Futbala Mondpokalo

estas ĉiukvarajara turniro de futbalo okazigata de FIFA
(Alidirektita el Mond-Pokalo)
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo priskribas la Viran Futbalan Mondopokalon. Pri la Virina Futbala Mondpokalo vidu apartan artikolon.

La Futbala Mondpokalo (ankaŭ simple MondopokaloMondo-Pokalo) estas ĉiukvarajara turniro de futbalo okazigata de FIFA, konkursata inter teamoj reprezentantaj landojn kaj teritoriojn. La unua Mondopokalo ludis en 1930 en Urugvajo kun nur 13 teamoj. Ekde 1998, 32 teamoj el la ses piedopilkaj federacioj ludas en diversaj stadionoj en unu lando (en du landoj en 2002 kaj en tri landoj (planita) en 2026) por dufaza turniro. En la unua fazo, ĉiu teamo ludas po unu matĉon kontraŭ ĉiu el la ceteraj tri teamoj en sia grupo. La du plej sukcesaj teamoj el ĉiu de la ok grupoj rajtas konkursi en la branĉturniro en kiu post ĉiu matĉo la malvenkanto elturniriĝas, dum la venkantoj reludas ĝis ĉampiono estiĝas. Brazilo gajnis kvin Mondopokalojn, la plej granda nombro inter ĉiuj teamoj. Eŭropaj teamoj gajnis la pokalon naŭfoje kaj sudamerikaj teamoj gajnis ĝin ankaŭ naŭfoje. Teamoj el Nordameriko, Afriko, AzioOceanio neniam gajnis la pokalon.

Mapo pri mondopokalaj sukcesoj (ĉampionoj bluaj ktp.)
Futbala Mondpokalo 1978

La rezultoj de ĉiu Mond-Pokalo ĉi-subas. La turniro ne okazis nek 1942 nek 1946 pro Dua mondmilito.

Jaro Gastiganto Ĉampiono Finalo 2a rango 3a rango Partoprenantaj
Teamoj
 
2022 Flago-de-Kataro.svg Kataro 32 Detaloj
2018 Flago-de-Rusio.svg Rusio Flago de Francio Francio 4:2 Flago de Kroatio Kroatio Flago de Belgio Belgio 32 Detaloj
2014 Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Flago de Germanio Germanio 1:0 p.d. Flago de Argentino Argentino Flago de Nederlando Nederlando 32 Detaloj
20101 Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko Flago de Hispanio Hispanio 1:0 p.d. Flago de Nederlando Nederlando Flago de Germanio Germanio 32 Detaloj
2006 Flago-de-Germanio.svg Germanio Flago de Italio Italio 5:3 p.p. Flago de Francio Francio Flago de Germanio Germanio 32 Detaloj
2002 Flago-de-Japanio.svg Japanio
Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio
Flago de Brazilo Brazilo 2:0 Flago de Germanio Germanio Flago de Turkio Turkio 32 Detaloj
1998 Flago-de-Francio.svg Francio Flago de Francio Francio 3:0 Flago de Brazilo Brazilo Flago de Kroatio Kroatio 32 Detaloj
1994 Flago-de-Usono.svg Usono Flago de Brazilo Brazilo 3:2 p.p. Flago de Italio Italio Flago de Svedio Svedio 24 Detaloj
1990 Flago-de-Italio.svg Italio Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 1:0 Flago de Argentino Argentino Flago de Italio Italio 24 Detaloj
1986 Flago-de-Meksiko.svg Meksiko Flago de Argentino Argentino 3:2 Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio Flago de Francio Francio 24 Detaloj
1982 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Flago de Italio Italio 3:1 Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio Flago de Pollando Pollando 24 Detaloj
1978 Flago-de-Argentino.svg Argentino Flago de Argentino Argentino 3:1 p.d. Flago de Nederlando Nederlando Flago de Brazilo Brazilo 16 Detaloj
1974 Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 2:1 Flago de Nederlando Nederlando Flago de Pollando Pollando 16 Detaloj
1970 Flago-de-Meksiko.svg Meksiko Flago de Brazilo Brazilo 4:1 Flago de Italio Italio Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 16 Detaloj
1966 Flago-de-Anglio.svg Anglio Flago-de-Anglio.svg Anglio 4:2 p.d. Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio Flago de Portugalio Portugalio 16 Detaloj
1962 Flag of Chile.svg Ĉilio Flago de Brazilo Brazilo 3:1 Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio Flag of Chile.svg Ĉilio 16 Detaloj
1958 Flago-de-Svedio.svg Svedio Flago de Brazilo Brazilo 5:2 Flago de Svedio Svedio Flago de Francio Francio 16 Detaloj
19542 Flago-de-Svisio.svg  Svislando Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 3:2 Flago de Hungario Hungario Flago de Aŭstrio Aŭstrio 16 Detaloj
19503 Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Flago de Urugvajo Urugvajo Flago de Brazilo Brazilo Flago de Svedio Svedio 13 Detaloj
1938 Flago-de-Francio.svg Francio Flago de Itala Regno Italio 4:2 Flago de Hungario Hungario Flago de Brazilo Brazilo 15 Detaloj
1934 Flag of Italy (1861–1946).svg Italio Flago de Itala Regno Italio 2:1 p.d. Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio Flago de Germana Regno Germanio 16 Detaloj
19304 Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo Flago de Urugvajo Urugvajo 4:2 Flago de Argentino Argentino Flago de Usono Usono
Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio
13 Detaloj
p.d. = post daŭrigo; p.p. = post penalado
1) De 2010 la ses asocioj alternas pri la okazigo.
2) En 1954 oni grupigis la unualokulojn kaj la dualokulojn de la unua fazo tiel, ke la finludo okazis inter la plej bona unua kaj la plej bona dua.
3) En 1950 la konkuro okazis en grupo, sen finludo.
4) En 1930 ne okazis decido pri la tria loko.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti