Lüen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Maiensässen)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lüen-Castiel (stacidomo).
Lüen
Blazono de Lüen
Lüen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Schanfigg
Koordinatoj  46° 49′ 58″ N 9° 36′ 44″ O / 46.83278 °N, 9.61222 °O / 46.83278; 9.61222 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 58″ N 9° 36′ 44″ O / 46.83278 °N, 9.61222 °O / 46.83278; 9.61222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 83
Areo 3,49 km²
Alteco 990 m super marnivelo
Poŝtkodo 7027
Komunumkodo 3925
Mapo de Lüen

Pri la komunumo redakti

Lüen (historia romanĉlingva nomo Leun) estas komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 83 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Lüen situas sur la norda flanko de la valo de Schanfigg norde de la rivero Plessur. Al la komunumo apartenas krom la kerna vilaĝo en la valo ĉe la fervojlinio supre de la kantona ĉefvojo la setlejo Maiensässen kaj en la valfundo la du setlejoj Ladanna kaj Im Tal.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lüon limas en nordo kaj oriento al Sankt Peter-Pagig, en sudoriento al Molinis, en sudokcidento al Tschiertschen-Praden, kaj en okcidento al Castiel.

Trafiko redakti

La kantona vojo de Koiro al Arosa pasas tra la komunuma teritorio alte 200 metrojn supre de la kerna vilaĝo, kiu aŭtomobile atingeblas per kurboriĉa vojeto, kiu flankeniras de la kantona vojo en Castiel malsurpen al la vilaĝo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo Lüen-Castiel ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Koiro al Arosa. Kvankam la stacidomo nomiĝas Lüen-Castiel kaj situas sur la komunuma limo, ĝi reale estas nur stacidomo de Lüen, kies vilaĝokerno situas proksime de la stacidomo, dum Castiel situas alte super la valo ĉe la kantona vojo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lüen datiĝas el la jaro 1084 kiel Leune.

Ĝis 1338 la Senjoroj de Vaz estis la mastroj de la regiono. Poste la Grafoj de Werdenberg kaj ek de 1363 la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1436 Lüen aliĝis kune kun la tribunalkomunumo Sankt Peter al la Dektribunala Federacio. Ek de 1479 la landa suvereneco apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1530 la komunumo aliĝis al la reformacio. En la jaro 1652 la civitanoj de Lüen sin liberaĉetis de Austrio kaj en la jaro 1657 ankaŭ de la episkopejo de Koiro. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti