Jan Harwas

pola sociologo, filozofo kaj klasika filologo

Jan HARWAS (naskiĝis la 7-an de januaro 1909 en Dortmund, mortis aŭguste 1944 en Liono) – pola sociologo, filozofo kaj klasika filologo, membro de franca rezistado, pli aĝa frato de pola andragogo kaj oficiro Edmund Harwas (1912–1996).

Jan Harwas
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1909 (1909-01-07)
en Dortmundo
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (34-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano vd
Familio
Gefratoj Edmund Harwas vd
Profesio
Okupo sociologofilozofo • klasika filologo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Edmund Harwas naskiĝis en Vestfalio, ĉar liaj gepatroj estis pli frue setligitaj en Germanan Imperiestran Regnon. Post la reveno de Germanio en 1918, la familio ekloĝis en Rogoźno. Tie Jan Harwas frekventis bazlernejon kaj klasikan gimnazion. En Universitato Adam Mickiewicz studis klasikan filologion kaj sociologion sub la direkto de prof. Florian Znaniecki. Post defendo de magistra laboraĵo, verkis la doktoran disertaĵon pri Plotino, sed la doktoradon rompis la milito. En la jaroj 1939–1940 estis referanto pri klerigado de la Asocio de Poloj en Lillo kaj kultura ataŝeo de tiuloka konsulejo de Pola Respubliko. Kiel redakta sekretario verkis por "Żołnierz Polski we Francji" (Pola Soldato en Francio).

Poste li lekciis en Pola Liceo en Villard-de-Lans (regiono de Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, departemento Isère) la klasikan grekon kaj latinon, kiujn onidire konis tiom bone kiel la gepatran lingvon. Li posedis ankaŭ la anglan, germanan kaj kompreneble la francan. Li gvidis grupon da lernantoj-skoltoj. Komence de la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento tradukis la verkon de Jacques Maritain: Humanisme intégral el 1936 – "Integra humanismo". Plu okupiĝis pri la antikva filozofio, precipe novplatonismo.

Li verkis klarigojn al Les Orphiques de Pierre Emmanuel. Aktivis en la franca rezistado partoprenante batalojn en Alpoj, sur montplataĵo Vercors en la grupo FTP-MOI (Liberaj Pafistoj kaj Partizanoj de Enmigrinta Labor-Forto) el La Mure, apud Grenoblo de la 9-a de junio ĝis la 5-a de aŭgusto 1944.

Aŭguste 1944 Jan Harwas estis kaptita kaj pafmortigita de ukrainoj el Waffen-SS en aviadilejo apud Liono per pafo al malfronta kapoflanko. Tio okazis precize unu tagon antaŭ liberigo de Liono de Aliancanoj, la lokon de ekzekuto oni trovis danke al ĝardenisto, kiu vidis la eventon de kaŝejo. Por pafmortigo oni uzis la kuglon dumdumo, do identigo estis tre malfacila (el la kapo restis nur la malsupra makzelo). Oni lin arestis post nesukcesa preparoperaco de aviadilejo por alteriĝo de aliancanaj glisiloj. Tamen algrundiĝis la germanaj, pri kio la partizanoj orientiĝis nur post kiam eliris germanoj. Tiam pereis multaj lernantoj de la liceo, kiuj agis en la rezistomovado. Jan Harwas kune kun alia profesoro de la liceo, kaŝiĝis en apuda kaverno dum tri tagoj sidante ĝis talio en la akvo. Poste, kaŝiĝante atingis drinkejon, en kiu ili estis arestitaj de germanoj pro denunco de tavernisto.

Jan Harwas postlasis edzinon Janina Lesińska-Harwas kun triopo de infanoj.

Bibliografio redakti

  • Z.S. Zaleski, Jan Harwas, en: Polski Słownik Biograficzny, volumo IX, Ossolineum, Vroclavo/Varsovio/Krakovo 1960–1961, p. 302.
  • Ryszard Urbański-Korż. Edmund Harwas – filozof, pedagog społeczny, andragog (1912–1996) (Edmund Harwas – filozofo, socia pedagogo, andragogo (1912–1996)), „Studia Edukacyjne”, 1998. Poznań
  • lernantoj de la liceo foto