Pala bradorno
La Pala bradorno (Bradornis pallidus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Bradornoj.
Pala bradorno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradornis pallidus (von Müller, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu specio estas ĝenerale bruna, malhelbruna supre ĉefe en flugiloj kaj vosto, kies plumoj havas helbrunajn bordojn. La gorĝo kaj resto de subaj partoj estas sablokoloraj al helbrunaj, ĉefe en centro dum en flankoj estas pli bruna nuanco. Estas ankaŭ hela okulringo. Okuloj, beko kaj kruroj estas nigrecaj.
Ĝi troviĝas en plej parto de Afriko en Saharo kaj sub Saharo nome en la jenaj landoj: Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj (miombo), savanoj kaj arbustaroj. Ĝi estas pli komuna en Zimbabvo, Mozambiko, nordorienta Sudafriko, norda Bocvano kaj Namibio.
Ili manĝas ĉefe insektojn, kiujn ili kaptas el malalta ripozejo, el kiu ili saltas surgrunden. Ili povas ankaŭ aliĝi al birdaroj de miksitaj specioj, prenate predojn el folioj kaj branĉoj kaj foje dumfluge.
La nesto estas konstruita de la ino dum unu semajno, kaj konsistas el taso el longaj, malhelaj tigoj de herbaĉoj kun burĝonoj, herberoj, likenoj kaj sekaj folioj, kutime kovrita el fajnaj radiketoj kaj plumoj. Ĝi estas kutime situa inter bastonetoj el plej supraj branĉoj de malgranda arbo ĉirkaŭata de pli grandaj arboj, kutime ĉirkaŭ 2-3 m super grundo.
La reprodukta sezono estas el aŭgusto al januaro, ĉefe el septembro al novembro. La ino demetas 2-4 ovojn, kiuj estas kovataj nur de la ino dum ĉirkaŭ 14 tagoj. La idoj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj, plia kovado dum 5 tagoj kaj elnestiĝo okazas post 17 tagoj. Ili restas kun siaj gepatroj longe; estas informo de plej longa restado de jaro kaj duono.
Referencoj redakti
- Hockey PAR, Dean WRJ kaj Ryan PG 2005. Roberts - Birds of southern Africa, 7a eld. The Trustees of the John Voelcker Bird Book Fund, Cape Town.
- [1] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife International 2004. Bradornis pallidus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.