Aruŝo

urbo en samnoma regiono de Tanzanio
(Alidirektita el Arusha)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Nacia Parko Arusha kaj Regiono Arusha.

Aruŝo (ankaŭ Arusha) estas urbo en la nord-oriento de Tanzanio, ĉefurbo de la regiono Aruŝo. Ĝi situas je alto de 1.400 metroj super marnivelo kaj havas 341 155 loĝantojn (2005-01-01) kaj ĝiaj koordinatoj estas 3° 22′ S, 36° 40′ O (mapo)-3.364722222222236.674722222222 .

Aruŝo
En la centro de Aruŝo, 2004
En la centro de Aruŝo, 2004
En la centro de Aruŝo, 2004
urbo • urbego
Administrado
Lando  Tanzanio
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 416 442  (2012) [+]
Loĝdenso 262 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 22′ S, 36° 41′ O (mapo)-3.366666666666736.683333333333Koordinatoj: 3° 22′ S, 36° 41′ O (mapo) [+]
Alto 1 387 m [+]
Areo 1590 km² ( 159 000 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Aruŝo (Tanzanio)
Aruŝo (Tanzanio)
DEC
Aruŝo
Aruŝo
Situo de Aruŝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arusha [+]
vdr

Historio redakti

Aruŝo estis deklarita urbo nur en 1948, sed ekde tiam ĝi fariĝis grava urba centro, kaj eĉ areno de internacia agado.

En la jaro 1963 estis kreita en Aruŝo la Organizo por Afrika Unio (Organisation de l'Unité Africaine OUA), de kiu evoluis al Afrika Unio (Union Africaine UA) en 1999. Vidu [1] Arkivigite je 2008-05-26 per la retarkivo Wayback Machine

La 5-an de februaro 1967, la tiama prezidanto de Tanzanio, Julius Nyerere, anoncis en kio estis nomita la "Deklaro de Aruŝo", sian intencon establi vastan socialisman reformon, laŭnome Uĝamaa.

En la sama jaro, Tanzanio, Kenjo kaj Ugando establis la Orientafrikan Komunumon, kaj ĝiaj oficejoj situis en la urbo ĝis ĝia dissolvo en 1977. En 1993, la prezidantoj de la tri landoj kunvenis en la urbo kaj decidis pliigi kunlaboron inter ili, kaj ekde la restarigo de la komunumo en 2001, ĝiaj ĉefaj oficejoj denove troviĝas en Aruŝo.

La intertraktadoj por batalhalto en la Ruanda enlanda milito okazis en Aruŝo, kiu komenciĝis en 1992 kaj finiĝis kun la establado de la Akordoj de Aruŝo [2] en aŭgusto 1993. La 13-an de februaro 1995, la Sekureca Konsilio de UN decidis ke tribunalo de la Internacia Kriminala Kortumo por Ruando [3] estus establita en Aruŝo por juĝi la krimojn de genocido faritajn en Ruando en 1994. Ĉi tiu tribunalo funkciis en la urbo ĝis sia fermo la 31-an de decembro 2015. Ekde 2006, ĝi loĝigis la Afrikan Kortumon pri Homaj kaj Civilaj Rajtoj.

Ekonomio redakti

Aruŝo estas industria centro en regiono agrokultura, kiu produktas precipe kafon, kotonon, juton, tanacetojn, kokosojn kaj sisalon.

En la pasinteco, la ekonomio de la urbo estis bazita sur agrikulturo, kaj ekzistas daŭre multaj kafplantejoj ĉirkaŭ la urbo. En 1967, tanzanito estis malkovrita apud Aruŝo. Ĉi tiu estas la nura loko en la mondo kie ĉi tiu gemo povas esti elminita, kaj multaj minindustriaj kompanioj funkcias en la areo.

Aruŝo ankaŭ estas la enirejo al kelkaj el la plej gravaj naciaj parkoj de Tanzanio, kiel ekzemple Kilimanĝaro, la Serengetio kaj la Ngorongoro Kratero, kaj la turisma industrio iĝas signifa parto de sia ekonomio.

La starigo de la diversaj internaciaj institucioj en la urbo ankaŭ havis pozitivan efikon al la ekonomio de la urbo.

Aruŝo Parko redakti

Pro sia situo proksime al pluraj naturparkoj kaj al monto Kilimanĝaro Aruŝo estas la centro de turismo de Tanzanio.

Aruŝo Parko situas nordoriente de la urbo, 40 minutojn for de la urbo. La parko kovras 552 kvadratajn kilometrojn.

Esperanto en Aruŝo redakti

En decembro 1995, la urbo gastigis la 4an Afrikan Kongreson de Esperanto.

Komence de marto 2023, oni anoncis, ke la Estraro de UEA unuanime elektis Aruŝon kiel la kongresurbon.[1]

En 2024 UEA decidis kongresi en Afriko.[2] La 109-a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024.

Transporto redakti

La flughaveno de Aruŝo estas ĉefe uzata por enlandaj flugoj, dum la plej proksima internacia flughaveno, Internacia Flughaveno Kilimanĝaro, distancas ĉ. 50 kilometrojn oriente de la urbo, havas regulajn flugojn al aliaj afrikaj landoj kaj eĉ al Eŭropo.

Fervojo ĝin ligas al la havenoj de Tanga kaj Mombasa (en Kenjo) kaj buslinioj ligas la urbon kun la plej grandaj urboj en la lando - Daresalamo[3], Dodoma, Mwanza kaj aliaj, same kiel kun Najrobo kaj Mombasa en Kenjo kaj Kampalo en Ugando.

Ĝemelaj urboj redakti


Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti