Toronto

ĉefurbo de Ontario, Kanado

Toronto (angle Toronto [tʌɹɑn(t)o̞], loka prononco [TRA-na]), la plej granda urbo de Kanado, situas ĉe la norda bordo de Lago Ontario. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 2 794 356 personoj sur areo de 630,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 434 loĝantoj/km². Kaj la Greater Toronto Area (GTA), granda regiono de Toronto, vastas je 5 868 km² kaj enhavas ĉirkaŭ 5 500 000 loĝantojn. La Municipo de Metropola Toronto, formita en 1954, estis la unua unuigo de metropola regado en Nordameriko. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.

Toronto

emblemo

Fotomontaĵo
urbo • ĉefurbo de Kanada provinco aŭ teritorio • ununivela municipo • urbego • plej granda urbo • financa centrosetlejo • censodistrikto de Kanado

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Diversity Our Strength
Administrado
Lando  Kanado
Provinco Ontario
Historia regiono Supra Kanado
Poŝtkodo M
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Olivia Chow
(ekde 12-a de julio 2023)
Demografio
Loĝantaro 2 794 356  (2021) [+]
Loĝdenso 4 434 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 40′ N, 79° 23′ U (mapo)43.670277777778-79.386666666667Koordinatoj: 43° 40′ N, 79° 23′ U (mapo) [+]
Alto 76 m [+]
Areo 630,21 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Toronto (Ontario)
Toronto (Ontario)
DEC
Toronto
Toronto
Lokigo de Ontario en Kanado
Situo de Toronto en Ontario
Toronto (Kanado)
Toronto (Kanado)
DEC
Toronto
Toronto
Situo de Toronto en Kanado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Toronto [+]
vdr

Toronto estas verŝajne indiĝena nomo kiu signifas "Kunvenejo". La francoj estigis Fortikaĵon Rouillé, sed ili bruligis la fortikaĵon dum la milito en 1759. La britoj komencis loĝi tie en 1793, kaj nomis la lokon York. Kiam York urbiĝis en 1834, John Graves Simcoe renomis ĝin Toronto. (Pli longan urban historion el la retejo de la landa asocio de UEA, arkivigite laŭ stato de marto 2016)

La registaro de Ontario estas ĉe Queen's Park (Reĝina Parko) en Toronto.

Toronto estas grava financa centro de Kanado. La Toronta Borso estas en la strato Bay, kaj staras multaj altaj bankaj kaj komercaj nubskrapuloj en la centro de la urbo. La CN (Kanada Nacia) Turo estas gvidosigno kaj simbolo de Toronto. La turo konstruiĝis je 1976 por solvi la komunikadajn problemojn kaŭzitajn de la aliaj ĉielskrapuloj en la urbocentro. La CN-turo estas 553 metrojn alta kaj estis la plej alta liberstaranta konstruaĵo en la mondo ĝis la konstruo de Burĝ Ĥalifa; ĝi ankoraŭ estas la plej alta turo en la mondo. La turistoj povas atingi la observejon je 447 metroj (aŭ 1465 futoj). Apud la CN-turo estas la Skydome, granda sportejo sub fermebla "ĉielkupolo".

Panoramo de Toronto nokte, meze estas CN tower, la eksa plejalta memstare staranta konstruaĵo de la mondo

Toronto estas ankaŭ granda kultura centro. Multaj diversaj etnoj loĝas en la granda regiono de Toronto: proksimume 335 000 ĉinoj, 222 000 sudazianoj, 275 000 afrikanoj, 250 000 judoj, kaj 72 000 mezorientanoj. En la urbo oni povas aŭdi multajn lingvojn el la tuta mondo, ĉefe la anglan, ĉinan (ĉefe kantonan), italan kaj portugalan. Loka radio-stacio CHIN disaŭdigas elsendojn en 32 lingvoj. Estas tre multaj teatroj kaj etnaj restoracioj en Toronto.

Historio redakti

La Batalo de Jorko okazis la 27an de Aprilo, 1813, en Jorko (nuntempa Toronto), ĉefurbo de la kolonia provinco Supra Kanado (nuntempa Ontario), dum la Milito de 1812 inter usonanoj kaj britoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Viadukto Princo Eduardo

La turistoj povas viziti la Reĝan Muzeon de Ontario kun 5 milionoj da objektoj, la Ontarian Scienco-Centron, kaj la Torontan Zoon, kun 5.000 bestoj. Somere, Toronto havas interesan havenon, insulon kaj ekspoziciejon. Vizito al vera kanada kastelo Casa Loma povus interesi.

La Viadukto Princo Eduardo, komune aludita kiel Viadukto Bloor, estas la nomo de ĵaluzia arkoponto en Toronto, kiu konektas la orienton de la strato Bloor, ĉe la okcidenta flanko de la pontosistemo, kun Danforth Avenue oriente.

La CN Tower (esperante: KN Turo; france CN Tour) estas telekomunikila turo kiu estis la plej alta liber-stara (sen subteniloj) strukturo en la mondo inter la jaroj 1976 kaj 2007, kiam la Burĝ Ĥalifa superpasis ĝian altecon. First Canadian Place estas nubskrapulo en la Financa Distrikto.

La Placo Yonge–Dundas estas publika placo ĉe la sudorienta angulo de la intersekcio de stratoj Yonge kaj Dundas en la centra parto de Toronto.

Servoj redakti

Eventoj redakti

Famuloj de Toronto redakti

Mortintoj en Toronto redakti

Esperanto-movado redakti

Vigla Esperanto-klubo — Esperanto-Toronto — renkontiĝas ĉiusemajne, kaj estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Ĝemelaj urboj redakti

Partneraj urboj

Amikaj urboj

Vidu ankaŭ redakti

  Bramptono Vaughan
Richmond Hill
Markhamo  
Misisogo
Burlington
Hamiltono

 
   Toronto   
 

Pickering
Ajax
Whitby
Oshawa
Oakville Ontaria Lago Ontaria Lago
Panorama vido de la urbocentro de Toronto je septembro 2009