Kastelo Mittersill

muzeo en Aŭstrio

Kastelo Mittersill (germane: Schloß Mittersill) troviĝas mallonge de la urbocentro de Mittersill, Aŭstrujo. Ĝi eĉ nomdonis por propra kvartalo nordeosta (Mittersill Schloß).[1]

Kastelo Mittersill
Kastelo
Deklivburgomuzeohotelorestoraciokastelo [+]
Koordinatoj47° 17′ 15″ N, 12° 29′ 5″ O (mapo)47.28741666666712.484611111111Koordinatoj: 47° 17′ 15″ N, 12° 29′ 5″ O (mapo)

Kastelo Mittersill (Lando Salcburgo)
Kastelo Mittersill (Lando Salcburgo)
DEC
Kastelo Mittersill
Kastelo Mittersill
Lokigo de Lando Salcburgo en Aŭstrio

Map
Kastelo Mittersill

Vikimedia Komunejo:  Schloss Mittersill [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Mittersill
blazono de la grafoj de Mittersill laŭ la blazonlibro de Siebmacher

Konstrue ĝi konserviĝis en la formo de la 16-a jarcento malgraŭ pluraj fajregoj. Karakterizaj estis la ĉevalferforme vicigitaj konstruaĵoj kiujn unuigas defendkoridoro. Okcidente superas ilin du imponaj rondaj turoj. Sub la iama loĝetaĝo oni eniras de eosto la internann korton tra suden antaŭenigita pordegejo de 1537. Suduestangule estas la turego Hexenturm, en kies supra etaĝo estas kastela kapelo. Alirejo al la kvazaŭ ebena kastelkorto preterkondukas la t.n. juĝejo (Gerichtshaus). Teretaĝe anstataŭigitis iaman defendkoridoron ekonomiejoj el la 19-a/20-a jarcentoj. La loĝada supra etaĝo havas selotegmenton en direkto nord-suden kun etaj ambaŭflankaj gropoj.

Historio redakti

Situante ĉe la norda deklivaro de Salzach-valo sur spronego la kastelo estis ekde la Mezepoko strategie grava, ankaŭ koncerne la kontrolon de la strato al Tirolo norden (trapasejo Paß Thurn) kaj suden (trapasejo Felber Tauern). La trafikkontrola rolo floris inter la 10-a kaj 14-a jarcento. Samgrunde estis en 1150 burgo kiu estis sidejo de la tribunalo de la Grafuju Oberpinzgau. Ĉirkaŭ la jaro 1000-a ĝin posedis la grafoj de Matrei, du jarcentojn pli malfrue la dukoj de Bavario. Suverenis ekde la 12-a jarcento post teritoriŝango la salcburgaj arkiepiskopoj.

Fondis la kastelon nunan ĉ. la jaro 1150 la grafoj de Lechsgemünd (apud Marxheim), kiuj enfeŭdigitis per Supra Pinzgau fare de la bavaraj dukoj. Ili nomis sin alternative grafoj de Sulzau, de Pinzgau aŭ de Mitersele. En 1228 la grafujo salcburgiiĝis kaj la kastelo iĝis la sidejo de la voktoj de Supra Pinzgau; longan tempon ili venis el la dinastio de la senjoroj de Felben. En 1388 gastis ĉi tie lia ĉefepiskopa moŝto Pilgrim la 2-a de Puchheim.

Dum al kamparanaj ribeloj la burgo konkeritis, elrabitis kaj bruligitis. Matthäus Lang von Wellenburg sukcese forpelis la sieĝintojn kaj perfortis la kamparanojn rekonstrui la tuton. La rezulto estis kastelo pli granda kun pli bonaj fortikaĵoj kaj propra puto. Videblas ĉizita supre de la portalarko la dato 1528 (jaro de la finfaro). La kapelo finitis en 1533 - tie spekteblas la arkiepiskopa blazono plafone. Incendio de 1555 redamaĝis la supran loĝadetaĝon kaj la pli malsupran pordegejon. Lokuloj respondecis pri la rekonstruo, nome ĉefkonstruisto Leopold Winckler kaj la ĉarpentisto Gabriel Sayler. Ricevis en 1562 la kapelo firstotureton por sonorilo. Novaj ali- kaj alkonstruoj sekvis en 1563/64: staloj por ĉevaloj kaj bovoj, enkastelaj banejoj kaj ĉirkaŭfermejo, kahelaj fornoj. En 1597 estis denove fajrgeo. En 1606 finitis la reelfaroj kaj alvenis fiŝtenejoj en la kastelfosaĵo. En 1617 la kapelo estis ankoraŭ senpatronece, en 1673 ĝi jam estis sub la patroneco de Sankta Triunuo. Nova ŝinda tegmento metitis en 1773 kaj en 1774 liveritis du futojn alta forno por la princa ĉambro. En 1800 forigitis la levoponto.

Post la nenniiĝo de la salcburga princĉefepiskoplando la posedantoŝanĝo oftis. En 1816 instalitis distrikta tribunalo. Kapelobariĝo ordinitisi en 1845. Anton Hahn el Wels aĉetis la kastelon en 1881 fare de la ŝtato kiu revendis ĝin jam en 1882 al grafino Marie Larisch-Moenich (grafino de Wallsee). Ŝi profunde restaŭrigis ĝin fare de la viena arĥitekto. Pro financaj malfacilaĵoj ŝi donis ĝin al la arĥitekta filo Karl Georg Kaiser. Poste venis Theodor Pöller (1894), la bierfarejestro Michael Wahl (1896), Leopold kaj Marianne Philippi (1903), grafino Eugenie Clary-Aldringen (1910), Margareta Jernberg el Stokholmo (1919); Hugo von Grundherr zu Altentann, akademia pentristo el Munkeno, samjare transprenis la kastelon aliigonte ĝin romantike kaj aranĝonte artokolekton. Estante troŝarĝita per investado la kastelo venis en la manojn de Lammer-banko el Zell am See. En 1936 aĉetis la tuton la sporta kaj pafa klubo Internationaler Sport- und Schieß-Club kiun anis multaj nobeloj, industriuloj kaj aktoraj steluloj. En julio 1938 furiozis farego kaŭzita per fulmobato kaj nur post la Dua mondmilito rebrilis la kastelo.

Post Anschluss la nazia instituto Reichsinstitut Sven Hedin für Innerasienforschung (subsekcio Ahnenerbe de SS enloĝis. Ene priesploritis pri kultivado de fremdaj kreskaĵoj ne tro postulemaj koncerne la klimaton (ekz. el Tibeto kaj Sovetunio). En marto 1944 mallonge enloĝis la kastelon 15 punlaboristinoj el la koncentrejo Ravensbrück (atestantoj de Jehovo).[2][3]

Ekde la 1950-aj jaroj gastis elstaruloj, i.a. la ŝaho de Persujo, reĝino Juliana (Nederlando), Faruk la 1-a, Eduardo la 8-a (Britio), Aristoteles Onassis, Aga Ĥan, Henry Ford la 2-a, Rita Hayworth, Gina Lollobrigida kaj Clark Gable.[4]

Post decido de vendo en la mezo de la 1960-aj jaroj C. Stacey Woods, la tiama ĉefsekretario de International Fellowship of Evangelical Students (IFES) interesiĝis kaj sekve la kastelo estis ekde 1967 kongresejo por IFES sub la gvidado de Andrzej Turkanik. En decembro 2009 akirs ĝin du lokaj familioj. Post inteligenta restaŭrado ĝi estas ekde 2011 kvarstela hotelo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. "Salzburg Wiki: Katastralgemeinden im Pinzgau"
  2. Heide Gsell: Die Bibelforscherinnen im KZ-Maŭthausen. In Andreas Baumgartner, Ingrid Bauz, Jean-Marie Winkler (eld.), Zwischen Mutterkreuz und Gaskammer. Täterinnen und Mitläuferinnen oder Widerstand und Verfolgung?. Wien, 2008, edition mauthausen.
  3. "KZ-Außenlager Schloss Mittersill beleuchtet". Ĉe: ORF, 17.3.2014
  4. kastelhistorio el ne plu aktiva blogo[rompita ligilo]

Literaturo redakti

  • Friederike Zaisberger kaj Walter Schlegel: Burgen und Schlösser in Salzburg. Pongau, Pinzgau, Lungau, Birken-Reihe, Vieno 1978 , ISBN 3-85030-037-4
  • Johann Siebmacher: Johann Siebmachers Wappen-Buch. Volumo 28. Die Wappen des Adels in Salzburg, Steiermark und Tirol (faksimilo) de la nurenberga eldono de 1701–1806), eldonej Battenberg, Munkeno
  • Stefan Karner, Heide Gsell, Philipp Lesiak: Schloss Lannach 1938–1949. Leykam, Graz 2007, ISBN 3-7011-0109-4

Eksteraj ligiloj redakti