Ĝermolisto de kubaj esperantistoj

Listo de Espranto-parolantoj en Kubo
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Enriqueta Almanza redakti

Georgina Almanza redakti

Georgina ALMANZA LANZ (naskiĝis la 19-an de aprilo 1933) estas aktorino kaj esperantistino el Kubo. En 2010 ŝi ricevis de UEA la diplomon pri Elstara Arta Agado pro ŝia kontribuo al la esperantista kulturo. Ŝi estis elektita Honora Membro de Kuba Esperanto-Asocio en 2013.

Niurka Alonso Santos redakti

Niurka ALONSO SANTOS (naskiĝis la 4-an de aprilo 1963 en Havano) estas kuba inĝeniero kaj esperantisto. Ŝi esperantiĝis en 1978, kaj en 1979 partoprenis la fondiĝo de Kuba Esperanto-Asocio, en tiu jaro mem, ekkomencis instrui la lingvon. Niurka estas prezidantino de la Filio Urbo Havano kaj ankaŭ estis nacia estrarano de KEA pri Informado.

Tirso Ávila Bory redakti

Tirso ÁVILA BORY (naskiĝis la  18-an de julio 1952(nun 1952-07-18)) estas kuba esperantisto, prezidanto de la Esperanto-grupo de Guantánamo.

Marta Alonso Gutiérrez redakti

Marta Eugenia ALONSO GUTIÉRREZ (naskiĝis la  15-an de novembro 1944(nun 1944-11-15) - mortis la 24-an de februaro 2023 en Havano) estas kuba instruisto kaj esperantisto. Ŝi esperantiĝis en 1980 kaj trapasis sukcese Tradukistan kaj Instruistan Kursojn. Ŝi estis municipa, provinca kaj nacia estraro, ankaŭ komisiito pri Turismo. Membris la Nacian estraron de Kuba esperanto Asocio kiel sekretariino pri Edukado kaj dum 9 jaroj kiel sekretariino pri Financo, kaj nacia ILEI reprezentanto en Kubo.

Onoermis Acuña Velázquez redakti

Onoermis ACUÑA VELÁZQUEZ (naskiĝis la  17-an de septembro 1971(nun 1971-09-17) en Contramaestre, Santiago de Cuba - mortis la 11-an de septembro 2016 en Havano) estis kuba esperantisto kaj bibliotikistino. Estrarano de la filio Contramaestre kaj prezidanto de Havana Esperanto-Filio de KEA.

B redakti

Santiago Barreras Linares redakti

Santiago BARRERAS LINARES, delegito de Universala Medicina E-Asocio en Kubo, forpasis la 11-an de majo. Li ofte gvidis renkontiĝojn de medicinistoj, i.a. Seminariojn pri Apliko de E-o en Scienco kaj Tekniko (SAEST).

Johano Besada redakti

Johano BESADA [Juan Lázaro Besada Toledo] (naskiĝi en 1953 en Havano) kuba esperantisto. Diplomito pri Humanismaj Studoj kaj Teologio. Instruisto pri kubaj literaturo kaj historio. Poeto kaj eseisto.

Francisco Jesús Briel de Cañas redakti

Francisco Jesús BRIEL DE CAÑAS (Naskisĝis la 14an de januaro 1940 en Havano). Kuba esperantisto kaj honora membro de Kuba Esperanto-Asocio ekde 2015. Diplomiĝis kiel industria inĝeniero en 1978. Li estis fondinto de Havana Esperanto-Grupo (1971) kaj membro de Havana Esperanto-Rondo (1972 ĝis 1974). Ekde 1972 li estas individua membro de UEA kaj membro fondinto de KEA. Li aktivis por Yumeiho kaj TEVA.

Fráncel Briel Gil redakti

Fráncel BRIEL GIL (naskiĝis la  2-an de majo 1970(nun 1970-05-02) en Havano) estas kuba denaska esperantisto, elektronika teknikisto kaj masaĝisto, specialisto pri Yumeiho-terapio. Membro de UMEA, TEVA, MYS, Ruĝa Kruco, Kuba Federacio de Radioamatoroj (CL2FBG). Li estas iniciatinto, instruisto kaj terapiisto 5-a grada pri Yumeiho-terapio en Kubo (1990) kaj reprezentanto en Ameriko.

Guillermo Bes Salazar redakti

Guillermo BES SALAZAR (naskiĝis la  21-an de januaro 1980(nun 1980-01-21) en Santiago de Cuba) estas kuba agronomo, specialisto pri sanigado de plantoj kaj esperantisto. Li esperantiĝis en marto 2005 kaj estas membro de KEA kaj UEA. Guillermo estis prezidanto de la Provinca Filio en Santiago de Cuba dum la jaroj 2008 ĝis 2011.

C redakti

Jesús Castillo Jiménez redakti

Jesús Andrés CASTILLO JIMÉNEZ (naskiĝis la 15-an de oktobro 1937 en Havano - mortis la 2-an de majo 2013 en Havano) estas kuba esperantisto kaj honora membro de Kuba Esperanto-Asocio. De 1986 ĝis 1990 li estis prezidanto de KEA, en tiu etapo okazis pluraj el la plej gravaj eventoj de la unua epoko de KEA.

Socorro Castro Acosta redakti

Socorro Maximiliana CASTRO ACOSTA (naskiĝis la  2-an de julio 1916(nun 1916-07-02)) estas kuba esperantisto kaj honora membro de KEA.

Rosa Castañeda Guerrero redakti

Martín Castro López redakti

Martín CASTRO LÓPEZ (naskiĝis la  11-an de novembro 1954(nun 1954-11-11) - mortis la 11-an de decembro 2016 en Havano) estas kuba arkitekto kaj esperantista muzikisto. Li estis estrarano de KEA pri Kulturo (1984-1994), kongresano kaj reprezentanto de kubaj artistoj en la 73-a UK (Roterdamo, 1988).

Rafael Cabrera Espinosa redakti

Gonzalo Collantes García redakti

Gonzalo COLLANTES GARCÍA (naskiĝis la  10-an de januaro 1949(nun 1949-01-10) en Santiago de Cuba) estas kuba esperantisto, diplomita en la Pedagogia Instituto de la Orienta Universitato, en la fako Geografio. De pluraj jaroj gvidas E-kursojn en Alagoas, Brazilo, li ankaŭ estas prezidanto de la Kuba ILEI-Sekcio.

José Evelio Cárdenas Zúñiga redakti

José Evelio CÁRDENAS ZÚÑIGA (naskiĝis la  3-an de aŭgusto 1964(nun 1964-08-03)) estas kuba inĝeniero esperantisto, en esperantujo konata kiel Josefo. Li estis prezidanto de la Filio Esperanto-Havano dum la periodo 2014-2016 kaj instruisto de la baza nivelo en la nacia sidejo de KEA.

José de Jesús Campos Pacheco redakti

José de Jesús CAMPOS PACHECO (naskiĝis la 27-an de januaro 1975 en Matanzas) estas kuba instruisto pri angla, portugala kaj esperanta lingvoj. Lia unua kontakto kun Esperanto estis en la jaro 1994. Li estis prezidanto de la Esperanto filio de la vilaĝo Pedro Betancourt (1994-1999; 2008-2011). Li kunlaboras kun la revuo Juna Amiko de ILEI ekde la jaro 1999 kaj MAS eldonis plurajn el liaj libroj (originalaj verkoj kaj elhispanigitaj).

David Campo Pérez redakti

David CAMPO PÉREZ (naskiĝis la  23-an de oktobro 1998(nun 1998-10-23) en Holguín, Kubo) estas kuba esperantisto kaj inĝeniero.

Amparado Cisnero Rovira redakti

Amparado CISNERO ROVIRA (naskiĝis la  30-an de oktobro 1948(nun 1948-10-30) en Bueycito) estas kuba esperantisto kaj instruisto de la angla lingvo, membro de SAT kaj reprezentanto de KEA en Ciego de Ávila.

D redakti

Norberto Díaz Guevara redakti

Norberto DÍAZ GUEVARA (naskiĝis la  19-an de februaro 1959(nun 1959-02-19) en Sancti Spíritus) estas kuba elektronika inĝeniero kaj esperantisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1985, instruisto en pluraj niveloj kaj redaktoro de la bulteno Jajabo. Li estas redaktoro de la rubriko “Moderna vivo”, de la gazeto Monato.

Albania Duthil Alvarez redakti

Albania DUTHIL ALVAREZ (naskiĝis la  9-an de decembro 1947(nun 1947-12-09) en Holguín) estas kuba bestkuracisto kaj esperantisto. Ŝi emeritiĝis kiel sekretario de KEA, dum pluraj jaroj ŝi estis estrarano de KEA. Ofta partoprenanto en la Zamenhofa Meriejo, naciaj aranĝoj kaj internaciaj kongresoj.

Daimi Doval Delsa redakti

F redakti

Alberto Fernández-Calienes Barrios redakti

Alberto FERNÁNDEZ-CALIENES Barrios (naskiĝis la 21-an de novembro 1962) estas kuba esperantisto. Li estis la prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio dum 3 periodoj de 2011-2014, 2014-2017 kaj 2022-…. Calienes verkis la libron “Frazaro hispana esperanto” eldonita de KEA en 2011.

Pedro Fernández Rodríguez redakti

Pedro FERNÁNDEZ RODRÍGUEZ (naskiĝis la 13-an de julio 1943 en Havano) estas kuba esperantisto kaj estrarano de KEA. Li estas teknikisto pri Ekonomiko kaj laboris dum 36 jaroj en la kuba Ministerio pri la Konstruado, kie li pensiuliĝis en 2008. Kunverkis la libron “Frazaro hispana esperanto” eldonita de KEA en 2011. Li aperas en vivanta panteono edukado.net, aktiva membro kaj organizanto de la Martí-Klubo “Patrio estas Homaro” de KEA.

Yordán Fonseca Olivera redakti

Nicolás Yordán FONSECA OLIVERA (naskiĝis la 7-an de junio 1972 en Havano) estas kuba esploristo pri scienco kaj religio, radioamatoro kaj esperantisto. Membro de KEA ekde 1998 kaj de UEA ekde 2004. Li estis secretario de Provinca Estraro Filio Havano (2008-2010) kaj estrarano pri instruado (2011-2022).

G redakti

Alberto García Fumero redakti

Alberto GARCÍA FUMERO (naskiĝis la 2-an de oktobro 1955) estas esperantisto, vortaristo kaj verkisto el Kubo. Por la verko Nia vortaro por latinamerikanoj: Español-esperanto - Esperanto-hispana li kunlaboris kun Guido Hernández. Li kunlaboris por gazetoj kiel Beletra Almanako kaj Monato kies redaktoro pri spirita vivo li estas.

Ariadna García Gutiérrez redakti

Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ (naskiĝis la 22-an de februaro 1991) estas kuba esperantistino. En la 71-a IJK ŝi estis elektita estrarano de TEJO pri landa kaj faka agado.

Maritza Gutiérrez González redakti

Maritza GUTIÉRREZ GONZÁLEZ (nask. 1960) estas kuba esperantistino, ĵurnalistino, diplomito pri ekonomiko en la Havana Universitato. Ekstudis Esperanton en 1979 kaj aktivis ekde 1981 kiel esperanto-instruisto, ekde 1985 kiel estrarano en la landa asocio en la informa fako. Ŝi respondecas pri esperanto-elsendoj de Radio Havano Kubo Kubo ekde 1988. Komence de 2019, ŝi aniĝis en la Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.

Miguel Ángel González Alfonso redakti

Miguel Angel GONZÁLEZ ALFONSO (naskiĝis la 12-an de aprilo 1967 en Havano, Kubo) estas kuba esperantisto. Li estas instruisto de la angla kaj Esperanto.

Maria Lisandra Gonzalez Hurtado redakti

Maria Lisandra GONZALEZ HURTADO (naskiĝis la  19-an de novembro 1987(nun 1987-11-19) en Guantánamo) estas kuba komputista inĝeniero kaj esperantisto. Lisandra estis LKK de la IJK 2010, nuntempe aktiva kunlaboranto de RHK en Esperanto.

Jorge Luis González Santillán redakti

Carlos Manuel Ginarte Alfonso redakti

H redakti

Julián Hernández Angulo redakti

Julián HERNÁNDEZ ANGULO, ofte simple nomata Juliano, estas instruisto, kantisto, gitarludanto, kaj nacia estrarano de Kuba Esperanto-Asocio (KEA), profesoro pri la angla ĉe la Pedagogia Universitato Varona.

Andy Hernández redakti

Andy HERNÁNDEZ MARTÍNEZ (naskiĝis la 21-an de decembro 1985 en Florida, Camagüey, Kubo) estas kuba esperantisto, kiu nuntempe loĝas en Hispanio. Li estas vikipediisto, tradukisto kaj preleganto ĉe esperanto-aranĝoj, li kunkreis kaj administras la retejon VeganArto.

J redakti

Raúl Juárez Sedeño redakti

Raúl JUÁREZ SEDEÑO (naskiĝis la 2-an de oktobro 1926 en Camagüey, Kubo, kaj samurbe mortis la 4-an de junio 2012) estis kuba esperantisto kaj honora membro de UEA.

Héctor Jiménez Batista redakti

Héctor JIMÉNEZ BATISTA (naskiĝis la  23-an de julio 1942(nun 1942-07-23) kaj mortis la 19-an de decembro 2022 en Havano) estis kuba elektroinĝeniero, esperantisto kaj gitaristo. Li estis estrarano de Kuba Esperanto-Asocio pri Edukado (1991-2001), instruisto de Esperanto. Li esperantigis plurajn bolerojn, kiujn li kantis akompanita de sia gitaro en kubaj kaj eksterlandaj eventoj el kiuj aperis KD-forme kompilitaj sub la titolo “Latinamerika mozaiko”.

L redakti

Pedro Pablo Lamas Díaz redakti

Pedro Pablo LAMAS DÍAZ (naskiĝis la  18-an de oktobro 1929(nun 1929-10-18) en Ciego de Ávila kaj mortis en 2014) estis honora membro de UEA kaj de Kuba Esperanto-Asocio. Li donacis imponan kolekton de E-libroj al la Komisiono pri Historio de Esperanto en Kubo, li estas ĝenerale konsiderata kiel “patro” de la hodiaŭa forta kuba movado.

Rufino Lopez Cepero redakti

Rufino LOPEZ CEPERO (naskiĝis 1925 - mortis la 13-an de majo 1989 en Havano, Kubo), kie li estis la vicdelegito.

Ismary Lezcano García redakti

Ismary LEZCANO GARCÍA (naskiĝis la  6-an de decembro 1973(nun 1973-12-06)) estas kuba esperantisto, studis la hispanan en la Pedagogia Universitato Varona. Ŝi estis profesia sekretariino de KEA kaj pondeculo pri ILEI-sekcio en Havano.

Vilhelmo Lutermano redakti

Vilhelmo LUTERMANO (naskiĝis la  5-an de novembro 1936(nun 1936-11-05)) estas germandevena esperantisto, kiu aktive tradukas al Esperanto kaj aktivas en la maldekstra Esperanto-movado (MAS kaj SAT). Li estas la ĉefredaktisto de la Esperanto-versio de Le Monde diplomatique en Esperanto kaj membro de la akademio de Esperanto, li demultaj jaroj loĝas en Kubo.

Leonardo Luna Neyra redakti

M redakti

Julio Martínez Fiallo redakti

Julio MARTÍNEZ FIALLO (naskiĝis la 16-an de novembro 1934 en Havano kaj mortis la 15-an de decembro 2015 en San Antonio de los Baños, Artemisa) estis kuba esperantisto, membro fondinto kaj honora membro de KEA.

José Luis Montes de Oca Cárdenaz redakti

José Luis MONTES DE OCA CÁRDENAZ (naskiĝis la 26-an de novembro 1947 en Villa Clara) estas kuba esperantisto ekde 1987, li tuj komencis instrui Esperanton dum multaj jaroj en Santa Clara kaj en aliaj municipoj ankaŭ en aliaj provincoj kiel Cienfuegos, Ciego de Ávila kaj ankaŭ en Santo Domingo kie li instruis al infanoj. Li estis prezidanto de la municipa grupo kaj la provinca filio.

Magaly Molina Suárez redakti

Juan Carlos Montero Medina redakti

Juan Carlos MONTERO MEDINA (naskiĝis la  28-an de julio 1954(nun 1954-07-28) en Sagua la Grande, Villa Clara) estas kuba militisto, oficiro, librotenisto kaj esperantisto. Li aliĝis al KEA komence de la jaro 1984, partoprenis en la 95-a UK en Havano, ka. Naciaj aranĝoj. Diplomito de la KEA-ekzameno, tradukanto kaj ofta kunlaboranto de Monato.

Digna Mayra Morales Burón redakti

Graciela Morgado Rodriguez redakti

Graciela MORGADO RODRIGUEZ (naskiĝis la  19-an de aŭgusto 1962(nun 1962-08-19) en Contramaestre) esperantistiĝis en 1995. Ŝi estas aktiva esperantistino kaj E-instruistino, kiu organizis la movadon en Contramaestre, Santiago de Cuba. Ŝi fondis kaj reĝisoris la kulturan projekton Amindaj, kiu debutis dum la 95-a UK (Havano 1990).

Geomar Martínez Pérez redakti

Geomar MARTÍNEZ PÉREZ (naskiĝis la  15-an de majo 1990(nun 1990-05-15)) estas kuba komputikisto, instruisto, esperantisto kaj amatora mizikisto. Geomar estas poligloto kaj lingvolernemulo, li edziĝis al germana esperantistino Ĵenja kaj nuntempe loĝas en Germanio.

N redakti

Guillermo Navarro Toledano redakti

Roberto Núñez Silva redakti

Mayra Núñez Hernández redakti

Mayra NUÑEZ HERNÁNDEZ (naskiĝis la  1-an de marto 1959(nun 1959-03-01) en Havano) estas kuba esperantisto, diplomita Inĝeniero pri Agronomio kaj Licenciulo pri Arta Edukado. Esperantistiĝis en 1988, ŝi nuntempe loĝas en Hispanio.

O redakti

Ismael Ortega Iber redakti

Ismael ORTEGA IBER (naskiĝis la  19-an de februaro 1949(nun 1949-02-19)) estas kuba esperantisto, emerita tradukisto kaj interpretisto. Li esperantiĝis en 1972, membro kaj aktivulo de porfondiga grupo (1973-1978), kiu celis la kreon de Nacia Esperanto-Asocio.

Lázaro Eriosvel Ochoa Yzquierdo redakti

Fernando Ortiz Fernández redakti

Fernando ORTIZ FERNÁNDEZ (naskiĝis la 16-an de julio 1881 en Havano; mortis la 10-an de aprilo 1969 samurbe) estis kuba sciencisto, politikisto kaj juristo. Li validas kiel fondinto de la kuba antropologio kaj muzika etnologio. En ĉi tiu funkcio li estis instruinto de tuta generacio de modernaj kubaj antropologoj. Krom tio li renomiĝis kiel verkinto de krimsciencaj kaj historisciencaj traktaĵoj.

P redakti

Fernando Paredes Elósegui redakti

Fernando Andrés PAREDES ELÓSEGUI (naskiĝis la 7an de aprilo 1946 en Havano) estas kuba esperantisto kaj honora membro de Kuba Esperanto-Asocio. Estis fondinto de Havana Esperanto-Rondo (1972) kaj membro de ties estraro. Ekde 1973 estas individua membro kaj delegito de UEA. Delegito kaj fakdelegito de UEA ekde 1984 kaj ĉefdelegito en du periodoj (1983-1990 kaj ekde 2014).

Q redakti

Jany Quiñones Valdés redakti

Jany QUIÑONES VALDÉS (naskiĝis la  12-an de decembro 1990(nun 1990-12-12) en Havano) estas kuba esperantisto, diplomita pri muziko (2015), ŝi estas muzikisto-instruistino pri klasika gitaro kaj pri muzikensemblo. Ŝi partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj eventoj en Esperantujo, kie ŝi prelegis kaj koncertis per tradukitaj kaj originalaj verkoj en Esperanto. Originale en Esperanto aperis ĉe MAS ŝia libro Panoramo de kuba popola muziko.

R redakti

Orlando Raola redakti

Orlando E. RAOLA (naskiĝis en Havano, Kubo en 1955) estas kemiisto kaj esperantisto de kuba deveno, nun vivanta en Usono, pli ekzakte en Greenbrae, kantono Sonoma, Kalifornio. Li estas doktoro pri kemio (Universitato de Kalifornio Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College.

Javier Ramos Nistal redakti

Javier RAMOS NISTAL (naskiĝis la  10-an de septembro 1987(nun 1987-09-10) en Havano) estas kuba esperantisto (ekde 2010), vicprezidanto de Esperanto kaj Libera Scio, vikipediisto, radioamatoro kaj volontulo de la Kuba Ruĝa Kruco. Li estas membro de TEJO kaj UEA, estrarano de Kuba Esperanto-Asocio. Kontribuanto ĉe BitArkivo, STEB (ciferecigado kaj arkivado), eventaservo, organizando de Paralela Universo en Ameriko. Li redaktis kaj kontribuas al pluraj e-revuoj kaj bultenoj, tradukisto kaj instruisto de Esperanto.

Andrés Rodríguez González redakti

Andrés Pedro RODRÍGUEZ GONZÁLEZ (naskiĝis la 30-an de novembro 1941 en Havano) estas kuba esperantisto, li estis la unua prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio kaj honora membro de KEA ekde 2015.

Juan Ramón Rodríguez Gómez redakti

Juan Ramón RODRÍGUEZ GÓMEZ (naskiĝis la 12-an de julio 1953) estas kuba esperantisto kaj historiisto. Juan Ramón esperantistiĝis en 1981 kaj de tiam membras en Kuba Esperanto-Asocio. Li partoprenis ĉiujn naciajn kongresojn, 4 Universalaj Kongresoj 75a, 78a, 86a kaj 95a kaj 5 Tut-Amerikaj Kongresoj (TAKE) 1996 (Kostariko), 1999 (Kolombio), 2001 (Meksiko), 2004 (Kubo) en kiu li estis membro de la LKK kaj 2008 (Kanado). Li verkis libron pri la historio de Esperanto en Kubo Historia del movimiento esperantista en Cuba hispanlinga.

Alberto Rodríguez Pineda redakti

Yoan Rodríguez Martínez redakti

Yoan Michel RODRÍGUEZ MARTÍNEZ (naskiĝis la  17-an de oktobro 1989(nun 1989-10-17) en San Juan y Martínez, Pinar del Río) estas kuba psikologo kaj esperantisto. Li eklernis esperanton en 2010, partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj aranĝoj, organizis kursojn kaj estis komitatano de KEA en Pinar. Yoan estas estrarano de Kuba Esperantista Junulara Organizo (KEJO) kaj organizanto de pluraj junularaj kongresoj.

Cirilo Ramos Piñero redakti

Cirilo RAMOS PIÑERO (naskiĝis la  9-an de julio 1948(nun 1948-07-09) kaj mortis la 19-an de novembro 2017) estis kuba esperantisto. Cirilo esperantistiĝis en 1992 kaj tuj ekinstruis la lingvon kaj aktivis en la ILEI-sekcio. Li estis prezidanto de Havana Esperanto-Filio kaj membro de la Historia komisiono de KEA.

S redakti

Ricardo Salazar Crespo redakti

Osniel Sarmiento Dunán redakti

Osniel SARMIENTO DUNÁN (naskiĝis la 18-an de decembro 1991 en Santiago de Cuba) estas kuba agronoma inĝeniero kaj esperantisto. Li komencis en la movado en 2006 kaj estas membro de UEA/TEJO ekde 2010.

T redakti

Elvira Tapia Batista redakti

Julio César Tamayo Salas redakti

Julio César TAMAYO SALAS (naskiĝis la  19-an de februaro 1966(nun 1966-02-19) en Santiago de Cuba, Kubo) estas kuba esperantisto kaj teknikisto pri komputiloj. Li estis prezidanto de la esperanto-filio en Santiago de Cuba de 1994-2001; 2005-2010; dum 12 jaroj li estis komitatano de KEA.

Z redakti

Alina Zuaznabal Himely redakti

Referencoj redakti