Malfermi la ĉefan menuon

Marto 1968 (Pollando)

(Alidirektita el Marto 1968)

Marto 1968Marto '68 (la 8–23a de marto 1968) estis la politika krizo kiu komenciĝis el la studentaj manifestacioj, interalie en Varsovio, Gdansko, Krakovo, Radom, Lodzo kaj Poznano, brutale dispelitaj de komunisma civitana milico (MO), ĝiaj rezervo-taĉmentoj (ORMO) kaj tiel nomata "laborista aktivularo".

La genezo kaj la historia fonoRedakti

 
Kardinalo Stefan Wyszyński, primaso de Pollando en la jaroj 1948-1981
 
Generalo Mieczysław Moczar iniciatis la antisemitisma kampanjo en 1968, en la jaro 2018 li estis degradita de generalo al simpla soldato!
 
La vojaĝdokumento kiu atestas ke la posedanto de ĝi "ne estas pola civitano"
 
La memortabulo pri poloj juddevenaj devigitaj forlasi Pollandon post la marto 1968, ĉe la stacidomo Warszawa Gdańska (Varsovio-Gdańska). Je la teksto sur la tabulo: Omaĝe al tiuj, kiuj post marto '68 elmigris el Pollando kun la vojaĝ-dokumento nur unudirekten "tie ili lasis post si pli ol ili posedis" - Henryk GRYNBERG La Fondumo SHALOM Marto '98

La Pola oktobro 1956 donis al poloj multe da espero. La iom liberalaj ŝanĝoj iniciatitaj fare de Władysław Gomułka dum la 8-a Plena Kunsido de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio (PULP, pole: PZPR) en la jaro 1968, ekzemple amnestio por la politikaj malliberuloj, plibonigo de la rilatoj kun la Katolika Eklezio, limigo de cenzuro aŭ limigo de arbitrecoj de la komunismaj sekurservoj - tamen tio baldaŭ iĝis utopio. La nova kumunisma estraro tute ne volis realigi la postulojn kaj la oktobra ribelo iĝis nur taktika faro de la nova oficista kadro de komunistoj, elpremita pro la komplika interna situacio en Pollando.

Jam en la lastaj monatoj de 1956 Gomułka en siaj publikaj paroladoj atakis tiel nomatajn "reviziistojn" kaj ilian programon de liberigo de la komunisma sistemo. Dum ĉiuj jaroj de 1956 ĝis 1968 estis iom post iom la retreto (reiro) de la "liberalaj ŝanĝoj (atingoj)" de Pola oktobro 1956[1]. Okazis la personaj ŝanĝoj en la Pola Unuiĝinta Laborista Partio, oni likvidis la semajn-revuojn de intelektularo: „Po prostu” ("Simple") kaj „Przegląd Kulturalny” ("Kultura Revuo"), oni disvastigis la milicon kaj ĝiajn administraciajn instituciojn, oni pliakrigis kaj disvastigis la cenzuron, oni revenis al la anti-klerikala politiko (ekzemple oni nuligis instruadon de religio en polaj lernejoj). Akompanis tiun agadon intensiva anti-intelektulara propaganda kampanjo en la komunisma gazetaro[1].

Tiamajn transformiĝojn en Pollando oni plifortigis somere 1967 rezulte de la eksplodo de la Sestaga milito (inter Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj). Sovetunio kondamnis (malaprobis) Izraelon kaj rompis la diplomatiajn rilatojn; same faris la polaj komunismaj aŭtoritatoj kaj registaro. Komunistoj organizis popolkunvenojn (mitingojn) en entreprenoj, kaj devigis la partoprenantojn kondamni (malaprobi) la judajn "imperialismajn vervojn". La aŭro kontraŭ judoj aperis en la Pola Unuiĝinta Laborista Partio, en armeo kaj milico, ankaŭ en la porregistara katolikaro de la Societo „Pax” arigita ĉe la PULP/PZPR. Pola Katolika Eklezio, kun la ĉefo kardinalo Stefan Wyszyński estis kontraŭ starpunkto de la komunisma partio, kaj estis por-israela. Kelkaj poloj juddevenaj, kune kun [[militisto]j, oficiale manifestaciis apogon por la agado de armeo de Israelo.

La etoso en pola socio devigis la registaron de Sovetunio por doni instrukciojn por PULP/PZPR, por ke la pola registaro ne permesu manifestaciojn malamikaj por Sovetunio. Lige kun tio la Unua Sekretario de la PULP/PZPR Władysław Gomułka la 19an de junio 1967 alparolis la aŭskultantaron de la 6a Kongreso de Sindikatoj. Li elparolis la tezon pri ekzisto en Pollando de la "cionisma kvina kolono" (tiu frazo ne aperis tamen en la gazetaro, sed fakte estis elparolita), ke kvina kolono akceptas kaj apogas la agreson de Israelo kontraŭ la Araba mondo. Li ankaŭ asertis, ke „agreso de Israelo estas rezulte de komploto de reakciaj fortoj de la internacia imperiismo".

Gomułka tiel konvinkadis: „Al tiuj, kiuj opinias, ke Israelo estas ilia partujo, ni estas pretaj doni pasportojn por elmigro.” Kaj oni komencis enmanigi ne pasportojn, sed vojaĝdokumentojn, en kiuj estis noto kun rimarko: "la posedanto de la vojaĝdokumento ne estas civitano de Pola Popola Respubliko. (Vidu la apudan fotokopion de la dokumento).

Laŭ la prof. Dariusz Stola en la publikaĵo „Emigracja pomarcowa” ("La elmigrado post la Marto 1968", dum la jaroj 1968-1971 el Pollando elmigris preskaŭ 13 mil civitanoj.

Tiu parolado de Gomułka permesis preni la regpovon fare de „Partizanoj" (la frakcio de Pola Unuiĝinta Laborista Partio), kiu estis naciisma kaj populisma, kaj ĝi estis arigita ĉe generalo Mieczysław Moczar (de la jaro 1964 Ministro de Internaj Aferoj; en la jaro 2018 li estis degradita de generalo al simpla soldato!). La "Partizanoj" atakis dum la kunvenoj kaj kongresoj la tn. „cionistojn". Persone Moczar komparadis la agojn de la israela armeo kun la metodoj de NSDAP (de hitleranoj) dum Dua Mondmilito. La komunisma Ministerio de "Sekur-Servo" (pole: UB) akuzis la polajn civitanojn juddevenajn interalie pri fraŭdoj. Aliĝis al la „partizanoj” ankaŭ la Societo „PAX” de Bolesław Piasecki, kiu atakis "reviziistojn" kaj „kosmopolitojn”.

Rezulte de tiu agado akriĝis la etoso inter la antisemitoj ne nur en partiaj medioj, sed ankaŭ inter la laboristaro kaj homoj de la "socia basejo" ("socia malalto"). La specifa agado kontraŭ judoj atingis la strukturojn de PULP/PZPR, de armeo fare de generalo Wojciech Jaruzelski (nun ne generalo ĉar Pola Sejmo en marto 2018 faris decidon pri lia degrado) (t.n. antisemita "purigado" en Pola Popola Armeo), de milico, de sekur-servoj kaj en aliaj ŝtataj institucioj. Homojn pri kiuj oni supozis la probablan juddevenon aŭ tiuj, kiuj malkaŝe, laŭte parolis pri siaj simpatioj por-judoj (al-judoj) - ili ĉiuj perdis laboron, postenojn, estis degraditaj, kaj iliajn liberigitajn lokojn anstataŭis aliaj homoj. La samo okazadis ankaŭ en altlernejoj. Juddevenaj profesoroj estis maldungataj de la lernejoj. La "akrigo" de la interna politiko en la Pola Popola Respubliko estis influata ankaŭ post la eventoj en Ĉeĥoslovakio ligitaj kun la ekrego de Alexander Dubček komence de 1968 kaj tiel nomata Praga Printempo, tio estas provoj de liberigo de la komunisma sistemo en tiu lando.

„Dziady” (la dramo de Adam Mickiewicz) kaj manifestaciojRedakti

 
La dramo Dziady de Adam Mickiewicz, la teatra evento kaj ĝia nuligo (malpermeso) fare de komunistoj kaj sovetia ambasadoro en Varsovio estis la senpera kaŭzo de la studentaj manifestacioj kontraŭ la komunismaj aŭtoritatoj
 
La tabulo (plak(aĵ)o) memoriganta la manifestacion (mitingon) de la studentoj de la Varsovia Universitato kiuj postulis la esprimliberecon
 
Fragmento de la ekspozicio en la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj POLIN en Varsovio dediĉita al la evento Marto 1968

En novembro 1967 estis la 50-a datreveno de la Oktobra Revolucio. Pro tio en Pollando oni komencis prepari la vicon de la propagandaj aranĝoj kulturaj kaj sciencaj. Direktoro de la varsovia Nacia teatro Kazimierz Dejmek decidis fari la modernan surscenigon de la dramo "Dziady" de Adam Mickiewicz. La premiero de la dramo okazis la 25an de novembro 1967.

La spektaklo ne plaĉis al la Kultur-Fako de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, lige kun tio oni malpermesis presi la pozitivajn recenzojn. Jam post la unua ludo de dramo "Dziady" aperis la kvereloj pri la temo ke la spektaklo estas klare kontraŭsovetia. La 13-an de decembro 1967 la estro de Kultura Fako de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio Wincenty Kraśko riproĉis al la dramo "Dziady" de reĝisoro Kazimierz Dejmek ĝian politikan damaĝon kaj la tendencan karakteron. Laŭ Wincenty Kraśko polemiko devenis de la selektado de la tekstoj kaj la gvido de la surscenigo de la unuopaj fragmentoj kaj la konduto de la aktoroj, tute ne menciante pri la "aldonita" finanta sceno kiu karakterizis ian ideo-politikan simbolikon. La 21-an de decembro Kazimierz Dejmek estis alvokita por klarigi al la Kultura Fako de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Oni kritikis la spektaklon, ke ĝi estas kontraŭsovetia kaj iom „religieca”. Kazimierz Dejmek klarigis, ke la dramo ne estas kontraŭsovetia sed kontraŭcara. Władysław Gomułka asertis, ke „Dziady” enbatas la tranĉilon en la dorson de amikeco pol-sovetia.

Oni klaĉis en Varsovio, ke ambasadoro de Sovetunio Avierkij Aristov postulis malpermeson de spektakloj (sed fakte en sovetia ĵurnalo "Pravda" aperis bona recenzo kaj eĉ oni konsideris prezenti la spektaklon de dramo "Dziady" en Moskvo).

La onidiroj pri la malsimpatio (antipatio) de ŝtataj aŭtoritatoj pri la spektaklo de dramo "Dziady" (kredingidis i.a. la malsano de Gustaw Holoubek, pro kio estis nuligitaj du ludoj) kaŭzis pli grandan interesiĝon pri "Dziady" kaj tio sekvis pli viglan reagon de la spektantaro. Laŭta aplaŭdo dum la kontraŭsovetiaj scenoj sekvis ke oni agnoskis la spektaklon kontraŭsovetia kaj tio influis la decidon pri haltigo (nuligo) de la ludoj de "Dziady". Samtempe oni decidis, ke se la situacio post ia paŭzo silentiĝos, tiam eblas restarigi la ludojn.

Post la kvar unuaj ludoj de la dramo "Dziady", la cenzuro informis la reĝisoron Dejmek, ke la dramo povas esti ludata nur unufoje semajne, kaj oni povas vendi biletojn rabatitajn nur por maksimume 100 junulojn kaj oni devigis reĝisoron noti la reagon de la publiko (preteksto aŭ ŝajnmotivo estis ke la publiko dum la spektaklo laŭte kriis kontraŭrusiajn (kontraŭcare) kaj kontraŭsovetiajn malamikajn frazojn/agitvortojn) [1]. La 16-an de januaro oni informis reĝisoron Dejmek, ke la 30-an de januaro okazos la lasta prezentludo. Post la lasta (la dekunua) spektaklo okazis la studentaj manifestacioj. La senpera kaŭzo de la eksplodo de la incidentoj estis la manifestacioj de studentoj ĉe la monumento de Adam Mickiewicz en Varsovio (30-an de januaro 1968) pro la malpermeso fare de cenzuro de la spektaklo de dramo Dziady reĝisorita de Kazimierz Dejmek en la varsovia Nacia Teatro. Dum la manifestacio studentoj laŭte kriegis i.a. "la Sendependeco sen cenzuro" („Niepodległość bez cenzury”), elpensita de Karol Modzelewski, kaj ankaŭ "Ni deziras kulturon sen cenzuro!" („Chcemy kultury bez cenzury!”), "Ni postulas la likvidon de la cenzuro" („Żądamy zniesienia cenzury”), „Mickiewicz – Dejmek”) kaj studentoj metis florojn en la koloroj de la pola flago, do blankajn kaj ruĝajn florojn kaj montris la panelon kun la teksto: "Ni postulas daŭrigon de la spektakloj" („Żądamy dalszych przedstawień”). La proteston preparos la "avanuloj" kaj la studentoj de la Ŝtata Teatra Altlernejo en Varsovio. La komunisma milico intervenis fakte jam post la manifestacio, ili dispelis la manifestantajn studentojn per la gumbastonoj arestante 35 partoprenantojn, el kiuj 9 estis punitaj antaŭ la pun-administra kolegio, ili ricevis monpunojn de 500 zlotoj ĝis 3000 zl. (inter la punitaj estis i.a. Andrzej Seweryn kaj Jan Lityński).

"La flugfolia milito"Redakti

Pri la eventoj en Pollando multe informis la eksterlandaj amaskomunikiloj, ekzemple „The New York Times” (mondkonata, influhava usona ĵurnalo) kaj „The Washington Post” (anglalingva ĉiutaga gazeto) kaj „Radio Libera Eŭropo/Radio Libero”. Komenciĝis la „flugfolia milito”, iniciatis ĝin la tekstoj de du „reviziistoj” (la anoj de komunisma partio, kiuj kritikis la politikon de Pola Unuiĝinta Laborista Partio pro la laso de la doktrino de pura socialismo) – Jacek Kuroń kaj Karola Modzelewski sub la titolo "La politika senco de la peticio en la afero "Dziady" ("Polityczny sens petycji w sprawie „Dziadów"). La studentoj de Varsovio kaj Vroclavo organizis sin en la grupojn, kolektante la subskribojn sub la peticioj direktitaj al la registaro, en kiuj ili protestis kontraŭ la limigoj (restriktoj) en kulturo kaj ili postulis la kontinuon de la spektakloj de dramo "Dziady". La peticion subskribis 4 mil da personoj[2]. La plej aktivaj inter ili (en tiu medio) estis t.n. „komandosi” (la filoj de la regantaj aŭtoritatoj de komunisma partio (Pola Unuiĝinta Laborista Partio): Jacek Kuroń, Adam Michnik, Henryk Szlajfer, Seweryn Blumsztajn, Jan Lityński, Irena Lasota, Karol Modzelewski, Barbara Toruńczyk, Teresa Bogucka, Witold Holsztyński, Aleksander Perski).

La 22-an de februaro gvidantoj de la studenta movado decidis pri manifestacio defende de studentoj forigitaj de la universitato. La dato estis indikita al la 8-a de marto. La 4-an de marto du studentoj de Varsovia Universitato, laŭ postulo de ministro pri alta edukado Henryk Jabłoński, estis forigitaj de la altlernejo pro raporto pri la eventoj al raportistoj de la franca gazetaro. Ili estis Adam Michnik kaj Henryk Szlajfer. La 7-n de marto regopovoj de la Varsovia Universitato disponis pri tio, ke la manifestacio estos eksterleĝa. La komunistaj regopovoj ne pripensis cedojn kaj decidis aresti gvidantojn de la protesto. La 8-an de marto, frumatene estis arestitaj Henryk Szlajfer, Andrzej Seweryn, Seweryn Blumsztajn, Jan Lityński, Karol Modzelewski kaj Jacek Kuroń.

La protesto de verkistojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

Peter Raina, Czy Gomułka był antysemitą. Kulisy "Marca 68" (Ĉu Gomułka estis kontraŭjudisto. Kulisoj de la marto 68)

ReferencojRedakti