Hilla

urboj de Irako

Hilla, laŭ araba lingvo الحلة estas metropolo, ĉefurbo de Gubernio Babil en meza Irako. Nomvariantoj de la urbego estas el-Hilla, al-Ḥilla, al-Ḥillah. La loknomo signifas proksimume: bivako, tendumejo, kampadejo, haltejo.

Hilla
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 541 034  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 29′ N, 44° 26′ O (mapo)32.48333333333344.433333333333Koordinatoj: 32° 29′ N, 44° 26′ O (mapo) [+]
Alto 34 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Hilla (Irako)
Hilla (Irako)
DEC
Hilla
Hilla
Situo de Hilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hillah [+]
vdr
Ornama muslima konstruaĵo en Hilla

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Hilla situas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de branĉo de Eŭfrato (Satt el-Hilla). Divanija troviĝas 72, Bagdado 96, Faluĝa 115, Ramadi 149, Nasirija 234, Amara (urbo) 268, Kirkuk 332, Sulajmanija 355, Basra 390, Mosulo 445 kilometrojn.

 
Pordego en Hilla

Historio redakti

En la fruaj tempoj tiu ĉi loko apartenis al Mezopotamio, proksime situis Babilono aŭ Babelo. Supozeble Babelo estis fondita en la tria jarmilo antaŭ Kristo. Ekde la 18-a jarcento a.K. ĝi estis centro de la imperio de Hamurabi. Babelo baldaŭ apartenis al Kiro la Persa Imperio. Dum la sekvaj jarcentoj estis oftaj bataladoj inter imperioj aŭ dinastioj por akiri la regionon. En la 10-a jarcento nova urbo Al Jami'ayn (="Du moskeoj") estis fondita laŭ la orienta bordo de Eŭfrato, tiu loko estas la nuntempa Hillah. La urbo longe estis grava centro de islama eduko. Tombo de la juda profeto Ezekielo estas supozita proksime al tiu loko. Dum la 18-a jarcento la urbo iĝis administra centro de la Otomana Regno. En la 19-a jarcento fluo de la riverobranĉo malpliiĝis, tio kondukis al plimalbonigado de kondiĉoj por agrikulturo. Tamen ekde la fruaj 1910-aj jaroj digo konstruiĝis kaj la jam uzata kanalo portis akvon el la Eŭfrato.

Dum la 1-a mondmilito la britoj okupis la urbon, sed en 1920 ribelo okazis kontraŭ la britoj, kiam 300 britaj soldatoj estis murditaj. Post sendependiĝi de Irako Hilla estis ĉefurbo de gubernio. En 2003 en la urbo okazis gravaj bataladoj. Tiam la urbego estis parto de la pola armea zono.

Ekonomio redakti

Ekde la 1960-aj jaroj aperis la industrio, tamen restis la plej grava la agrikulturado.

Trafiko redakti

Hilla havas gravan havenon, ankaŭ fervojojn al Bagdado kaj Basra.

Fontoj redakti