Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2021

Ĉefpaĝo redakti

Vi tute pravas, vi bonvolu pardoni miajn franclingvanajn refleksojn. Mi tuj ŝanĝas.
Amike --Baba79 (diskuto) 15:47, 6 jan. 2021 (UTC)Reply

Zyplių dvaras‎‎ redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis informkeston al Zyplių dvaras‎‎. Ĉu vi eble emas iomete pli aldoni al ĝi surbaze de la ŝablona dokumentado? Bedaŭrinde mi tro malmulte komprenas en la litova lingvo, kvankam mi havas eĉ lernolibron kaj vortarojn. Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:25, 17 jan. 2021 (UTC)Reply

Mi aldonis tekston. La informkesto mem aspektas laŭ mi tute bona nun, en bona proporcio kompare al la teksto. Mi ne vastigus ĝin. Tamen dankon pro aldono de la informkesto. ThomasPusch (diskuto) 22:49, 19 jan. 2021 (UTC)Reply
Saluton, Thomas. Nedankinde. Mi eĉ uzis la okazon por aldoni plian "tipon" al la informkesta ŝablono, en ties unua nenomita parametro. Krome la artikolo eĉ aperas en la listo de la ekzemploj de {{informkesto geografiaĵo}}. Ĉar apartaj kaŝitaj kategorioj pri ĝia uzado laŭ tipo de geografiaĵo estus ne tre utilaj, la informkesto uzas la kategorian skemon de {{geokesto}}. Fakte mi kreis tiun pli malpli novan informkeston kiel la posteulon per Lua. --Tlustulimu (diskuto) 16:52, 20 jan. 2021 (UTC)Reply

Ŝablono:Informkesto urbo de Italio redakti

Kara Thomas! Mi eksperimente aldonis kodon por aŭtomate aperigi oficialan retejon. Tiel ne plu necesos aldoni {{oficiala retejo}} por unuopaj italaj urboj. Vidu ekz-e: Bovino. Mi esperas ke tio plaĉos al vi. - Amike, Moldur (diskuto) 19:24, 26 feb. 2021 (UTC)Reply

La ideo tre bonas, ĉar estas ankoraŭ tiom multaj neprizorgataj miniaturaj kaj bedaŭrindaj ĝermoj pri italaj komunumoj. Sed aldono de {{oficiala retejo}} (vidu ekz. Arese) havas la avantaĝon ke en simpla bildigo de la paĝo en la informkesto aperas nur la vortoj "oficiala retejo", kio bonas, ĉar iuj retadresoj de italaj komunumoj estas iom freneze longaj kaj tre distordas la informkeston (la retejoj de Locate Varesino kaj Mariano Comense jam estas iom longaj, sed estas pli ekstremaj ekzemploj, kiujn mi kompreneble nun ne povas citi parkere). Tial mi proponus ankaŭ en la aŭtomatigo uzi la vortojn "oficiala retejo", kio probable simplas. Kion vi opinias? ThomasPusch (diskuto) 15:37, 28 feb. 2021 (UTC)Reply
Mi iom modifis, laŭ via propono. Ĉu bone? - Amike, Moldur (diskuto) 18:43, 28 feb. 2021 (UTC)Reply
Tre. Dankon! ThomasPusch (diskuto) 22:58, 28 feb. 2021 (UTC)Reply
Tamen al mi ankoraŭ venis pripenso. Hodiaŭ posttagmeze ankoraŭ estis tiel, ke en malverŝajna kazo de manko pri retejo (ĉe iuj loĝlokoj lastatempe kunigitaj al pli grandaj komunumoj, ekzemple TremezzoLenno) prave en la rubriko Retpaĝo aperis nenio, nun tie aperas "[ Oficiala retejo]". Kompreneble eblas tie permane enmeti iun pli-malpli taŭgan retejon (vd. ekz. Mezzegra), ankaŭ permana enmeto de "| retpaĝo =  " malvidigas la indikon "[ Oficiala retejo]". Sed ĉu ne eblus instrui la aŭtomatigon tiel ke se ne estas retejo en vikidatumoj ankaŭ nenio ajn aperu tie? ThomasPusch (diskuto) 23:26, 28 feb. 2021 (UTC)Reply
Pardonu - jes, kompreneble. Provu nun. Moldur (diskuto) 07:28, 1 mar. 2021 (UTC)Reply
Aspektas perfekte. Unu problemo malpli  . Dankon! ThomasPusch (diskuto) 17:20, 1 mar. 2021 (UTC)Reply
 . Moldur (diskuto) 19:29, 2 mar. 2021 (UTC)Reply

Ingo Naujoks redakti

La artikolo komenciĝas kun la nomo Diana Amft. Supozeble nur iu kopiad-erareto, kiun spertulo facile povos korekti. Ĉu vi emas kontroli? - Amike, Moldur (diskuto) 19:38, 2 mar. 2021 (UTC)Reply

Prave, mi neniam poste reatentis la paĝon, kaj komplete forgesis ke mi iam okupiĝis pri ĝi. ThomasPusch (diskuto) 22:29, 2 mar. 2021 (UTC)Reply

Oberhain redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus trovis erarmesaĝon en Oberhain. Ŝajnas al mi, ke io mankas en la ŝablono {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Turingio}}. Ĉu vi aktualigas kutime ĉiujn tiajn ŝablonojn por Germanio aparte aŭ samtempe? --Tlustulimu (diskuto) 15:17, 11 apr. 2021 (UTC)Reply

Esperante tekstas "Oberhain [O:bahajn] estas komunumo en Germanio kaj urbokvartalo de Königsee." Tiu frazo malĝustas: fakte "Oberhain [O:bahajn] ĝis la 1-a de januaro 2019 estis komunumo en Germanio kaj nun estas kvartalo de la urba komunumo Königsee." La ŝablono {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Turingio}} paralele al la alilingvaj ŝablonoj nur konsideras oficialajn komunumojn, komunumarojn, distriktojn, distriktarojn kaj la federacian landon mem, ne konsideras la nombrojn de loĝantoj pri kvartaloj, komunumopartoj, unuopaj stratoj, unuopaj elementaj lernejoj aŭ unuopaj preĝejaj paroĥoj. Tial en 2018 ankoraŭ ĉio bone funkciis, kaj ekde la nombroj de 2019 ne plu. Simple necesas elpreni la uzon de la ŝablono, kaj aŭ meti fiksan nombron en la tekston, aŭ se kiel ĉi tie vikidatumoj aktualas, meti frazon kiel "Fine de {{WikidataLoĝantaroDato}} en la loĝloko vivis {{unuo|{{WikidataLoĝantaro}}|loĝantoj}}.". ThomasPusch (diskuto) 16:17, 11 apr. 2021 (UTC)Reply
Dankon, Thomas, pro via rapida korekto :-) --Tlustulimu (diskuto) 16:29, 11 apr. 2021 (UTC)Reply
Mi ankoraŭ trovis diversajn similajn kazojn, sed probable restas pliaj, ne jam trovataj... ThomasPusch (diskuto) 17:45, 11 apr. 2021 (UTC)Reply

Bibione redakti

Saluton. Thomas. Mi ĵus vidis, ke en Bibione estas vikisintaksaj erarmesaĝoj, en la tiea informkesto. Ĉu vi eble scias, kiel ripari tion? Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:21, 18 apr. 2021 (UTC)Reply

La ŝablono {{Informkesto urbo de Italio}} nun aparte apogiĝas je vikidatumoj. Tio principe sencas, ĉar kutime la informoj en vikidatumoj (esperinde) pli kompletas ol en niaj robote faritaj kaj parte ankoraŭ ne home redaktitaj artikolaj ĝermoj pri italaj komunumoj. Sed se en informkesto aperas ruĝaj literoj, tio simple indikas truon en vikidatumoj. Mi ĵus plenigis tiun truon en vikidatumoj pri Bibione - kiu estas bona investo por ĉiuj vikimediaj projektoj estontece ... ThomasPusch (diskuto) 14:46, 18 apr. 2021 (UTC)Reply
Mi suspektas ke la komo en "areo = 28,4" estu punkto. - Moldur (diskuto) 14:42, 18 apr. 2021 (UTC)Reply
Ne, la komo ĉi tie tute bonas... Tamen mi ne havas ideon, kiel kolekti tiujn fuŝitajn paĝojn kiel estis tiu pri Bibione ... klaras ke vikidatumoj pli flegatas se temas pri oficiala komunumo kaj ne nur pri loĝloko kaj frakcio de komunumo (kiel Bibione). Mi supozas ke tiaj fuŝitaj paĝoj kolektiĝas en iu teknika kategorio, sed nun ne volas refuŝi vikidatumojn nur por rehavi la antaŭan fuŝitan staton, kaj vidi ĉu iu teknika kategorio aperas ... ThomasPusch (diskuto) 15:34, 18 apr. 2021 (UTC)Reply
Eble necesus iel enplekti zorgigan kategorion por tio. Sed detaloj devus dependi de la koncernaj parametroj :-( --Tlustulimu (diskuto) 16:15, 18 apr. 2021 (UTC)Reply

Ĉu eble eĉ eblus anstataŭigi {{Informkesto urbo de Italio}} per la pli ĝenerala {{informkesto urbo}}? Eble ja tie necesus foje aldono por la laŭlandaj kodoj. --Tlustulimu (diskuto) 16:21, 18 apr. 2021 (UTC)Reply

Estas tia amaso da artikoloj, ke mi proponus laŭeble malmulte ŝanĝi... ThomasPusch (diskuto) 16:43, 18 apr. 2021 (UTC)Reply
Mi ĵus tamen kuraĝis fuŝe malfari mian aldonon en vikidatumoj, kaj vidis ke ne ĝustas ke tiaj fuŝitaj paĝoj kolektiĝus en iu teknika kategorio... Kaj iel tio klaras: en nia vikipedio ja nenio ŝanĝiĝas, nur temas pri manko aŭ kompleto de vikidatumoj. ThomasPusch (diskuto) 16:49, 18 apr. 2021 (UTC)Reply

Ŝablono:Info ISO-3166-2:PL kaj similaj redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus kreis ĉiujn mankintajn provincajn ISO-kodajn ŝablonojn por Pollando. La ĉefa ja estas {{Info ISO-3166-2:PL}}. Krome mi rigardis, ĉu jam estas rilata mapa ŝablono. Se ne, mi kreis ĝin laŭ la germana vikipedio. Nun ni povos pli bone uzi regiono-ISO en informkestoj pri/por Pollando. --Tlustulimu (diskuto) 12:43, 20 apr. 2021 (UTC)Reply

Mi vidis kaj ekuzis la novajn ŝablonojn en ĉiuj nunaj eroj en la kategorio Kasteloj en Pollando (fakte hodiaŭ tagmeze mi tute ne volis plonĝi en tiun temaron, sed nur ekuzigi miajn proprajn, hieraŭ al la komunejo alŝutitajn fotojn pri unuopa kastelo kiun mi preskaŭ hazarde vizitis antaŭ 3 jaroj). Salutas ThomasPusch (diskuto) 15:37, 20 apr. 2021 (UTC)Reply

Chełm redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi korektis la loĝantaron en Chełm. Sed vi ne alĝustigis la denson, en la informkesto. Ĉu ne? Mi ĵus faris tion, eĉ iomete truke   --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 21 apr. 2021 (UTC)Reply

Prave. La unuajn urbojn, kiujn mi hieraŭ tuŝis, estis la pli grandaj, ekzemple Vroclavo. Tie la denso aŭtomate kalkuliĝas, nur la informkesto protestis, kiam mi volis aldoni nombron de loĝantaro kun interspaco, per la ŝablonoj "unuo" aŭ "nombro", kion mi kutime preferas en kazoj de pli grandaj nombroj (pli ol milo). Kaj mi iel naive supozis, ke ĉiam plu la denso ne estos problemo. Fakte la klopodo alĝustigi la distriktajn kaj distriktoĉefurbajn artikolojn de Pollando al mininuma artikola ĝermo montriĝas pli granda, peza kaj longdaŭra ol mi pensis, ĉefe ĉar niaj polaj vikipediaj kolegoj ne bone antaŭpreparis la vikidatumajn indikojn - do mi sentas pli esti redaktanto de vikidatumoj momente ol esti esperantlingva kontribuanto. Sed ja tiu laborego fine utilos al ĉiuj vikipediaj branĉoj... Jeszcze Polska nie zginęła... ThomasPusch (diskuto) 15:37, 21 apr. 2021 (UTC)Reply

Informkestoj redakti

Kara Thomas! En "Informkesto sciencisto", provu ŝanĝi "| loko de ripozo = " al "| loko de sepulto = ". Mi facile povus fari tion mem, sed ne volas fari tion dum vi redaktadas tie, ĉar tio estus tre konfuza. - Amike, Moldur (diskuto) 13:31, 22 apr. 2021 (UTC)Reply

Tion mi jam provis, aŭ, pli klare: mi konjektis ke nun {{informkesto sciencisto}} estas {{informkesto reganto}}, tie remetis vorton "sepulto" kaj en la koncerna testa teksto Mrongovius parametre ankaŭ metis vorton "sepulto". Tamen io ankoraŭ misas. Kiel mi ĵus skribis al René, "evidente malfacilas kompreni kiel kiuj ŝablonoj interligiĝis kaj anstataŭiĝis". Mi ekde nun lasos la temon, al René aŭ al vi, kiel vi emas, kaj hodiaŭ ne plu tuŝos ajnan ŝablonon el la familio. ThomasPusch (diskuto) 13:45, 22 apr. 2021 (UTC)Reply
  Farite Mi ĵus korektis {{informkesto sciencisto}} tiel, ke ne plu gravas kiun parametron por la loko de tombo oni uzas. --Tlustulimu (diskuto) 13:54, 22 apr. 2021 (UTC)Reply
Perfekte: tiel informkesto funkciu! Salutojn al vi ambaŭ supre ĉe la balta maro (en vasta senco)! ThomasPusch (diskuto) 14:12, 22 apr. 2021 (UTC)Reply
Koran dankon! Ĝuste nun mi fakte ne estas proksime de la Balta Maro, sed vizitas miajn gepatrojn en Munkeno por kelkaj tagoj. (Ne estis tute facile envojaĝi en Germanion, sed mi fakte sukcesis...) Moldur (diskuto) 17:24, 22 apr. 2021 (UTC)Reply

(Re)saluton, Thomas kaj @Moldur:. Mi havas demandon al vi pri la {{informkesto urbo}}. Jam ekde iom da tempo mi cerbumas, ĉu mi aldonu al ĝi subtenon por {{mapligilo}}. Jam kelkaj informkestoj havas tian subtenon, ekz. {{informkesto insulo}} kaj {{informkesto geografiaĵo}}, kiel krome legeblas en Vikipedio:Mapligilaj mapoj en informkestoj. Dua demando: se mi aldonu tion, ĉu tiam la mapo aperu ĉiam se koordinatoj kaj regiono-ISO estas difinitaj aŭ aldone estu mapligilo=jes? --Tlustulimu (diskuto) 16:43, 22 apr. 2021 (UTC)Reply

Mi bedaŭras, sed pri mapligiloj mi ankoraŭ neniam okupiĝis kaj do ne havas iun opinion. - Amikajn salutojn al vi ambaŭ @ThomasPusch: kaj @Tlustulimu: ĝuste nun el mia malnova hejmurbo en suda Germanio. - Moldur (diskuto) 17:24, 22 apr. 2021 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, ThomasPusch! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:35, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Ŝablono:Informkesto vilaĝo pl redakti

Saluton, Thomas. Mi hodiaŭ aldonis iom da subteno por SIMC place ID (P4046) al {{Informkesto vilaĝo pl}}, ĉar en iu artikolo estis la parametro SIMC. Tio eĉ jam bone funkcias en Brzostowa Góra. Sed en la Vikidatuma paĝo pri tiu P-kodo mi trovis ion pri TERC municipality code (P1653). Ĉu vi hazarde scias, ĉu TERC (P1653) ankaŭ gravas por polaj vilaĝoj? Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 29 apr. 2021 (UTC)Reply

En la pola vikipedio mi lernis, ke TERC (pl:TERC) estu ero de TERYT. Kaj TERYT-kodo vere uzatas en iuj informkestoj, ekz. en tiu pri Kołobrzeg-Kolberg. Ĉiukaze TERC-kodo (= identigilo por administra komunumo aŭ municipo) ne gravas por tekstoj pri polaj vilaĝoj, kiuj laŭ la koncepto estu parto de administra komunumo, do pli malgranda unuo. Sed ankaŭ por {{Urbo pl}} tia plia kodo laŭ mi ne mankas - sajnas al mi ke la TERYT-kodo plene sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 18:51, 29 apr. 2021 (UTC)Reply
Nu bone. Mi ĝojas, ke mi ne devas aldoni TERC al {{Informkesto vilaĝo pl}}. Ĉu eble aliaj parametroj ankoraŭ mankas en la ŝablono? --Tlustulimu (diskuto) 18:58, 29 apr. 2021 (UTC)Reply
Mi ne proponus pliajn parametrojn, nur proponus ke la pola genitivo ne estu deviga, nur opcia kiel plej multaj aliaj parametroj. Se iu patrioto pri polaj vilaĝoj amase ekuzus tiun redaktilon kaj petus pri plia parametro, ŝi/li ja povos anonci sian peton. Sed se kiel nun eĉ tiom mankas entuziasmo helpi ke la landaj distriktoj kaj plej gravaj urboj de la pola respubliko havu decan formon, sufiĉas ke la informkesto pri polaj vilaĝoj ne havu fuŝojn. Nun ĝi ŝajnas al mi bone funkcii. Aldona donaco povus esti faciligi la uzon de parametro " |Mapospeco=reliefo" en la subŝablono "situo sur mapo": Mi vidis ke en la nova sintakso antaŭvidatas parametro " |tipo1=reliefo" por tio. Necesus do nur atentigi pri tio en la ŝablona dokumentado kaj eble montri en ekzemplo modelan uzon de tio. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 17:41, 30 apr. 2021 (UTC)Reply

Informkesto pri Friedrich Wilhelm Foerster redakti

Kara Thomas, nun mi rimarkis, ke en la informkesto pri Friedrich Wilhelm Foerster estas falsa foto. La foto montras la patron Wilhelm Julius Foerster. Mi mem ne povas korekti tion. Ebe vi povas forigi la falsan foton. Salutas Sciureto (diskuto) 12:15, 3 maj. 2021 (UTC)Reply

Rapide farita en vikidatumoj. Dankon pro la atento! ThomasPusch (diskuto) 06:12, 8 maj. 2021 (UTC)Reply

Ŝablono:Informkesto golfo redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi kreis artikolojn pri golfoj de Islando, uzante la ŝablonon {{Informkesto golfo}}. Ĉu mi eble aldonu al la ŝablono subtenon por {{mapligilo}}? Tio jam bone funkcias ekz. en {{informkesto insulo}} kaj {{informkesto markolo}}. --Tlustulimu (diskuto) 17:38, 10 jun. 2021 (UTC)Reply

Jes, la ekzemploj de {{informkesto markolo}} tute konvinkas min ... pri insuloj ĉiukaze klaras kie estas la bordoj, sed pri markoloj kaj golfoj povas utili la klarigo vidi la limojn de la unuoj en la principe senlimaj oceanoj... ThomasPusch (diskuto) 19:00, 10 jun. 2021 (UTC)Reply
  Farite Mi jam aldonis la novan trajton kaj alĝustigis la dokumentadon. Sed kiun zomon oni prenu por Jökulfirðir? Ja tie temas pri kvin fjordoj, kio eĉ jam videblas je la plurala formo de la titolo. Mi ne regas la islandan lingvon, kvankam mi eĉ havas gramatikon kaj kelkajn pliajn libretojn pri ĝi. Por germanoj la islanda estas sufiĉe malfacila. --Tlustulimu (diskuto) 19:17, 10 jun. 2021 (UTC)Reply
Aldono: Mi ĵus trarigardis ĉiujn artikolojn kaj laŭbezone alĝustigis la zomon. Se la area markilo ne aperis, mi nur alĝustigis la zomon, se la golfo nur parte videblis. --Tlustulimu (diskuto) 19:50, 10 jun. 2021 (UTC)Reply
La paĝo pri Jökulfirðir povas simple resti tiel... Se area markilo ne estas, simple estas tiel. Dankon al vi. ThomasPusch (diskuto) 20:35, 10 jun. 2021 (UTC)Reply

Pirataĵoj redakti

Saluton! Pluraj pirataĵoj estas listigitaj ĉe Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Nazo. Ĉu eblas forigi ilin? Taylor 49 (diskuto) 06:20, 16 jun. 2021 (UTC)Reply

Ŝablono:Mapo franca komunumo redakti

Saluton, Thomas. Por faciligi la redakton de artikoloj rilataj al komunumoj de Francio, mi enkondukis novan ŝablonon {{Mapo franca komunumo}}, kiu anstataŭas "[[Dosiero:Map commune FR insee code {{#property:p374}}.png|eta|maldekstra|300px|<center>la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj]]". Ekzistas pli-malpli la sama en la nederlanda lingvo: "Sjabloon:Detailkaart Franse gemeente". --Dominik (diskuto) 04:49, 6 jul. 2021 (UTC)Reply

Saluton, Thomas kaj @Dominik: Mi ĵus ŝanĝis <center> al {{centre}}, en la menciita ŝablono. Tion mi ofte faras, ĉar <center> ne apartenas al HTML5. Do, ĝi estas evitinda, kvankam kaj la foliumiloj kaj la vikia programaro ankoraŭ toleras ĝin. Sed mi ne emas atendi ĝis tiu tago, kiam la vikia programaro ne plu toleras ĝin. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:16, 6 jul. 2021 (UTC)Reply
Mi uzos ĝin ekde nun, ... kvankam la enkopiado de la antaŭa dosiero ankaŭ ne estis granda peno. Dankon al vi, ThomasPusch (diskuto) 09:40, 6 jul. 2021 (UTC)Reply

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! redakti

Kara ThomasPusch, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:19, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:21, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Imperia dieto redakti

Kara Thomas! Mi fakte preferas la terminon "Imperia dieto" super iu "Delegita Kongreso". La unua pli paralelas al diversaj alilingvaj terminoj, la lasta pli impresas kiel ies privata inventaĵo. Cetere tiu esprimo estas rekte maltrafa. La imperia dieto funkciis ekde la 12-a jarcento ĝis 1806, sed nur ekde 1663 oni uzis delegitojn ("Immerwährender Reichstag"). Antaŭ tio, laŭ mia kompreno, la membroj devis partopreni persone. Kaj la vorto "Kongreso" impresas veni el alia tempoperiodo. Jam ekzistas la taŭga vorto "Dieto (asembleo)" kiu celas ekzakte tion. Ankaŭ la stranga uzo de "je" en "Imperia Delegita Kongreso je Worms (1495)" pliigas la lingvan neregulecon. Jam delonge mi pripensis ke prefere ni alinomu jene:

Mi tamen hezitis ĉu fari oficialan alinom-peton aŭ ĉu simple fari la alinomadon al "Imperia dieto" ktp. tuj mem. Amike, Moldur (diskuto) 19:49, 17 sep. 2021 (UTC)Reply

Wolfsbach redakti

Saluton Thomas, ĉu vi povus precizigi, pri kiu Wolfsbach temas, pri tiu Wolfsbach, kiu situas ĉe ŝtatlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio proksime de Stálky? En de:Wolfsbach tio estas apartigilo. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:46, 31 okt. 2021 (UTC)Reply

Sekreta armita organizaĵo redakti

Saluton. Mi ŝanĝis en redakto OEA al OAS, nome oficiala nomo; laŭ via traduko estus ĉiuoakze SAO, sed kial OEA? Se vi kontraŭas, vi malfaru.--kani (diskuto) 22:47, 1 nov. 2021 (UTC)Reply

Bona demando, mi ne havas klarigon - ĉiukaze vi pravas. Dankon pro l'atento! ThomasPusch (diskuto) 19:13, 3 nov. 2021 (UTC)Reply

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj redakti

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:36, 14 nov. 2021 (UTC)Reply

Ĉu permane? redakti

Estimata kolego! Vi dum unu minuto (la 17-an de novembro, 20:59 UTC) kreis tri artikolojn, el kiuj du (Saint-Lubin-en-Vergonnois kaj Saint-Marc-du-Cor) ampleksas po 1083 bajtojn kaj unu (Saint-Loup (Loir-et-Cher)) ampleksas 1080 bajtojn. Ok minutojn poste (ankaŭ dum unu minuto, 21:07 UTC) vi kreis ses artikolojn, el kiuj kvin (Saint-Martin-des-Bois, Saint-Rimay, Saint-Romain-sur-Cher, Saint-Sulpice-de-Pommeray kaj Saint-Viâtre) ampleksas po 1083 bajtojn kaj unu (Saint-Ouen (Loir-et-Cher)) ampleksas 1080 bajtojn. Ĉiuj menciitaj artikoloj enhavas nur tabelajn informojn (supozeble elfositajn el Vikidatumoj) kaj ne enhavas alian tekston (pri historio, kulturo ktp). Unue, ĉu vi faris tion permane aŭ per roboto? Se per roboto, indus disdividi permanajn kaj perrobotajn kontribuojn (krei aldonan uzantokonton, indiki en ĝia uzantopaĝo apartenon de tiu uzantokonto al vi kaj peti por ĝi robotan statuson). Due, mi rigardis al franca versio de unu el la menciitaj artikoloj; mi ne komprenas la francan lingvon, sed mi vidis tie kelkajn komputilajn ekranojn da teksto. Kial ne aldoni tekstajn netabelajn informojn ankaŭ al la menciitaj artikoloj? Gamliel Fiŝkin 08:08, 18 nov. 2021 (UTC)Reply

Kara Gamliel, mi ne nepre kreis la tekstojn tiom rapide, nur savis la tekstojn tiom rapide unu post la alia  . Sed vi pravas, ke mi provas fari ion, nome tempoŝpare krei artikolojn pri eŭropaj komunumoj, por malpliigi frustrigajn ruĝajn ligilojn en aliaj tekstoj kaj por krei fundamenton por estontaj redaktoj, kion ankaŭ, kaj pli tempoŝpare, povus fari roboto. Sed kiel mi komprenas, la vikipedia komunumo iam (por forte distanciĝi de la eta volapuka vikipedia redaktistaro kaj de iuj sudorientaziaj projektoj) decidis ne plu voli robotajn kreojn de artikoloj. Kaj de tiam kreiĝas multe malpli da esperant-lingvaj artikoloj, ĉar realaj homoj havas limigitan liberan tempon. Mi foje aldonas ion plian el alilingva teksto, foje ankaŭ rapide aldonas iun entute neŝablonan artikolan ĝermon bezonatan por la priskribata regiono, ekz. pri rivero (vd. hieraŭ jenjen). Sed ĉar mi samtempe respektas la decidon malkuraĝigi tekstokreojn per robotoj, por ne mis-imiti ekz. la cebuan vikipedion, kaj tamen volas per mia limigita tempo pli kovri Eŭropon per bazaj artikoloj, kiujn poste eblas ampleksigi, sed kiuj ne bezonas konstantan flegadon, mi en tiaj bazaj ĝermaj artikoloj kutime nur aldonas pli da teksto, se tute ne haveblas fotoj pri la temo kaj la teksto sen aldonaĵo iel "aspektas tro magra" (tute subjektive, jen diferenco al roboto, kiu ne havus tian subjektivecon - vidu ekzemple la paĝeton pri Rocé, al kiu mi, konsentite, aldonis tekston nur tre avare, nome nur tri pliajn frazojn en unu plia alineo). Kompreneble mi foje ankaŭ vere "verkas tekstojn", kiel ekzemple jen antaŭ ekzakte du semajnoj, sed baze mi kredas ke blua ligilo al bona artikola ĝermo (ne nur pri geografiaĵoj, sed ankaŭ pri homoj menciataj novaĵe, ĉu politikisto, verkistosportisto) multe pli utilas kiel informfonto ol "senelireja" ruĝa ligilo. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 18:42, 18 nov. 2021 (UTC)Reply
Roboto ne havas homan racion kaj do ne povas krei bonkvalitan artikolon. Jes, roboto povas ŝpari homan tempon per kreo de ĝermeto kun tabelaj informoj el Vikidatumoj (rilate urbojn tiuj povas esti jaro de establo, geografiaj koordinatoj, loĝantara amplekso, areo, nomo de urbestro ktp), kaj tio estus bonega (se ni ankoraŭ ne havas tian roboton, indus krei ĝin); tamen ŝajnas al mi ke tiaj ĝermetoj prefere estu kreataj ne en la ĉefa nomspaco. (Imagu, ke iu persono, aŭdinta per unu orelo pri Esperanto, venas al iu artikolo en Vikipedio en lia aŭ ŝia gepatra lingvo kaj vidas esperantan intervikion. Li aŭ ŝi miras: "tamen tiu lingvo vere ekzistas", ekdeziras ekscii kiel aspektas teksto en Esperanto kaj sekvas la esperantan intervikion. Se tiu persono vidos tie unulinian ĝermeton, kion li aŭ ŝi opinios rezulte pri Esperanto?) Kaj jes, artikoloj pri urboj kaj aliaj menciindaj temoj estas ege bezonataj per si mem, sed ankaŭ por malgrandigi la problemon ke ne ĉiuj redaktantoj komprenas ke Vikipedio en Esperanto ne estas Vikipedio pri Esperanto. Gamliel Fiŝkin 20:24, 18 nov. 2021 (UTC)Reply

Barato redakti

Sal! En Barato mi metis supozeble malĝustan informkeston nefunkcianta, tial mi forigis. Bonvolu meti ĝustan (Vasai-Virar, Dhanbad)! --Crosstor (diskuto) 06:35, 21 nov. 2021 (UTC)Reply

Vidu en la tekstoj: vere tre simplas. Nur por funkcio de la plej komforta "informkesto urbo" necesas ke la teksto devas esti intervikie ligata al la alilingvaj tekstoj samtemaj. Tio jam estis en la teksto pri Vasai-Virar, sed pri Dhanbad tia interligo ankoraŭ mankis.

The Office (American TV series) and Tomb of Cyrus redakti

Hi! Can you please translate these two articles in Esperanto wiki? they don't need to be long, just a few sentences are enough. That would be appreciated :)

Yours sincerely,ChipsBaMast (diskuto) 15:43, 11 dec. 2021 (UTC)Reply

Well, Tombo de Ciro yet existed, I just added four sentences and two references, and about the american TV series I can quickly add a stub (that means to add a stub about Scranton, Pennsylvania, too)... ThomasPusch (diskuto) 16:27, 11 dec. 2021 (UTC)Reply
Thank you so much for the translation and expansion. Wish you the best! ChipsBaMast (diskuto) 18:33, 11 dec. 2021 (UTC)Reply

Aktualaĵoj redakti

Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:36, 16 dec. 2021 (UTC)Reply

Pluaj legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 00:05, 17 dec. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Arkivo 2021".