝis ankaŭ ŝia fratino Luisa Fernanda de Borbón, kiu estis nur dekkvar-jaraĝa kun la princo Antonio de Orleano, duko de Montpensier kaj pli juna filo de la reĝo de Francio.[3]

La edzoRedakti

Dekomence Isabel malakceptis tiun edzeblon, sed ŝia patrino kaj mistera monaĥino, kiu ege partoprenos en la kortega vivo, nome sor Patrocinio, premis ŝin al akcepto. Sed interne ŝi plu tenis sian dekomencan malakcepton kaj klare esprimis, ke temas pri trudo. La nupto-nokto estis malsukcesa kaj Isabel mem foje komentis tion, kiel malaprezo pri la inecaj kutimoj de la edzo.[3] Same sentis li, malferma samseksemulo,[5] dum jam estis tre konata la skandala inklino de Isabel al viroj. Tio okazigis konstante separojn. Tiele kelkaj gravuloj devis peri, inter kiuj la generalo Narváez, la konfesisto de la reĝino, la arkiespiskopo Antonio María Claret kaj eĉ la papo mem, nome Pio la 9-a.[3]

La amantojRedakti

 
Akvarelo 97 de la serio Los Borbones en pelota. Ilustras satire la tipon de onidiroj pri la reĝaj geedzoj. La propagando akuzis Isabel —kiu havis multajn amantojn, kiel Francisco Serrano y Domínguez, Manuel Antonio de Acuña, José María Ruiz de Arana, Enrique Puigmoltó kaj Carlos Marfori— [6] pri seksa malordo nome ninfomanio, atribuo kiu pluis ĝis nun,[7][8][9] dum la biografiistino de Isabel la 2-a nome Isabel Burdiel argumentis en 2011 en intervjuo, ke la akuzoj estas falsaj fabrikitaj de kontraŭantoj kaj ke la ekzisto de amantoj estis io ofta en la tiama aristokrataro.[10]

La vivo de Isabel skandalis kaj en la kortego kaj en la hispana socio. Ŝi kutime enlitiĝis je la kvina nokte kaj ellitiĝis je la tria posttagmeze. La unua "oficiala" amanto estis la generalo Francisco Serrano kiun Isabel nomis “la bela generalo”, kaj skandalis la fakto ke Isabel sekvis lin al la kazernoj de Madrido. Tiel, la armeaj estroj decidis translokigi lin for el Madrido.[3] Aliaj rekonataj amantoj estis la kantisto José Mirall, la komponisto Emiliano Arrieta, la kolonelo Gándara, la markizo Manuel Lorenzo de Acuña, la kapitano José María Arana, ŝajne patro de la infantino Isabel, la kapitano Enrique Puig Moltó, ŝajne patro de la estonta reĝo Alfonso la 12-a, la generalo O´Donnell, kiu estis "elpostenigita" de la influo konservisma, kiun faris super Isabel la pastro Claret kaj sor Patrocinio.[3] Aliaj amantoj estis la sekretario Miguel Tenorio; la kantisto Tirso Obregón; José de Murga y Reolid, markizo de Linares pro reĝina decido; la guberniestro de Madrido kaj posta ministro pri transmaro, Carlos Marfori y Calleja, kiu akompanos ŝin al Parizo dum la ekzilo en 1868; la kapitano José Ramón de la Puente.[3]

GefilojRedakti

Frukto de tiuj rilatoj Isabel naskis la jenajn gefilojn:

  • 20a de majo 1849, viro mortinta dumnaske, filo de la markizo de Bedmar.
  • 12a de julio 1850, nova viro mortinta kvin minutojn postnaske, entombigita en la Princopanteono de El Escorial, probable filo de la ge-reĝo Francisco de Asís de Borbón.
  • 20a de decembro 1851, infantino María Isabel Francisca de Asís, populare konata kiel "la Chata" (platnazulin'), princino de Asturio, ĝis la nasko de Alfonso la 12-a, filino de la kapitano José Ruiz Arana.
  • 5a de januaro 1854, infantino María Cristina, mortinta tuj postnaske, entombigita en la Princopanteono de El Escorial, de nekonata patro.
  • 24a de novembro 1855, malfrua aborto, post oficiala publikigo de la gravedo, de nekonata patro.
  • 20a de junio 1856, nova aborto, de nekonata patro.
  • 28a de novembro 1857; Alfonso, princo de Asturio kaj poste reĝo de Hispanio, filo de la kapitano Enrique Puig Moltó.
  • 26a de decembro 1859, infantino Concepción, mortinta 21-monat-aĝa, filino de la ge-reĝo.
  • 1861, María del Pilar Berenguela, mortinta 18-jar-aĝa.
  • 1862, María de la Paz de Borbón y Borbón, edziniĝinta al Ludoviko Ferdinando de Bavario.
  • 1864,María Eulalia de Borbón y Borbón, dukino de Galliera, edziniĝinta al Antonio de Orleano kaj Burbono.
  • 1866, Francisco de Asís Leopoldo de Borbón y Borbón, mortinta semajnojn postnaske.[3]

La malamikeco de la ge-reĝoRedakti

 
Isabel II kaj ŝia edzo, Francisco de Asís de Borbón.

Dum tio ĉĉio okazis, la edzo Francisco de Asís y Borbón havis amikon porvivon, nome Antonio Ramón Meneses, kun kiu li kunvivis la tutan tempon. Pri la sinsekvaj amantoj de Isabel, li akceptis tion tute nature, kio certe estis konduto nek tre ofta nek facile akceptata en la epoko. Li eĉ ricevis altan monsumon pro la oficiala agnosko de la patreco de la filoj de Isabel, nome miliono de realoj en ĉiu ilia prezentado.[3]

Li komplotis en la Hispana Parlamento, konspiris favore al la klerikoj en politiko, kaj apogis misterajn gravulojn de la politiko kaj la katolika eklezio. Inter ili menciindas la konfesisto de la reĝo, pastro Fulgencio,[11] kaj sor Patrocinio, kiu ege fiinfluis en la rilatoj inter la geedzoj.[3]

Francisco de Asís preferis la palacon de Rio Frío (Provinco Segovio), dum la edzino loĝis en la Reĝa Palaco de Madrido. En la ekzilo, li instaliĝis en Épinay-sur-Seine retirita el la publika vivo, dediĉita al libro kaj arto-kolektado, ĝis sia morto en 1902, du jarojn antaŭ Isabel.[3]

La finoRedakti

En la 28a de septembro 1868, okazis la insurekcio nomita Gloriosa, estrita de la generaloj Prim, Serrano kaj la admiralo Topete kiu disponis el popola helpo kaj kontraŭburbona kaj kontraŭmonarkia. Isabel foriris al ekzilo en Parizo. El tie, ŝi plue konspiris por ke ŝia filo Alfonso la 12-a iĝu reĝo de Hispanio, kio fake okazis en 1874. Isabel mortis la 16a de aprilo 1904.

RegadoRedakti

 
Monero kun la bildo de Isabel la 2-a.

Isabel reĝis dum epoko de transiro en Hispanio en kiu la monarkio lasis politikan povon al la parlamento, sed malhelpis la partoprenon de la civitanoj en aferoj de regado. En la etoso de la lukto por la demokratiaj liberecoj ŝia reĝado estis malsukcesa; oni falsigis la esencon de la institucioj kaj disvastiĝis la balota koruptado. La alternado de politikaj partioj ne okazis pro la decido de balotadoj (kiuj estis tute falsigitaj) sed pro la interveno de militista kasto kiu ŝanĝis registarojn per de puĉoj de unu flanko kaj de alia. Laŭ fakuloj kiel Jesús Cruz, la regado de Isabel estus klasita kiel unu el la plej koruptaj en la historio de Hispanio.[12]

 
La reto de fervojo en la duoninsula Hispanio dum la 19a jarcento.

Tamen, dum la regado de Isabel, Hispanio ege moderniĝis pere de la konstruado de multaj linioj de fervojo, el kiuj la unua en la Iberia Duoninsulo ligis Mataró kun Barcelono. Tamen, la kreado de la fervoja reto utilis al multaj gravuloj de la reganta klaso por pliriĉiĝi, kiel ekzemple la patrino de la propra reĝino, nome María Cristina, aŭ la Markizo de Salamanca, nome bankisto malaga kiu akiris la akcepton kaj de la reĝino kaj de la Parlamento por serio de koncesioj (129 milionoj da pesetoj de subvencio en 1853-1854), kaj samtempe, vendis al la registaro la linion Madrid-Aranjuez por pli ol 60 milionoj da pesetoj kaj rericevis ĝin lue sen publika konkurenco por unu miliono kaj duono jare, monsumo kiun li neniam pagis.

Isabel remalfermis la Universitatojn kiujn ŝia patro fermis, sed la eduka panoramo de ŝia reĝepoko rezultis seniluziigita: en 1855 estis en Hispanio 6000 vilaĝoj sen bazlernejo, en 1858 ekzistis nur 53 mezlernejoj, kun ĉirkaŭ 10 000 studentoj (kvinfoje malpli ol en Francio, kun la duono de loĝantaro), kaj estis nur 6104 studentoj en la dek hispanaj universitatoj (Oviedo kaj Salamanko havis nur 100 en siaj kvar fakultatoj); pli ol duono (3472) studis juron.

En fikcioRedakti

 
José Castelaro: Isabel II ĵuras la Konstitucion, 1844, Muzeo pri Historio de Madrido.
  • Post la falo de la reĝino Isabel kaj ŝia ekzilo al Francio, la fratoj Bécquer, nome la poeto Gustavo Adolfo Bécquer kaj la pentristo Valeriano Domínguez Bécquer, sub la pseŭdonimo SEM, eldonis la verkon “Los Borbones en pelotas” (Nudaj Burbonoj) farita inter la jaroj 1868-1869, kuun serio de akvareloj satiraj kaj ege pornografiaj. Ĝi neniam estis publikigita oficiale sed sekrete cirkulis kaj poste malaperis. Estis malkovrita en 1986 sed oni konservis nur 89 bildojn.
  • La kvara serio de la Naciaj epizodoj de Benito Pérez Galdós (1902-1907) disvolvigas agadon inter la Revolucio de 1848 kaj la falo de Isabel en 1868.
  • En 1927 Ramón del Valle-Inclán ekpublikis la ambician serion, El ruedo ibérico (Iberia taŭrludejo), kio, simile kiel ĉe la Naciaj epizodoj de Galdós, intencis rakonti la historion de Hispanio ekde la reĝado de sia malamata Izabela la 2-a ĝis la aktualo de la aŭtoro. Tamen li sukcesis verki nur tri romanojn de tiu projekto: La corte de los milagros (Mirakla kortego) (1927), Viva mi dueño (1928) kaj Baza de espadas (1932) ĉiuj priskribanta la komplikan etoson de la kortego de Isabel, la konspiradon fare de la militisoj kaj finfine la ekinsurekcion mem respektive.
  • Krome Farsa y licencia de la Reina Castiza estas teatraĵo de Ramón María del Valle-Inclán publikigita por la unua fojo jam en 1920. Temas pri verko kiu estas ludataj de geaktoroj kiuj ludas rolojn de pupoj. En la kortego de la reĝino Isabel venas trompistoj kun la intenco riĉiĝi per ĉantaĝo pere de du leteroj el la reĝino kun skandala enhavo. Pro tio okazas multaj palacaj komplikoj. La verko jam estis konata dum la regado de Alfonso la 13-a, nome nepo de Isabel, kiu aperis en ĝi per tute malprestiĝigita bildo. Post nur tri jaroj venos la Diktatoreco de Primo de Rivera dum kiu la verkisto havos problemon kun la reĝimo. Certe liaj verkoj (pri Isabel) ne helpis al sia defendo.
  • Multaj filmoj aperigas la figuron de Isabel, ekzemple Vendaval (Orduña Films, 1949) Juan de Orduña,[13] Amistad, ¿Dónde vas, Alfonso XII? kaj ¿Dónde vas, triste de ti?, Luz de Soledad, kaj Handia. En televido la serio El Ministerio del Tiempo aperigas Isabel, ludita de Carmen Sánchez.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. «Edición del domingo, 10a de aprilo 1904, paĝo 7 - Hemeroteca - Lavanguardia.es». Lavanguardia.es. 10a de aprilo 1904. Konsultita la 9an de junio 2019.
  2. Belén, Fernández de Alarcón (2015). Vida cotidiana de la mujer en la burguesía en tiempos de Isabel II y finales del XIX. Dykinson. ISBN 9788490856949. Konsultita la 9an de junio 2019.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 EDMUNDO FAYANÁS, La reina ninfómana, Isabel II de España, Nuevatribuna.es Alirita la 8an de junio 2019.
  4. Citita en Fayanas.
  5. «Página 2 - José María Zavala: "Estoy seguro de que los Príncipes de Asturias intentarán tener un hijo varón" - 20minutos.es». 20minutos.es. 30a de aprilo 2007. Alirita la 8an de junio 2019.
  6. Granados Loureda, 2010, pp. 156-157.
  7. Thomas, Hugh (1976). La guerra civil española: 1936-1939, Volumen 1 Dimensiones Hispánicas. Grijalbo. p. 35. ISBN 8425306930. «Esta curiosa etapa finalizó en 1868, cuando la reina Isabel, que era una ninfómana, fue destronada por Prim». Alirita la 8an de junio 2019.
  8. María Zavala, José (2013). La maldición de los Borbones: De la locura de Felipe V a la encrucijada de Felipe VI. Volumen 1032 de OBRAS DIVERSAS. Random House Mondadori. pp. reta versio sen enpaĝigo. ISBN 9788401346675. «Pensemos por un momento, en Isabel II, quien según el profesor titular de la cátedra de Psiquiatría de la Universidad Central de Venezuela, Francisco Herrera Luque, era ninfómana».
  9. Vázquez García, 2010, pp. 28-29.
  10. Lorenci, Miguel (23a de novembro 2011). ««Isabel II no fue una ninfómana», asegura la ganadora del Nacional de Historia». El Correo. Alirita la 8an de junio 2019.
  11. Fakte la politika rolo de la reĝaj konfesistoj en Hispanio estas bone dokumentita ekde la fino de la 15-a jarcento, nome el Isabel de Kastilio.
  12. José Álvarez Junco kaj Adrian Shubert (eld.) (2000). «Spanish History since 1808». London, New York (Arnold): 37.
  13. [1] «Ficha de película Vendaval, film afinnity España.»

BibliografioRedakti

  • Atienza, Juan G. “Isabel II: la reina caprichosa”. La esfera de los libros. Madrid. 2005
  • Burdiel, Isabel. “Isabel II: un perfil inacabado”. 1998.
  • Burdiel, Isabel. “Isabel II. NO se puede gobernar inocentemente”. Espasa Calpe. Madrid. 2004.
  • Isabel Burdiel (2010). Isabel II. Una biografía. Madrid: Taurus. ISBN 978-84-30607952.
  • Isabel Burdiel (eld.), España. La construcción nacional (1830/1880), Fundación Mapfre. Madrid, 2012. ISBN 9788430608218.
  • Isabel Burdiel (2012). Los Borbones en pelota. Zaragoza: Institución Fernando el Católico. ISBN 978-84-9911-196-4.
  • Comellas, José Luis. “Isabel II. Una reina y un reinado”. Ariel, Barcelona. 1999. ISBN 9788434466111
  • Comellas, José Luis. “Política y administración de la España isabelina”. Narcea. Madrid. 1972.
  • Espadas Burgos, Manuel. “La España de Isabel II”. Historia 16. Madrid. 2004.
  • Fayanás Escuer, Edmundo. “Isabelle II. Nymphomane couronnée”. Histoire point de vue, nº 16. Decembro 2013. Parizo.
  • Fontana, Josep. “La época del liberalismo”. Crítica-Marcial Pons. Barcelona. 2007. ISBN 978-84-8432-876-6.
  • Juan Francisco Fuentes, El fin del Antiguo Régimen (1808-1868). Política y sociedad, Síntesis. Madrid, 2007. ISBN 9788497565158.
  • González Doria, Fernando. “Memorias de Isabel II”. Bitácora. Madrid. 2010.
  • Granados Loureda, Juan Antonio. “Breve historia de los Borbones”. Ediciones Nowtilus. 2010.
  • Llorca, Carmen. “Isabel II y su tiempo”. Istmo. Alcoy. 1984. ISBN 9788470901423
  • La Blanchetai, Pierre H. “Isabelle II, reine d’Espagne”. Plon. Parizo. 1934.
  • Luard, René. “Isabel II de España”. Juventud. Barcelona. 1958.
  • Luz, Pierre de. “Isabel II, reina de España, 1830-1904”. Juventud. Barcelona. 1937.
  • Medio, Dolores. “Biografía de Isabel II”. Suc de Rivadeneira. Madrid. 1966.
  • Moreno Echeverria, J.M. “Isabel II, biografía de una España en crisis”. Ediciones 29. Madrid. 1973.
  • Juan Sisinio Pérez Garzón, ed. (2004). Isabel II: los espejos de la reina. Marcial Pons. ISBN 9788495379764.
  • Puga, María Teresa. “El matrimonio de Isabel II en la política de su tiempo”. Aunsa. Pamplona. 1964.
  • Rico, Eduardo G. “La vida y la época de Isabel II”. Planeta. Barcelona. 1999.
  • María Cruz Romeo kaj María Sierra (eld.), La España Liberal (1833-1874), Marcial Pons/PUZ. Madrid, 2014. ISBN 9788415963561.
  • Rueda, Germán. “Isabel II”. Arlanza. Madrid. 2001.
  • Candelaria Sáiz Pastos kaj Javier Vidal Olivares, El fin del Antiguo Régimen (1808-1868). Economía, Síntesis. Madrid, 1999. ISBN 9788477389132.
  • Rafael Serrano García, El fin del Antiguo Régimen (1808-1868). Cultura y vida cotidiana, Síntesis. Madrid, 1999. ISBN 9788477389149.
  • Vázquez García. “Figuras femeninas de la desviación sexual. España, 1850-1920”. Madrid. 2010.
  • Vilches, Jorge. “Isabel II. Imágenes de una reina”. Síntesis. Madrid. 2007. ISBN 8497564650.

Eksteraj ligilojRedakti