Maria Theresia von Paradis

aŭstra komponisto

Maria Theresia von Paradis (ankaŭ von Paradies) (la 15-an de majo 1759, en Vieno – la 1-an de februaro 1824, samloke) estis aŭstra muzikisto, kantisto, pianisto kaj komponistino, kiu perdis sian vidkapablon ĉe frua aĝo kaj por kiu Mozart eble verkis sian Pianan Koncerton Nu. 18 en B♭-maĵoro K456.

Maria Theresia von Paradis
Persona informo
Maria Theresia von Paradis
Naskiĝo 15-an de majo 1759 (1759-05-15)
en Vieno
Morto 1-an de februaro 1824 (1824-02-01) (64-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Familio
Amkunulo Johann Riedinger vd
Profesio
Okupo komponistopianistokantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Maria Theresia estis la filino de la geedzoj Maria Rosalia kaj Joseph Anton Paradis, imperia sekretario en la kortego de la Imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio. Maria Theresia de iom pli ol du jaraĝa komencis perdi sian vidadon ĝis kiam ŝi iĝis blinda [1]. Sed ŝia blindeco ne estis malhelpo, por ke ŝi elstaru en la muzika scenejo de Eŭropo.

Maria Theresia montris grandan talenton por muziko de tre juna aĝo: en la aĝo de 11 okazis ŝia publika debuto kantante Stabat Mater de Giovanni Battista Pergolesi, dum ŝi akompanis sin mem sur la orgeno. La imperiestrino rekonis ŝian kapablon kaj potencialon kaj provizis ŝin, krom stipendio, per bonega ĝenerala edukado, kun speciala emfazo en muzika trejnado. Tiel la knabino eniris en kontakto kun la ĉefaj komponistoj de la Vieno de sia tempo. Ŝi ricevis muzikan instruadon de la pianisto Leopold Kozeluch, voĉan trejnadon kun Vincenzo Righini kaj Antonio Salieri, kaj muzikteorion sub la instruistoj Abbé Vogler kaj Carl Friberth, ĉiuj famaj muzikistoj de tiu tempo. Danke al ili ŝi akiris grandajn kapablojn kiel pianisto, kantisto, komponistino kaj instruistino.

Ŝi havis mirindan memoron kaj escepte precizan aŭdokapablon. Laŭdire, ŝi memoris pli ol 60 konĉertojn, same kiel grandan repertuaron de solludaj kaj religiaj verkoj. Kiel deksesjara junulino ŝi jam estis rekonita de vienaj artaj rondoj kiel virtuoza kantistino kaj interpretisto.

Paradis estis traktita de malfrua 1776 ĝis la mezo de 1777 fare de la fama Franz Anton Mesmer, kiu sukcesis mildigi ŝian blindecon provizore ĝis tiam ŝi estis forigita de lia prizorgo, meze de zorgoj unuflanke de ebla skandalo, aliflanke ĉe la ebla perdo de ŝia handikappensio [1] [2]. Ĉiukaze, okaze de la forlaso de D-ro Mesmer la blindeco revenis permanente.

Je siaj 24 jaroj ŝi komencis trijaran turneon en Eŭropo akompanata de sia patrino kaj Johann Riedinger, sia tekstaŭtoro kaj skribisto. Ŝi prezentiĝis en urboj kiel Parizo, Londono, Berlino, kaj Prago inter aliaj.

Ŝi ludis en almenaŭ 14 prezentaĵoj en Parizo kun bonegaj recenzoj kaj aklamo. "Journal de Paris" skribis pri ŝi: "Oni devas aŭskulti Maria Theresia por havi ideon pri ŝia takto, la precizeco, flueco kaj la viveco de ŝia interpreto" [3].

Ŝi estis admirata de grandaj komponistoj de sia tempo kiel ekzemple Haydn aŭ Mozart. Oni diras, ke kiam Mozart malkovris ŝian talenton, li verkis por ŝi piankonĉerton en B♭-maĵoro K456.

Dum sia restado en Parizo, Maria Theresia Paradis komencis komponi muzikon por piano, same kiel pecojn por voĉo kaj klavaro. Ŝi povis komponi siajn verkojn danke al kompon-tabulo elpensita de Johann Riedinger, ankaŭ komponisto kaj tekstaŭtoro. La tabulo havis malsamajn formojn por ĉiu figuro kaj muzikalteco. Poste kopiisto transskribis la komponaĵojn al konvencia partituro. Krome, ŝi uzis la maŝinon elpensita de Wolfgang von Kempelen, por skribado de blinduloj.

En Parizo ŝi renkontiĝis kun Valentin Haüy, unu el la pioniroj en integriĝo de blinduloj en la socion. Maria Theresia kunlaboris kun li en la kreado de blindullernejo, helpante lin ellabori studprogramon, surbaze de metodoj, kiuj estis uzataj en ŝia persona edukado.

Post tri jaroj en turneo, ŝi finis sian karieron kiel solisto kaj revenis al Vieno. De tiam ŝi dediĉis sin al komponado kaj instruado. Ŝi fondis muziklernejon, kie ŝi specialiĝis pri la instruado al blinduloj.

Maria Theresia von Paradis komponis kvin operojn, tri kantatojn, piankonĉertojn, korusajn pecojn, ĉambran muzikon kaj aliajn pianajn verkojn. Ŝiaj kantoj estas plejparte de opereca stilo, elmontrante koloraturon kaj trilojn. La influo de Salieri povas esti vidata en la dramece komponitaj scenoj. Granda parto de la sceneja laboro estis inspirita per la viena stilo de Singspiel, dum ŝiaj pianverkoj montras grandan influon de ŝia instruisto Leopold Kozeluch.

Kvankam kelkaj el ŝiaj verkoj perdiĝis, ŝia muziko daŭre prezentiĝas hodiaŭ, konservante viva ŝian memoron. Maria Theresia von Paradis ne nur devis alfronti sian virinan kondiĉon por akiri lokon en la muzika mondo, sed ankaŭ ŝi devis venki sian blindecon, pruvante ke nenio povus haltigi ŝian talenton.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 99 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Listo de verkaĵoj fare de Maria Theresa Paradis redakti

Scenejaj

  • Ariadne und Bacchus, melodramo, 20-an de junio, 1791 (perdita)
  • Der Schulkandidat, 5-an de decembero 1792, parto de akto 2 kaj la tuto de akto 3 (Overture: ClarNan Editions; perdita)
  • Rinaldo und Alcina, Zauberoper, 30-an de junio 1797 (perdita)
  • Große militärische Oper 1805 (perdita)
  • Zwei ländliche Opern (perdita)

Kantatoj

  • Trauerkantate auf den Tod Leopolds II, 1792 (perdita)
  • Deutsches Monument Ludwigs des Unglücklichen, 1793
  • Kantate auf die Wiedergenesung meines Vaters (perdita)

Instrumentalaj

  • Pianoforte Concerto in G (perdita)
  • Pianoforte Concerto in C (perdita)
  • 12 Piano Sonatas, 1792 (perdita)
  • Pianoforte Trio, 1800 (perdita)
  • Fantasie in G, pf, 1807
  • Fantasie in C, pf, 1811
  • Klavaraj variacioj (perdita)
  • An meine entfernten Lieben, pf (perdita)
  • Diversaj kantoj kaj lieder nombras almenaŭ 18 verkojn, el kiuj du estas perdita.

Vidu ankaŭ redakti

  • Charlotta Seuerling

Eksteraj ligoj redakti

Bibliografio redakti

  • Adler, Guido kaj Karl Friberth. Das Wiener Restis von 1778 bis Mozarts Tod. Poentara Antologio. Denkmäler der Tonkunst en Österreich 54, 1960.
  • Angermüller, Rudolph. Antonio Salieri. Dokumente seines Lebens. 3 Bde. Bock, Malbone Honnef, 2002.
  • Borroff, Edith. "Virinaj Komponistoj: Rememorado kaj Historio." Altlerneja Muzika Simpozio 15 (1975): 26–33.
  • Bundes-Blindenerziehungsinstitut. 200 Jahre Blindenbildung im deutschen Sprachraum. Wien 2004, S. 56.
  • Frankl, Ludwig aŭgusto. Maria Theresia von Paradis' Biographie. Linz: Verlag des oberoesterreichischen Privat-Blinden- Institutoj, 1876.
  • Fürst, Marion. Maria Theresia Paradis, Köln: Böhlau 2005, Mozart-Jahrbuch 2007/2008, (Kassel: Bärenreiter, 2011) Revizio enreta Arkivigite je 2021-06-15 per la retarkivo Wayback Machine
  • Fürst, Marion. Maria Theresia Paradis – Mozarts berühmte Zeitgenossin. Böhlau, Köln, 2005.
  • Gordy, Laura Ann. "Virinoj Kreanta Muzikon, 1750–1850: Marianne Martinez, Maria Theresia von Paradis, Fanny Mendelssohn Hensel kaj Clara Wieck Schumann." D.M.. Tezo, Universitato de Alabamo, 1987.
  • Halliwell, Ruth.La Mozart Familio: Kvar Vivoj en Socia Kunteksto. Claredon Gazetaro, Oxford, 1998.
  • Jezic, Diane kaj Elizabeth Wood. Virina Komponisto: La Nerevenigebla Tradicio Trovita. Nov-Jorko: La Feminista Gazetaro ĉe la Urba Universitato de Nov-Jorko.
  • Matsushita, Hidemi. "La Muzika Kariero kaj Kunmetaĵoj de Maria Theresia von Paradis." Ph.D. Disertacio, Brigham Juna Universitato, 1989.
  • Maxwell, Andrea. "Maria Theresia von Paradis." Helicon Naŭ 1, ne. 2 (Falo-Vintro 1979): 54–57.
  • McCann, Michelle Roehm kaj Amelie Welden. Knabinoj Kiu Skuis la Mondon: Heroinoj de Joan de Arko al Patrino Teresa. Nov-Jorko: Aladdin, 2012.
  • Mell, Alexander. Encyklopädisches Handbuch des Blindenwesens Verlag von . Pichlers Witwe und Sohn, Wien, Leipzig, 1900, S. 576–578.
  • Nikolao, Jeremy. "La Forgesita Artistojn." Internacia Piano #16 (Nov–Dec 2012): 36–39.
  • Purtscher, Nora. Doktoro Mesmer: Historia Studo. Londono: Westhouse, 1947.
  • Sadie, Stanley, ed.La Nova Boska Vortaro de Muziko kaj Muzikistoj. (2. Auflage) Boskaj Vortaroj, Nov-Jorko, 2000.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Pattie, Frank (1994). Mesmer and Animal Magnetism: A Chapter in the History of Medicine. Hamilton, NY: Edmonston Publishing, Inc. pp. 57–63.
  2. Thomas Szasz, The Myth of Psychotherapy (Anchor Press/Doubleday 1978), pages 54–58
  3. Journal de Paris, April 24, 1784, pp. 504–505.