Konrado Heresbako aŭ Konradus Heresbachius (1496-1576) estis germana teologo, reformisto, humanisto, pedagogo, latinisto, helenisto, hebreisto, kiu apartenis al riĉa familio, tamen, nobelecosena. Li estis la plej juna filo el sep fratoj, studis unue en la Latina Eklezilernejo el la Benediktana monaĥejo en Werden kaj lernis la latinan lingvon recitante la biblian psalmaron. Post du jaroj li vizitadis la Latinan Lernejon el Hamm kiu havigis bonan edukon al la riĉa infanaro de la burĝoj rejna kaj Marka graflando.

Konradum Heresbachium
(1496-1576)
Iliado de Homero, 1538
Iliado de Homero, 1538
Persona informo
Naskiĝo 2-a de aŭgusto 1496
en Gut Heresbach, apud Mettmann,  Germanio
Morto 14-a de oktobro 1576
en Gut Lohrwardt in Rees,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Universitato de Padovo
Universitato de Kolonjo
Latinlernejo de Werden
Latinlernejo de Hamm
Latinlernejo de Münster
Universitato de Ferrara
Profesio
Okupo universitata instruisto vd
Aktiva en Freiburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Post 1510, li ĉestis lecionojn en la Katedrala lernejo de Münster, kie li konatiĝis kun Johannes Murmellius (1480-1517) kaj en oktobro 1512 li enmatrikuliĝis en la Bursa Montis por studi liberalajn artojn. Tie li lernis la grekan kaj la hebrean, kaj diplomiĝis kiel Magister artium[1]. Tie li konatiĝis kun Henricus Glareanus (1488-1563) kaj Haio Herman Phrysius (m. 1540). En 1515, li studis juron en Francio. En Paris li fariĝis amiko de Thomas Lupset (1495-1530) kiu studis Platonon kune kun li.

En 1517, li ricevis sian diplomon pri juro, en la sama jaro kiam Lutero fiksis surporde de la Universitato de Wittenberg la 95 tezojn. En 1519 li reiris al Kolonjo, kie en novembro 1520 li konatiĝis kun Erasmo de Roterdamo (1467-1536), kiu, post mallonga restado en Parizo kaj Orleano, havigis al Konrad prigrekan katedron en la Universitato de Frajburgo, kie, en 1522, li doktoriĝis pri juro. Lia inaŭgura leciono, De laudibus graecarum literarum estis pli malfrue publikigita kune kun la verko de Johannes Sturm (1507-1589): De educatione principum (Strasburgo, 1551).

En printempo 1522 kelkatempe, li fariĝis mentoro de la infanoj de Erasmus Frobenius (m. 1527) krom konatiĝi kun Udalrikus Zasius (1461-1536). Aŭtune de 1522, Heresbach foriris al Italio, kie li diplomiĝis pri juro en la Universitato de Ferrara en la 22-a de oktobro. El tie li vizitis Padovon kaj Venecion, reirinte poste al Frajburgo kie li plu instruis la grekan ĝis majo 1523, kiam la universitato rifuzis altigi lian salajron devigante lin rezigni. Dum tiu periodo li reviziis Strabonon (63 a.K. - 23 a.K.) - verkon kiun li dediĉis al Johann von Vlatten (1498-1562) - kaj tradukis sian kvaran libron pri la greka gramatiko de Theodorus Gaza (1410-1475), publikigita de Valentinus Curio, en Bazelo, inter marto kaj aŭgusto 1523.

Reirinte al Kleve, en la 1-a de septembro 1523 li fariĝis mentoro de la estonta Vilhelmo la 5-a, Duko de Kleve (1516-1592), Duko de Kleve. En la 25-a de junio 1535 li faris novan viziton al Italio kaj estis nomumita duka konsilisto, kaj sekve engaĝiĝis en grava diplomatia misio dum la periodo kiam la duko Vilhelmo fiaskis en la milito por retenado de Gelderland, kaj publikigis la pacopolitikon de Vlatten en pamfleto: Defensio iuris ... principis Wilhelmi (en la 14-a de februaro 1542). Li ankaŭ partoprenis en la intertraktado kun la ĉefepiskopo Hermann von Wied (1477-1552) - en la kastelo de Hambach, en la 19-a de julio 1543 - kaj en la duka sekvantaro al Bruselo por bonvenigi la estontan Filipon la 2-an.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Profesoro pri artoj.