Uzanto-Diskuto:Gamliel Fishkin/Arĥivo/2011—2016

Arĥivoj
Arĥivoj

Alinomigo de uzanto

Saluton. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis vian uzanto-paĝon. Tamen via uzanto-nomo ne ŝanĝiĝis. Pri tio vi povas peti burokraton. Tiam viaj redaktoj sub la malnova nomo transiros al la nova. Se vi nur simple kreas novan konto, ili restos ĉe la malnova. Amike --Tlustulimu 22:08, 30 Jun. 2011 (UTC)

Saluton. Dankon pro via sufloraĵo. Sed mi ne deziras transnomi mian paĝon. Mi deziras, ke mia uzantnomo estu unueca por la tuta Vikipedio, sed ke la nomoj de miaj uzantpaĝoj estu adaptitaj al koncernaj lingvaj versioj. Amike --Gamliel Fiŝkin 02:51, 1 Jul. 2011 (UTC)

Burokrateca kandidateco

Saluton,

estas tre afable, ke vi (tie) proponis al mi ne malĝoji, sed mi ne tiom facile malĝojas; precipe ne, kiam mi eskapas plian laboron aŭ respondecon. Tamen mi opinias, ke nur per plua kontribuado al Vikipedio mi ne multe plispertiĝos; mi eble devus dediĉi malpli da tempo al artikoloj kaj pli al teknikaĵoj kaj administraĵoj. Mi ne certas, ĉu mi pretas al tio. Pro tio mi petis tempon por pripensi. Kaj certe estas bone, ke vi atentigis pri tiu aspekto.

Umbert' (diskuto) 21:31, 30 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Gamliel Fishkin. Ni bezonas kelkajn burokratojn. Ĉu vi vidas tie ? Amike. --pino (diskuto) 11:24, 26 Jun. 2013 (UTC)

Reviziado

Saluton, Gamliel. Mi ĵus vidis per la SUL-ilo (Informoj pri vi), ke vi jam faris sufiĉe da redaktoj en esperanta vikipedio. Tial estus bone, se vi irus al Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj, por tie peti la statuson de revizianto. Por tio sufiĉas 200 redaktoj. Sed vi jam faris pli ol duoblon de tio. Krome tiam mi aŭ alia uzanto ne plu devos revizii viajn ŝanĝojn kaj povos fari ion alian. --Tlustulimu (diskuto) 08:23, 18 Jun. 2014 (UTC)

  • Estimata kolego! Dankon pro via propono. Jes, mi planas ricevi flagon de revizianto. Mi dume ne submetas peton pri ĝi pro unusola kialo ke estas interese por mi sperti ĝian aŭtomatan ricevon (mi havas 275 redaktojn en la artikola spaco el bezonataj 300, kaj la ceterajn kondiĉojn mi jam plenumis). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 18:28, 18 Jun. 2014 (UTC)

Ŝablono:Xh

Saluton, Gamliel. Dankon pro la ŝablono {{Xh}}. Bedaŭrinde mi legis vian komenton dum la kreado de la ŝablono nur nun. Sed mi ĵus aldonis iom da kodo al la Lua-modulo {{Lingvonomo}}. Nun aperas la ĝusta teksto "kose", "kosa lingvo" aŭ "kosan lingvon" depende de la uzataj parametroj de la ŝablono. La malĝusta vorto rezultis el la uzata Lua-funkcio mw.language.fetchLanguageName. Bedaŭrinde mi ne scias el kiu fonto ĝi prenas la esperantigojn. --Tlustulimu (diskuto) 16:07, 15 Jun. 2015 (UTC)

Lang-ŝablonoj

Saluton, Gamliel. Mi hodiaŭ vidis per lastaj ŝanĝoj, ke vi kreis novajn lang-ŝablonojn. Ĉe unu el ili mi havas dubon pri la eldonata lingvonomo. Ĝi ne koincidas kun la Lua-modulo {{Lingvonomo}} nek kun la ligataj anglaj ŝablonoj. Temas pri la jena:

Ĉu ekzistas lingva kodo por la koncerna lingvoj? Se jes, kiu?

Krome estus bone, se vi metus liston de ankoraŭ ne (ĝuste) funkciantaj lingvokodoj al Vikipedio:Lua/Petoj. Tiam mi povus aldoni kodon al la menciita modulo dum nur unu redakto. --Tlustulimu (diskuto) 11:12, 26 Jun. 2015 (UTC)

Kun tl ankoraŭ estas alia problemo, kiu ne rilatas la lingvon, sed la uzadon de la tiel nomata ŝablono kiel alidirektilo al {{ŝ}}. Ĉu mi eble petu robotuzanton pri ŝanĝo de la rilataj artikoloj, tiel ke la alidirektilo povus fariĝi ŝablono el la serio {{ar}} ĝis {{zh}}? Alie mi devus aldoni escepton al {{Lingva adverbo}}. --Tlustulimu (diskuto) 11:12, 26 Jun. 2015 (UTC)
(+) Mi korektas al singularo supre, ĉar mi forigis unu tian ŝabloneton el la listeto. --Tlustulimu (diskuto) 12:53, 26 Jun. 2015 (UTC)

Saluton! Se ne mensogas la vikipediaj artikoloj pri la lingvoj filipina (kodo fil; memnomo Filipino, antaŭe Pilipino) kaj tagaloga (kodo tl, memnomo Tagalog; mi ne certas, kiel pli ĝuste nomi ĝin en Esperanto: ĉu «tagaloga» aŭ «tagala»), ili estas preskaŭ unu sama lingvo: la tagaloga estas unu el la naturaj lingvoj, parolataj en Filipinoj; kaj la filipina estas parte artefarita lingvo, kiu baziĝas plejparte sur la tagaloga kaj tre similas al ĝi. Se Vikipedio en Esperanto ekzistus aparte, sen intervikioj, mi eble proponus havi unu ŝablonon por la filipina/tagal(og)a lingvo kun ajna nomo el la du lang-tl kaj lang-fil kaj redirektilon el la alia nomo. Sed, kiel mi ĵus esploris, po du apartaj ŝablonoj ekzistas en dek kvin lingvaj sekcioj de Vikipedio: angla, ĉina, eŭska, galega, iloka, indonezia, japana, latva, persa, portugala, rusa, serba, sveda, tagaloga (!) kaj vjetnama; Vikipedio en la nepala lingvo ŝajne estas la sola, kie ekzistas ŝablono por la filipina lingvo sed ne por la tagaloga, dum male okazas en dudek du. Do, ŝajnas al mi plej bone, ke estu du ŝablonoj: lang-tl ({{LingvoKunNomo|tl|tagalog|''{{{1}}}''}}{{LingvoKunNomo|tl|tagal|''{{{1}}}''}}) kaj lang-fil ({{LingvoKunNomo|fil|filipin|''{{{1}}}''}}).

Mi ne testis ĉiujn lingvajn ŝablonojn. Tiujn erarojn, kijn mi antaŭe senintence renkontis, vi jam korektis. Cetere, hodiaŭ mi trovis ankoraŭ unu eraron: {{hi}} ligas al paĝo kun signifoj.

Ju pli mi umas kun lingvaj ŝablonoj, des pli mi konvinkiĝas, ke la ideo nomi lingvajn ŝablonojn nur per lingvokodoj (sen iu prefikso kiel lang-ref-) estas absolute erara. Jam nun al lingvokodoj koincidas titoloj de kvin ne-lingvaj ŝablonoj ({{el}} [greka], {{ne}} [nepala], {{pms}} [piemonta], {{rom}} [cigana], {{se}} [nord-samea]) kaj de tri redirektiloj al ne-lingvaj ŝablonoj ({{pa}} [panĝaba], {{sh}} [serbokroata], {{tl}} [tagaloga]). Eble, estus bona ideo alinomi ĉiujn tiajn lingvajn ŝablonojn per aldono de la prefikso ref-. Dume ekzemple ref-de redirektas al de; kial ne estu male? Redirektoj el la nunaj nomoj povus longe ekzisti, sed ilia plua ekzisto ne estus garantiata — do, uzo estus malrekomendata. Gamliel Fiŝkin 07:47, 28 Jun. 2015 (UTC)

@Gamliel Fishkin: Ĉar estas tro da esceptaj ŝablonoj, kiuj ne estas lingvaj, mi subtenas vian proponon aldoni komencan nomparton. Mi proponas, ke ni proponu tion sur Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 08:57, 28 Jun. 2015 (UTC)
  • Ŝajnas al mi, ke tiu paĝo ekzistas por proponoj alinomi unu-du-kelkajn paĝojn, sen ŝanĝo de ĝenerala principo. Sed ci tie temas pri alinomo de pluraj dekoj de jam ekzistantaj paĝoj kaj ŝanĝo de principo. Do, la plej konvena loko ŝajnas esti Vikipedio:Diskutejo/Diversejo; kaj eble indas anonci en Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo, ĉar la unuan atentas nur 37 uzantoj, dum la duan 146. (Kaj pri alia temo: en la artikolo Oranĝo (rivero) en la informkesto estas libera spaco.) Gamliel Fiŝkin 11:36, 28 Jun. 2015 (UTC)
Mi ĵus malaperigis erarmesaĝon, kiu aperis ĉe {{Lang-tl}} sen la deviga indiko de teksto, ĉar tiu ŝablono nun jam uzas la Lua-modulon {{Lingvonomo}}. Do, se vi foje kreos pliajn tiajn ŝablonojn, bonvolu uzi la kodon laŭ la ŝablona dokumentado. Antaŭdankon. Se iu lingva mallongigo dum la antaŭrigardo donos fuŝan rezulton aŭ eĉ anglan nomon de la lingvo, tiam io devos esti aldonata al la modulo mem. Tiam bonvolu informi min pri tio aŭ provu mem laŭ la jam metitaj difinoj. La aldono devas ĉiam okazi en du funkcioj. --Tlustulimu (diskuto) 12:39, 28 Okt. 2015 (UTC)

Uzanto:Gamliel Fishkin/Viborg (Danio)

Saluton, Gamliel. Mi ĵus aperigis du mapojn sur Uzanto:Gamliel Fishkin/Viborg (Danio). Ĉu vi celis tian aranĝon de du mapoj? Se ne, mi povus aldoni subtenon por du apartaj mapoj al {{Informkesto urbo}}. Sed tion mi farus nur vespere. --Tlustulimu (diskuto) 08:41, 14 Jul. 2015 (UTC)

  • Saluton! Dankon! Mi pensis pri lokigo de mapoj unu sub la alia, sed ĉi tiel estas eĉ pli bone. Sed kiel parametro sen signifo (ne Mapo en angulo=1, sed simple Mapo en angulo=) povas funkcii? Laŭ miaj ĝisnunaj scioj pri la markolingvo de ŝablonoj, {{#if:{{{Mapo en angulo|}}}|jes|ne}} donus ne; mi vidas, ke tio funkcias, sed kiel? Gamliel Fiŝkin 09:04, 14 Jul. 2015 (UTC)
Saluton, Gamliel. La truko troviĝas en alia ŝablono, nome {{Situo sur mapo}} jene:
{{Mapo en angulo|{{#if:{{{Mapo en angulo|none}}}|{{{Mapo en angulo}}}|{{Surmapo|{{{1}}}}}<!--fino #if:-->}}|mapo={{#if:{{{mapo|}}}|{{{mapo}}}|{{{1|tero}}}<!--fino "mapo"-->}}|angulo={{#if:{{{angulo|}}}|{{{angulo}}}|{{Situo sur mapo/angulo|1={{{1}}}|Lat={{CoordinateLAT |{{#if:{{{Lat-g|}}}|{{{Lat-g|}}}/{{{Lat-m|}}}/{{{Lat-s|}}}/{{{Lat-dir|}}}|{{{Lat|}}}}} }}|Lon={{CoordinateLONG|{{#if:{{{Lon-g|}}}|{{{Lon-g|}}}/{{{Lon-m|}}}/{{{Lon-s|}}}/{{#switch:{{{Lon-dir}}}|O=E|U=W|#default={{{Lon-dir|}}}}}|{{{Lon|}}}}} }}<!--fino-->}}}}|angula stilo={{#if:{{{angula stilo|}}}|{{{angula stilo}}}|border:1px solid dimgray}}|speco={{{Mapospeco|}}}|dosiero={{{dosiero|}}}|stilo={{{stilo|}}}|aldono={{{aldono|}}}|larĝo={{#if:{{{angula larĝo|}}}|{{{angula larĝo}}}|80}}<!--fino ŝablono-->}}
Do, tie okazas iomete truka vokado de plia helpa ŝablono. Nuntempe {{Situo sur mapo}} estas kompleksa hibrido laŭ la germana kaj franca vikipedioj, kun aldoneto laŭ la angla ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 18:44, 14 Jul. 2015 (UTC)

Ŝablono:Malligu

Saluton, Gamliel. Dankon pro la nova ŝablono {{Malligu}}. Post ŝanĝeto de la rilata modulo {{Delink}} ĝi nun eĉ funkcias. Jen ekzemploj laŭ la dokumentado de la angla versio:

* {{malligu|[[Foo]]}}
* {{malligu|[[Foo]], [[bar]] and [[baz]].}}
* {{malligu|I visited [http://www.example.com example.com].}}

rezultas

  • Foo
  • Foo, bar and baz.
  • I visited example.com.

Estus bone, se vi ankoraŭ tradukus la dokumentadon de la ŝablono. Mi ĵus kreis la dokumentadon de la modulo, sed laŭ la skemo el Vikipedio:Lua/Paĝa organizado kaj dokumentado. Mi foje proponis ĝian transprenon el la germana vikipedio kaj tiam neniu proponis ion alian. --Tlustulimu (diskuto) 17:35, 27 Jul. 2015 (UTC)

Saluton @Tlustulimu, dankegon pro la modifo en la modulo Delink! Mi ne ekdezirus porti ŝablonon ĉi tien se mi ne scius kion ĝi faras.   Cetere, se mi atentus ĝian eksperimentan statuson, mi eble ne farus tion. Kaj mi tute ne fieras ke mi portis ĉi tien tiun monstron. Vikiajn ligilojn eblas forigi per du linioj da kodo en Perl:
s/\[{2}[^\]]+\|/\[\[/g;
s/\[{2}(.+?)\]{2}/$1/g;
(mi kontrolis, tiu kodo en Perl funkcias). Ĉu en Lua la sama tasko postulas plurajn kilobajtojn da kodo?
Tiun taskon mi nun bezonas nur por {{lin longo}}, kiu kalkulas ne nur videblajn signojn; kaj ligoj estas ne sola ĝia problemo: {{lin longo|Günz}} bonorde donas 4, sed {{lin longo|G&uuml;nz}} donas 9! Kaj krome ekzistas signoj, kiuj ne okupas apartan pozicion, sed aldoniĝas al la antaŭa signo en ĝia pozicio. {{Lin longo}} kalkulas signojn en viki-teksto, sed mi bezonas kalkuli poziciojn, kiujn jam traktita teksto okupas sur ekrano; ĉu tio eblas? (Supozeble vi jam vidis miajn redaktojn en {{nrsp}}.) Gamliel Fiŝkin 14:26, 28 Jul. 2015 (UTC)

Loĝantaro

Saluton, Gamliel. Mi volus uzi #property:p1082. Mi provas fari ŝablonon kie 1 017 donas 1017 1017 donas 1017 1017±1 donas 1017

Ĉu vi povas helpi. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 08:13, 9 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton, pino! Notu: voko de eco el Vikidatumoj redonos nemalplenan signifon nur sur tiuj paĝoj, kiuj havas propran elementon (Q) en Vikidatumoj, kaj nur se tiu elemento enhavas koncernan econ (P). Tial en via provejo la kodo {{#if:{{#property:P1082}}|jes|ne}} neeviteble redonus ne. Ricevi ne formatitan nombron eblas per {{formatnum:|R}}; ekzemple, sur la paĝo Kopenhago la kodo {{#property:P1082}} donus hodiaŭ 1 246 611, kaj {{formatnum:{{#property:P1082}}|R}} — 1246611 (tio videblas en antaŭrigardo). Tamen tio ne forigas ±-indikojn, kaj ĝenerale mi ne ŝatas tian solvon. Supozeble ekzistas ebleco indiki simplan formaton (plain), sed mi ne scias, kiel tion fari. Verŝajne, la kolego Tlustulimu scias korektan solvon. Gamliel Fiŝkin 10:30, 9 Aŭg. 2015 (UTC)
Dankon por la respondo. estas jam eko. Tie funcias : Longchamp (Côte-d'Or) —La komenton aldonis, sen subskribo, Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj) 11:40, 9 Aŭg. 2015‎ (UTC)
 Tamen mi ripetas, ke tiu solvo ne ŝajnas esti bona. Gamliel Fiŝkin 11:32, 9 Aŭg. 2015 (UTC)
Jes kompreneble, estas nur eko, kun Lua ni povos certe pli bone fari.--pino (diskuto) 12:28, 9 Aŭg. 2015 (UTC)

Nun mi faris ŝablonojn por loĝanaro, vidu Prago. Estonte ŝablono Geokesto povus administri loĝantaro kun simila logiko ke por blazono. Amike. --pino (diskuto) 19:02, 11 Aŭg. 2015 (UTC)--pino (diskuto) 05:23, 12 Aŭg. 2015 (UTC)

@Pino~eowiki: Tiu solvo ne estu definitiva. Voko al Vikidatumoj devas esti ne en ĉiu artikolo kun koncerna informkesto, sed en la kodo de tiu informkesto mem. Por bona ekzemplo rigardu al ru:Луис Гонзага; en tiu artikolo vi povas vidi plenigitan informkeston, sed en la kodo de la artikolo tiun informkeston kreas ŝablono sen iuj ajn parametroj: {{музыкант}}. Gamliel Fiŝkin 21:43, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
Vi pravas, estos la solvo, kore--pino (diskuto) 05:23, 12 Aŭg. 2015 (UTC)

Modulo:Portalo/bildoj/i‎


Saluton, Gamliel. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis "islanda politikisto" al Modulo:Portalo/bildoj/i‎. Sed tio estas aliaso de "islando" pro la uzado de la sama bildo kaj tial devas stari en Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj. Mi ĵus korektis tion. {{ĝermo|islanda politikisto}} (vidu antaŭe) plu funkcias post mia ŝanĝo. --Tlustulimu (diskuto) 06:58, 17 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton kaj dankon. Farinte, mi iom poste rimarkis tion. Mi ne korektis, ĉar havis ideon uzi alian bildon; ve, mi ne trovis ion plaĉan (ruslingva Vikipedio uzas ekzemple por ĝermo pri ĉefministro portreton de Churchill, kio ŝajnas al mi ne tute trafa ideo). Gamliel Fiŝkin 07:36, 17 Aŭg. 2015 (UTC)




(+) Mi ĵus kreis du aliasojn en Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj por "poeto", kiun vi aldonis al Modulo:Portalo/bildoj/p. Kiel videblas ĉisupre, ĉiuj tri variantoj redonas la saman bildon. --Tlustulimu (diskuto) 07:06, 17 Aŭg. 2015 (UTC)
Eble, indus bildo por verko, ne nur poezia (ekz.:     ). Gamliel Fiŝkin 07:36, 17 Aŭg. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informkesto politikisto

Saluton, Gamliel. Mi ĵus vidis vian aldonon de nova ŝablono al {{Informkesto politikisto}}. Ĉu vi eble poste iom post iom aldonos la helpan ŝablonon al pliaj tiaj ŝablonoj? Se jes, eble la listo el {{Biografiaj ŝablonoj}} helpus al vi. --Tlustulimu (diskuto) 14:19, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton! Tiu ŝablono estas pli-malpli provizora, speciale en ĝia nuna aspekto. (Ĉu vi vidis anstataŭon de tri monatnomoj en la subŝablono {{dato kaj loko/dato}}? Mi traserĉis dokumentaron pri uzo de Vikidatumoj, sed ne trovis eblecon ricevi linion en simpla [plain] formato. Mi ne scias Lua-n, kaj tio signife limigas miajn eblojn. Kaj mi ne povas instrui la ŝablonon uzi loknomojn el Vikidatumoj, ĉar per {{#property:P19}} kaj {{#property:P20}} eblas ricevi en la plej bona okazo nomojn de lokoj, kiuj tute ne ĉiam koincidas al la nomoj de la artkoloj pri ili.) Mi pensas, ke ĉiuj informkestaj ŝablonoj pri personoj devus esti bazitaj sur la {{informkesto homoj}}, kaj tiu sur la {{informkesto}}. (Min impresis la kodo de en:Template:Infobox: {{#invoke:Infobox|infobox}} — tio estas la tuta kodo.) Gamliel Fiŝkin 14:51, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
La afero pri Lua ne tiel facilas, ĉar nuntempe malmultaj okupiĝas pri ĝi en la esperanta vikipedio. Kaj pri Vikidatuma enplekto per Lua-modulo mi ne scias ion. :-(
{{informkesto}} baziĝas sur la germana ŝablono kaj tial rearanĝo per Lua ne tiel rapide eblos. La ŝablonaj parametroj estas ja nur parte similaj al la angla ŝablono. Kaj en la Lua-versio devus konserviĝi ĉiuj ruzaĵoj de la ŝablono, precipe tiuj, kiujn la angla versio ne havas. Eble mi ja okupiĝos pri tio aŭtune, se ne plu estos tiel varme. --Tlustulimu (diskuto) 14:59, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Rilate uzon de Lua por Vikidatumoj, mi vidas en la ruslingva Vikipedio du modulojn. Unu el ili estas ru:Модуль:Wikidata, uzata kun la samnoma ŝablono, kiu havas dekojn da subpaĝoj, sen kiuj ĝi ne funkcius; min timigas la ideo porti ĉi tien tiun monstron. Alia estas ru:Модуль:Wikibase, kiu ŝajne ne havas tiom pezajn dependaĵojn. Gamliel Fiŝkin 15:22, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi ĉerbumos pri la Lua-moduloj sekvontsemajne, ĉar mi forestos iomete. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 19:52, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Lilanath Ghimire

Saluton, Gamliel. Novulo kreis la artikolon Lilanath Ghimire uzante kelkajn erojn el Vikidatumoj. Sed la uzata ŝablono {{Informkesto biografio}} ne perfekte povas trakti kelkajn el ili. Do, la naskiĝdato estas metita en la parametron "NaskiĝJaro". Sed la rilata aŭtomata kategorio ne ĝuste funkcias. Mi pensas, ke la ŝablono havu alternative iun parametron "NaskiĝDato" aŭ ion similan por tiaj kazoj, ĉar en Vikidatumoj troviĝas la tuta dato. Krome "Okupo" ne perfekte funkcias, kun listo de okupoj, ĉar la rilata kategorio estas maltaŭga. Eble ni aldonu la parametron "Okupoj" kaj iel uzas la Lua-modulon {{Listutil}} por apartigi la okupojn en la informkesto listece kaj por iel ruze aranĝi la aŭtomatajn kategoriojn. Ekzemplo kun tiu modulo estas {{Informkesto libro}}. Mi proponas, ke ni uzu por la evoluo de nova versio de la ŝablono la paĝon {{Informkesto biografio/provejo}}. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 21:03, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi jam kreis novan version de {{Informkesto biografio/provejo}} kaj provis ion. Vidu la artikolan diskuton. --Tlustulimu (diskuto) 21:03, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi ĵus iomete prilaboris {{Informkesto biografio/provejo}}, tiel ke kelkaj novaj trajtoj jam eblas. Sed manke de tempo mi daŭrigos nur dimanĉe. --Tlustulimu (diskuto) 07:14, 21 Aŭg. 2015 (UTC)
Saluton! Apartaj parametroj por tago, monato kaj jaro supozeble estas heredaĵo de tiuj tempoj, kiam ankoraŭ ne ekzistis parseraj funkcioj. Se ĉiuj datoj estus plenaj (enhavus ĉiujn tri partojn), eblus simple skribi {{{NaskiĝTago}}}.{{{NaskiĝMonato}}}.{{{NaskiĝJaro}}}. Mi perfektigos la ŝablonon {{dato kaj loko}} (nun ĝi ĉiam uzas la parseran funkcion {{#time}}, kiu havas kelkajn limigojn; kelkajn kazojn necesas trakti alimaniere) kaj tiam aplikos ĝin ankaŭ en {{informkesto biografio}}; mi povos okupiĝi pri tio ne pli frue ol dimanĉe. Uzon de la vokoj {{#property}} rekte en artikoloj mi opinias maltrafa ideo; tiaj vokoj estu nur en kodo de ŝablonoj (en la ruslingva Vikipedio, kiu estas pioniro de Vikidatumoj, mi ne trovis uzon de {{#property}} eĉ en ŝablonoj; ĉio estas en Lua). Pri listo de okupoj (same kiel pri naskiĝloko ktp) plenkreske evidentiĝas la limigiteco de la {{#property}}: en Vikidatumoj por ĉiu eco estas marko (angle label) kaj nomo de artikolo, sed {{#property}} transdonas nur markon (respektive markoliston), simpla ĉirkaŭo de kiu per du paroj de kvadrataj krampoj povas foje krei ligilon al apartigilo; ricevi kompletajn strukturitajn informojn eblas nur per Lua-modulo. Gamliel Fiŝkin 13:26, 21 Aŭg. 2015 (UTC)
Saluton, Gamliel. Intertempe Pino redaktis la ŝablonon, tiel ke nun parte funkcias la Vikidatumaj eroj. Sed li per tio igis la fontotekston pli ĥaosa ol ĝi jam estis. Ni provu krei Lua-modulon por la tuta informkesto. Ĉu ne? Ĉu mi provu fari tion? --Tlustulimu (diskuto) 09:16, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Saluton! La uzita de vi {{#property:569}} memkompreneble ne funkcias; funkcias {{#property:P569}} (uskleco ne gravas). Uzi Lua-n en ŝablonoj estas ĝenerale bona ideo, ĉar Lua ŝajne estas pli fleksebla kaj pli funkci-riĉa ol la markolingvo de ŝablonoj. Sed speciala Lua-modulo por uzo de Vikidatumoj en unu informkesto estus provizora solvo. Pri alia temo: bv. atenti proponatan regulon (jen temo pri ĝi en la diskutejo). Gamliel Fiŝkin 11:37, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
Saluton! Mi hodiaŭ sukcesis iomete korekti la provejan version de la ŝablono. Do, la menciita artikolo nun enhavas eĉ la aŭtomatajn kategoriojn. Krome mi korektis {{#property:569}} al {{#property:P569}}. Mi ne havas ideon, kiel aranĝi Lua-modulon por la ŝablono {{informkesto biografio}}. Sed mi trovis modulon por la kategoria parto en la itala vikipedio: it:Modulo:Bio (uzata de la tiea ŝablono it:Template:Bio). Sed ĝi ne subtenas la informkestan parton de la ŝablono. Do, ni devus mem ion elpensi. Ĉu ni eble daŭrigu la diskuton pri Lua-modulo por biografiaj informkestoj aliloke? Se jes, mi proponas la jenan paĝon Vikipedio:Lua/Petoj. --Tlustulimu (diskuto) 13:04, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
Redaktante la ŝablonon {{dato kaj loko}}, mi iumomente intencis porti ĉi tien kaj uzi en ĝi kelkajn alilingvajn ŝablonojn; analizinte iliajn kodojn (ili uzas saman Lua-modulon), mi eltrovis, ke planas krei malracian ŝablonan kodon, kiu neprodukteme plunumadus saman Lua-kodon kelkfoje. Rezulte mi venis al la konvinko, ke sen scio de Lua miaj manoj estas kunligitaj; do, mi eklegis la dokumentaran paĝon (pli precize, ĝian rusan version; ĝi havas versiojn en kelkaj lingvoj, ankaŭ en la germana). Supozeble diskuton ĉe VP:Lua/Petoj rimarkos iom pli granda nombro da personoj ol ĉi tie; cetere, tiu paĝo estis redaktita 25 fojojn de kvin personoj dum du kaj duona jaroj, kaj ĉi tiu estis dum kvar jaroj redaktita 50 fojojn de sep personoj, dum la lasta monato mia diskutpaĝo estas eĉ nekompareble pli populara.   Gamliel Fiŝkin 14:29, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Vana Etika konduto

Saluton! Mi legis vian proponon, kiu laŭ mi estas vana afero. Mi ekzemple ricevis mesaĝon: "Do ne boju pro falsa logikeco! --CubeF 16:12, 22 Jan. 2012 (UTC)". Kion fari, se tiu persono estis elektita administranto. Do mi dependas de gusto de adm. Mi ne okupiĝas pri agoj de adm. kaj ankaŭ pri aliaj redaktoroj. --Crosstor (diskuto) 12:52, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

@Crosstor: Saluton! Ĉu vi legis la proponatan tekston? Mi timas, ke ne. Administrantoj ne estas faritaj el fero, sed estas homoj el karno kaj sango. Administranto, kiel ajna alia homo, povas esti laca aŭ malĝoja. Via ĉi-supra eldiro montras, ke vi ne supozas bonajn intencojn. Ĉiam supozu bonajn intencojn! Se alia uzanto eraris, klarigu al li aŭ ŝi ties eraron afable kaj ĝentile; absolute ne gravas, ĉu la erarinto estas administranto. Anstataŭ atentigi estimatan kolegon pri lia eraro, vi post tri kaj duona jaroj daŭrigas flegi ofendiĝon; la proponata regulo diras ankaŭ pri tiaj bedaŭrindaĵoj. Vikipedio estas loko ne por ekzistobatalo, sed por kunlaborado, kaj ĝuste tion celas la proponata regulo. Gamliel Fiŝkin 14:52, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Vikipedia diskuto:Diskutejo/Neesperanto

Saluton. IPulo ĵus skribis rusan tekston en Vikipedia diskuto:Diskutejo/Neesperanto. Ĉu tio rilatas al la vikipedio aŭ estas varba teksto? Se estas varbaĵo, vi ja povos proponi ĝian forigon. Se ne, kion ĝi signifas? --Tlustulimu (diskuto) 13:36, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Laŭ la Gugla Tradukilo, ŝajnas esti reklamo. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:03, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
  • Jes, tio estas spamo, forigu ĝin. Gamliel Fiŝkin 14:31, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
  Farite Mi ĵus forigis la tuton kaj protektis la paĝon kontraŭ redaktoj de IPuloj, ĉar jam kelkfoje necesis forigo. --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĉu estas malfacile forigi paĝon dufoje monate?   Se ne temus pri tiu paĝo, mi proponus demeti la duonprotekton kaj anstataŭe apliki vort-filtrojn. Sed koncerne tiun paĝon, mi ne scias, por kio povas utili diskutpaĝo de diskutpaĝo kaj ĉu ĝi entute estas bezonata. Gamliel Fiŝkin 15:03, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Estimata! Post via redakto, mi nun vidas malĝustan mortodaton (kaj aĝon: 110 jaroj!). Ĉu korektenda? Sincere, Moldur (diskuto) 21:12, 23 Okt. 2015 (UTC)

La eraro venis fakte de vikidatumoj, nun tute estas en ordo.--pino (diskuto) 21:14, 24 Okt. 2015 (UTC)
  • Estimata kolego! Tiu eraro estis en Vikidatumoj kaj aperis tie antaŭ kvin tagoj rezulte de vandala redakto. La kolego Pino jam korektis. Gamliel Fiŝkin 22:24, 24 Okt. 2015 (UTC)
    • Dankon pro la klarigo kaj korekto! - Moldur (diskuto) 19:03, 25 Okt. 2015 (UTC)

«Frenezulo»

Saluton. Jes, vi pravas. Kolero kondukis min. Mi forviŝis tion pri frenezulo, sed ne tion pri fuŝulo: tio estas evidenta vero. Dankon pro la averto.--kani (diskuto) 18:37, 8 maj. 2016 (UTC)Reply

Mi ĝojas (mi aldonis citilojn al la titolo por ne mirigi eblajn legontojn). Gamliel Fiŝkin 18:45, 8 maj. 2016 (UTC)Reply

Ú

Saluton, Gamliel. Mi ĵus alinomis la artikolon tiel ke ĝi nun estas en la artikola nomspaco: Ú. Krome mi aperigis la kategorion kaj aldonis intervikiajn ligilojn. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:42, 11 maj. 2016 (UTC)Reply

Saluton, René. Dankon, ĉio estas bonorda. Gamliel Fiŝkin 14:50, 11 maj. 2016 (UTC)Reply

edukado de Sergej

Saluton, Gamliel! Mi ĵus legis vian kandidatan sinproponon por la administranteco, kaj legante pri vi rimarkis vian artikolon en enwiki.

Sergey Sergeyevich Mitrokhin (Russian: Серге́й Серге́евич Митро́хин; [...] Mitrohkin studied at the Moscow State Pedagogical University and gets his PhD in political sciences.

La verbo "gets" ne ĝustas, sed mi ne legas la rusan sufiĉe bone por certe scii kiel korekti ĝin. Ĉu s-ro Mitroĥin finis sian studentan karieron? Se jes, do "gets" estiĝu "got" aŭ eventuale "received" aŭ "earned"; se li ankoraŭ studas kun doktoriĝa celo, la ĝusta formo estas "is getting" aŭ eble "is working towards". Krome, almenaŭ en Usono, oni nomas la fakon "political science", ne "political sciences". Dankon! Kaj dankon pro la ŝablonkrea laboro! Kaj gratulon pro la nova rolo, kvankam mi devas agnoski, ke la unuanimeco de la balota rezulto memorigas min pri elektostatistikaĵoj el sovetaj tagoj... --Haruo (diskuto) 13:34, 12 maj. 2016 (UTC)Reply

Saluton, Leland! Dankon pro la sciigo, mi ĵus korektis de gets al got. Mi lasis la pluralon senŝanĝa; ĉu ekzistas iu internacia normo pri tio? Rilate unuanimecon, estas nur dua tago el du semajnoj provizitaj por voĉdonado; kiel diras angla proverbo, «ne kalkulu viajn kokidojn antaŭ ol ili eloviĝos» (angle don’t count your chickens before they are hatched). Gamliel Fiŝkin 15:10, 12 maj. 2016 (UTC)Reply
Mi ne scias pri "internacia normo" pri "science/sciences" rilate al doktora grado, sed kiam mi guglas pri «"phd in political science" -sciences» mi ricevas ĉ. 218 mil ekzemplojn, dum »"phd in political sciences" -science« malkovras nur ĉ. 11-milopon. --Haruo (diskuto) 15:22, 12 maj. 2016 (UTC)Reply
Mi ne scias ĉu oni nomas sciencajn gradojn en Britio, Aŭstralio ktp same aŭ alimaniere. Verŝajne vi pravas (mi malbone scias la anglan lingvon). Kaj vi ne bezonas mian permeson por redakti tiun aŭ alian artikolon.  Gamliel Fiŝkin 15:31, 12 maj. 2016 (UTC)Reply
Mi rimarkas, ke en enwiki mem la termino "Political sciences" alidirektiĝas al "Political science". Sed supozeble la ĝusta solvo estas vidi, kiel la koncerna universitato ĝin nomas, kiam ĝi priskribas siajn gradojn anglalingve. En la ekzemploj, kiujn mi vidis, "sciences" ĉefe troviĝis en afrikaj kaj neanglaj EU-landaj kuntekstoj, ĉefe germaniaj. --Haruo (diskuto) 15:44, 12 maj. 2016 (UTC)Reply

Administranto

Saluton, Gamliel. Mi ĵus donis al vi la statuson de administranto, ĉar sur Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin estis 20 poraj, sed neniuj kontraŭaj voĉoj. Gratulon.   --Tlustulimu (diskuto) 17:53, 26 maj. 2016 (UTC)Reply

Nova tasko

Saluton Gamliel. Mi amike petas, ke vi forigu dosierojn en Kategorio:Nun en Komunejo kaj Kategorio:Tujforigendaj artikoloj. Antaŭdanke, ~nmaia d 02:33, 27 maj. 2016 (UTC)Reply

Saluton! Kiam unu vikipediano metas proponon kaj alia vikipediano plenumas la proponitan agon, pri tiu ago respondecas ne la proponinto sed la plenuminto. Forigante, administranto ne simple premas butonon, sed faras decidon. Administranto ne rajtas forigi ion ajn sen ioma esploro; pluraj nepripensitaj forigoj foje eĉ povas esti kialo por forpreno de administranteco. Mi esploros tiujn dosierojn kaj verŝajne forigos ilin (se alia administranto ne faros tion pli frue), sed apenaŭ mi havos tempon hodiaŭ (proksimiĝas ŝabato). Gamliel Fiŝkin 04:03, 27 maj. 2016 (UTC)Reply

Ŝablono

Saluton! Ĉu vi povas helpi al mi kun tiu ŝablono. Tio estas alia versio de Ŝablono:Informkesto lingvo, sed plejparte uzas Vikidatumojn. Mi ankoraŭ ne scias, kiel kolorigi ĝin kaj aldoni funckion "Vizitu Vikipedion en tiu lingvo". Ni testos ŝablonon sur artikolo Uzbeka lingvo. Eble Pino~eowiki ankaŭ povus helpi. Ideo estas ke tiu ŝablono estos ekzakte kiel Ŝablono:Informkesto lingvo, sed uzante nur Vikidatumojn/plejparte Vikidatumojn. --Lingveno (diskuto) 07:19, 8 jun. 2016 (UTC)Reply

Ŝajnas al mi, ke ĉi-kaze indus ne krei novan ŝablonon, sed redakti la ekzistantan — singardeme, zorgante pri rea kongruo kun la jamaj inkludoj. Necesas kontroli, ĉu koncerna parametro estas plenigita en artikolo, kaj uzi Vikidatumojn nur kiam ne estas. Kaj necesas eviti surekraniĝon de io simila al «Reguligita de Q12345». Esploru la kodon de la ŝablono {{dato kaj loko}}; espereble vi trovos tie utilajn ideojn. Gamliel Fiŝkin 14:43, 8 jun. 2016 (UTC)Reply
Kiam mi finos kun mia ŝablono, tiam mi simple enmetos la kodon al tiu ŝablono. La ideo estsa ke ŝablono ne estos redaktata en Vikipedio, sed en Vikidatumoj, do ni havos ĉiam freŝan informon, ekzemple pri nombro de denaskparolantoj. --Lingveno (diskuto) 15:52, 8 jun. 2016 (UTC)Reply

Knabino ne estas animea, ŝi estas hentaja.

Mi redaktis la artikolon, sed ne por cenzuremeco. Sur la korekta artikolo, la bildo eble estus tre konvena. La artikolo pri animacio ne estas la korekta artikolo ĉar la bildo ne iras, nek demonstracias kiel maŝino funcias ene. La fotopriskribo nekorete diras ke ŝi estas animea. Fakte ŝi klare hentaja. Kiam mi diris ke, ŝi ne estas aĝotaŭga, mi sole eksponis infanecan mantokon kiu mi lernis ĉar mi ĵus lernis Esperanton per infanecaj kaj aĝotaŭgaj legolibroj. Bonvolu ne kredi ke, mia infaneca mantoko estas cenzuremeco. Do, mi proponas por ke, iu irigas la bildon disde la artikolo pri animacio al la artikolon pri hentajo. Ĉiuaze, la bildo bonigus la artikolon pri hentajo. Estus tre konvena tie. 110.55.0.82 11:44, 28 jun. 2016 (UTC)Reply

Estimata kolego! Kiel mi vidas, hentajo estas ĝenro de animeo; do, la priskribo estas korekta. Tamen vi absolute pravas ke tiu bildo ne estas ekzemplo de animacio ĉar animacio nepre moviĝas kaj la bildo estas statika; enmeto de tiu bildo al la artikolo estis erara kaj mi tuj elmetos ĝin de tie. (Vi bone scias Esperanton, sed kio estas mantoko? Mi trovis tiun vorton nek en vortaro nek en serĉiloj.) En la artikolo pri hentajo jam troviĝas bildo pli evidente montranta kio estas hentajo; do, ankoraŭ unu estus miavide superflua tie. Mi invitas vin registriĝi kaj mi esperas vidi viajn plurajn kontribuojn al Vikipedio. Gamliel Fiŝkin 14:53, 28 jun. 2016 (UTC)Reply
Nigrafilme, mi ne registriĝis ĉar oni beste mordegis alian onin en Vikimedio almenaŭ unufoje kaj io kio laŭ mi iel pli-malpli similas mordadon okazas en almenaŭ du aliajn okazojn. Preskaŭ ĉiu ili skribis sia personan informon sur iliajn profilojn. (Vikipedio:Estu_afabla_al_novuloj) En la angla lingvo, mi diras, "I got bit!". (Wikipedia:Please_do_not_bite_the_newcomers) Mi ne legis "Vikipedio:Estu_afabla_al_novuloj", sed mi legis "Wikipedia:Please_do_not_bite_the_newcomers". Mi diras "oni" ĉar tiom homoj estas hipokrita ke neniu povas scii kiu estas kulpa sole de la akuzado. Kompreneble, mi diras ke, LI estis kulpa kaj MI estis senkulpa, sed ĉiu preferas por ke, si diru ke iu kiu ne estas si, estas kulpa ol por ke, si konfesu multon. Mi volonte komprenigus, sed krom se oni specife diros por ke, mi diru pli pri tio, sufiĉanton diris pri tio. [legolibre kartuna suno subite aperas, do mi parolado ne plu estas nigrafilme] Tage, la legolibroj sur Lernu estas nemalhavebla, sed tre ne instruas pri multo, do multe da Esperantistoj de Lernu bezonas pli scion pri Esperanto. Mi bezonas pli granda vortaron ol la vortaro de Lernu. Mi eble faras eraron ĉi-tie, specife pri "tiom" aŭ "almenaŭ". Se mi faris eraron ĉi-tie, bonvolu korekti min, kaj se vi scias kie mi povas trovi pli grandan vortaron, do bonvolu diri tion al mi. Mi intendis "maroto", sed mi ne scias kio estas "miavide". Ĉu vi intendis "laŭ mi"? Estas dorlotinda kiel la retejo metas supersignojn sur la literojn. 110.55.2.64 13:51, 30 jun. 2016 (UTC)Reply
Unuflanke, foje en Vikipedio kaj aliaj retejoj de la fondaĵo Vikimedio redaktantoj estas maljuste traktataj eĉ fare de administrantoj; sed okazinta maljustaĵo poste estas korektata, kaj faranta maljustaĵojn administranto estas senigata de administranteco. Aliflanke, foje iu uzanto faras neallaseblajn agojn (kelkaj ekzemploj de vandalismo: unu, du, tri kaj ekzemplo de obstina vandalado) kaj estante severe traktita pro siaj fiagoj rakontas diversloke ke estis traktita maljuste. Se vi deziras aĉeti paperan vortaron, serĉu en katalogoj de diversaj libroservoj (jen katalogo de la libroservo de UEA; pluraj landaj Esperanto-asocioj havas libroservojn); prezoj kaj sendokostoj varias, do komparu. Retaj vortaroj troveblas. Kaj tiuj iksoj nun, en la epoko de la unikodo, ne plu estas bezonataj kaj malhelpas; mi tajpas normalajn supersignitajn literojn, sed ili estas transformataj al kriplaj kombinoj kun iksoj. Gamliel Fiŝkin 19:56, 30 jun. 2016 (UTC)Reply
Dankon, sed tio ne estas efektiva. Mi bezonas pli grandan vortaron ĉar mi bezonas scii vortojn pri kolegiaj sekrataj societoj, krimo, registara krimo, kaj armiloj. Tio estas por ke, mi povu skribi rakonton por Kio Okazas. Mi ankaŭ bezonas vortojn pri manĝaĵo por ke, mi povu moki erotikon. Al tio celo, mi volas aĝotaŭgiganstataŭi sekson kun kuirarto kaj manĝado. Eksemple, kio estas "crumbly", Esperante? 125.212.120.42 07:31, 1 jul. 2016 (UTC)Reply
Ekzistas pluraj vortaroj, en tiu nombro grandaj; inter ili estas retaj kaj paperaj. Kaj la menciita de vi vorto ne estas konata al mi. Gamliel Fiŝkin 10:48, 1 jul. 2016 (UTC)Reply

Vandalismo - CuxtrzxC‎

Estimata Samideano, bonvolu kontroli la artikolon ĉi tie: CuxtrzxC‎. Koran dankon, Kggucwa (diskuto) 21:19, 3 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Dankon pro la atentigo, mi forigis tiun paĝon. Sed mi ne nomus ĝin vandala; kiel vi prave notis en la forigpeto. ĝi estas ĝuste testa paĝo. Gamliel Fiŝkin 21:26, 3 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie! DidiWeidmann (diskuto) 16:14, 4 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Dankon por via komento - mi fakte celas ekzakte tion, do mi adaptis la formulon de la voĉdonenca teksto. Mi supozas, ke vi nun povas subteni.DidiWeidmann (diskuto) 16:30, 4 aŭg. 2016 (UTC)Reply

an help for Ursula Karven

Good morning to you, I'm writing to ringraziaerti and to say hello. In addition to this I ask you kindly if you could help me in the Ursula Karven translation esperanto and Russian, just 10 minutes of your time. Or alternatively try help affiche article in esperanto is not deleted. Well, excuse me if I have not written in esperanto, but do not understand the language well, I have a dictionary that I use often but I'm still a beginner. I thank the invaluable help they give me. a warm greeting from Calabria.--Luigi Salvatore Vadacchino (diskuto) 03:47, 30 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Dear colleague! Both articles (in Esperanto and in Russian) are too small to exist. But their size in not the only problem here; I see a notability issue: the articles about Ursula Karven in (alphabetically) English, Esperanto and Russian contain no references to independent authoritative sources (IMDb is a site anyone can edit, like Wikipedia). So, I can not help you with these articles; but I hope you will improve them successfully. (Also, please do not lead-to-mistake other editors by flatter your language skills. [You see my en-1. ]). Gamliel Fiŝkin 04:33, 30 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Good Moring again,

I write to thank you and greet. Well, now if you wont, u can improuving the part of biography in Russian edition? just 10 minutes of your precios time, after i translate an article of your interest in Italian and Sicilian, thank in advance for your helping. Greeting from Calabria--Luigi Salvatore Vadacchino (diskuto) 04:32, 7 sep. 2016 (UTC)Reply

Ŝablono:Dato kaj loko

Mi vidis, ke vi plejparte verkis la ŝablonon Ŝablono:Dato kaj loko, do pro tio mi kontaktas vin. Mi trovis etan eraron en ĝi, sed mi ne vere mem bone kapablas ripari ĝin. Rigardu ĉi tiun artikolon, la artikolo enhavas la naskiĝdaton "30-an de novembro 1976", sed Vikidatumoj nur enhavas "1977". Ĉu vi povas ripari tion? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:09, 18 sep. 2016 (UTC)Reply

Jes, mi kreis tiun monstron, kiun nun mi mem timas. Mi antaŭvidis problemojn kun neplenaj datoj (kaj pri tio estas skribite en dokumentaroj de la ŝablono {{dato kaj loko}} kaj de pluraj ŝablonoj uzantaj ĝin, en tiu nombro {{informkesto esperantisto}}). {{Dato kaj loko}} formatas datojn per la parsila funkcio #time, kiu scipovas prilabori nur kompletajn datojn. Provo trakti nekompletan daton kreas neatenditajn rezultojn; ekzemple, la kodo {{#time:Y-m-d|1973-02-14}} redonas la atendatan 1973-02-14, sed {{#time:Y-m-d|1977-00-00}} ial respondas per 1976-11-30. Mi dum la tuta nokto, kiel tio estas nomata en la rusa lingvo, batiĝadis kvazaŭ fiŝo en glacion — sed ve, la verkita de mi nova kodo ne funkcias tiel, kiel mi deziras, kaj kialon mi ankoraŭ ne trovis. Gamliel Fiŝkin 08:48, 19 sep. 2016 (UTC)Reply
Mi esperis je korekto en la funkcio #time kaj tial raportis la problemon al Tim Starling, aŭtoro de la etendaĵo ParserFunctions. Li respondis, ke la problemo fontas el la programlingvoj, en kiuj la etendaĵo estas verkita, kaj ke malfacilas perbatali korekton tie. Do, se ni ne sukcesos krei elturniĝon en la ŝablono {{dato kaj loko}}, nur restos indiki jaron en artikola informkesto tie, kie Vikidatumoj ne disponas kompletan daton. Gamliel Fiŝkin 01:37, 20 sep. 2016 (UTC)Reply

Neŭtraleco, BDS

Mi ne estus ŝokita se iu rimarkigus, ke artikolo verkita de mi pri BDS ne estas neŭtrala, sed vi neniel justigis vian pretendon. Bonvolu montri specifajn evidentaĵojn pri la malneŭtraleco je la diskutpaĝo, kiel ĉiu devas fari en tiaj kazoj, kaj mi klopodos korekti la arikolon se neniu alia volos korekti ĝin. Jan sewi (diskuto) 20:02, 8 okt. 2016 (UTC)Reply

Nemrut Gölü

Saluton! La turka vikipedio uzas la nomon Nemrut Gölü, do la nomo enhavas la esprimon lago. La turka vikipedo uzas ankaŭ la formon de vi uzatan ekz. ĉe Nemrut (kral), tiel mi ne interkonsentas pri via alinomado.Narvalo (diskuto) 07:15, 4 nov. 2016 (UTC)Reply

Supozeble la vorto Nemrut estas en la turka lingvo adjektivo. Ankaŭ en Esperanto tiu vorto estus adjektivo, se la lago estus nomata «Nemruta lago» aŭ «Nemrut-lago». Sed en la esprimo «lago Nemrut» la vorto «Nemrut» funkcias kiel substantivo, tial la vorto «lago» ne estas parto de la nomo. Gamliel Fiŝkin 12:46, 4 nov. 2016 (UTC)Reply

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארטDidiWeidmann (diskuto) 12:28, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Kandidato por administrantiĝo

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la uzanto-paĝo de "Gamliel Fishkin/Arĥivo/2011—2016".