Walter Kaufmann

usona filozofo

Walter Arnold KAUFMANN (la 1an de julio 1921 - la 4an de septembro 1980) estis german-usona filozofo, tradukisto, kaj poeto. Li multe okupiĝis pri Friedrich Nietzsche, Georg Hegel, ekzistadismo kaj filozofio de religio. Verŝajne, li atingis signifon ĉefe per sia traduko de Nietzsche en la anglan.

Walter Kaufmann
Persona informo
Walter Kaufmann
Naskiĝo 1-an de julio 1921 (1921-07-01)
en Freiburg, Respubliko Badeno,  Vajmara Respubliko
Morto 4-an de septembro 1980 (1980-09-04) (59-jaraĝa)
en Princeton
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Germanio
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Williams College
Universitato Harvard Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo David Dennis vd
Okupo tradukisto
verkisto
universitata instruisto
filozofo
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ekzistadismo, filozofio de la religio kaj tragedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li laboris por levi konscion pri la kontribuoj de Hegel kaj Nietzsche inter la analizaj filozofoj en Usono, kaj mildigi la malamikecon direkte al ili. Lia stilo ankaŭ estis pli fluida kaj provoka ol kutime en lia profesia medio.

Kaufman estis naskita en Freiburg, Germanio de juda patrino kaj konvertita patro [1][2]. Li kreskis kiel protestanta kristano [3], sed komencis dubi pri la Sankta Triunuo en la aĝo de dek unu, decidis akcepti judismon kaj formale forlasis la eklezion junaĝe. Li legis pri religioj kaj studis en la jaroj 1937-1938 ĉe la Hochschule für die Wissenschaft des Judentums en Berlino kun la celo fariĝi rabeno. Tamen, en januaro 1939, Kaufman enmigris al Usono pro la persekuto de la nazioj. Studante en Williams College, laŭdire li perdis sian fidon al Dio, sed neniam ĉesis interesiĝi pri religio, kune kun filozofio. Dum la Dua Mondmilito li servis en la Usona Aera Forto kaj la Militspionservo [4]. Poste, li kompletigis doktoran disertaĵon en Universitato Harvard. De 1947 ĝis lia morto, Kaufman instruis filozofion en Universitato Princeton, kaj estis vizitanta profesoro al universitatoj en Hajdelbergo, Kanbero kaj la Hebrea Universitato.

Pensado

redakti

La doktora disertaĵo de Kaufman traktis la instruadon de Nietzsche pri valoroj. Tiu disertaĵo funkciis kiel la kerno por lia libro (1950) pri Nietzsche.

Kaufmann redaktis la antologian Ekzistencialismon de Dostoevskij al Sartre. Kaufmann malŝatis la rezonado de Heidegger, laŭ lia neklara argumentado [5].

Poste, pli larĝa kaj pli ampleksa verko lia estis publikigita: Discovering the Mind, kaj ĝi havas tri volumojn: (a) Goethe, Kant, kaj Hegel (b) Nietzsche, Heidegger, kaj Buber (c) Freud kontraŭ Alfred Adler kaj Jung.

Kaufman tradukis el la germana en la anglan verkaĵojn de Nietzsche, Hegel, Leo Baeck kaj Martin Buber, same kiel parton de la teatraĵo "Faŭsto" de Goethe. Li asertis ke la influo de Goethe sur germanaj filozofoj en la 19-a jarcento estis simila al tiu de Sokrato pri la greka filozofio. Kaufman konsideris Leo Baeck, kiun li konis ekde sia junaĝo kaj korespondis kun, esti unu el la plej grandaj rabenoj de lia tempo, tamen malaprobis Reformisma Judismo kiel kompromisma kaj konformisma.

Kaufman priskribis sian personan doktrinon, en la kampoj de moralo kaj religio (aŭ apostateco en religio), en du libroj: "La Kredo de Apostato" (1961) kaj "Sen Kulpo kaj Justeco: La Maltrankvilo de Decido por Aŭtonomio" (1973). La kvar valorojn, kiujn li predikis kiel la ĝustaj valoroj de la vivo: ambicio kun humileco, amo, kuraĝo kaj honesteco.

Pri Hegelismo

redakti

Li defendis Hegelismon de la argumentoj de Karl Popper, laŭ kiuj tia filozofia metodo estas plejparte respondeca por la evoluo de totalismaj ideologioj en la 20-a jarcento, kaj naziismon precipe. Kaufman indikis metodikajn problemojn kaj problemajn interpretojn en la verko La Malfermita Socio kaj ĝiaj Malamikoj de Popper, kiel ekzemple la uzo de liberaj kaj fragmentaj tradukoj, mankon de cirkonstanca indico ke la Hegel influis certajn homojn, ignorante akceptitajn naziajn verkaĵojn (ekz. tiuj de Alfred Rosenberg) kaj la filozofoj diskutis en ili (ekz. Arthur Schopenhauer), kiel ekzemple ankaŭ de antaŭaj studoj pri Hegel, tro multe da referenco al la motivoj de Hegel kaj flankenbalaiante kelkajn el liaj opinioj kiel lipservo.

Kaufman kontraŭbatalis la interpreton de la verkaĵoj de Hegel kiel defendo de la prusa monarkio. Li substrekis ke Hegel uzas la koncepton de "la ŝtato" por indiki utopion kiu realiĝos kun historia evoluo, dum nunaj ŝtatoj estas nepre malpli justaj. "La ŝtato" ankaŭ ne estos totalisma kiel Popper asertas, sed realigos liberecon kiel supera celo kaj konservos la juran regadon kaj la esencajn rajtojn de ĉiuj homoj. Hegel ne taksas la "ŝtaton" kaj la diversajn naciojn, kiuj elstaris tra la historio laŭ sia sukceso aŭ forto, sed kritikas ilin, sub la influo de kristanismo, laŭ enhav-morala maniero, kaj asertas, ke ili sukcesis laŭ kiom ili permesis personan liberecon. Krom tio, Hegel forte kontraŭbatalis la "Naci-liberalistojn", tiutempan ekstreman naciisman grupon kaj la instruojn de Jacob Friedrich Fries, kaj apogis egalrajtigojn por judoj.

Kaufman trovis en Hegel konfirmon de sia propra ateismo : oni ne serĉu dian estaĵon, kiu supozeble ekzistas en aliaj mondoj preter la spirito kiu ekzistas en nia mondo.

Verkaro

redakti

Originala

redakti
    • vol. 1 Goethe, Kant, and Hegel [7]
    • vol. 2 Nietzsche, Heidegger, and Buber
    • vol. 3 Freud Versus Adler and Jung

Tradukita

redakti

Kiel verkita aŭ eldonita de Friedrich Nietzsche en kronologia ordo:

Antologioj/redaktitaĵoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Corngold, StanleyIntroduction" in: Walter Kaufmann: Philosopher, Humanist, Heretic, by STANLEY CORNGOLD, Princeton University Press, 2019, pp. 1–10.
  2. . Kaufmann, Walter Arnold (1921–1980) (2015). Alirita 2019-09-04.
  3. Kaufmann, Walter A.. (2015-06-09) “Prologue”, The Faith of a Heretic: Updated Edition (angle). Princeton University Press, p. 4, 6. ISBN 9780691165486.
  4. Walter A. Kaufmann | Department of Philosophy. Alirita 2019-09-04.
  5. Denis Dutton, "Kaufmann, Heidegger, and Nazism Arkivigite je 2006-04-04 per la retarkivo Wayback Machine" Philosophy and Literature 12 (1988): 325–36
  6. (2009) “Walter Kaufmann and the future of the humanities”, Filozofija I Drustvo (en) 20 (3), p. 125–142. doi:10.2298/FID0903125P. 
  7. (1981-01-01) “Walter Kaufmann, Discovering the Mind: Goethe, Kant, and Hegel”, Sacred Heart University Review 1 (2). 

Eksteraj ligiloj

redakti