Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2015

Saluton, kara! Mi ne komprenas por kio vi anstataŭis Kategorio:Portugalaj socialistoj per multe pli ĝenerala Kategorio:socialistoj? En niaj kategorioj jam regas ĥaoso, do estus pli bone laŭeble ĝustigi kategoriadon de artikoloj. Des pli ke temas pri la ĝuste portugala socialisto.--RG72 (diskuto) 10:13, 14 Jan. 2015 (UTC)

Ne estas kategorio "portugalaj socialistoj", mi krom li trovas nur unu plian portugalan socialiston kun e-lingva vikipedia artikolo, kiun oni povus aldoni al tia kategorio, nome Luís Filipe Marques Amado, kaj iom dubindas ĉu por nur 2 eroj en la nuna momento vere necesas propra kategorio. Tial ekzistanta kategorio "socialistoj" ŝajnas al mi pli bona helpo ol neekzistanta kategorio "portugalaj socialistoj". Kompreneble ĉiu en vikipedio bonvenas krei la kategorion "portugalaj socialistoj" laŭ modeloj alilandaj, kaj tiam la du paĝoj estos en tiu subkategorio ene de la pli granda kategorio "socialistoj". "Ruĝaj", neekzistantaj kategorioj vere ne helpas al ordigo kaj trovo de artikoloj, kaj nur tolereblas se ene de malmultaj tagoj ili ŝanĝiĝas al ekzistantaj kategorioj. Do se vi emas, simple kreu la kategorion, metu la du paĝojn tien (aŭ eble pliajn, se vi trovas, eble mi ne rigardis ĉie) kaj ĉio estos en perfekte bona ordo. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 21:32, 14 Jan. 2015 (UTC)
Hm, stranga afero, mi pensis ke ĝi ekzistis antaŭe. Nu, se tiel estas la aferoj, do bone.--RG72 (diskuto) 09:58, 16 Jan. 2015 (UTC)
Post plia serĉado, mi ankaŭ trovis artikolojn pri José Sócrates, António Vitorino kaj António Cardoso e Cunha, kiuj ankaŭ nomeblas portugalaj socialistoj. Por kvin artikoloj kreo de propra kategorio laŭ mi jam indas - se vi volas, vi simple faru ĝin kaj aldonu la kvin artikolojn, kaj se vi trovas, ankaŭ pliajn enhave taŭgajn ! ThomasPusch (diskuto) 15:55, 16 Jan. 2015 (UTC)
Mi mem ĵus ankoraŭ kreis artikolajn ĝermojn pri la pliaj portugalaj socialistoj Carlos César kaj António Costa, nunaj prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Portugala Socialista Partio (ankaŭ ties artikolan ĝermon mi hodiaŭ kreis). Nun, mi pensas, vere sufiĉas por propra kategorio. Ĉar vi ankoraŭ ne reagis al mia antaŭe noto, mi simple nun tamen mem transprenas la taskon kaj kreas la kategorion, kiun vi antaŭe misopiniis jam kreita. Tiel fine do ĉio estas en ordo, kaj flanke aldoniĝis tri artikoloj pri socialismo en Portugalio. ThomasPusch (diskuto) 22:15, 16 Jan. 2015 (UTC)

Tradukpeto por meta-vikio redakti

Greetings. A while back you helped with translation for single-user login finalization. Could you take some time to review the two messages that will be sent of affected community members soon? The pages are here and here. Thank you for your time, happy editing to you. Keegan (WMF) (talk) 21:43, 2 Feb. 2015 (UTC)

  Farite ThomasPusch (diskuto) 21:52, 2 Feb. 2015 (UTC)

Subpaĝo de uzanto redakti

Saluton, S-ron Thomas Pusch. Mi bezonas vian helpon! Ĉu eblas krei duan paĝon kiel uzanto. Okazas ke mia uzanto-paĝo kreskis troe kaj mi bezonas dividi ĝin. Ĉu eblas? Dankegon. Claudio Pistilli (diskuto) 22:24, 6 Feb. 2015 (UTC)

Simple kreu subpaĝon (vidu ekzemple tutsupre de mia diskutpaĝo, do tiu-ĉi folio), pri la vikipediista paĝo tio funkcias same kiel pri la persona diskutpaĝo. Simple metu "Uzanto:Claudio Pistilli/'nova subpaĝo'", tien ŝovu parton de la enhavo, kaj en la baza vikipediista paĝo metu ligilon al la nova subpaĝo. Vidu ankaŭ la noton Vikipedio:Subpaĝoj. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 08:42, 7 Feb. 2015 (UTC)

Eraro "zoologia ĝardeno">"bestoscienco" redakti

Mi dankas Vin ke Vi korektis mian eraron. Mi tute nie komprenas kial mi ŝanĝis "zoologia ĝardeno">"bestoscienco" Eble mi estis laca. Mi hontis. Pardonu, dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:56, 15 Feb. 2015 (UTC)

Tonlingvo redakti

Mi dankas al vi pro la bluigo de la ruĝaj ligiloj al Zhao Yuanren, Ĉilino kaj Lakaĵo, kaj mi komprenas, ke hodiaŭ estas mia tasko bluigi la du restantajn ruĝaĵojn en tiu artikolo. Amike, Talnat (diskuto) 13:21, 21 Feb. 2015 (UTC)

Tre bone... hodiaŭ aŭ kiam ajn, sed la artikolo pri tonlingvoj pli bone kompreneblos kiam la laboro finitos, kaj sendube vi jam havas pli klaran koncepton pri la mankaj du tekstoj ol iu ajn alia. ThomasPusch (diskuto) 13:43, 21 Feb. 2015 (UTC)

Kara Tomaso, KuboF proponis malŝalton de la x-sistemo. Tiu-propono, kvankam ja en fora estonto konsiderinda, nuntempe ne jam estas matura, ĉar simple tio kaŭzus, ke ne plu ĉiu uzanto povas simple kaj sen instalo de novaj programoj facile tajpi la supersignojn en vikipedio. Krome restas sen respondo, kiajn problemojn la transiro povas kaŭzi al la nunaj 500000 paĝoj. Estas tre danĝera afero simple fari tiel gravan modifon, kaj mi tial petas vin nepre studi la aferon kaj esprimi vian opinion sur la diskuto-paĝo. Por mi tre grava kontraŭ-argumento estas, ke mia demandoj skeptikaj ĝis nun restas sen respondo. Konkrete mi demandis al KuboF, ĉu li fakte proponas funkciantan alternativon, kiu ebligas al ĉiu uzanto same facile tajpi la supersignojn, kiel tio eblas per la nuna x-sistemo. Sen respondo al tiu demando fakte tia malŝalto ne estas akceptebla.DidiWeidmann (diskuto) 12:31, 22 Feb. 2015 (UTC)

Graflando/duklando redakti

Kara Thomas, kaj en Graflando Tecklenburg kaj en Graflando Hoya la ŝablon-parametro "mapo noto" diras "duklando ...", sed laŭ la artikolaj tekstoj ili estis ambaŭ graflandoj. Ĉu vere ili estis duklandoj, aŭ ĉu nur temas pri simpla tajperareto? - Amike Moldur (diskuto) 18:39, 3 Mar. 2015 (UTC)

Estis tajperareto aŭ "kopi-erareto" en la informkesto de la Graflando Hoya, kiun mi nun kopiis kiel modelo por la nova artikolo Graflando Tecklenburg kaj tiel duobligis la eraron. Ambaŭ landoj laŭ mia scio neniam estis duklandoj. Mi rapide korektas la erareton, kaj dankas pro via atento! ThomasPusch (diskuto) 19:52, 3 Mar. 2015 (UTC)
  Farite En la kazo de la graflando Hoya, kaj la antaŭa kaj la posta ŝtatoj estis duklandoj: probable tiu abunda mencio de duklandoj en la informkesto kaŭzis ankaŭ skribi la vorton en la noto pri la mapo... ThomasPusch (diskuto) 19:55, 3 Mar. 2015 (UTC)

Frank Christoph Schnitzler redakti

Dear ThomasPusch, You are an administrator. Please start this article in your language. You are the specialist on this Wikipedia. Looking by english Wikipedia this article an translate in your language. Thank you very much. Best Regards. Susi

Well, I wouldn't consider this article to be of top relevance on an international scale, but I created a stub-level text about him. This should do.   Farite ThomasPusch (diskuto) 20:21, 24 Mar. 2015 (UTC)
Artikolo diskutita por eventuala forigo ekde 2017 kaj fine forigita fare de mi mem en jaunaro 2023. ThomasPusch (diskuto) 16:22, 7 jan. 2023 (UTC)Reply

Kara Thomas, dankon por via ŝanĝo en Vestfalia Paco (malfaro de io->ujo de Longharulo), kiun mi plene subtenas. Nur jen eta detalo: La antaŭa vortumo "imperiaj statoj", kiun vi ŝanĝis al "imperiaj ŝtatoj", laŭ mia konjekto celas al de:Reichsstände, kiuj laŭ mia kompreno estas nek statoj nek ŝtatoj. Tamen, taŭgan esperantan terminon por ili mi tute malhavas, bedaŭrinde; tial mi ĝis nun lasis la vortumon netuŝita, eĉ se ĝian taŭgecon mi tre pridubas. - Amike, Moldur (diskuto) 19:23, 12 Apr. 2015 (UTC)

La sama baza koncepto troviĝas ankaŭ ĉe Stände en de:Ständegesellschaft, aŭ ĉe Staaten en de:Generalstaaten = Ĝeneralaj Statoj, aŭ en la Tria Stato. Ŝajne la vorto "stato" ja estas iom uzata en tiu signifo, sed ekzemple Diskuto:Ĝeneralaj Statoj montras ke ankaŭ jam pli fruaj artikolintoj hezitis pri ĝia taŭgeco. Eble oni akceptu vorton en tiu signifo kaj aldonu klarigon sub artikolo "stato"? - Amike, Moldur (diskuto) 19:44, 12 Apr. 2015 (UTC)
Kompreneble vi pravas ke mia redakto estis tro-rapida... mi simple ne vidis sencon en la termino "imperia stato", krom eble nomi imperion "en stato kolapsanta", kiam ĝi kolapsas, kaj supozis ke iu forgesis la supersignon de "ŝ", sen profunde legi la kompletan frazon. Jen jam montriĝas kiom nekutima estas la ĝisnuna difino de "stato" kiel mezepoka socitavolo. Tamen la artikolo "Francaj Ĝeneralaj Statoj" komenciĝas laŭ mi tute taŭge: "En la malnova franca monarkio, la Francaj Ĝeneralaj Statoj (france: États Généraux) estis asembleo de la tri "Statoj", la tri klasoj de la franca socio: La nobelaro, la klerikaro, kaj la nenobela kaj neeklezia tiel-nomita 'Tria Stato', kiu reprezentis ĉefe la burĝojn." Se en artikolo mencii la vorton stato unuafoje inter citiloj, do iusence "enkonduki" ĝin en la teksto, ŝajnas al mi tute tolereble uzi ĝin ĉi-sence. Ĉiukaze PIV ja jam en 1970 ne-rekte benis uzon de la vorto en tiu-ĉi senco, do ne temus pri "vikipedia inventaĵo". ThomasPusch (diskuto) 18:57, 13 Apr. 2015 (UTC)

Termina problemo redakti

Saluton, Thomas. Antaŭ kelkaj tagoj mi kreis sur Meta mian uzantopaĝon, kies subpaĝoj meta:User:Tlustulimu/global.css kaj meta:User:Tlustulimu/global.js efikas ĉie, kie lokaj paĝoj ne ekzistas. Sed kiel mi nomu tiun paĝon? Ĉu "globala uzantopaĝo"? La vorto "globala" sonas iel strange. Ĝi eĉ ne aperas en la vortarego de Krause "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch". Do, kion fari? Krause mencias kiel tradukon "tute ĝenerala" en sia vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto". Sed tio ne plaĉas al mi rilate al la vikiaj projektoj. Ĉu eble "tutprojektara"? --Tlustulimu (diskuto) 21:25, 30 Apr. 2015 (UTC)

Kio pri "universala"? ThomasPusch (diskuto) 21:27, 30 Apr. 2015 (UTC)

Deletion request redakti

Hi ThomasPusch, please can you delete my user page?, I was tagged it for delention a few days ago, and I want to see my global user page here. Thanks in advance.--Syum90 (diskuto) 11:21, 9 Maj. 2015 (UTC)

No problem, i'll delete it right away. 12:31, 9 Maj. 2015 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Saluton. Vi ĵus metis tiun artikolon sed jam ekzistis Jonny M. Mi supozas, ke indas kunigon, lasante unu el la titoloj kiel alidirektilo. Ĉu vi faros ĝin aŭ mi? Aŭ vi preferas reteni ambaŭ?--kani (diskuto) 21:09, 22 Jun. 2015 (UTC)

Ne, mi ne preferas reteni ambaŭ, kompreneble estas tute en ordo kunigi la du tekstojn. Mi simple ne trovis la duan, vidante nur ruĝan ligilon en la teksto IJK 2015 pri la nomo "Jonas Marx" kaj poste fosante materialojn en la reto. Mi mem unuigos la du tekstojn, sed konsiderante ke lia vera nomo estas Jonas Marx kaj la artista personeco ne tiom mondkonatas ke la vera personeco tute paliĝus kontraste al tio, mi preferas la veran nomon kiel artikola titolo, kaj la artista teksto post unuigo de la materialo estu alidirektilo. Koran dankon pro la atento! ThomasPusch (diskuto) 21:40, 22 Jun. 2015 (UTC)
Unuigo de la teksto jam realiĝis. Tamen restas al mi problemeto: momente mi umas en mia laborejo per praretumilo, kiu tre malbone regas la funkciojn de vikidatumaro, kaj hejmen mi venos nur venontsabate. Ĉu vi emus transpreni la taskon unuigi la du vikidatumojn (Q14167709) kaj (Q20202841), tiel ke la "MusicBrainz-identigilo de artisto" restu? Dankas, :ThomasPusch (diskuto) 22:24, 22 Jun. 2015 (UTC)
Mi pardonpetas. Vi parolas volapukon al mi. Mi supozas ke tio ne urĝas kaj vi faros ĝin kiam vi havos tempon kaj oportunon. Mi tute ne scias pri kio temas: mi estas tiom nescianta ;-(--kani (diskuto) 17:15, 23 Jun. 2015 (UTC)
Ne pardonpetinde, kaj mi ja povos semajnfine mem vidi kiel ordigi la du vikidatumojn. Tamen mi ne celas paroli volapukon al vi (krom Esperanton mi regas tute neniajn artefaritajn lingvojn, nur naturajn). Tial mi ankoraŭ klarigetas pri kio temas, ankaŭ se vi ne redaktas ion ĉi-kontekste: Se vi alklakas la datuman paĝon Q14167709 ("Jonny M"), vi tie vidas la strangan indikon "MusicBrainz-identigilo de artisto", kiu restu. Ĉu vi jen ekvidis ĝin? Unu el la du datumoj troas kaj forfalu. Per normala retumilo devus esti simple ordigi la du datumojn, tiel ke ĉiu informo estu en unu, kaj la alia, ne bezonata, povas esti forigata. ThomasPusch (diskuto) 18:13, 23 Jun. 2015 (UTC)

  Farite 07:17, 19 Jul. 2015 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Lingvoj de okcidenta Afriko redakti

Mi volis diri ke teknikaj aferoj superas min. Mi klopodis sekvi la paŝojn kaj mi perdas mian vojon. Krome pri Volta-niĝera lingvaro ĉu certe vi volis tajpi krome voltae niĝera lingvarovolt-niĝera lingvaro?--kani (diskuto) 22:24, 29 Jun. 2015 (UTC)
Mi volis kongruigi la grupojn de la Volta-niĝera lingvaro kaj de la Atlantika-konga lingvaro ene de la supra artikolo Niĝerkonga lingvaro kaj mi ne vidis la manieron eĉ meti ligilon.--kani (diskuto) 22:28, 29 Jun. 2015 (UTC)

Voltae niĝera lingvaro estis ruĝa ligilo kiun mi vidis en iu artikolo. Mi mem ne preferas tiun adverban-adjektivan formon, sed respektis ke iu jam uzis tiun vortumon kaj tial menciis ĝin en mia nova teksteto. Strangas ke nun mi ne plu trovas la artikolon kiu menciis tiun formon: eble vi en tiu teksto ŝanĝis la literumon al "volta-niĝera lingvaro" kaj tial mi ne plu trovas ĝin? Kiel ajn, mi ne batalus por uzo de la adverba-adjektiva formo. Nur klaras ke la komenca radiko devas esti "volta'" laŭ la rivero, kaj ne "volt'". Cetere mi ĝis nun ankaŭ ne metis alidirektilon de la supra formo Voltae niĝera lingvaro, ĉar mi miras pri la indiko "Warning: This page can only be edited by administrators and other users with the tboverride right because it matches the following title blacklist entry: .*ni[ğǵģĝġĠĞ]+er.*" Al mi ne klaras kial tiuforma titolo devus esti en nigra listo, sed eble tute ne necesas alidirektilo (kompreneble mi scias ke kiel administranto mi povas tamen krei la alidirektilon, se necesas, sed ja pri tia neceso mi mem dubas). Se vi volas kongruigi la grupojn de la Volta-niĝera lingvaro, tre bonvene! Vi havas plene verdan trafiklumon. Cetere: Mi ankoraŭ ne komprenis kiu ekzakte estas la teknika problemo al kiu vi aludas. Se vi daŭre cerbumas, precizigu ĝin kaj mi vendrede, ĉe "normala" hejma retumilo, vidos kiel la problemo aspektas ĉe mi. ThomasPusch (diskuto) 09:34, 1 Jul. 2015 (UTC)

Kara ThomasPusch, kara kani, mi ĵus hazarde vidis vian diskuteron, kaj havas konjekton kiu eble povus klarigi la strangaĵon pri "nigra listo". Supozeble tio ja rilatas al unu certa fifama anglalingva insultvorto, kiujn vandaloj ofte rasisme ŝmiraĉas en Vikipedion. (Mi ne skribos la vorton ĉi tie - vi mem divenos ĝin.) La filtroesprimo celas tiun fivorton, eĉ kiam vandaloj provas kamufli ĝin per sensignifaj supersignoj. Artikoloj kun tia titolo havas redakto-limigojn - por eviti vandalismon. Ĉu sencohava klarigo? - Amike, Moldur (diskuto) 20:00, 2 Jul. 2015 (UTC)

Kotafonua lingvo redakti

Krom pri la supra temo, mi kiam ĉe normala komputilo volus ankaŭ unuigi la vikidatumojn Q12952447 kaj Q20480777, ambaŭ pri la kotafonua lingvo. Ĝis nun hejme ne sufiĉis la tempo por tio, vendrede mi sukcesos. ThomasPusch (diskuto) 16:12, 29 Jun. 2015 (UTC)

  Farite 07:40, 19 Jul. 2015 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Nudbrankuloj redakti

Dankon ke Vi skribis artikolon nudbrankuloj. Ĉu Vi povas aldoni referencojn? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:28, 16 Jul. 2015 (UTC)

Artikola ĝermo ne nepre jam devas inkluzivi referencojn: sufiĉas almenaŭ tri, resume priskribaj, plenaj frazoj, intervikiaj ligiloj, kategorioj, seeble ekstera ligilo aŭ/kaj koncerna informkesto. Tamen mi jen ankoraŭ aldonis du referencojn, kvankam tion povus fari ankaŭ ĉiu alia vikipediano... Sed vi pravas, ke principe krom aldono de plia teksto al artikola ĝermo ankaŭ aldono de eksteraj referencoj ĉiam dezirindas. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 07:07, 19 Jul. 2015 (UTC)

Du kategorioj pri unu tempo / redirektiloj al kategorioj redakti

Hello. Could you please take a look follow categories - Kategorio:Ekstersunaj planedoj and Kategorio:Ekstersunsistemaj planedoj ? It seems one of them should be redirected to another. What you think ? --Movses (diskuto) 12:32, 14 Aŭg. 2015 (UTC)

You're completely right. In Esperanto, "Ekstersunsistemaj planedoj", though longer, is the more appropriate term. I'll move the one item in the category "Ekstersunaj planedoj" to the other, correctly labeled and generally used category, change the interwiki links to the right category, and then "Ekstersunaj planedoj" can become a redirect to "Ekstersunsistemaj planedoj". Спасибо for your attention! ThomasPusch (diskuto) 14:24, 14 Aŭg. 2015 (UTC)
Redirektiloj al kategorioj ne havas sencon. Forigu ĝin. (angle Redirects to categories have not a sence. Delete it.) Gamliel Fiŝkin 21:03, 15 Aŭg. 2015 (UTC)
It's not true to say in general that redirektiloj al kategorioj ne havas sencon. Redirects to categories can be a helpful hint to guide to the right target, when a now replaced category name formerly was broadly used, and now articles are sorted into the right category anyway. But you're right to state that this one never was broadly used... so to me in fact it doesn't matter to leave it as a redirect or to delete it. As the category "Ekstersunaj planedoj" is really nowhere used any more, and the title is no broadly used term, I'll really delete it, as Gamliel wants. This is really no big thing. ThomasPusch (diskuto) 11:43, 16 Aŭg. 2015 (Mi supozas ke vi komprenas la kajmanaĵon... mi pigras ripeti en la bona lingvo.)
Mi ne estas fanatikulo kiun ofendas uzo de la angla lingvo (iam mi estis tia), sed la iniciatinto de la temo ŝajne ne plu rigardas ĉi tien. Ligiloj al artikoloj kaj ceteraj paĝoj estas ĝuste ligiloj en teksto, kaj tie redirektiloj bonorde funkcias; sed inkludo de paĝoj en kategoriojn tra redirektilo ne funkcias tute. Vi povas alinomante ne krei redirektilon; ĉi tie tiun eblecon havas ial nur administrantoj. Gamliel Fiŝkin 12:04, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
Jes, ankaŭ min iam antaŭe ofendis uzo de la angla lingvo ... jen kontaĝa esperantista malsano en radikalema juneco. Ja vi pravas ke inkludo de paĝoj en kategoriojn tra redirektilo ne bone funkcias, do se oni vidas klinitajn literojn en kategorionomo sub artikolo, indas ekatenti kaj ŝovi la paĝo(j)n al ĝusta kategorio, sed tiu avertosistemo bone funkcias kaj povas esti pli granda helpo ol se iu komencanto simple metis fantazian kategorionomon, montratan en ruĝaj literoj, kaj por riparo de la fuŝo necesas mem eltrovi la bonan kategorionomon. Cetere, vi ne pravas ke la iniciatinto de la temo ne plu rigardas ĉi tien: nur antaŭ horo venis dankesprimo al mi. Kaj due, cetere, almenaŭ permane ĉiu ajn, ankaŭ sen ensaluto, povas krei kategorian alidirektilon, do principe tia ago ne estas privilegio de administrantoj. Sed esence mi absolute samopinias kun vi ke oni se eble evitu nenecesajn kategoriajn alidirektigojn, do ne estas disputo. Sinceran saluton. ThomasPusch (diskuto) 12:30, 16 Aŭg. 2015 (For short: Everything OK!)
Inkludo en kategoriojn tra redirektiloj ne «ne bone», sed tute ne funkcias: se provi fari tion, koncerna paĝo ne aperos en la bezonata kategorio, sed anstataŭe aperos en la kategorio-redirektilo. Ies inventemo estas neantaŭvidebla, kaj ne eblas anticipe ŝtopi ĉion, kion oni povas elpensi. Krei redirektilojn povas kiu ajn, sed ne krei povas ĉi tie nur administrantoj: ĉiuj ceteraj ne povas malŝalti aŭtomatan kreon de redirektilo ĉe alinomado (en la ruslingva Vikipedio tiun eblecon donas ankaŭ tri malpli altaj teĥnikaj flagoj, la malplej alta el kiuj donas nur tiun eblecon; mi pensas, ke ankaŭ en Vikipedio en Esperanto aperu tiaj teĥnikaj flagoj). Gamliel Fiŝkin 13:09, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
Vi pravas, kaj mi ne kontraŭus "malpli altan teknikan flagon", kiu donus al ĉiu elektita redaktanto rajton elekti ĉu krei alidirektilon dum alinomigo aŭ ne (sendube vi komprenis ke mi jam tiom longe redaktas kun rajtoj de administranto, ke mi tute ne plu konsciis ke ne ĉiu ajn havas la rajton elekti aŭ malelekti tian eblecon). Sed mi kredas ke alinomigo de kategorioj estas kompare tre malofta tasko, kaj ĝis kiam malnova kategorionomo estas tute maluzigata ja alidirektilo pli bonas ol nur ruĝaj literoj: La ideo tial al mi persone ne ŝajnus al mi tiom urĝa kaj prema, ke mi persone investus mian libertempon aktive trabati tian novan "flagon", sed limigus min al subteno. Pri simplaj artikoloj en kazo de dubo meto de alidirektilo ne domaĝas kaj pli bonas ol nemeto, la ĝeno ja nur koncernas la alinomigon de kategorioj, kiu prefere okazu tiom malofte kiom eblas, ĉar aktivaj redaktantoj havu la ŝancon parkerigi kategorionomojn kaj ne devu ĉiusekunde kontroli ĉu la antaŭ tagoj aŭ semajnoj parkerigita nomo aktuale ankoraŭ validas. Do laŭ mi tamen ne temas pri "granda temo". ThomasPusch (diskuto) 13:30, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

Ŝablono {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Baden-Virtembergo|081260020}}}} redakti

Saluton, via ŝablono ne funkcias en la artikolo Dörzbach. Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:38, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

Jam korektite antaŭ ol vi mesaĝis, estis unu troa nulo. Dankon pro la atento. ThomasPusch (diskuto) 13:41, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

Fotoj pri teatraĵoj de Anton Ĉeĥov kaj Pavel Ŝumilov redakti

Saluton. Mi aldonis ĉe la fotoj ligilojn, sed tio ne helpas al via demando. Mi ne memoras pri titoloj, eble eĉ oni ne diris tion al ni kaj certe ni ne ricevis kongreslibron kie ĉio povus aperi. Laŭ mia memoro temis pri tri teatraĵetoj. En unu, knabo estas frato de la fianĉino (tre bela junulino) de viro, kaj tiu profitis el la okazo. Pri la aliaj du (aŭ unu) mi ne memoras. Se mi trovos informon (mi dubas) mi sendos. Certe mi havas aliajn fotojn de tiu okazo. Se vi havas manieron kontakti kun Jefim Zajdman certe li scias.--kani (diskuto) 18:25, 1 Sep. 2015 (UTC)

Domaĝe. Mi ne persone konas Jefim Zaidman kaj ne scius kiel kontakti lin. Eble iu alia hazarde vidas tiujn ĉi liniojn kaj havas pliajn informojn. Alikaze simple perdiĝas ŝanco montri la fotojn en vikipediaj artikoloj pri la koncernaj konkretaj teatraĵoj de Ĉeĥov, se tiaj artikoloj ekzistas, en Esperanto samkiel en alilingvaj tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 06:48, 2 Sep. 2015 (UTC)
Mi vidas en Jarlibro-2003 de UEA, ke Jefim Zajdman estis tiam delegito en Jalto. Lia retpoŝta adreso indikita tie estas espero yalta.crimea.ua. Tamen tiu adreso ne plu estas valida: pasis tempo, okazis ŝanĝoj, la domajna nomo yalta.crimea.ua ankoraŭ ekzistas sed ne plu estas servata (vidu dekstre). Se li plu estas UEA-delegito, en la nuna Jarlibro devas esti kontakta informo (mi ne plu estas individua membro de UEA kaj ne povas rigardi). Gamliel Fiŝkin 11:20, 2 Sep. 2015 (UTC)
Dankon pro la informo, Gamliel. Eble ĝi pliproksimigas al trovo de kontakto (mi laŭ la nuna stato ankaŭ ne estas membro de UEA). Konsiderante ke vi venas el la kaj esperant- kaj ruslingva kultura sfero, mi petus vin tute ĝenerale rigardi la paĝon pri Anton Ĉeĥov, en kiu estas multaj ruĝaj ligiloj pri parte elstaraj ruslingvaj esperantistoj, pri kiuj mi ne havus ideojn de kie preni biografiajn informojn por kolekti vikipediajn artikolajn ĝermojn, sed mi pensas ke indus plenigi la informtruojn. Eble vi sukcesus plenigi iun truon. ThomasPusch (diskuto) 17:51, 2 Sep. 2015 (UTC)

Saluton Thomas, mi jam trovis nekrologon de Ŝumilov kaj metis ĝin en nia retejon [1] Autoro estas alia ruso kaj bedaŭinde ne diras, kiam Ŝumilov naskiĝis. Miroslav, 4.sep. 2015 Uzanto:Mirmal

Saluton, Thomas. Mi ĵus sendis al vi retpoŝtan mesaĝon pri Jefim Zajdman. --Tlustulimu (diskuto) 07:48, 4 Sep. 2015 (UTC)

Dankon al vi ambaŭ. Al la privata mesaĝo mi private respondis, kaj el la artikolo pri Ŝumilov mi vespere aŭ morgaŭ klopodos elsuĉi artikolan ĝermon. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 4 Sep. 2015 (UTC)

Saluton, mi vidas, ke vi jam verkis la artikolon. Mi korektis erareton "karieton - karieron", sed meze estas nefinita frazo: "En 1956 okazis provo La fakto puŝis..." - kaj alia mistajpo: vicprezEdantoj. Salutas Miroslav

Dankon pro la atentigoj. Mi partoprenas en kurso borde de la litovia balta maro, kaj havas nur tre limigitan tempon interretan... Tial mi tro haste savis la novan artikolon, kaj ne kontrollegis ĝin. La misojn mi rapide korektis. ThomasPusch (diskuto) 17:25, 6 Sep. 2015 (UTC)

Pri Ĉeĥov kaj Jefim. Mi post semajnoj sukcesis kontakti lin kaj li iom aldonis informon, nome "La teatraĵo, kie mi kun reĝisorino Svetlana Skvorcova, nomiĝas "Длинный язык" ("Longa lango"), alia, kie aktoras Gurij Korniljev, nomiĝas "Размазня" (en esperanto tiu ĉi vorto forestas, eble "nedecidema", "ĝenema")". Kaj li eĉ aldonis novan foton, ĉu tio utilas?.--kani (diskuto) 17:20, 2 Okt. 2015 (UTC)

Mi alŝutis la foton senditan de Jefim sed iom fuŝis, eble ne aldonis kategorion, kaj tiele ĝi ne montriĝas en la artikolo. Ĉu iu povas helpi?--kani (diskuto) 17:57, 2 Okt. 2015 (UTC)
Kara, vi alŝutis la foton je titolo "El spektaklo Knabacxo.jpg", kaj mi ĵus en la komunejo petis pri alinomigo al la ĝusta nomumo "El spektaklo Knabaĉo.jpg". Aldone tamen la foto laŭ vi estis farita en januaro 1980, kaj mi pridubas tion. Bone mi povus imagi ke ĝi ankaŭ estas el 2012, kiel la du aliaj fotoj pri spektakloj de Ĉeĥov, kiujn vi jam alŝutis en tiu jaro. Ĉu vi povus kontroli la daton? ThomasPusch (diskuto) 19:28, 3 Okt. 2015 (UTC)
PS: Se vi rekontrolas la tri fotojn, vi vidas ke mi jam aldonis kategorion commons:category:plays by Anton Pavlovich Chekhov. Do la tri fotoj ne plu kritikiĝas pro manko de kategorio. Mi eĉ ne scias (kaj nun ne prenis la tempon sondi), ĉu estus dua komuneja kategorio, kiel pli-malpli "scenaj fotoj el teatraj prezentaĵoj" (kaj saĝus tria kategorio, kiel "esperantlingvaj teatroprezentoj" aŭ "...teatraĵoj"), sed ĉiukaze unu kategorio praktike sufiĉas, nur "nul kategorioj" estas maltro. ThomasPusch (diskuto) 19:45, 3 Okt. 2015 (UTC)
Aldone, mi ŝatas peti pri la ruslingva titolo de la teatraĵo "Knabaĉo". Mi laŭ la simileco de vizaĝesprimoj konjektas ke en la foto de tiu spektaklo ankaŭ aktoras Gurij Korniljev kiel skoldanta plenkreskulo, sed pro justeco bonus ankaŭ indiki la nomon de la alia aktoro, la knabo. Ĉu Jefim indikis informon? ThomasPusch (diskuto) 19:56, 3 Okt. 2015 (UTC)
Jefim ne aldonis plian informon, kvankam mi povas diri ke ja la infano ege profesie ludis. La dato ja estis dum la SAT-kongreso de 2012 por ĉio kaj ankaŭ por la sama tago. Ĵus venis kelkaj fotoj pri alia teatraĵo de la ĉi-jara SAT-kongreso sed mi ne scias ĉu oni rajtas kopii ilin. Oni devos demandi al la organizantoj, kiuj kompreneble favoras Vikipedion, ĉar Kubo prelegis tie. En https://photos.google.com/share/AF1QipP5ncs4Ljs_Bf1iqNI52HcTRF06TvR55Nbml4Q2IfprNH8wqyS_lFcKdasQ5DwEag/photo/AF1QipOsuM1rw69VRly2Db62MtiE6LYf6m1mrHYcz_Ce?key=cVV1djNJbEx1aWlzM1BSUjg4c0U4ZzdpNWpzbk1R kaj https://photos.google.com/share/AF1QipP5ncs4Ljs_Bf1iqNI52HcTRF06TvR55Nbml4Q2IfprNH8wqyS_lFcKdasQ5DwEag?key=cVV1djNJbEx1aWlzM1BSUjg4c0U4ZzdpNWpzbk1R aperas prezento de la teatraĵo R.U.R. pri kiu estas vikipedia artikolo. En la dua foto aperas Peter Chrdle, eldonanto de Kava Pech kiu aktoris. La ejo estas la Sinagogo de Nitra. La tago la 12-a de aŭgusto 2015.--kani (diskuto) 14:25, 5 Okt. 2015 (UTC)
La novan foton pri la prezento de la teatraĵo R.U.R. en 2015 mi vidis, kaj aldonis komunejan kategorion en kiu jam estis kelkaj fotoj pri prezento el 2013 de la sama esperantlingva aktoraro. Ĉiukaze mi daŭre ne sukcesis identigi alilingvajn titolojn (precipe la originan rusan titolon) de la teatraĵo "Knabaĉo", do al mi ankoraŭ ne klaras ĉu en iu ajn vikipedia lingvo estas propra artikolo pri la teatraĵo. Ĉu eble vi povus aparte demandi al Jefim pri tio, kaj tiuokaze ankaŭ aldoni la demandon ĉu konatas la nomo de la infana aktoro? ThomasPusch (diskuto) 18:21, 6 Okt. 2015 (UTC)
Mi demandis al Jefim; kiam li respondos, mi sciigos.--kani (diskuto) 20:37, 12 Okt. 2015 (UTC)
Kvankam prokraste, ĉio funkcias. Jen la respondo post unu monato kaj duona. La rusa nomo de la knabaĉo estas "Злой мальчик" , ludas lin Konstantin. --kani (diskuto) 18:35, 27 Nov. 2015 (UTC)
@Kani: Dankon. Informo jam transprenita al la bilda priskribopaĝo kaj al la artikolo Anton Ĉeĥov. Bedaŭrinde ke la ŝajne talenta juna aktoro ĉi-tie nur pro sia aĝo malhavas familian nomon, sed eble ĝi post pliaj aktoradoj ankoraŭ estos kompletigota. Dankon pro viaj penoj. ThomasPusch (diskuto) 19:03, 27 Nov. 2015 (UTC)

Artikolo de la semajno redakti

Saluton. Mi vidas ke foje estas problemo por trovi artikolon por ADLS. Mi ĵus finis laboron ĉe Marilyn Monroe, kiu krome estas havenda. Mi proponis ĝin kiel elstara, sed foje tio prokrastiĝas. Mi ne volis enmeti ĝin jam kiel propono al la ADLS ĉar eble necesas legadon de alia, krom mi. Sed se indas preni ĝin jam, bonvolu fari tion.--kani (diskuto) 20:37, 12 Okt. 2015 (UTC)

@Kani: Tute bone. Ni havas ankoraŭ du semajnojn, ĝis kiam prezentiĝu nova artikolo de la semajno. Momente mi havas iom limigitan tempon por vikipedio, ĉar mi translokigas mian laborejon dum la pasinta kaj sekva semajnoj. Sed tiu laborego bone progresas, kaj post malmultaj tagoj finiĝos. Mi proponas ke mi rigardos tiam, ankaŭ esprimiĝos pri la elstareco de la teksto, kaj ankoraŭ sufiĉos la tempo. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 10:20, 18 Okt. 2015 (UTC)
Saluton. Mi kontaktas rekte denove por la ADLS ĉar denove urĝo povas igi ke oni saltu la proceduron por elstarigi artikolon ktp. Mi nun laboras por plibonigo de la havenda artikolo Ludilo. Ĝi jam havas sufiĉan grandon, multajn bluajn ligilojn, apenaŭ ruĝajn ligilojn kompare, kaj mi ankoraŭ laboras por ĝi. Tamen mi konstatas ke eble Decembro estas monato de ludiloj en multaj landoj kaj pro tio tiu ĉi artikolo eble endos por tiu monato. Ĉiukaze mi daŭre plibonigos ĝin, sed mi estas jam preskaŭ je la fino.--kani (diskuto) 16:00, 29 Nov. 2015 (UTC)
Mi jam finis por la momento mian taskon ĉe la havenda artikolo Ludilo, kiu nun havas 52 306 bitokojn. Mi proponos ĝin por elstareco kiel unua paŝo.--kani (diskuto) 22:48, 1 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus korektis malĝustan uzon de {{lang-en}} en Encyclopedia of Judaism‎‎. Kaj mi aldonis atentigan tekston al la ŝablona dokumentado. Fakte ĝi troviĝas en helpa Lua-modulo, ĉar ĝi nur aperu ĉe tiu parto de la ŝablonoj, kies titoloj komenciĝas per "Lang-". La ŝablonoj je "Lang-" ja ne nur metas la videblan tekston en certa lingvo, sed kaŝe metas la informon pri la lingvo en artibuton de la <span>-etikedo. Tion uzas legantaj foliumiloj, por ke ili ĝuste "prononcu" la tekston en la difinita lingvo. Do, la indiko de la angla ĉe esperanta traduko de angla vorto tutcerte estas malĝusta uzo. Mi metis similan ŝablonon ({{lang|en}}), sed ĉirkaŭ la anglan tekston. --Tlustulimu (diskuto) 16:36, 26 Okt. 2015 (UTC)

Vi tute pravas, kaj mi preteratentis la erareton. Dankon pro la atento. 16:42, 26 Okt. 2015 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Ĉu kunigi? redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke ni havas du informkestojn pri malsanoj, nome:

Nun estas la demando, ĉu ni vere bezonas du apartajn ŝablonojn aŭ ĉu ili eble povus eĉ esti kunigataj? Se ili estas kunigendaj, mi povus fari tion, ĉar la fontokodo de ambaŭ sufiĉe malsamas, tiel ke kunigo bezonus certe kelkajn trukojn. Kaj sub kiu titolo ili estu kunigataj, se tio okazu? --Tlustulimu (diskuto) 18:29, 26 Okt. 2015 (UTC)

La "informkesto Malsano" (mi preferus minusklan nomon "malsano") estas multe pli vasta ŝablono, en kiu min je unua rigardo aparte ĝenas la stranga mallongigo "MKN-10", supozeble ĉeĥlingva, sed tio facile anstataŭigeblas al la e-lingva mallongigo "KIM" aŭ "KIM-10". Krome ĝi prezentas kodigon laŭ la usona sistemo DSM-IV, kvankam intertempe jam ekzistas kaj devus esti provizata la posteula sistemo DSM-V. Kvankam en sia formo tre ĉeĥa kaj nesufiĉe internacia, la informkesto malsano tamen estas ege pli ampleksa ol la modesta informkesto KIM (informkesto Klasifiko Internacia de Malsanoj), kiu nur volas provizi listeton de laŭbezone unu, kelkaj aŭ multaj listeroj de KIM-kodoj. Ĉar ambaŭ informkestoj havas sian praktikan utiligon en artikoloj, kaj havas malsamajn funkciojn, mi ne unuigus ilin, sed tenus ambaŭ. Iom mi timas ke la kompleksa informkesto malsano ne invitas al grandkvanta utiligo, sed tie kie ĝi estas ĝi laŭ mi facile povas resti. Mi nun nur alinomigus ĝin al "informkesto malsano", ŝanĝus la mallongigon MKN al KIM kaj proponus novan parametron DSM-V. ThomasPusch (diskuto) 18:44, 26 Okt. 2015 (UTC)

>> Mi ŝovas la diskuton al la diskutpaĝo de la ŝablono "informkesto malsano". ThomasPusch (diskuto) 18:47, 26 Okt. 2015 (UTC)

Mario Puzo redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus trovis fuŝon en Mario Puzo. La tie menciita aĝo ne povis esti ĝusta, ĉar {{naskiĝdato kaj aĝo}} ĉiam kalkulas la aĝon el la naskiĝdato kaj la aktuala dato, ne el la mortodato. Do, la ŝablono nur analizas la tri nenomitajn parametrojn de la naskiĝdato kaj ignoras la tri de la mortodato. Tial mi ĵus korektis la artikolon, tiel ke nun enestas la ŝablonoj {{naskiĝdato}} kaj {{mortodato kaj aĝo}}. Vi ne estas la unua kaj sola, kiu erare uzis la ŝablonojn. Eble vi iomete legu la ŝablonajn dokumentadojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:30, 2 Nov. 2015 (UTC)

Vi plene pravas, kaj fakte mi bone konas la dokumentadojn de la ŝablonoj {{naskiĝdato}} kaj {{mortodato kaj aĝo}}, nur mi ĵus iom rapide verketis paĝon kaj tro nekritike transprenis la modelon de la ŝablono {{informkesto verkisto}}, kiu misgvidas ĉi-rilate. Mi povas mem pliklarigi la dokumentadon de la ŝablono {{informkesto verkisto}}, sed ankoraŭ ne faras tion, por ke vi vidu kio misgvidis min en mia ioma rapidemo... Se vi volas, ankaŭ vi povas pliklarige revortumi tiun dokumentadon... ThomasPusch (diskuto) 18:37, 2 Nov. 2015 (UTC)
Mi jam korektis la dokumentadon de {{Informkesto verkisto}}. --Tlustulimu (diskuto) 19:09, 2 Nov. 2015 (UTC)
Bone, jes, pli bone tiel. Dankon. ThomasPusch (diskuto) 19:58, 2 Nov. 2015 (UTC)

Fermo de proponoj por elstaraj artikoloj redakti

Kara Thomas. Bonvolu, kiam vi fermas proponon pri elstarigo de artikolo, faru ankaŭ sekvajn paŝojn priskribitajn en Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj#Kiel proponi elstaran artikolon. Nura fermo de propono (kiel ĉe Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Ciro la 2-a) ne sufiĉas. Amike. --KuboF (diskuto) 00:04, 3 Nov. 2015 (UTC)

Vi pravas, mi antaŭhieraŭ preme volis fermi diskuton pri elstareco de la teksto Marilyn Monroe, ĉar bezonatis ADLS, kaj hieraŭ konstatis ke la antaŭa ADLS, Ciro la 2-a, pro neatento restis nefinita diskuto pri elstareco, kaj rapide volis fermi tiujn mankojn, kvankam mi ofte estis vokita for de la komputilo kaj tial nekomplete laboris. Nun laŭ mi ĉio estas ordigita. ThomasPusch (diskuto) 12:38, 3 Nov. 2015 (UTC)

Helpaj ŝablonoj redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus retrovis helpan ŝablonon, kiu taŭgas por artikoloj, kiuj enplektas informon pri loĝantaroj el helpaj ŝablonoj. Por mencii la daton de loĝantaro taŭgas {{Dato de loĝantoj}}, kiu estas ekvivalento de la germana de:Vorlage:EWD. Ĉu mi ankaŭ kreu la rilatajn helpajn ŝablonojn laŭ la germana vikipedio, nome laŭ de:Vorlage:EWQ kaj de:Vorlage:EWZ? Se jes, tio eblos nur je la semajnfino. Krome unu el ili bezonus eĉ Lua-modulon, por kio necesas iom pli da tempo ol mi havas nun. --Tlustulimu (diskuto) 17:53, 25 Nov. 2015 (UTC)

Se mi bone konjektas, la ŝablono "dato de loĝantoj" en la ŝablono "informkesto germania komunumo" povas ŝanĝi la daton post la nombro de formato "(2013-12-31)" al formato "(31-a de decembro 2013)", se ĝi estos enplektita en la ŝablonon "informkesto germania komunumo". Tio belos, sed ankaŭ estis tute bone kiel estis ĝis nun - negranda dezajna plibeligo. Ekster administraj unuoj de Germanio laŭ la nuna stato la komplika funkciaro jam ne uazatas en ŝablonaj informkestoj. La ideo de aŭtomate aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj ja ankaŭ uzatas pri la administraj unuoj de Luksemburgio, sed sen ŝablona, kun po-tekste kreita informkesto (vidu ekzemple Kantono Esch-sur-Alzette). Ĉar Luksemburgio tiom malgrandas (pardonu la lokuloj), laŭ mi tute tolereblas rezigni pri komplika informkesto, kaj po-tekste kreita informkesta tabelo sendube pli facile kompreneblas. Mi persone konfesas ne plene kompreni la komplike ĉarpentitan ŝablonon "informkesto germania komunumo" kaj preferas laŭeble ne tuŝi ĝin, dum ĝi funkcias, por ne difekti ion ajn. Iusence la germanaj ŝablonoj "EWQ" kaj "EWZ" certe estas parto de la komplika konstruo de la ŝablono "informkesto germania komunumo", do ilia kreo en la e-lingva vikio simple eblus pli bone "eksporti" la funkcion de aŭtomate aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj al administraj unuoj de pliaj landoj. Teorie tio bonus, sed praktike mi jam de monatoj investas multegajn horojn ripari la artikolojn pri germaniaj komunumoj "kvazaŭ doktoriĝanta roboto", baze tre teda laboro tiu administranta flegado de aŭtomate aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj, kaj sen plia kompetenta stabo de artikol-flegantoj e-lingvaj sincere dirite pli saĝas ne preni sur sin la ŝarĝon provizi ekzemple la robote kreitajn e-lingvajn artikolojn pri loĝlokoj de Pollando per aldonaj aŭtomate aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj (kiel faras la germana vikipedio) ... jam nun multaj el la e-lingvaj artikoloj pri loĝlokoj de Pollando restas plorinde ne-pli-prilaboritaj post la robota kreo. Do: La e-lingvaj artikoloj pri administraj unuoj de Germanio funkcias sen aparta kreo de tradukaĵoj pri la ŝablonoj EWD kaj EWZ, kaj por same pliperfektigi la artikolojn pri administraj unuoj de aliaj landoj ĉiukaze mankas kapacito: Laŭ mi eblas ŝpari tempon ĉi-tie, kaj eble anstataŭante plibonigi la dokumentadon de la jam laborantaj ŝablonoj, por ke postaj generacioj de e-lingvaj vikipedianoj sen aparta entuziasmo per investo de pluraj labortagoj solvi informadikajn enigmojn tamen povu iom kompreni la jam laborantajn ŝablonojn. ThomasPusch (diskuto) 21:02, 25 Nov. 2015 (UTC)
PS: Ĉiukaze mi estas dankema al la neesperantisto Septembermorgen, kiu pro kono de la koncernaj tabeloj en la germana vikipedio ekde pluraj jaroj fidinde helpas teni en aktualeco ankaŭ la tabelojn de la e-lingva vikipedio. Li (aŭ ŝi) bone helpas, sen difekti ion pri la e-lingvaj tekstoj - tiaj helpantoj bonas, sed da tiaj helpantoj ne estas multaj, kaj sen kono de Esperanto ankaŭ la helpo estas limigata.
Saluton Thomas kaj Tlustulimu (pardonu ke mi tie skibas) estas ankaŭ solvo por la loĝantaro (kaj ĝia lasta dato) : estas uzi datojn el wikidatumoj kiel en {{Geokesto2}}. Kore. --pino (diskuto) 07:50, 26 Nov. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Saluton Pino. Klaras ke teorie la ideo aŭ deziro uzi centran parametron el vikidatumoj por aktualiĝanta nombro de loĝantoj en informkestoj kaj artikolaj tekstoj jam ekzistas pli longe. Mi vidis multajn paĝojn kiuj aplikas la (ankaŭ ne plej simplan) ŝablonon {{Geokesto2}}, sed iel mi trafis neniun kiu aplikus la ideon suĉi aktualan nombron de loĝantoj el vikidatumoj. Ĉu vi povas montri al mi ekzemplajn artikolojn, kie tiu funkcio praktike aplikatas? ThomasPusch (diskuto) 08:29, 26 Nov. 2015 (UTC)
Krome, plia demando estos kiom fidinde plej aktualas la datumoj el vikidatumoj. La "germana sistemo" por Germanio signifas ĉiujare aktualigi 14 paĝojn, kiuj provizas plej aktualajn datumojn por pli ol dek mil artikoloj. En vikidatumoj necesus ĉiujare aktualigi pli ol dek mil vikidatumajn paĝojn. Nun tio nur nekomplete funkcias. Du hazardaj ekzemploj pri germanaj komunumoj: Lingen - vikidatumoj aktualas, Alsbach-Hähnlein - vikidatumoj mankas. Do por Germanio kaj Luksemburgio mi restus ĉe la plej fidinda nuna sistemo, sed por ĉiuj aliaj landoj la uzo de vikidatuma indiko pri nombro de loĝantoj, tie kie ĝi estas en vikidatumoj, estas pli eleganta sistemo ol je granda peno vastigi la "germanan sistemon" en la e-lingva vikipedio al pliaj landoj. Do daŭre estas granda scivolemo pri la vere praktika funkcio. ThomasPusch (diskuto) 08:50, 26 Nov. 2015 (UTC)
Ekzemplojn oni povas vidi en Renève aŭ en Flammerans en informkesto kaj en geografia alineo. Verdire Francia kaj Germania vikipedioj estas malfacilaj ĉar ili havas iliajn proprajn sistemon kaj ili ne bezonas kunlabori. En Francio oni uzas ankaŭ duban kopirajtan argumenton sed uzi vikidatumoj estas la nura realisto solvo por ĝisdatigi niajn loĝantarojn en tutmondaj administraj unuoj. Oni devu esti preta, havi taŭgajn ŝablonojn kaj komenci ilin uzi. --pino (diskuto) 10:16, 26 Nov. 2015 (UTC)
Dankon pro la konvinkaj ekzemploj. La "germana sistemo" bone funkcias kaj estas en ordo apliki ĝin por e-lingvaj artikoloj pri administraj unuoj de Germanio, post kiam jam tiom da laboro estis investita. Ĝi ekestis kiam vikidatumoj ankoraŭ ne ekzistis, kaj daŭre havas avantaĝojn. Sed por landoj pri kiuj ankoraŭ ne estas tiom intense prilaborita artikola reto, sendube preferindas laŭeble facila solvo, kaj tia sendube estas uzo de la vikidatumaj parametroj. ThomasPusch (diskuto) 10:38, 26 Nov. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Saluton Pino. Mi ĵus provis apliki vian modelon en nova artikolo pri la dania urbeto Tønder. Areo de Tønder ne indikatas en vikipedio, do mi forprenis ĉion pri "areo" kaj "loĝdenso". Loĝantaro kun dato kaj referenco ja indikitas en unuopaj artikoloj, sed nenio en vikidatumoj, do mi provis enmeti la informon en vikidatumon. La nombron vikidatumoj nepre indikas kun aldonaĵo "±1", mi ne certas kial, la daton mi sukcesis enmeti, la referencon ne, kaj mi komence frustriĝis ĉar la rezulto ne tuj funkciis, sed post iom da sekundoj tamen, do mi kontentas pri mia unua provo. Horzono laŭ via modelo ankoraŭ ne funkcias, ĉar necesus provizi la koncernan vikipedian datumon, kaj ĉu vi havas ideon kial mi ne povas enmeti referencon pri la loĝantaro? Sume mi dirus ke en ekzemplo kiel tiu ĉi en kiu oni devas multon adapti en vikidatumoj por ke io ajn funkciu, via modelo estas signife pli pena ol simple enmeti informojn rekte en la lokan artikolon. Sed por sekve aŭtomate ŝanĝiĝonta nombro de loĝantoj laŭ mi indas investi tian grandan penon (por ne ŝanĝiĝontaj parametroj kiel horzono aŭ blazono aŭ io tia la peno probable ne indas). ThomasPusch (diskuto) 08:07, 29 Nov. 2015 (UTC)
Saluton Thomas, via analizo estas ĝusta. Estas sen granda intereso se oni devas mane plenigi vikidatumoj. Sed se oni konvinkas kolegojn de aliaj lingvaj vikipedioj importi perrobote iliajn datojn la afero estas tute malsimila. Por neŝanĝantaj datoj kiel koordinatoj aŭ aero tio faciligis ege la laboron. Por ŝanĝantaj datoj kiel loĝantaro aŭ estro estas ege utila. Konvinki alia lingva vikipedio estas ne facila kaj oni povas diskuti nur se ni havas ŝablonojn, kiuj uzas bone vikidatumoj.--pino (diskuto) 12:55, 29 Nov. 2015 (UTC)
Konsentite. ThomasPusch (diskuto) 15:09, 29 Nov. 2015 (UTC)

Kara Thomas! Mi ĝojas pri via klopodo ordigi kaj unuecigi en la termina diverseco, kaj la de vi proponita solvo ja estas tute taŭga. Mi tamen volus rekomendi al vi jenon: Kiam vi volas alinomi, unue proponu en la diskutpaĝo, lasu iom da tempo por eventuala diskuto, kaj nur poste efektivigu la alinomadon (se montriĝas ĝenerala konsento, aŭ - kiel ofte - neintereso). Kion vi pensas? - Amike via Martin/Moldur (diskuto) 22:05, 1 Dec. 2015 (UTC)

Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj ... redakti

Kara Thomas! Jen mi tuj denove, sed ĉi-kaze pri tute alia demando. En la artikolo Bavario nun mi vidas ruĝan erarmesaĝon Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo "!". Ĝi ŝajne rilatas al iu ŝablono "Metadatumoj ...". Mi neniel estas sperta pri tiuj ŝablonoj, sed mi kredas ke vi iom laboris per ili kaj pli spertas ol mi. Ĉu vi eble povus analizi kaj trovi la kaŭzon de la eraro? Mi konjektas ke iel la signoj "<" + "!" + "-" + "-" kiuj signas komento-komencon en XML estas mise parsataj kiel parametroj por iu matematika esprimo. La mesaĝo aperas kaj en la informkesto, kaj en la unua alineo. - Amike via Moldur (diskuto) 22:15, 1 Dec. 2015 (UTC)

Mi trovis la eraron: Hieraŭ mi aktualigis la loĝantaronombrojn de ĉiuj administraj unuoj de Bavario el stato fine de 2013 al stato fine de 2014, kaj koncize prilaboris la liston {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Bavario}} per la majkrosofta programo "Word", kiu mise kaj nepetite en unu loko el mil ŝanĝis la karaktrojn "!--" al "!—" per longa streko. Mi mem eĉ nun trovinte la eraron apenaŭ vidis la diferencon sur mia ekrano, ĉar la esto aŭ malesto de malgranda interspaco inter la du mallongaj strekoj apenaŭ videblas, sed ĉar ĉiuj artikoloj de Bavario bone funkcias krom tiu pri la federacia lando mem, devis esti eraro en tiu specifa teksta linio. Do eraro trovita. Dankon pro la atentigo. ThomasPusch (diskuto) 07:37, 2 Dec. 2015 (UTC)
Bone farite! Min ofte ĝenas kiam komputilaj iloj estas tro "helpemaj" kaj provas laŭ konjekto "plibonigi" kion mi faras, anstataŭ akcepti ke mi celas precize tion kion mi skribis. Mi pensas ke majkrosoftaĵoj precipe kulpas pri tia "helpemo". Des pli bone ke vi sukcesis trovi kaj korekti la preskaŭ nevideblan cimon - gratulon kaj dankon! Amike, Moldur (diskuto) 08:04, 2 Dec. 2015 (UTC)

Chantal Gacond redakti

Kara Thomas, vi fakte tute prave ne aldonis supozinformon, ke Chantal estas filino de Claude Gacond, tio estus grava eraro (mi ja vivis dum 2 jaroj kune kun Chantal kaj do tre bone konas ŝin ...) - Claude Gacond fakte estas la onklo de Chantal - nome la filino de unu el la tri fratoj de Claude Gacond. Cetere frato de la patrino de Chantal estas Olivier Tzaud, fame konata por siaj multnombraj kanzonoj en Esperantujo. DidiWeidmann (diskuto) 11:31, 7 Dec. 2015 (UTC)

Reinfeld en Latvio redakti

Kara Thomas, ĉu la arkitekto Reinfelds kiun vi menciis eble parencas al la sveda antaŭa ĉefministro Fredrik Reinfeldt? La angla Vikipedio mencias ke lia pra-pra-avino estis Dorotea Reinfeld el Latvio... - Amike, Moldur (diskuto) 15:44, 10 Dec. 2015 (UTC)

Povus esti, aŭ ne, mi havas nenian indikon, nur povas diri ke la nomo Reinfelds (kun fina -s) en Latvio laŭ mia impreso ne maloftas... ThomasPusch (diskuto) 18:47, 10 Dec. 2015 (UTC)

Francaj arondismentoj kaj kantonoj redakti

Kara Thomas, ĉu Arondismento Beaune kaj Kantono Fontaine-lès-Dijon povus helpi por proponi modelajn artikolojn? Kore --pino (diskuto) 10:54, 17 Dec. 2015 (UTC)

Aspektas tute bone. Ĉar mia ideo estus havi modelon por laŭeble rapide kreebla ĝerma artikolo, mi eble ne kopius la listojn de komunumoj kaj de kantonoj, aparte se tio kaŭzus lavangon de ruĝaj ligiloj ... tamen se jam ekzistas preskaŭ ĉiuj artikoloj kiel ĉi-ekzemple, ja pripenseblas ĉu indas investi la kroman laboron ankaŭ krei respektive kopii la koncernajn listojn. Mi havus du komentojn por plibonigo: Unue anstataŭ vorteto "fraktio" (se, devus esti "frakcio", sed tio estas parlamenta grupo, do la vorto ne bone taŭgus ĉi-kontekste) devus simple esti "parto", kaj due se meti la liston de komunumoj devus esti indiko kio estas la nombro post ĉiu komunuma nomo, do devus aldoniĝi frazo kiel "Inter krampoj menciiĝas la respektiva kodo de INSEE.". Plie mi atentigas (ne kritike, nur pripensige) ke la ŝablonoj {{formatnum:...}} kaj {{nombro|...}} faras praktike la samon, do laŭ funkcio same bonas, kaj pripenseblas ĉu ne uzi la "pli esperantlingvan" variaĵon "nombro". ThomasPusch (diskuto) 11:26, 17 Dec. 2015 (UTC)
PS: Rezigni pri listoj de kantonoj kaj komunumoj aparte praktikas tiam kiam estas tendenco reorganizi la administrajn unuojn, do redukti la nombron de kantonoj kaj komunumoj por ŝpari administrajn kostojn, kiel aktuale en 2015 en la ekzempla arondismento Beaune: Se estas e-lingva listo, necesas post ĉiu administra reformo aktualigi ĝin. Tio tre bonas se iu faras tion, kaj malbonas se neniu atentas. Thomas
Dankon por la korektadoj kaj la konsiloj. Por la listoj, la ideo estus, ke ne ĉeestas e-lingva listo sed listo el vikidatumoj, vidu Kantono Fontaine-lès-Dijon la listo de komunumoj devenas de vikidatumoj. --pino (diskuto) 13:28, 17 Dec. 2015 (UTC)
Bone, konsentite. ThomasPusch (diskuto) 13:41, 17 Dec. 2015 (UTC)

Turingio redakti

Warum nicht direkt aus Wikidata die Einwohnerzahlen einbinden? Es gibt mehrere Millionen von Verwaltungseinheiten, das in jeder Wikipedia per Hand zu pflegen ist doch Wahnsinn. 91.9.122.176 21:56, 21 Dec. 2015 (UTC)

Berechtigte Frage. Das "deutsche" System der Einwohnerzahllisten nach dem Modell "Metadaten Einwohnerzahl DE-TH" wurde in der Esperanto-Wikipedia 2009 eingeführt, nur für Deutschland und Luxemburg, und war schon weit verbreitet, als 2012 Wikidata überhaupt geboren wurde. Aber es ist unbestreitbar ein großer Kraftakt, es auf den Seiten aller Landkreise, Städte und Gemeinden zu implementieren. Zwei Vorteile sind klar: Erstens kann man die automatisch aktualisierten Einwohnerzahlen nach dem Modell "Metadaten..." problemlos auch in Seiten anderen Themas einbauen, z. B. Listen der Städte und Gemeinden mit Einwohnerzahlen auf der Seite des Landkreises, oder bei Fusion mehrerer Exgemeinden zu einer neuen Einheitsgemeinde die neue Einwohnerzahl in den Artikeln der Exgemeinden und jetziger Gemeindeteile (Beispiel der Esperanto-Artikel über Lengefeld in Sachsen), oder oder. Und zweitens ist es, platt gesagt, überhaupt wichtig, maschinell erstellte Rohartikel über Städte und Gemeinden nicht einfach verstauben zu lassen, und sich nur um die Erstellung ganz neuer Artikel zu kümmern, sondern diese Rohartikel "manuell" redaktionell zu pflegen, dann ist das Einsetzen der aktuellen Einwohnerzahlen nur ein redaktioneller Bearbeitungsschritt von mehreren. Für Landkreise, Städte und Gemeinden Deutschlands sind in den letzten Monaten nach und nach die Bundesländer Hessen, Niedersachsen, NRW, Bayern, BW, Schleswig-Holstein so komplett aktualisiert worden (die Stadtstaaten Berlin, HH und HB sind sowieso in dieser Beziehung kein Problem), Mek-Pom musste aufgrund der Verwaltungsreform 2011 sowieso überarbeitet werden, ist aber noch nicht komplett, und auch von Sachsen und Sachsen-Anhalt sind jeweils mehrere Landkreise komplett aktualisiert, aber noch nicht alle - momentan ist halt Thüringen dran. Das Einarbeiten von Einwohnerzahlen aus Wikidata ist für die anderen Länder außer Deutschland und Luxemburg vorgesehen, ist aber auch nicht ohne Haken. Vor allem ist das Problem, dass man oft erst selbst die Einwohnerzahlen aus irgendeiner offiziellen Quelle herausfinden und selbst in Wikidata einstellen muss, bevor man sie dann in eine neue Seite übernehmen kann. So ist es mir z.B. vor wenigen Tagen bei der Erstellung von Miniartikeln über die honduranischen Gemeinden El Porvenir (Honduro), Arizona (Atlántida), Jutiapa (Honduro) und San Francisco (Atlántida) oder des dänischen Städtchens Tønder gegangen. Esperanto ist eine mit 3-4 Millionen Sprechern vergleichsweise kleine Sprache, nicht größer als Litauisch, und die Esperanto- oder litauische Wikipedia, die entsprechend weniger Mitarbeiter hat als die englische oder deutsche Wikipedia, wird nicht die Erstellung der Wikidatenbanken stemmen können. Daher ist es ganz sinnvoll, das schon für zwei Drittel Deutschlands umgesetzte System der Einwohnerzahllisten nach dem Modell "Metadaten..." noch zu Ende einzubauen, und ansonsten das Wikidata-Einwohnerzahlsystem vor allem in den Bereichen anzuwenden, in denen die Wikidatenbankenzahlen schon eingefügt wurden. ThomasPusch (diskuto) 09:22, 22 Dec. 2015 (UTC)
Die Wikipedias mit wenigen Sprechern können eventuell massiv profitieren von Wikidata. Zumindest die Infoboxen könnten wohl einheitlich generiert werden. Zur Zeit ist via Wikidata vielleicht noch nicht alles möglich, was lokale Infoboxen liefern können. Wären die Deutschland- und Luxemburg-Daten in Wikidata, könnte man sehr leicht die litauische Wikipedia auf das Niveau der Esperanto-Wikipedia bringen. Vielleicht kann man ein kleines europäisches Land nehmen - nicht Lŭemburg - und versuchen die dazugehörigen Infoboxen nur aus Wikidata zu generieren? Mir fiel als erstes Dänemark ein, vielleicht weil Nachbarland. Aber da Dir vielleicht mehr an Litauen liegen würde, vielleicht Litauen? Da fällt mir auf, Apskritis = Distrikto ist evtl. problematisch, da Raion oft mit Distrikt übersetzt wird. Für Apskritis wird z.B. genutzt: County/Uyezd, also auf Esperanto vielleicht Kantono oder Graflando? rajono savivaldybė = subdistrikta komunumo, also rajon=subdistrikto weicht vom englischsprachigen System ab und auch vom System für Russland in der epo-Wikipedia, z.B.: Distrikto Dmitrov (Moskva provinco). 91.9.103.146 22:42, 23 Dec. 2015 (UTC) PS: Oder vllt doch besser Dänemark - oder Lettland?, denn die litauische Wikipedia pflegt Daten für Litauen vllt eher lokal. 91.9.103.146 22:45, 23 Dec. 2015 (UTC)

Ans (Belgio)‎ redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis helpan ŝablonon al la parametroj loĝantaro kaj loĝantaro-stato en Ans (Belgio)‎. Sed jam ekde kelkaj semajnoj la ŝablono {{informkesto urbo}} povas preni la valorojn el Vikidatumoj, se la ĵus menciitaj parametroj ne estas uzata aŭ estas malplenaj. Do, kiel ni estonte aranĝu la informojn pri loĝantaro? Ĉu kiel la germana vikipedioj per amaso da helpaj ŝablonoj, ĉu per Vikidatumoj?

Krome mi ne scias, ĉu vi eble rimarkis miajn lastatempajn aldonojn al la informkesto. Ĉu mi eble cerbumu pri maniero iel duonaŭtomate preni ĉion el helpaj ŝablonoj, se tiuj ekzistas? Se jes, necesus certa valoro de la supre menciitaj parametroj, ĉar malpleneco kaj foresto jam aperigas la Vikidatumajn informojn kaj mi ne emas detrui la ekzistantan unuecon ĉe simile funkciantaj parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 20:09, 27 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, René. Eble vi vidis, ke mi en la lastaj tagoj eksperimentis enkonstrui vikidatumajn informojn pri municipoj de la provinco Lieĝo (ekzemple Amel (Belgio)‎, Amay (Belgio) kaj Huy (Belgio)), same kiel antaŭe mi elprovis tion pri Tønder en Danio kaj iuj komunumoj de Honduro. Principe bone funkcias, sed la problemo estas ke mi en ĉiu kazo mem devis aldoni la informojn pri loĝantaro kaj dato al vikidatumoj kaj nur poste povis uzi miajn proprajn informojn. Tio kostas kvinoble pli da laboro ol uzi la jam pretan liston pri loĝantaro. Ĉar estas robote kreitaj artikoloj pri senescepte ĉiuj municipoj de Belgio, malaktualiĝintaj, kaj la sistemo de listo tiom bone praktikiĝas en la tuj najbaraj landoj Germanio kaj Luksemburgio, mi ĵus ekeksperimentis kiom pli rapide eblas aktualigi la paĝojn pri Belgio per la lista sistemo ol per la vikidatuma, kvankam principe mi pri aliaj landoj preferas subteni la vikidatuman sistemon - tutcerte tiam, kiam la vikidatumoj jam estas plenigitaj kaj pretaj por uzo. Sed la vikidatumoj de belgiaj municipoj ŝajnas esti uzeblaj nur kiam esperantisto pretigas ilin, kaj tio laŭ mi estas tro granda peno por nia kompare malgranda redakta stabo. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:26, 27 Dec. 2015 (UTC)
Nu bone. Ĉar estas malmulte da uzantoj, kiuj okupiĝas pri tio, ni ne havas alian eblecon. Mi ja ne kontraŭas la uzadon de helpaj ŝablonoj, precipe se la koncernaj informoj ĉe Vikidatumoj ankoraŭ ne ekzistas.
Mi antaŭe korektadis kelkajn artikolojn pri belgaj municipoj, kiuj ankoraŭ enhavis la malnovan nomon de la informkesto kaj kie krome mankis la parametro regiono-ISO, tiel ke ĉe ekzisto de koordinatoj ĉe Vikidatumoj subite aperis monda mapo kun markilo. Ja estas alia ebleco aperigi la mapon de Belgio aŭ/kaj de la koncerna subŝtato ol per la ĵus menciita parametro. Sed tamen la nomita parametro devus esti uzata, por eviti aperon de zorgiga kategorio kaj aldoni ion al la rilata "Geohack"-ligilo post _region:. Ĉu mi eble petu roboton en la germana vikipedio pri helpo? Li tiam aldonu la nomitan parametron, ŝanĝu la parametrojn por koordinatoj de okopo al duopo latitudo kaj longitudo kaj ŝanĝu la aranĝon de la informkesto, tiel ke ĝi pli bone legeblos en la fontokodo. Verŝajne la roboto devus iel esti kapabla analizi la uzatajn kategoriojn, por ke estu la ĝusta valoro en regiono-ISO. --Tlustulimu (diskuto) 20:43, 27 Dec. 2015 (UTC)
Jes, ankaŭ pri Amel (Belgio)‎, Amay (Belgio) kaj Huy (Belgio) mi permane aldonis la parametron " regiono-ISO", ĉar mi vidis la saman mondmapan problemon. Se roboto aŭtomate povus tiel aktualigi la informkestojn, mi tre bonvenigus tion! Cetere, en tiuj ekzemploj mi ŝanĝis la regiono-ISO-kodon de BE-WLG al nur BE, ĉar alikaze aperas tri mapoj (vidu la artikolojn), el kiuj la dua ne donas plian informon kompare al la unua, kaj per forigo de la provinca kodero "-WLG" eblis redukti la mapojn de tri al du. Mi vidis ke ekzemple pri Amel vi realdonis la provincan koderon, kaj fakte mi ne kontraŭas ke estas tri mapoj, kvankam du sufiĉus - mi nur volas klarigi pri mia motivo de hieraŭ. ThomasPusch (diskuto) 20:51, 27 Dec. 2015 (UTC)
PS: La roboto ne forgesu atenti ke antaŭ vertikala streko en la informkesto estu nova linio ... alikaze la informkestaj parametroj redaktostate tre malbone legeblas. ThomasPusch (diskuto) 21:31, 27 Dec. 2015 (UTC)

Artikoloj pri la provincoj de Belgio kaj pri ties municipoj redakti

Saluton, Thomas. Dankon pro via aktualigo de artikoloj pri municipoj en Provinco Luksemburgo en Belgio. Sed nun subite en multaj, kie mi ankoraŭ ne korektis al regiono-ISO=BE-WLX, enestas malĝusta valoro de regiono-ISO. Mi ja foje transprenis tian parametron el iu germana ŝablono. Sed ĉe Belgaj municipoj ĝia nomo bedaŭrinde estas misgvida, ĉar la kodo ne rilatas al la regiono, sed al la provinco. Do, kion fari? Ĉu ni ŝanĝu en ĉiuj informkestoj la parametron regiono-ISO al io pli konvena aŭ ne komprenu ĝin tro laŭvorte? Kion vi preferus? La unua varianto estus pli temporaba, sed pli taŭgus por novuloj, sed krome bezonus helpon de roboto, dum ke la dua varianto estas pli taŭga por nia tre malgranda nombro de lertuloj pri informkesta uzado. Se vi ne emus ion decidi pri tio, mi povus teorie demandi en la ŝablona projekto. Sed tie nuntempe restis sufiĉe aktiva nur unu alia uzanto krom mi, kiu laŭ mia konstato eventuale ne estas tiel lerta, nek lingve nek teknike, kiel bonus por konvena decido. :-| --Tlustulimu (diskuto) 22:12, 29 Dec. 2015 (UTC)

Ĉu vi povas doni ekzemplojn, kiuj misaj kodoj eniris kiujn paĝojn? Tendence mi malkredas, ke iu, kiu metas tiajn kodojn, tiom laŭvorte prenus la tre ĝeneralan vorton "regiono", ke sentiĝus devo pro principemo nepre enmeti ISO-kodon de ni diru Valonio aŭ la Valona Regiono (BE-WAL) anstataŭ la ĝusta provinca kodo BE-WLX en paĝon pri la provinco Luksemburgo. Mi emas kredi ke estis simpla malgranda malatento. Teorie probable eblus nomi la parametron "ISO-3166-kodo" (aŭ instali ĝin la normala parametro kaj la ĝisnunan parametron "regiono-ISO" ĝia alternativo, tiam ne necesas roboto), sed ankaŭ tio estas certe komplikigo, denove io plia klarigenda. Do, mi kredas je simpla eraro, sendepende de la parametronomo, kaj interesiĝus vidi ekzemplon. ThomasPusch (diskuto) 07:47, 30 Dec. 2015 (UTC)
Saluton, Thomas. Ekzemplo estas Wellin kaj multaj artikoloj kun la sama navigilo je la fino. Sed ekde hieraŭ mi jam korektis multajn artikolojn kaj daŭrigas tion nun. Se vi emas kunhelpi ĉe la korektado, vi ja povus eki je la fino de la listo en la navigilo, por ke ne subite okazu redakta konflikto. Mi nun okupiĝas pri artikoloj, kies titolo komenciĝas per L. --Tlustulimu (diskuto) 08:15, 30 Dec. 2015 (UTC)
La kulpulo estis mi, kaj tute ne pro sistema miskompreno, nur pro simpla erareto: Mi prenis ŝablonon de municipo en provinco Lieĝo kaj pro la simileco de la kodoj pretervidis ŝanĝi la kodon WLG al WLX, kaj tial kopiis mian eraron al ĉiuj paĝoj de provinco Luksemburgo kiuj bezonis informkeston. Pardonu! Sed tiaj eraroj povas okazi. Mi kompreneble tuj mem kunforigas mian fuŝon, kaj komencas ĉe la fino. La korekteto rapidos. ThomasPusch (diskuto) 08:25, 30 Dec. 2015 (UTC)
Jam finita. ThomasPusch (diskuto) 08:35, 30 Dec. 2015 (UTC)
Se mi ne pretervidis ion, la municipoj de Valona Brabanto ankaŭ pretas. Se necese, mi permane enmetis la "informkeston urbo". Pri Valonio nun restos precipe la meto de kutimaj informkestoj al la municipoj de Henegovio: en la tekstojn de ĉiuj municipaj artikoloj tie mi jam enmetis la aktualan nombron de loĝantoj, sed pri unuopaj enmetoj de la "informkestoj urbo" mi tempe ne sukcesos. ThomasPusch (diskuto) 09:02, 30 Dec. 2015 (UTC)
Mi jam metis la ŝablono {{informkesto urbo}} en kelkajn artikolojn pri municipoj en la provinco Henegovio. Mi daŭrigos posttagmeze. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:23, 30 Dec. 2015 (UTC)
Tute bone. Thomas

Mi ĉirkaŭ la 16-a horo posttagmeze prilaboris ĉiujn tekstojn pri municipoj de la belgia provinco Luksemburgo, kiuj ĝis tiam havis la kutiman "informkeston urbo", kaj nun prilaboros ankoraŭ tiujn kiuj pretiĝis ĝis nun. Parton de la intertempo mi uzis por aldoni aktualajn nombrojn de loĝantoj al la tekstoj pri ĉiuj municipoj de Okcidenta Flandrio, kvankam plejmulto de ili ankoraŭ ne havas la kutiman "informkeston urbo". Mi ne scias ĝis kiam sufiĉos via kunlabora energio... se ĝi elĉerpiĝos, laŭ mi ankaŭ tolereblus en Flandrio ankoraŭ lasi improvizitajn informkestojn, kaj limiĝi al la bluigo de internaj ligiloj kaj metoj de aktualaj datumoj pri loĝantonombroj, ĉar tio ĉiukaze estas signifa progreso al antaŭe. Mi havas flankan demandon kaj petas vin tiuokaze rigardi la paĝon Blankenberge. En vikidatumoj notiĝis grafike modestaj flago kaj blazono en GIF-formato, sed en la komunejo principe estas pli nova kaj grafike multe pli altkvalita blazono en SVG-formato. Nur: Ĝi havas imponan kronon kaj eksterproporcie pli grandas ol la apuda flago. Kion vi pensus pri aldono de escepta parametro "blazono-larĝeco", kaj eble pro ekvilibro ankaŭ "flago-larĝeco", paralele al la nuna "bildo-larĝeco"? Kun tia parametro, kiu je simila nomumo ekzistas en aliaj informkestoj (ekzemple "informkesto germania komunumo"), eblus grafike ekvilibrigi flagon kaj blazonon. Ĉu vi pensas ke la jam tre ŝarĝata informkesto tolerus unu/du pliajn parametrojn, aŭ ĉu eble io truko jam antaŭvidatas, nur ne priskribiĝas en la dokumentado??? ThomasPusch (diskuto) 18:39, 30 Dec. 2015 (UTC)

Mi vidis vian ĵusan redakton ("flago-ampl" -> "flago-larĝeco", "blazono-ampl" -> "blazono-larĝeco"). Dankon ! ThomasPusch (diskuto) 19:16, 30 Dec. 2015 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke en la fontokodo jam estis parametroj por la larĝeco de flago kaj blazono. Tamen la nomoj estis aliaj ol vi proponis. Ĉar mi ankoraŭ ne vidis ilin en artikoloj kaj ili ĝis nun ne estis dokumentitaj, mi ĵus ŝanĝis ilin al flago-larĝeco kaj blazono-larĝeco kaj aldonis ilin al la dokumentado.
De kie vi prenas la kvinciferajn numerojn, por aperigi per helpaj ŝablonoj la loĝantaron kaj la rilatan daton? --Tlustulimu (diskuto) 19:21, 30 Dec. 2015 (UTC)
El {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Belgio}} respektive la alilingvaj eldonoj de la metadatuma listo, samkiel pri la komunumoj kaj aliaj dividaĵoj de Germanio kaj Luksemburgio. La listo pri belgiaj municipoj estas iom malperfekta rilate al Valonio kaj al la malmultaj germanlingvaj municipoj, ĉar ĝi baze estas nederlandlingva. Sed konsiderante ke preskaŭ du trionoj de la belgoj denaske parolas la nederlandan respektive flandran, multe pli ol la francan aŭ germanan, laŭ mi estas en ordo tiel. Krome la listo antaŭ kelkaj tagoj ankoraŭ estis laŭ la stato de januaro 2014, dum en iuj unuopaj nederlandlingvaj kaj franclingvaj artikoloj jam estis nombroj de loĝantoj laŭ la stato de januaro 2015, sed en vikidatumoj laŭ mia sondo de antaŭ kelkaj tagoj ankoraŭ amase mankegis iuj ajn indikoj pri nombroj de loĝantoj kaj koncernaj datoj. Tial mi komence de mia projekto pri belgiaj municipoj (vidu ekzemple la paĝon Huy) elprovis de la franclingva paĝo kopii informojn al la vikidatuma paĝo, kaj de tie per la informkesta ŝablono transpreni al la esperantlingva artikolo. Teknike tio kompreneble funkcias, sed montriĝis al mi tro temporaba ol ke tia praktiko estus realisma por centoj da prilaborindaj paĝoj. Tial la alternativa vojo per metadatumaj listoj, kiu montriĝis tiom bone funkcii por komunumoj, komunumaroj, distriktoj kaj distriktaroj de Germanio kaj Luksemburgio. Mi certas ke relative baldaŭ ekster nia vikipedia branĉo pretos belgia metadatuma listo laŭ la stato de januaro 2015, kaj ĝin en nur unu kopia paŝo (anstataŭ du kopiadoj po unuopa municipo en vikidatumoj) eblos transpreni al la e-lingva vikipedio. Principe tion povas fari eĉ neesperantisto, kaj en la pasinto la ĉiujarajn aktualigojn rilate al la 14 metadatumaj listoj de Germanio (ĉiuj federaciaj landoj krom Hamburgo kaj Berlino, kiuj havas nur unu nombron de loĝantoj) kaj tiun de Luksemburgio fakte ofte fidinde faris neeesperantisto(j). Sed eĉ se esperantista administranto unufoje jare devos aktualigi la 16 listojn por Germanio, Luksemburgio kaj Belgio, tiu laboreto (kiel mi mem ofte spertis dum la pasintaj jaroj) tre facilos kaj rapidos. Kaj se oni unu jaron forgesos kaj nur ĉiun duan aŭ trian jaron farus la laboron, la datumoj en miloj da artikoloj tamen ankoraŭ ne videble malaktualus. Tamen mi preferus por aliaj landoj laŭeble elturniĝi per la universala ebleco de transpreno de vikidatumaj informoj, kaj esperas ke la granda kvanto de neesperantistaj vikipedianoj sukcesos plikompletigi vikidatumojn per ĉiuj bezonataj informoj. ThomasPusch (diskuto) 19:52, 30 Dec. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: En la ŝablono {{Informkesto administra unuo2}} solvindis ankoraŭ la problemeto, ke la ‎parametro "apartenas" estu indikata preferee kun (sed laŭbezone ankaŭ sen) interna ligilo, laŭ bontrovo, kaj mapoindiko "sur la mapo de..." tiam ne havu duoblan internan ligilon. Antaŭe mi petis vin forpreni la duoblan internan ligilon ĉe "sur la mapo de...", sed probable vi forgesis tiun detalon, kaj tial mi ĵus mem aranĝis la ŝablonon. Nun bone funkcias. Feliĉan novan jaron. ThomasPusch (diskuto) 05:59, 1 Jan. 2016 (UTC)

Henegovio redakti

Kara Thomas! Por tabeleca aranĝo eble helpos vin la ŝablono "div col", vidu ekz-e ĉe ĉevalo, natriofratoj Grimm. Amike, Moldur (diskuto) 10:33, 30 Dec. 2015 (UTC)

Vi tute pravas, ke la "pura" HTML-kodigo de la listetoj en la paĝo Henegovio tre malelegantas. Kaj klaras ke tion fabrikis ne mi. Sed ĉar ankaŭ tiel funkcias, min la maleleganta kodigo ne tre ĝenas. Dankon ĉiukaze. Eble iom poste, kiam la paĝoj pri administraj unuoj de Belgio estos pli flegataj, mi prenos tempon simpligi la listetojn. Aŭ se vi volas, ankaŭ vi povas fari tion. Mi nun penas pri aktualaj nombroj de loĝantoj en la multegaj municipaj artikoloj, kaj pri laŭebla redukto de ruĝaj ligiloj (aparte pri municipopartoj). ThomasPusch (diskuto) 11:57, 30 Dec. 2015 (UTC)
Bone, mi faris. Sentu vin libera malfari aŭ ŝanĝi se al vi ne plaĉas la rezulto. - Amike, Moldur (diskuto) 19:27, 30 Dec. 2015 (UTC)
Dankon, certe pli "vikias" nun ol la "pura" HTML-kodigo antaŭa. Se vi ankoraŭ havas pli da energio, en la aliaj naŭ provincoj de Belgio estas la sama problemo... ThomasPusch (diskuto) 10:52, 4 Jan. 2016 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Arkivo 2015".